Militrakonto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 1: | Linio 1: | ||
{{Unua|kat=ne}} |
{{Unua|kat=ne}} |
||
'''Militrakonto''' estas esplorprojekto pri [[Esperanto]] kaj la [[dua mondmilito]], kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito. En tiu kadro la dua mondmilito estas komprenita laŭ ampleksa perspektivo, tiel ke inkluziviĝas ankaŭ la militoj en [[Hispana Enlanda Milito|Hispanio]] kaj Azio en la [[1930-aj jaroj|tridekaj jaroj]], kaj la [[korea milito]]. En la retejo pri la projekto, ĉiu slipo enhavas rigard-altiran bildon, kiu interplektiĝas kun la teksto. Kelkaj el la |
'''Militrakonto''' estas esplorprojekto pri [[Esperanto]] kaj la [[dua mondmilito]], kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito. En tiu kadro la dua mondmilito estas komprenita laŭ ampleksa perspektivo, tiel ke inkluziviĝas ankaŭ la militoj en [[Hispana Enlanda Milito|Hispanio]] kaj Azio en la [[1930-aj jaroj|tridekaj jaroj]], kaj la [[korea milito]]. En la retejo pri la projekto, ĉiu slipo enhavas rigard-altiran bildon, kiu interplektiĝas kun la teksto. Kelkaj el la anoj de la esplorkomunumo estas [[Pascal Dubourg Glatigny|Pascal Dubourg-Glatigny]], [[István Ertl]], [[Catherine Gousseff]], [[Javier Alcalde]], [[Ulrich Lins]], [[Roberto Pigro]], [[Joseph Essertier]], [[Javier Guerrero]], [[Heidi Goes]], [[Ester Boquera]], [[Hans Bernd Ashauer-Jerzimbeck]], [[Hidenori Kadoja]], [[Goro Christoph Kimura]], [[Roland Rotsaert]], [[Antonio De Salvo|Antonio de Salvo]] kaj [[Carlo Minnaja]]. |
||
== Pritraktataj temoj == |
== Pritraktataj temoj == |
Kiel registrite je 06:53, 1 aŭg. 2020
Militrakonto estas esplorprojekto pri Esperanto kaj la dua mondmilito, kiu celas esplori transnacian aliron al tiu ĉi milito pere de la literaturo en Esperanto. Krome, oni intervjuas veteranajn esperantistojn, kiuj rakontas unikajn informojn kaj travivaĵojn pri la milito. En tiu kadro la dua mondmilito estas komprenita laŭ ampleksa perspektivo, tiel ke inkluziviĝas ankaŭ la militoj en Hispanio kaj Azio en la tridekaj jaroj, kaj la korea milito. En la retejo pri la projekto, ĉiu slipo enhavas rigard-altiran bildon, kiu interplektiĝas kun la teksto. Kelkaj el la anoj de la esplorkomunumo estas Pascal Dubourg-Glatigny, István Ertl, Catherine Gousseff, Javier Alcalde, Ulrich Lins, Roberto Pigro, Joseph Essertier, Javier Guerrero, Heidi Goes, Ester Boquera, Hans Bernd Ashauer-Jerzimbeck, Hidenori Kadoja, Goro Christoph Kimura, Roland Rotsaert, Antonio de Salvo kaj Carlo Minnaja.
Pritraktataj temoj
Homoj
- Ursula Grattapaglia, Trifon Ĥristovski, Aleksander Nakov, Carlo Nicolodi, Paul Neergard, Petr Ginz, Norbert Barthelmess, Åge Kjelsø, Přemysl Pitter, Gassy Marin, Anna Rosselló, Trinitat Garcia, Verda Majo, Stanley Ivanson, Francis Bertrand Breakspear, Miyamoto Masao, Eduardo Larrouy, Germinal Gracia, Jean Lezan, Joan Font i Giralt, ISIGA Osamu, Valdemar Langlet, Titus Brandsma, Paul Tarnow, Amadeu Martorell, Andreu Nin, Berl Kurtz, Marja Orsetti, Barbara Cvetkova
Verkoj
- Maskerado ĉirkaŭ la morto, Naskitaj sur la ruinoj Okinavo, Kiel akvo de l' rivero, Londonanidoj, La granda kaldrono, Tiberio, Rakontu samideano!, Homoj kaj riveroj, Kroata Milita Noktlibro, Flustr’ el uragano, Medalionoj, Tagoj kaj ruinoj, Scienco kaj pseŭdoscienco pri heredo kaj raso, Diablidoj
Revuoj kaj radioj
- Malgranda Revuo, Senŝtatano, La Pirato, Esperanto, Indonesia Perspektivo, Radio Romo, Latinigo, Flandra Esperantisto
Asocioj
- Internacio de Proleta Esperantistaro, Londona Esperanto-Klubo, La Estonteco Estu Nia,
Vidu ankaŭ
- Antaŭ unu jarcento, pri la unua mondmilito kaj Esperanto
Eksteraj ligiloj
- Retpaĝo de Militrakonto
- Prelego de Javier Alcalde, La savenda memoro de la laborista movado, 26 Julio 2020