Epoko de la revolucioj: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
* [[Sendependigo de Hispanameriko|Hispanamerika Revolucio]] |
* [[Sendependigo de Hispanameriko|Hispanamerika Revolucio]] |
||
* [[Revolucio de 1848]] |
* [[Revolucio de 1848]] |
||
==Vidu ankaŭ== |
|||
* [[Kamparana ribelo]] |
|||
* [[Pariza Komunumo (1871)]] |
|||
==Notoj== |
==Notoj== |
Kiel registrite je 19:43, 5 jul. 2020
La Epoko de la revolucioj aŭ Revolucia Epoko estas periodo el la fino de la 18a al la mezo de la 19a jarcentoj en kiu nombraj gravaj revoluciaj movadoj okais en plej el Eŭropo kaj el Ameriko.[1] Tiu periodo estas karakterizita per la ŝanĝo el absolutismaj monarkioj al reprezentaj registaroj kun skriba konstitucio, kaj la kreado de naciaj ŝtatoj.
Influita de la novaj ideoj de la Klerismo, la Usona Revolucio (1765–1783) estas kutime konsiderata komenco de la Revolucia Epoko. Ĝi siavice inspiris al la Franca Revolucio de 1789, kiu rapide disvastiĝis al la cetero de Eŭropo pere de la revoluciaj militoj. En 1799, Napoleono enpoviĝis en Francio kaj pluigis la revoluciajn militojn konkerante plej el la kontinenta Eŭropo. Kvankam Napoleono trudis en siaj konkeraĵoj kelkajn el modernaj konceptoj kiel egaleco antaŭ la leĝo, aŭ civila kodo, lia rigora militokupacio okazigis naciajn ribelojn, ĉefe en Hispanio kaj Germanio. Post la venko super Napoleono, la grandaj potencoj de Eŭropo fondis la Sanktan Aliancon en la Kongreso de Vieno en 1814–15 — kiel klopodo eviti estontajn revoluciojn — kaj ankaŭ restaŭris la antaŭajn monarkiojn. Tamen, Hispanio estis konsiderinde malfortigita pro la Napoleona Milito kaj ne povis reteni siajn amerikajn koloniojn, el kiuj preskaŭ ĉiuj proklamis siajn sendependigojn per ribeloj kaj militoj inter 1810 kaj 1820. Revolucio tiam disvastiĝis reen al suda Eŭropo en 1820, kun ribeloj en Portugalio, Hispanio, Italio, kaj Grekio. Kontinenta Eŭropo estis skuita per du similaj revoluciaj tajdoj en 1830 kaj 1848, nomitaj ankaŭ Printempo de Nacioj. La demokrataj postuloj de la revoluciuloj ofte kuniĝis kun movado por sendependeco aŭ por nacia unuigo, kiel en Italio, Germanio, Pollando, Hungario ktp. La violenta subpremado de la Printempo de Nacioj markis la fino de la epoko.
La esprimo epoko de la revolucioj estis popularigita de la brita historiisto Eric Hobsbawm en sia libro The Age of Revolution: Europe 1789–1848, publikigita en 1962.[2]