Bunĉuko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 26: Linio 26:


== En Otomana Imperio ==
== En Otomana Imperio ==
Otomana bunĉuko estis malpeza cilindra stango el mola ligno kun alfiksita sur ĝi ĉevala vosto, la stango estis ornamita. La supro de stango finiĝis plej ofte per metala globo, sed foje per [[lunarko (simbolo)|lunarko]]. Pli malsupre estis alfiksita simpla aŭ plektita ĉevala vosto, kolorigita brue, ruĝe kaj nigre. La lokon de alfiksado estis tegita per teksaĵo el ĉevalaj aŭ kamelaj haroj. La teksaĵo estis kolorigita en diversaj koloroj kaj foje havis tre belan ornamon.<ref name= Boeheim> {{citaĵo el libro |familia nomo=Boeheim |persona nomo=Wendelin |titolo= Handbuch der Waffenkunde. Das Waffenwesen in seiner historischen Entwickelung vom Beginn des Mittelalters bis zum Ende des 18. Jahrhunderts|origindato= |url= http://www.deutschestextarchiv.de/book/show/boeheim_waffenkunde_1890|jaro=1890 |eldoninto=Seemann |loko=Leipzig |lingvo=de |paĝoj=510-511 |ĉapitro=Die Fahne und das Feldspiel |ĉapitrourl=http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/boeheim_waffenkunde_1890?p=528}}</ref>
Otomana bunĉuko estis malpeza cilindra stango el mola ligno kun alfiksita sur ĝi ĉevala vosto, la stango estis ornamita. La supro de stango finiĝis plej ofte per metala globo, sed foje per [[lunarko (simbolo)|lunarko]]. Pli malsupre estis alfiksita simpla aŭ plektita ĉevala vosto, kolorigita brune, ruĝe kaj nigre. La lokon de alfiksado estis tegita per teksaĵo el ĉevalaj aŭ kamelaj haroj. La teksaĵo estis kolorigita en diversaj koloroj kaj foje havis tre belan ornamon.<ref name= Boeheim> {{citaĵo el libro |familia nomo=Boeheim |persona nomo=Wendelin |titolo= Handbuch der Waffenkunde. Das Waffenwesen in seiner historischen Entwickelung vom Beginn des Mittelalters bis zum Ende des 18. Jahrhunderts|origindato= |url= http://www.deutschestextarchiv.de/book/show/boeheim_waffenkunde_1890|jaro=1890 |eldoninto=Seemann |loko=Leipzig |lingvo=de |paĝoj=510-511 |ĉapitro=Die Fahne und das Feldspiel |ĉapitrourl=http://www.deutschestextarchiv.de/book/view/boeheim_waffenkunde_1890?p=528}}</ref>
[[Dosiero:Bunchuk of Javad khan.jpg|120px|eta|<small>La bunĉuko de Javad-Ĥano</small>]]
[[Dosiero:Bunchuk of Javad khan.jpg|120px|eta|<small>La bunĉuko de Javad-Ĥano</small>]]
Bunĉukon oni portis antaŭ altrangulo kiel simbolo de lia potenco, la kvanto de vostoj signifis rangon. Antaŭ [[sultano]] oni portis sepvostan bunĉukon, antaŭ granda veziro (laŭ PIV ĉefveziro) — kvinvostan, antaŭ [[veziro]] — trivostan, malpli altrangaj [[paŝao]]j povas havi du- kaj unuvostajn bunĉukojn.<ref name= Boeheim/>
Bunĉukon oni portis antaŭ altrangulo kiel simbolo de lia potenco, la kvanto de vostoj signifis rangon. Antaŭ [[sultano]] oni portis sepvostan bunĉukon, antaŭ granda veziro (laŭ PIV ĉefveziro) — kvinvostan, antaŭ [[veziro]] — trivostan, malpli altrangaj [[paŝao]]j povas havi du- kaj unuvostajn bunĉukojn.<ref name= Boeheim/>

Kiel registrite je 19:25, 16 aŭg. 2020

Otomana bunĉuko de 1877

Bunĉuko (krime-tatare buncuk) estas flagstango, al kiu estas fiksita(j) ĉevala(j)poefaga(j) vosto(j). Oni uzis ĝin kiel standardo kaj simbolo de potenco. Bunĉukoj ekzistas en Mongola Imperio, poste en tjurkaj ĥanlandoj kaj Otomana Imperio, de kie ili estis adoptitaj en kelkaj orienteŭropaj regnoj. Bunĉukojn oni ĝis nun foje uzas, ekzemple, en kelkaj trupunuoj de la pollanda armeo.

Etimologio

En la mongolaj kaj tjurkaj lingvoj oni ofte nomas standardon el vostoj per vortoj, iel similaj al “tug” (mongole туг, turke tuğ). La vorto “bunĉuko” devenas el tjurkaj lingvoj, sed origine signifas surĉevalan ornamaĵon.[1] La orienteŭropaj popoloj, komencinte uzi standardon el vostoj, por nomi ĝin uzis vortojn, similaj al “bunĉuk”. Inter aliaj, same okazis ankaŭ en la pola lingvo, kaj el tiu lasta la vorto almenaŭ unufoje aperis en Esperanto, kiam Antoni Grabowski tradukis la epikan poemon “Sinjoro Tadeo” de Adam Mickiewicz.

Citaĵo
 

En kuirej' , rapirojn virino malpia
Malhardis, uzis ilin anstataŭ rostilon;
Per bunĉuk' el Vieno, la ekspedicia
Akir', ŝi senpolvigas manomuelilon.

 
— Adam Mickiewicz, tradukis Antoni Grabowski, Sinjoro Tadeo, libro sesa

Kaj en la piednoto estas skribite:

Citaĵo
 Bunĉuko, ĉevalvosto, pendigita sur lancotenilon, estis uzata en la turka armeo kiel hetmana (armeestra) insigno. La ĉi tie menciita devenis el la Viena ekspedicio de Sobieski kontraŭ la turkoj en j. 1683 
— Adam Mickiewicz, tradukis Antoni Grabowski, Sinjoro Tadeo, libro sesa

En diversaj lingvoj oni aŭ nomas bunĉukojn iel simile al “tug” (ekzemple, angle tug), aŭ iel simile al “bunĉuk” (ekzemple, pole buńczuk), aŭ aperigis novan vorton (ekzemple, germane Rossschweif). Ĉar Antoni Grabowski jam uzis la vorton “bunĉuko”, do, eble, tiu ĉi varianto estas preferinda en Esperanto.

En Mongolio

Bunĉuko en la placo de Suĥbataro, Ulaanbaataro

En Mongolio bunĉuko nomiĝas tug (mongole туг) kaj ofte sulde (mongole сүлд). Sulde rekte signifas “animon” aŭ “vitalan forton”, unu el animoj de homo, kiu povas esti ligita al iu objekto, ujo, en kiu la vitala forto ĉeestis dum la vivo de homo kaj restis post la morto. Tiu ujo ofte estis bunĉuko, do la vorton “sulde” oni ofte uzis kiel sinonimo de bunĉuko.[2]

Ĝingis-Ĥano havis du bunĉukojn: unuan, kun blankaj haroj, por paca tempo, kaj la duan, kun nigraj haroj, por militoj. Post la morto de Ĝingis-Ĥano la blanka bunĉuko baldaŭ malaperis, sed la nigran oni konservis ĝis la 20-a jarcento. Ĝi malaperis nur ĉirkaŭ 1937, jam en Mongola Popola Respubliko.

Komence de 1992 la Naŭ blankaj bunĉukoj (mongole Есөн хөлт цагаан туг) estas unu el simboloj de Mongolio. Unu el bunĉukoj, pli granda, situas meze de la aliaj, kiuj ĉirkaŭas ĝin. La blanka koloro signifas pacemon de nuntempa Mongolio. La naŭ bunĉukoj, faritaj el haroj de blankaj ĉevaloj, konserviĝas en la Registara Palaco en Ulaanbaataro kaj oni solene portas ilin al la centra stadiono dum la festo Naadam.[3]

Otomanaj bunĉukoj de 16-a jarcento

En Otomana Imperio

Otomana bunĉuko estis malpeza cilindra stango el mola ligno kun alfiksita sur ĝi ĉevala vosto, la stango estis ornamita. La supro de stango finiĝis plej ofte per metala globo, sed foje per lunarko. Pli malsupre estis alfiksita simpla aŭ plektita ĉevala vosto, kolorigita brune, ruĝe kaj nigre. La lokon de alfiksado estis tegita per teksaĵo el ĉevalaj aŭ kamelaj haroj. La teksaĵo estis kolorigita en diversaj koloroj kaj foje havis tre belan ornamon.[4]

La bunĉuko de Javad-Ĥano

Bunĉukon oni portis antaŭ altrangulo kiel simbolo de lia potenco, la kvanto de vostoj signifis rangon. Antaŭ sultano oni portis sepvostan bunĉukon, antaŭ granda veziro (laŭ PIV ĉefveziro) — kvinvostan, antaŭ veziro — trivostan, malpli altrangaj paŝaoj povas havi du- kaj unuvostajn bunĉukojn.[4]

Tjurkaj ĥanlandoj

En tjurkaj ĥanlandoj oni ankaŭ uzis bunĉukojn, kaj bunĉuko de ĥano simbolis lian rajton regi. Ĝis nun konserviĝis la bunĉuko de Javad-Ĥano (1785-1804), kiu estis la lasta ĥano de la Ganĝa ĥanlando.

En la Ora Hordo kaj en aperintaj post ties disfalo ĥanlandoj oni ankaŭ uzis bunĉukojn. De iuj el tiaj ĥanlandoj aŭ de la Otomana Imperio bunĉukojn oni prenis en kelkaj orienteŭropaj regnoj.

En Pol–Litova Unuiĝo kaj en moderna Pollando

En 17-a jarcento bunĉuko fariĝis populara en la pola armeo. Oni ĝin uzis kiel signo de trupestro. Komence bunĉukojn oni ĉefe uzis en tataraj taĉmentoj, poste en aliaj. Bunĉuko simbolis potencon de trupestro, kaj tiu lasta povas per ĝi signali siajn ordonojn.

En la tempoj de Dua Pola Respubliko oni uzis bunĉukojn en kavalerio.

En kelkaj trupunuoj de la pollanda armeo oni uzas bunĉukojn ĝis nun. Moderna pola bunĉuko estas nikelita lanco 270 cm longa, kun vosto el ĉevalaj haroj kaj flageto.

Referencoj

  1. La artikolo Бунчук en la Enciklopedia vortaro de Brockhaus kaj Efron (ruse).
  2. Жуковская, Н. Л.. (1994) “Сульде”, Мифы народов мира 2 (ruse). Moskvo: Российская энциклопедия, p. 475. ISBN 5-85270-072-X.
  3. Laŭ la mongola Vikipedio: Есөн хөлт цагаан туг.
  4. 4,0 4,1 Boeheim, Wendelin. (1890) “Die Fahne und das Feldspiel”, Handbuch der Waffenkunde. Das Waffenwesen in seiner historischen Entwickelung vom Beginn des Mittelalters bis zum Ende des 18. Jahrhunderts (germane). Leipzig: Seemann, p. 510–511.