Veksilologio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 9: Linio 9:


== Esperanto-komunumo ==
== Esperanto-komunumo ==
En la 2000-aj jaroj formiĝis grupo de esperantistoj, interesiĝantaj pri veksilologio, kiuj nomis sin la Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo. Ekde [[decembro 2018]] ĝi aperigas rete trimonatan magazinon ''Vento'', kies nomo formiĝis el inicaj literoj de la organizo<ref>{{citaĵo el gazeto
En la 2000-aj jaroj formiĝis grupo de esperantistoj, interesiĝantaj pri veksilologio, kiuj nomis sin la Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo. Ekde [[decembro 2018]] ĝi aperigas rete trimonatan gazeton [[VENTO (gazeto)|''Vento'']], kies nomo formiĝis el komencaj literoj de la organizo<ref>{{citaĵo el gazeto
| url = https://www.yumpu.com/xx/document/view/62281727/vento-01
| url = https://www.yumpu.com/xx/document/view/62281727/vento-01
| titolo = Jen nova revuo
| titolo = Jen nova revuo

Kiel registrite je 21:48, 2 aŭg. 2020

Flago de la Internacia federacio de flagoscienco asocioj. Ĝi bildas ŝkotnodon en du flavaj ŝnuroj.

Veksilologioflagoscienco estas help-scienco de historioscienco, okupiĝanta pri flagoj, standardoj kaj similaj insignoj.

La termino estiĝis el la greka „logos“ (vorto) kaj latina „vexillum“ (veleto, eta velo), kiu signifas la unuan flagosimilan distingilon en Eŭropo, nome la standardon de romiaj legianoj. Ĝi estis enkondukita de la usona flagoscienco Whitney Smith en 1959.

En la milita historio la oficiroj portis dum bataloj diversajn bastonojn kaj sceptrojn, kiuj montris ilian rangon kaj helpis je distanco doni komandojn. Oficiroj de romaj legioj portis sur bastono skulptaĵojn de agloj, lupoj, porkoj, ursojĉevaloj. La egiptaj emblemojn de falko, ibiso, hundo. La asirianoj emblemojn de ĉevaloj, taŭroj, arkpafantaj reĝoj k.s. Mongoloj preferis ĉevalvostojn.

Tamen tiuj signoj estis malgrandaj, malbone videblaj je granda distanco, kaj samtempe pezaj, malfacile manipuleblaj. Tial oni komencis uzi tukojn sur bastonoj. Uzi malpezan teksaĵon estis avantaĝe ankaŭ tial, ke ĝi bone montris kiel blovas la vento, kio en batalo povas havi sian gravecon.

Esperanto-komunumo

En la 2000-aj jaroj formiĝis grupo de esperantistoj, interesiĝantaj pri veksilologio, kiuj nomis sin la Veksilologia Esperantista Tutmonda Organizo. Ekde decembro 2018 ĝi aperigas rete trimonatan gazeton Vento, kies nomo formiĝis el komencaj literoj de la organizo[1].

La kvin leĝoj de veksilologio

  • la flago simplu, infanoj devas povi parkere skribi ĝin
  • uzu signoplenajn simbolojn
  • uzu 2-3 kolorojn
  • neniom da literoj aŭ numeroj
  • estu klara, aŭ rilata

En Esperanto aperis

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj

  1. Rodríguez Hernández, José María (2018-12). “Jen nova revuo”, Vento (eo) (1), p. 3–4. Alirita 2019-12-08..