Richard Cromwell: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pli bona ŝablono (Vivtempo), esperantigita parametro, formatigo de titoloj, +Informkesto, -kategorio, +Projektoj
-bildo
Linio 1: Linio 1:
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto homo}}
[[Dosiero:RichardCromwell.jpeg|eta|dekstra|Richard Cromwell]]
'''Richard CROMWELL''' (n. la [[4-an de oktobro]] [[1626]], m. la [[12-an de julio]] [[1712]]) estis filo de [[Oliver Cromwell]] kaj naŭ monatojn de 1658-1659 regis [[Britio]]n kiel [[Lordo-Protektanto]].
'''Richard CROMWELL''' (n. la [[4-an de oktobro]] [[1626]], m. la [[12-an de julio]] [[1712]]) estis filo de [[Oliver Cromwell]] kaj naŭ monatojn de 1658-1659 regis [[Britio]]n kiel [[Lordo-Protektanto]].



Kiel registrite je 18:22, 26 sep. 2020

Richard Cromwell
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1626 (1626-10-04)
en Huntingdon
Morto 12-an de julio 1712 (1712-07-12) (85-jaraĝa)
en Cheshunt
Tombo Church of All Saints, Hursley
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Felsted School
Familio
Patro Oliver Cromwell
Patrino Elizabeth Cromwell
Frat(in)oj Henry Cromwell • Bridget Cromwell • Frances Cromwell • Elizabeth Claypole • Mary Cromwell, Countess Fauconberg
Edz(in)o Dorothy Maijor
Infano Anne Cromwell
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Richard CROMWELL (n. la 4-an de oktobro 1626, m. la 12-an de julio 1712) estis filo de Oliver Cromwell kaj naŭ monatojn de 1658-1659 regis Brition kiel Lordo-Protektanto.

Richard naskiĝis en Huntingdon kaj estis la tria filo de Oliver Cromwell kaj ties edzino Elizabeta.

Komenca vivo

Pri lia komenca vivo malmulte certas. Eble dum la dua duono de la 1640-aj jaroj (kaj dum la finaj jaroj de la angla enlanda milito) li aniĝis al la parlamenta armeo. En 1649 li edziĝis al Dorothy Maijor, filino de sinjoro de Hampshire. Ili havis naŭ idojn, el kiuj kvar atingis plenaĝon. Li servis kiel magistrato en Hampshire.

Li iĝis parlamentano por Hamphire en 1654, kaj por Kembriĝo en 1656. Julion 1658 li iĝis kanceliero de la Universitato de Oksfordo.

Lordo-protektanto

Oni urĝis lian patron nomumi sekvulon, kaj verŝajnas ke nelonge antaŭ sia morto (la 3-an de septembro 1658) Oliver Cromwell nomumis Richard. Ĉiukaze Richard sekvis sian patron kiel lordo-protektanto. Tamen li ĝuis malpli da subteno ol sia patro. Estis financaj problemoj: la registaro ŝuldis du milonojn da pundoj. Estis akraj malakordoj inter la pli ekstremaj respublikistoj kaj aliaj parlamentanoj. Plejparte mankis al Richard milita sperto kaj tial la ĉefaj armeaj oficiroj ne tro fidis al li. Siaparte, la parlamentanoj timis ke la generaloj komplotus ŝtatrenverson, proklamis ke oficiroj ne rajtas kunveni sen la klara permeso de Richard Cromwell, kaj komandis la oficirojn ĵuri ke ili ne perforte malebligos parlamentajn debatojn. Fine la armeo postulis la disigon de la angla parlamento: post iom da hezito, Richard Cromwell faris tion la 22-an de aprilo 1659. La 25-an de majo li abdikis post akordo ke li ricevu pension kaj ke oni pagu liajn ŝuldojn. Subtenantoj de la monarkio ofte moknomis lin, ekzemple kiel "Reĝino Dick" kaj "kaduka Dick".

Fina vivo

Vintre de 1659, kiam estiĝis gravaj politikaj malakordoj, estis onidiroj ke Richard Cromwell renomumiĝus lordo-protektanto, sed tio ne okazis. Julion 1660, post la surtronigo de Karlo la 2-a (Anglio), li translokiĝis al Parizo, forlasante sian edzinon en Anglio. Poste li iris al pluraj eŭropaj kortegoj. Ĉirkaŭ 1680 li revenis en Anglion, kie li vivis kiel privata sinjoro kaj ne partoprenis politikajn aferojn.

Vidu ankaŭ