Ŝinkanseno: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Twinshin.JPG|thumb|right|250px|300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe [[Stacio Tokio]].]]
[[Dosiero:Shinkansen series 300 and 700.jpg|thumb|right|250px|300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe [[Stacio Tokio]].]]
[[Dosiero:JR west N700series N1 maibara.jpg|thumb|right|250px|N700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe.]]
[[Dosiero:JR west N700series N1 maibara.jpg|thumb|right|250px|N700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe.]]



Kiel registrite je 11:13, 20 jun. 2020

300- (maldekstra) kaj 700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe Stacio Tokio.
N700-Seriaj Ŝinkansenoj ĉe.

Ŝinkanseno (新幹線 [ŝin-kan-sen], Hepburn: Shinkansen) estas nomo por grandrapidaj fervojaj linioj en Japanio, grandrapidaj trajnoj kaj rilataj fervojaj sistemoj, administrataj de kompanioj el la grupo Japana Fervojo (JR).

La ŝinkansena reto ligas la plej grandajn urbojn en insuloj Honŝuo kaj Kjuŝuo per rapido de pli ol 200 km/h. Ekde 2007 la plej novaj trajnoj de la serio N700 veturas kun maksimuma rapido de 300 km/h.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo historio de la ŝinkanseno.

La unua linio (per trajnoj de la serio 0, forlasitaj de post 2008), la ŝinkansena linio Tokajdo malfermiĝis la 1-an de oktobro 1964.

Nomoj

La populara nomo Kugla Trajno estas traduko de la japana termino "dangan reŝŝa" (弾丸列車), kiu estis komence donita nomo de grandrapide linia projekto en la 1940-aj jaroj. La nomo Nova Trunkolinio (laŭ PEJVO) estas plej rekta traduko de "Ŝinkansen" (新幹線), tamen ĝi strikte priparolas nur trakojn, dume la trajnoj estas nomataj "Super-specialaj ekspresoj" (超特急 [ĉō-tokkjū]). En komenco ŝinkansena linio Tokajdo estis nomita "Nova Linio Tokajdo".

Kio estas ŝinkanseno?

La leĝo pri planoj de ŝinkansenoj de la tuta lando, (全国新幹線鉄道整備法; la 71-a leĝo de la 18-a de majo, 45-a jaro de Ŝoŭa (1965)), diras en la dua artikolo, ke Ŝinkanseno estas "ĉefa linio" (本線 [hon-sen]), kiun (trajnoj) povas veturi je pli ol 200 kilometroj hore tra ĝia ĉefa etapo. Aliflanke, oni nomas tradiciajn liniojn Zajrajsen(在来線).

Teknikoj por ŝinkansenoj

Diversaj alt-nivelaj teknikoj necesas al ŝinkansenaj linioj, por ke la ŝinkansenoj veturu pli ol 200 kilometrojn hore kun sekureco kaj komforto.

Relo

  • uzas kiel ŝpuro la norman larĝon de trako (1435 mm).
  • uzas plej grandan kurbecocirklon kiel eble por kurbecoj.
  • ne instalas nivelpasejojn por ke ne okazu trafika akcidento (tamen mini-ŝinkansenoj havas nivelpasejojn, ĉar iliaj rapidoj estas sufiĉe malgrandaj).
  • La Speciala Leĝo pri Kondamno kontraŭ Agoj Malebligi Sekurecon de Trajnaj Veturadoj sur Ŝinkansenaj Fervojoj difinas pli severan kondamnon ol Zajrajsen.

Ŝinkansenaj trajnoj ne uzas la samajn relojn kiel la antaŭaj trajnoj. Tiel estas por eviti, ke malrapidaj tradiciaj trajnoj kaj rapidaj Ŝinkansenoj sin reciproke ĝenas.

Fervoja signalo

Pro rapida veturo, kondukistoj de ŝinkanseno ne povas rimarki signalojn sur tero. Pro tio, envagona signalo indikas al kondukistoj. Aldone, sistemo de aŭtomata trajnregado estas uzata por ĉiuj ŝinkansenoj.

Elektra provizo

Por provizi energion servas unu-faza alterna kurento de 25 000 Voltoj. La frekvenco estas 50 aŭ 60 Hz. Vagonaroj, kiuj veturas tra la du frekvencaj etapoj, ŝanĝas frekvencon. La kaŭzo estas, ke dum la unuaj jaroj de elektro-instalado en Japanio importoj en la sudo estis el Usono, kun 60 Hz, kaj en la nordo el Eŭropo, kun 50 Hz. Je la loko, kie la ŝanĝo okazas, la trajno ne ricevas kurenton dum kelkaj cent metroj por eviti subitan ekpuŝon.

Linioj

Ĉefaj linioj

Nomo Finstacioj Longeco Komerca longeco Kompanio
Ŝinkansena linio Tokajdo Stacio Tokio Stacio Ŝin-Osaka 515.4km 552.6km Tokaja Fervoja Kompanio
Ŝinkansena linio Sanjo Stacio Ŝin-Osaka Stacio Hakata 553.7km 644.0km Okcident-Japania Fervoja Kompanio
Ŝinkansena linio Tohoku Stacio Tokio Stacio Ŝin-Aomori 674.9km 713.7km Orient-Japania Fervoja Kompanio
Ŝinkansena linio Ĝoecu Stacio Omija-Stacio Stacio Niigata 269.5km 303.6km
Ŝinkansena linio Hokuriku Stacio Takasaki Stacio Nagano 117.4km 117.4km
Ŝinkansena linio Kjuŝu Stacio Hakata Stacio Kagoŝima-Ĉuo 256.8km 288.9km Kjuŝua Fervoja Kompanio

Ŝinkansena teknologio ekster Japanio

Ŝinkansena teknologio ekzistas ankaŭ en aliaj landoj.

  • La grandrapida fervojo de Tajvano operadas trajnojn de serio 7000T konstruitaj de la firmao Kawasaki Heavy Industries.
  • Ĉinio mendis 60 ok-vagonajn 200 km/h rapidajn trajnojn. Plano estas, ekkuri 2006
  • La trajnoj el serio Class 395 EMU de la brita ferfoja reto British Rail estis konstruitaj de firmao Hitachi por uzo je la linio rapida 1.
  • Japanio nun puŝas ĝian ŝinkansen-teknikon por uzo je la planata grandrapide fervoja reto en Brazilo.

En Esperantio

La vorton, proponatan de Ŝimizu Koiĉi en "Japana Esearo N-ro 3" (2003), uzas i.a. Spomenka Štimec en sia vojaĝrakonta verko "Nesenditaj leteroj el Japanio", samkiel japanaj esperantistoj, ne nur skribe, sed ankaŭ parole.