Belartaj Konkursoj de UEA: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ĵak ne plu estas en prozo sed en poezio kaj Giulio iris de poezio al prozo
→‎Eksteraj ligiloj: + Belarta Rikolto
Linio 61: Linio 61:
* [https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj Regularo de la Belartaj Konkursoj] en la retejo de [[UEA]]
* [https://uea.org/teko/regularoj/belartaj_konkursoj Regularo de la Belartaj Konkursoj] en la retejo de [[UEA]]
* [https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj Belartaj Konkursoj de UEA en 2019], artikolo aperinta en [[Revuo Esperanto]] en novembro 2018
* [https://revuoesperanto.org/belartaj-konkursoj Belartaj Konkursoj de UEA en 2019], artikolo aperinta en [[Revuo Esperanto]] en novembro 2018

Mondial-Eldonejo en Nov-Jorko prezentas libere elŝuteblajn volumojn de Belartaj Konkursoj de UEA:
* [https://www.librejo.com/senpage/Belarta-Rikolto-2014.pdf Belarta Rikolto 2014]
* [https://www.librejo.com/senpage/Belarta-Rikolto-2015.pdf Belarta Rikolto 2015]
* [https://www.librejo.com/senpage/Belarta-Rikolto-2016.pdf Belarta Rikolto 2016]
* [https://www.librejo.com/senpage/Belarta-Rikolto-2017.pdf Belarta Rikolto 2017]
* [https://www.librejo.com/senpage/Belarta-Rikolto-2018.pdf Belarta Rikolto 2018]


[[Kategorio:Esperanto-kulturo]]
[[Kategorio:Esperanto-kulturo]]

Kiel registrite je 20:03, 8 aŭg. 2020

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.

Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, la rezultoj estas proklamataj en la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.

La Belartaj Konkursoj enhavas jenajn branĉojn[1] kaj subbranĉojn:

a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo 500 vortoj);
b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
b-1) Mikronovelo (maksimuma longo 100 vortoj)
c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);
ĉ) Teatraĵo originala;
ĉ-1) Monologo aŭ Skeĉo (daŭro inter 10 kaj 15 minutoj)
d) Infanlibro de la Jaro

Ĵurio

Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj nuntempe estas[2]:

branĉo unua ĵuriano dua ĵuriano tria ĵuriano
poezio István Ertl Krys Williams Ĵak Lepŭil'
prozo Giulio Cappa Trevor Steele Tim Westover
eseo Gotoo Hitosi Giridhar Rao Antonio Valén
teatro Saša Pilipović Giuliano Turone Serĝo Sir'
infanlibro Edmund Grimley Evans Ricardo Felipe Albert Reyna Jang Jeong-Ryeol

Antaŭaj ĵurianoj estas

Apartaj premioj

La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".

Publikigaĵoj

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de januaro 2019 esperante
  2. Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj, artikolo el Libera Folio kiu aperis la 28-an de januaro 2017 esperante

Eksteraj ligiloj

Mondial-Eldonejo en Nov-Jorko prezentas libere elŝuteblajn volumojn de Belartaj Konkursoj de UEA: