Albulopasejo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (- norokcidento + nordokcidento )
Official modification of municipality name
Linio 17: Linio 17:


== Priskribo de la vojo de nordokcidento al sudoriento ==
== Priskribo de la vojo de nordokcidento al sudoriento ==
La pasejvojo komenciĝas en [[Tiefencastel]] kaj tiam unue sekvas la riveron [[Landwasser]] orienten ĝis [[Filisur]]. De tie la vojo turniĝas suden laŭlonge de la rivero [[Albulo (rivero)|Albulo]] paralele al la Albulofervojo ĝis ''Preda'', kie la fervojo malaperas en tunelo. La vojo nun grimpas al la pasejkulmino sur altecon de 2312 m [[s.m.]]. De tie la vojo en sudokcidentan direkton malsuprengrimpas tra la Valo de Alvro, kiu donis al la pasejo ĝian romanĉlingvan nomon, ĝis al [[La Punt-Chamues-ch]] kaj [[S-chanf]] en la fundo de la [[Engadino]]. Laŭlonge de la rivero [[Inn]] la vojo nun orienten kondukas al [[Zernez]], la finpunkto de la pasejvojo.
La pasejvojo komenciĝas en [[Tiefencastel]] kaj tiam unue sekvas la riveron [[Landwasser]] orienten ĝis [[Filisur]]. De tie la vojo turniĝas suden laŭlonge de la rivero [[Albulo (rivero)|Albulo]] paralele al la Albulofervojo ĝis ''Preda'', kie la fervojo malaperas en tunelo. La vojo nun grimpas al la pasejkulmino sur altecon de 2312 m [[s.m.]]. De tie la vojo en sudokcidentan direkton malsuprengrimpas tra la Valo de Alvro, kiu donis al la pasejo ĝian romanĉlingvan nomon, ĝis al [[La Punt Chamues-ch]] kaj [[S-chanf]] en la fundo de la [[Engadino]]. Laŭlonge de la rivero [[Inn]] la vojo nun orienten kondukas al [[Zernez]], la finpunkto de la pasejvojo.


== Historio ==
== Historio ==

Kiel registrite je 11:51, 16 sep. 2020

Albulopasejo
Albulopasejkulmino
montpasejo
Alteco 2312 m
Geografia situo CH1903: 783950 / 162006 (mapo)46.5849.839Koordinatoj: 46° 35′ N, 9° 50′ O; CH1903: 783950 / 162006 (mapo)
Albulopasejo (Svislando)
Albulopasejo (Svislando)
DEC
Albulopasejo
Albulopasejo
Situo de Albulopasejo
Map
Albulopasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Rejno-InnDanubo
Ligas Tiefencastel-La Punt
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Albulopasejo (romanĉe: Pass d'Alvra) estas montpasejo en Kantono Grizono en Svislando. Ĝi estas akvodislimo inter Norda Maro kaj Nigra Maro.

Priskribo de la vojo de nordokcidento al sudoriento

La pasejvojo komenciĝas en Tiefencastel kaj tiam unue sekvas la riveron Landwasser orienten ĝis Filisur. De tie la vojo turniĝas suden laŭlonge de la rivero Albulo paralele al la Albulofervojo ĝis Preda, kie la fervojo malaperas en tunelo. La vojo nun grimpas al la pasejkulmino sur altecon de 2312 m s.m.. De tie la vojo en sudokcidentan direkton malsuprengrimpas tra la Valo de Alvro, kiu donis al la pasejo ĝian romanĉlingvan nomon, ĝis al La Punt Chamues-ch kaj S-chanf en la fundo de la Engadino. Laŭlonge de la rivero Inn la vojo nun orienten kondukas al Zernez, la finpunkto de la pasejvojo.

Historio

Dokumento pri aliancprojekto el la jaro 1451 inter la Griza Alianco kaj Supra Engadino mencias krucon sur la Albulopasejo. Unuan detalan priskribon liveras raporto de venezia ambasadekipo, kiu sub grandaj danĝeroj transpaŝis la pasejon la 29-an de decembro 1525. La konvencio de ruptura Albule el la jaro 1544 estis interkonsento pri la malfermo de la pasejo dum vintro. Pro la granda lavango-danĝero necesis ĉiam marki la vojon per lignaj stangoj. Por kovri la kostojn por la flegado de la vojo la loĝantoj el la najbareco rajtis enkasigi vojmonon. Francio instalis sur la vojo tra Albulo kaj Berninopasejo poŝtservon al Venecio, kio altigis la allogon de la du pasejoj. Tio ŝanĝiĝis post konstruo de la venecia Marko-Strato de Bergamo al Morbegno. Post tiam la trafikfluo pasis al Splügenpasejo. Post la malfermo de la Albulofervojo en la jaro 1908, la pasejo perdis praktike sian tutan signifon por la trafiko kaj tial ek de tiam vintre restas fermita.

Albulotunelo

En alteco de 1800 m s.m. sub la pasejo pasas la Albulotunelo de la Retia Fervojo, kiu havas longecon de 5865 m.

Eksteraj ligiloj