Moseo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Informkesto rolulo kun stilo = Biblio, anstataŭ
klarigi
Linio 16: Linio 16:
Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de [[sklaveco]]. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco,<ref>Eliro. 4:10</ref> tiel ke dio permesis [[Aaron]], lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la [[Dek Plagoj]], Moseo gvidis la [[Eliro (historia evento)|Eliron de la Hebreoj]] for el Egiptujo kaj trans [[Ruĝa Maro]], post kiu ili bazigis sin ĉe [[Monto Sinajo]], kie Moseo ricevis [[La Dekalogo]]n. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la [[Promesita Tero]].
Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de [[sklaveco]]. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco,<ref>Eliro. 4:10</ref> tiel ke dio permesis [[Aaron]], lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la [[Dek Plagoj]], Moseo gvidis la [[Eliro (historia evento)|Eliron de la Hebreoj]] for el Egiptujo kaj trans [[Ruĝa Maro]], post kiu ili bazigis sin ĉe [[Monto Sinajo]], kie Moseo ricevis [[La Dekalogo]]n. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la [[Promesita Tero]].


Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro [[-1513|1513 a.K.]] dum la rego de [[Tutmozis la 2-a]]. Konsekvence, la [[Eliro]] okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en [[-1433|1433 a.K.]] dum la regado de la kruela [[faraono]] [[Amenhotep la 2-a]], tio estis la nokto de la [[Pesaĥo]], kiam la [[Eternulo]] batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de [[Egipto]] krom la [[Izraelidoj]], kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da [[historiisto]]j pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la [[hiksosoj|hiksosa]] regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.
Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro [[-1513|1513 a.K.]] dum la rego de [[Tutmozis la 2-a]]. Konsekvence, la [[Eliro]] okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en [[-1433|1433 a.K.]] dum la regado de la kruela [[faraono]] [[Amenhotep la 2-a]], tio estis la nokto de la [[Pesaĥo]], kiam la [[Javeo|Eternulo]] batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de [[Egipto]] krom la [[Izraelidoj]], kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da [[historiisto]]j pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la [[hiksosoj|hiksosa]] regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.


Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ [[-1220|1220 a.K.]] <!-- Tio estis 'la jaro [[-1220]] antaŭ [[Kristo]]'. Bonvolu legi la diskuton por tiu artikolo --> dum la regado de la plej glora faraono [[Ramseso la 2-a]], nomata Ramseso la Granda.
Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ [[-1220|1220 a.K.]] <!-- Tio estis 'la jaro [[-1220]] antaŭ [[Kristo]]'. Bonvolu legi la diskuton por tiu artikolo --> dum la regado de la plej glora faraono [[Ramseso la 2-a]], nomata Ramseso la Granda.

Kiel registrite je 15:28, 29 jul. 2020

Moseo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko La Princo de Egipto
The Ten Commandments
The Ten Commandments
The Ten Commandments
The Ten Commandments
History of the World, Part I
Exodus: Gods and Kings
Iam antaŭe... La homo
Go Down Moses
La Leĝo
Korano
Eliro
Levidoj
Nombroj
Readmono
Ol' Man Adam an' His Chillun
The Green Pastures
The Green Pastures
Mojžíš
Moseo en Egiptio
Mojžíšův rozsudek
Moseo
Moseo kaj Aarono
Moseo
Moses
Moses
The Moon of Israel
Moses und Aron
Moses und Josua
The Life of Moses
Extract from Captain Stormfield's Visit to Heaven
In the Beginning
Exodus
The Finding of Moses
Os Dez Mandamentos
Les Dix Commandements
The Ten Commandments: The Musical
The Manga Bible: From Genesis to Revelation
De Mantel der Liefde
Moses the Lawgiver
Moses the Lawgiver
Moseo, Viro de la Monto
Pillar of Fire
The Promised Land
La Terre Promise
La Terre promise
Supreniro de Moseo
Himmelfahrt des Moses
Izraelo en Egiptio
Die Israeliten in der Wüste
Moïse et Pharaon
Rolita de Charlton Heston, Val Kilmer, Christian Bale
Informoj
Eble sama Moseo en Islamo • Moseo en rabena literaturo • Zu al-Karnajn
Sekso vira
Nacieco sen valoro
Religio Moseismo
Sankondiĉo Balbutado
Loĝloko Egiptio, Sinajo, Midjanujo
Edukejo nekonata valoro
Okupo militestro • religiestro • leĝfaristo • miraklisto • paŝtistoreganto
Patro Amram
Patrino Joĥebed
Gefratoj AaronoMirjam
Edzo/Edzino Cipora • Tharbis
Infanoj Gerŝom • Eliezer
vdr
Hebrea biblio
Judisma portalo
vdr
"Moseo" de Mikelanĝelo.
Moseo kaj la Dekalogo, de José de Ribera.
Pentraĵo de Rembrandt.

Moseo (hebree משה בן עמרם [Moŝé ben Amram], greke Mωϋσῆς aŭ Μωσῆς [Mo(i)sés], latine Moyses, arabe موسى [Musa]) estis laŭ la juda Biblio unue princo en Egipto, poste estro kaj profeto de la hebreoj, religia estro kaj leĝofaranto. Al li tradicie oni atribuis la aŭtorecon de la Torao. Nomita ankaŭ Moŝe Rabbenu en hebrea (מֹשֶׁה רַבֵּנוּ, trad. "Moseo nia instruisto/Rabeno"), li estas la plej grava profeto en Judismo.[1][2] Li estas ankaŭ grava profeto kaj por Kristanismo kaj por Islamo, same kiel por nombro de aliaj religioj.

La ekzisto de Moseo same kiel la vereco de la rakonto de la Eliro estas pridisputata inter arkeologoj kaj egiptologoj, kun ekspertoj en la kampo de biblia kritiko citanta logikajn faktajn konfliktojn, novajn arkeologiajn indicojn, historiajn indicojn, kaj rilatajn mitojn pri origino en kanaana kulturo.[3][4][5] Aliaj historiistoj asertas ke la biografiaj detaloj kaj egipta fono atribuitaj al Moseo implicas la ekziston de historia politiko kaj religia gvidado kiu estis implikita en la firmiĝo de la hebreaj triboj en Kanaano direkte al la fino de la Bronzepoko.

Laŭ la Eliro, Moseo estis naskita en tempo kiam liaj popoloj, la Infanoj de Israelo, pliiĝis en nombroj kaj la Egipta Faraono estis maltrankviligita ke ili eble aliancos kun la malamikoj de Egiptujo.[6] La hebrea patrino de Moseo, Joĉebed, sekrete kaŝis lin kiam la Faraono ordonis al ĉiuj novnaskitaj hebreaj knaboj esti mortigitaj pro la cirkula profetaĵo inter egiptaj pastroj de mesiana liberiganto inter la hebreaj sklavoj. Tra la fratino reĝino de la Faraono nome Bithia, la infano estis adoptita kiel orfo de Nilo-rivero kaj kreskis kun la egipta reĝa familio. Post mortigado de egipta sklavmajstro, Moseo fuĝis trans Ruĝan Maron al Madiano, kie li renkontis la Dion de Israelo parolantan ĝis li de ene de "brula arbusto".

Dio sendis Moseo'n reen al Egiptujo por postuli la liberigon de la hebreoj for de sklaveco. Moseo diris ke li ne povos paroli kun asekuro aŭ elokventeco,[7] tiel ke dio permesis Aaron, lia frato, por iĝi lia reprezentanto. Post la Dek Plagoj, Moseo gvidis la Eliron de la Hebreoj for el Egiptujo kaj trans Ruĝa Maro, post kiu ili bazigis sin ĉe Monto Sinajo, kie Moseo ricevis La Dekalogon. Post 40 jaroj de vagado en la dezerto, Moseo mortis ene de vido de la Promesita Tero.

Neniu scias la daton de lia naskiĝo, aŭ eĉ ĉu li vere ekzistis. Laŭ unu konservativa teorio, Moseo naskiĝis en la jaro 1513 a.K. dum la rego de Tutmozis la 2-a. Konsekvence, la Eliro okazis 80 jarojn poste, dum la nokto de la 14-a de la monato Nisan en 1433 a.K. dum la regado de la kruela faraono Amenhotep la 2-a, tio estis la nokto de la Pesaĥo, kiam la Eternulo batis ĉiujn unuenaskitojn en la lando de Egipto krom la Izraelidoj, kiam Li vidis la sangon de ŝafido sur ilia pordo. Tamen sekve tio, kion diras la antikvaj fontoj, plejmute da historiistoj pensas, ke tiuj eventoj estas iel ligitaj kun la tempo de la hiksosa regado de Egipto. Do, antaŭ la 17-a dinastio.

Laŭ novaj teorioj la Eliro okazis ĉirkaŭ 1220 a.K. dum la regado de la plej glora faraono Ramseso la 2-a, nomata Ramseso la Granda.

Revelacio de Dio

Laŭ la libro de la Eliro, anĝelo de Dio aperis al Moseo en flama fajro en la mezo de arbetaĵo ĉe la monto Ĥoreb, sed la arbeto ne forbrulis. Kaj Dio mem parolis al Moseo tie kaj diris al li, "Mi estas, Kiu estas." Poste, en la sama regiono de Sinajo, Moseo ricevis la Dek Ordonojn de Dio, eble la plej gravan moralan kodekson por la homaro;

Dio diris, "Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

  • Ne ekzistu ĉe vi aliaj dioj antaŭ Mi.
  • Ne faru al vi idolon, nek bildon de io.
  • Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio.
  • Memoru pri la tago sabata, ke vi tenu ĝin sankta.
  • Respektu vian patron kaj vian patrinon.
  • Ne mortigu.
  • Ne adultu.
  • Ne ŝtelu.
  • Ne parolu kontraŭ proksimulo malveran ateston.
  • Ne deziru la domon de via proksimulo; ne deziru la edzinon de via proksimulo... nek ion, kio apartenas al via proksimulo."

- Ĉapitro 20 de Eliro

Tamen Moseo mem komprenis Dekalogon iom diference ol kiel ni komprenas nun. Tion atestas liaj propraj vortoj:

Citaĵo el Biblio
14 Kaj Moseo ekkoleris kontraŭ la militestroj, la milestroj kaj centestroj, kiuj venis el la milito. 15 Kaj Moseo diris al ili: Vi lasis vivi ĉiujn virinojn! 16 Jen ili estis ja por la Izraelidoj, laŭ la vortoj de Bileam, instigo por deturniĝi de la Eternulo al Peor; kaj pro tio estis ja la punfrapado en la komunumo de la Eternulo. 17 Kaj nun mortigu ĉiun virseksan infanon; kaj ĉiun virinon, kiu ekkonis viron sur kuŝejo de viro, mortigu. 18 Sed ĉiun infanon virinseksan, kiu ne ekkonis kuŝejon de viro, lasu viva por vi. (Ĉapitro 21 de Nombroj)

4 Kaj ni militakiris tiam ĉiujn liajn urbojn; ne estis urbo, kiun ni ne prenis de ili: sesdek urbojn, la tutan distrikton de Argob, la regnon de Og la Baŝana. 5 Ĉiuj tiuj urboj estis fortikigitaj per alta muro, per pordegoj kaj rigliloj, krom la tre multaj urboj ne fortikigitaj. 6 Kaj ni ekstermis ilin, kiel ni faris al Siĥon, la reĝo de Ĥeŝbon, ni ekstermis en ĉiu urbo la virojn, la virinojn, kaj la infanojn; 7 sed ĉiujn brutojn kaj la rabaĵon el la urboj ni prenis al ni, kiel militakiraĵon. (Ĉapitro 3a de Readmono)

Moseo en arto

Moseo savita el la Nilo, 1638, de Nicolas Poussin.

Moseo fariĝis temo de gravaj artistoj. La plej konata estas statuo de Michelangelo.

Romanoj pri Moseo:

Historiaj verkoj:

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Deŭteronomo, 34:10, KJV
  2. Maimonido, 13 fidoprincipoj, 7a principo
  3. Princeton University Press Press Reviews, Konsultita la 6an de Junio 2009. Press.princeton.edu (2011-11-06). Alirita 2012-04-03.
  4. The Quest for the Historical Israel: Debating Archeology and the History of Early Israel, 2007, Society of Biblical Literature, Atlanta, ISBN 978-1-58983-277-0.
  5. John Van Seters, "The life of Moses", ISBN 90-390-0112-X
  6. Eliro. 1:10
  7. Eliro. 4:10

Bibliografio

  • Daiches, David . Moses: The Man and his Vision. New York: Praeger, 1975. ISBN 0-275-33740-5.
  • Fast, Howard . Moses, Prince of Egypt. New York: Crown Pubs., 1958.
  • Freud, Sigmund. Moses and Monotheism. New York: Vintage, 1967. ISBN 0-394-70014-7.
  • Gjerman, Corey. Moses: The Father I Never Knew. Portland: Biblical Fantasticals, 2007. ISBN 978-1-4241-7113-2.
  • Halter, Marek . Zipporah, Wife of Moses. New York: Crown, 2005. ISBN 1-4000-5279-3.
  • Hoffmeier, James K. 'Moses and the Exodus.' In: Israel in Egypt: The Evidence for the Authenticity of the Exodus Tradition, pp. 135–63. New York: Oxford University Press, 1996.
  • Hamilton, Victor. (2011) Exodus: An Exegetical Commentary. Baker Books.
  • Ingraham, J. H. . The Pillar of Fire: Or Israel in Bondage. New York: A.L. Burt, 1859. Reprinted Ann Arbor, Mich.: Scholarly Publishing Office, University of Michigan Library, 2006. ISBN 1-4255-6491-7.
  • Kirsch, Jonathan . Moses: A Life. New York: Ballantine, 1998. ISBN 0-345-41269-9.
  • Kohn, Rebecca. Seven Days to the Sea: An Epic Novel of the Exodus. New York: Rugged Land, 2006. ISBN 1-59071-049-5.
  • Lehman, S.M. (translator), Freedman, H. (ed.), Midrash Rabbah, 10 volumes, The Soncino Press, London, 1983.
  • Mann, Thomas. "Thou Shalt Have No Other Gods Before Me." In The Ten Commandments, 3–70. New York: Simon & Schuster, 1943.
  • Murdock, D.M., Did Moses Exist? The Myth of the Israelite Lawgiver. Seattle: Stellar House Publishing, 2014. ISBN 0-9799631-8-4.
  • Salibi, Kamal. The Bible Came from Arabia. London: Jonathan Cape, 1985.
  • Sandmel, Samuel. Alone Atop the Mountain. Garden City, N.Y.: Doubleday, 1973. ISBN 0-385-03877-1.
  • Ska, Jean Louis. (2009) The Exegesis of the Pentateuch: Exegetical Studies and Basic Questions. Mohr Siebeck, p. 30–31,260. ISBN 978-3-16-149905-0.
  • Southon, Arthur E. On Eagles' Wings. London: Cassell and Co., 1937. Reprinted New York: McGraw-Hill, 1954.
  • Van Seters, John. (2004) “Moses”, The Biblical World. Taylor & Francis.

Eksteraj ligiloj