Alfabeto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
duon-alfabetaj sistemoj
Linio 39: Linio 39:
* [[tengvaro]] (kv)
* [[tengvaro]] (kv)


=== Duon-alfabetaj skribositemoj ===
=== Duon-alfabetaj skribsitemoj ===


La t.n. [[fenicia alfbeto]], [[hebrea alfabeto]] (krom kiel uzata por la [[jida ortografio|jida lingvo]]), [[siria alfabeto]], [[araba alfabeto]], [[mongola tradicia alfabeto]] ktp. estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad [[abĝado]]j. Ili fundamente ne havas signojn por vokaloj, sed nur por konsonantoj.
La t.n. [[fenica alfbeto]], [[hebrea alfabeto]] (krom kiel uzata por la [[jida ortografio|jida lingvo]]), [[siria alfabeto]], [[araba alfabeto]], [[mongola tradicia alfabeto]] ktp. estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad [[abĝado]]j. Ili fundamente ne havas signojn por vokaloj, sed nur por konsonantoj.


La [[devanagara alfabeto]], kaj aliaj [[skribsistemo]]j por nuntempaj aŭ pasintaj lingvoj de suda kaj sudorienta Azio ([[Barato]], [[Bangladeŝo]], [[Nepalo]], [[Tibeto]], [[Maldivoj]], [[Sri Lanko]], [[Birmo]], [[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]]; historiaj regionoj de [[Vjetnamio]], [[Malajzio]], [[Indonezio]] kaj [[Filipinoj]]), same kiel la [[etiopa alfabeto]] - estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad [[abugido]]j. Iliaj fundamentaj signoj designas [[silabo]]jn kun baza vokalo, kaj silaboj kun la sama komenca konsonanto kaj aliaj vokaloj fariĝas de la fundamenta signo per modifoj de ĝi (per diakritaj elementoj aldonitaj al ĝi).
La [[devanagara alfabeto]], kaj aliaj [[skribsistemo]]j por nuntempaj aŭ pasintaj lingvoj de suda kaj sudorienta Azio ([[Barato]], [[Bangladeŝo]], [[Nepalo]], [[Tibeto]], [[Maldivoj]], [[Sri Lanko]], [[Birmo]], [[Tajlando]], [[Laoso]] kaj [[Kamboĝo]]; historiaj regionoj de [[Vjetnamio]], [[Malajzio]], [[Indonezio]] kaj [[Filipinoj]]), same kiel la [[etiopa alfabeto]] - estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad [[abugido]]j. Iliaj fundamentaj signoj designas [[silabo]]jn kun baza vokalo, kaj silaboj kun la sama komenca konsonanto kaj aliaj vokaloj fariĝas de la fundamenta signo per modifoj de ĝi (per diakritaj elementoj aldonitaj al ĝi).

Kiel registrite je 20:55, 7 jul. 2020

Alfabeto

Alfabeto (de la nomoj de la du unuaj grekaj literoj ἄλϕα alfa kaj βῆτα beta) estas aro da literoj uzataj en iu lingvo. Ideale, en tiel nomata fonetika skribo, ĉiu litero de alfabeto reprezentas unu fonemon (parolsonon), sed tipe ekzistas kombinoj de literoj kiu kune reprezentas unu fonemon. La Esperanta alfabeto nomiĝas aboco laŭ la tri unuaj literoj a, b, c. Per konvencie fiksita ordo de literoj en la alfabeto ebliĝas laŭalfabeta ordigado de vortoj, ekzemple en vortaroj.

Alfabeto estas la fina paŝo de la evoluo de skriboj, kiu alstrebas redukti la skrib-bildaron al eta aro da signoj: po unu signo, nomata "litero", por ĉiu fonemo. Avantaĝo de alfabeto estas ke ĝi facile lerneblas – malavantaĝo, ke vortoj iĝas pli longaj skribe ol pere de vorterosignarosilabaro.

En kelkaj lingvoj la bazaj literoj de la alfabeto povas ricevi diakritajn signojn. Tio ebligas per la sama baza signaro noti pli da sonoj aŭ preventi ambiguecon.

Alfabetoj de la mondo

En la subaj – nekompletaj – listoj de alfabetoj la mallongigo kv signifas alfabeton kun vokaloj, kaj Mm signifas, ke ekzistas distingo inter majuskloj kaj minuskloj.

Grekidaj alfabetoj

Ĉiuj ĉi tiuj alfabetoj baziĝas sur la grekan:

La internacia fonetika alfabeto (kv) ankaŭ baziĝas sur la greka; ĝi tamen ne estas uzata kiel skribsistemo de parolata lingvo, sed por priskribi la prononcon de ĉiuj lingvoj.

Memstaraj alfabetoj

Ĉi tiuj alfabetoj estas memstaraj kreaĵoj:

Duon-alfabetaj skribsitemoj

La t.n. fenica alfbeto, hebrea alfabeto (krom kiel uzata por la jida lingvo), siria alfabeto, araba alfabeto, mongola tradicia alfabeto ktp. estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad abĝadoj. Ili fundamente ne havas signojn por vokaloj, sed nur por konsonantoj.

La devanagara alfabeto, kaj aliaj skribsistemoj por nuntempaj aŭ pasintaj lingvoj de suda kaj sudorienta Azio (Barato, Bangladeŝo, Nepalo, Tibeto, Maldivoj, Sri Lanko, Birmo, Tajlando, Laoso kaj Kamboĝo; historiaj regionoj de Vjetnamio, Malajzio, Indonezio kaj Filipinoj), same kiel la etiopa alfabeto - estas malĝuste nomataj "alfabetoj", ĉar ili fakte estad abugidoj. Iliaj fundamentaj signoj designas silabojn kun baza vokalo, kaj silaboj kun la sama komenca konsonanto kaj aliaj vokaloj fariĝas de la fundamenta signo per modifoj de ĝi (per diakritaj elementoj aldonitaj al ĝi).

Duskribismo

Dualfabeta signalo en araba kaj hispana el kolonia epoko en Tetuano.

Nikola Raŝiĉ en sia eseo Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo[1] ekas el la analizo de la rilato inter la parola kaj la skriba lingvoj, nome la skribsistemo. La sinsekvo okazas ĉiam en tiu direkto: unue oni parolas, poste oni skribas. En tiu evoluo iam oni elektas alfabeton kaj tio estas socia, politika kaj tre ofte eĉ religia decido. Tiu elekto povas esti ne ununura, tiele Rasiĉ klarigas la koncepton de duskribismo, kiel "du alfabetoj ene de unu lingva komunumo", kaj ene de ĝi la pli specifa kazo de digrafio nome kiam la uzo de diversaj skribsistemoj estas "socifunkcie determinita". Foje la kunekzisto de la du alfabetoj povas indiki kazon de transiro de unu al la alia, tiele temus pri alfabetŝanĝo por kio ĉiam estas kulturaj, sociaj, politikaj, ekonomiaj auz eĉ religiaj faktoroj kaj tialoj. Foje ne temas pri du alfabetoj, sed pri du ortografioj, kaj denove oni devas analizi kiuj kaj kiaj estas la tialoj de tio. La aŭtoro proponas diversajn konceptojn, terminojn (kiaj skizoskribio kaj skizografio) same kiel komentas la diversajn kazojn en precizajn lingvajn situaciojn de ĉiuj kontinentoj. Ekzemple oni analizas almenaŭ supraĵe la kunvivadon kaj kelkajn historiajn elektojn aŭ ŝanĝojn de alfabetoj en Balkanio ĝis Moldavio ĉefe rilate al la cirila kaj al la latina alfabetoj, sed ankaŭ kun historia uzado de la araba. Kiam okazas skismografio, temas pri "konkurenco de du alfabetoj", kiel okazis kaj okazas en Hindio precipe inter arabidaj haj hindidaj normoj. La kazo de Bosnio estas speciale studita. Ĉiuj tiuj kazoj estas diferencaj el la pura diglosio, kie nepras diferenco de socia prestiĝo, dum ĉe duskribismo la divido de la taskoj estas precipe funkcia.

Bibliografio

André Cherpillod 2017 : Promenante tra la Lingvoj, eldono La Blanchetière. Courgenard, ISBN 978-2-36620-046-1

Referencoj

  1. Nikola Raŝiĉ, Digrafio: Speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo [2000]. En Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj Eseoj, Diversaj aŭtoroj, UEA, Roterdamo, 2015. ISBN: 9789290171232. 271 paĝoj. Paĝoj 47-66.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj