Virtuala Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Yvesn (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: + raporto |
||
Linio 23: | Linio 23: | ||
* {{Oficiala retejo}} |
* {{Oficiala retejo}} |
||
* [https://eventaservo.org/e/vk Virtuala Kongreso de Esperanto] ĉe [[Eventa Servo]] |
* [https://eventaservo.org/e/vk Virtuala Kongreso de Esperanto] ĉe [[Eventa Servo]] |
||
* [http://www.espero.com.cn/2020-08/14/content_76598453.htm Raporto pri la VK] en la retejo [[El Popola Ĉinio]] 20200819. |
|||
{{unua}} |
{{unua}} |
Kiel registrite je 11:21, 19 aŭg. 2020
La Virtuala Kongreso (VK) okazis kadre kaj kulmine de la Monda Festivalo de Esperanto (MondaFest’ 2020), inter la 1-a kaj 8-a de aŭgusto 2020. Kiel aludas ĝia nomo, dato kaj daŭro, la VK estas omaĝo al la Universala Kongreso (UK), kiu en 2020 ne okazis pro la kronvirusa pandemio.[1]
Konsisto
VK ofertas virtualan aliron al esencaj programeroj de UK kaj donas okazon por enkonduko de novaj ideoj. La VK estas senpaga por individuaj membroj de Universala Esperanto-Asocio. Ankaŭ ne-membroj de UEA povas partopreni, sed kontraŭ simbola kotizo. VK utiligos teknikajn avantaĝojn por strebi rekrei la etoson de UK, kiel libera babilejo, renkontiĝaj ĉambroj, disdividiĝo en malgrandajn diskutgrupojn kaj menuon de prelegoj.
Programo
La VK-programo estas planita por havi unu ĉefan programon, kiu daŭros averaĝe po ses horoj tage (12:00-18:00 UTC), por ebligi al esperantistoj de ĉiuj landoj kaj horzonoj laŭdezire partopreni la tutan programon. Aldone, ĉiuj prelegoj disponeblos al aliĝintoj por posta spektado.
La VK-programo enhavos kelkajn el la tradiciaj elementoj de la UK, kiel la prelegoj de la Internacia Kongresa Universitato kaj la Scienca Kafejo[2]. La IKU-libro, kun la tekstoj de la prelegoj, haveblos elektronike kaj senpage. Aliaj tradiciaj UK-programeroj, kiuj okazos virtuale kadre de la VK, estas la Tago de Lernado, la publika kunveno de la Akademio de Esperanto, Estraro de UEA respondas kaj la Aŭkcio.
Ne mankos specialaj programeroj kiel la Bankedo, kiun anstataŭos virtuala prezentado de naciaj pladoj el la tuta mondo, kaj la Internacia Vespero, kiu nomiĝos “Internacia Arta Aranĝo”. Ankaŭ la Ekskursa Tago okazos virtuale, tiel ke oni povos elekti ekskursojn al pluraj famaj turismaĵoj de la mondo, kun lokaj esperantistaj ĉiĉeronoj.
Referencoj
- ↑ Laŭ la Gazetara Komuniko de UEA n-ro 885 de la 16a de junio 2020.
- ↑ Resumoj estas videblaj en la IKU-paĝo
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- Virtuala Kongreso de Esperanto ĉe Eventa Servo
- Raporto pri la VK en la retejo El Popola Ĉinio 20200819.