Juliusz Słowacki: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 30: Linio 30:
* [[Mazepa]]
* [[Mazepa]]
* La patro de pestuloj
* La patro de pestuloj
* Baladina


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 13:47, 30 sep. 2020

Juliusz Słowacki
Persona informo
Naskiĝo 4-an de septembro 1809 (1809-09-04)
en Kremenec
Morto 3-an de aprilo 1849 (1849-04-03) (39-jaraĝa)
en Parizo
Mortokialo tuberkulozo
Tombo Tombejo de Montmartre
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoRusia ImperioJulia monarkioDua Respubliko de Francio
Alma mater Universitato Vilno
Subskribo Juliusz Słowacki
Familio
Patro Euzebiusz Słowacki
Patrino Salomea Slowacka
Edz(in)o
Okupo
Okupo poeto • diplomatotradukistodramaturgoverkistofilozofo
Verkoj Kordian
Baladina
vdr
Juliusz SŁOWACKI

Juliusz de Leliwa-Słowacki ([ˈjulʲjuʃ dɛ lɛliva swɔvat͡ski], esperantigite Juliuŝ de Leliva-Slovacki) (naskiĝis la 4-an de septembro 1809 en Krzemieniec, Ternopila provinco, mortis la 3-an de aprilo 1849 en Parizo) - pola poeto de romantikismo, dramisto kaj epistolisto armendevena. Aŭtoro de geneza filozofio, epizode ligita kun la pola mesianismo, ankaŭ mistikulo. Unu el la plej famaj romantikaj poetoj. Kune kun Adam Mickiewicz, Zygmunt Krasiński kaj Cyprian Norwid estas konsiderata profeto de Pollando.

Lia kreado distingiĝis per mistikismo, grandioza riĉeco de imago, poeziaj metaforoj kaj lingvo. Kiel lirikisto famiĝis per kantoj aludantaj al Oriento, popolaj fontoj kaj slavaj inspiroj. Verkisto de teatraĵoj, ŝatata nur post sia morto pro sia lingva lerteco kaj sia lirika kaj filozofa maniero paroli pri la realaĵo. Lia verkaro unuigas romantikismon de la Norda Eŭropo kun la klasika tradicio de la Suda Eŭropo. En 1831, Słowacki elmigris kiel politika rifuĝinto al Francio, kie montriĝis kiel nacia poeto, kiam verkis sian poemon La slava papo en 1848.

Li postlasis grandan influon al postaj poetoj, interalie: Antoni Lange, Krzysztof Kamil Baczyński, Jan Lechoń. Januare 2009 Pola Sejmo proklamis 2009 Jaro de Juliusz Słowacki.

Vivo

Juneco

Li naskiĝis en Polaj Orientaj Limregionoj. Lia patro Euzebiusz estis profesoro de pola literaturo en la Liceo de Krzemieniec kaj Universitato Vilno. La patrino Salomea Januszewska post morto de la edzo okupiĝis pri edukado de la filo. En la hejmo regis etoso de amo al klasikaj aŭtoroj. Lia patrino gvidis literaturan salonon, danke al tio li ekkonis plurajn personecojn kiel Adam Mickiewicz. Post studoj de juro (en la jaroj 1825–1828) en Vilno forveturis al Krzemieniec, kie dum kelkaj monatoj restis kun la patrino.

Februare 1829 forveturis al Varsovio. Fine de marto iĝis praktikanto en Registara Komisiono de Enspezoj kaj Trezoro. Komence de 1830 en jarlibro Melitele sennome debutis per poezia romano "Hugo". Post eksplodo de la novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio la poeto, nekpabla soldatservi kun armilo, januare 1831 eklaboris en la ribela Diplomatia Buroo de princo Adam Jerzy Czartoryski. En marto folasis Varsovion kaj tra Vroclavo iris al Dresdeno. Vespere la 25-an de julio, kadre de diplomatia misio komisiita de la ribela Nacia Registaro, li ekiris kun urĝaj leteroj al polaj reprezentantoj en Parizo kaj Londono. Veturante tra Leipzig, Weimar, Eisenach, Fulda, Frankfurto, Majenco, Metz kaj Verdun, la 31-an de julio tagmeze atingis Parizon. Venonttage per luita ŝipo de Calais tranavigis al Dover kaj atingis Londonon.

Elmigrado

Ravita de Londono li restis tie ĝis septembro. Al la kontinento revenis tra la ondoŝvela Dover-kaleza Markolo kun la intenco iom resti en Francio. Fine de 1832 Słowacki decidis forveturi al Svislando. Pro la fakto, ke li sentis sin disrevigita pri Parizo, kiun pritaksis decide pli malbone ol Londonon, malesperigita per rilatoj inter la pola enmigrantaro, kaj ankaŭ pro publikigo de Dziady (Avoj), parto III (1832) de Adam Mickiewicz, en kiu August Bécu (la bopatro de Słowacki), simboligita de la figuro de Doktoro, estis prezentita en negativa lumo. La 30-an de decembro 1832 forlasis Parizon kaj setlis apud Lemano, en Pâquis, antaŭurbo de Ĝenevo. La tempon dediĉis al verkado, longaj vizitoj en bibliotekoj, ekskursoj per boato tra la lago kaj pluraj societaj renkontoj. Tiutempe eldonis la 3-an volumon de Poezje (Poeziaĵoj) (1833).

Komence de aŭgusto 1834 kune kun la pola familio Wodziński foriris en longan ekspedicion en Alpoj. Per ŝipo tra Lemano ili atingis Villeneuve, de kie startis supren de la valo de Rodano. Sur muloj trairis montojn atingante Spiez, poste per ŝipo tra la lago de Thun kaj la lago de Brienz alvenis al la fama akvofalo Giessbach (alfluejo de Aro). De tie denove tra la montoj, tra Grindelwald kaj montaro Gothard kun la fama Teufelsbrücke apud la rivero Reuss ili atingis Kvarkantonan Lagon kun la kapelo al Wilhelm Tell. La reveno okazis laŭ la rada vojo tra Lucerno kaj Berno al Ĝenevo. La ekskurso fruktis per multe da belaj versoj, estante ankaŭ la fono por la plej bela ama poemo titolita En Svisujo.

Kreado

Malgraŭ tio, ke Słowacki vivis apenaŭ 40 jarojn, lia literatura kreado estis abunda kaj diversa. La poeto postlasis 13 dramojn, inter kiuj Baladina, preskaŭ 20 poemojn, centojn da versaĵoj, leteroj kaj unu romanon. Li ankaŭ kreis unu koheran filozofian sistemon, kiun nomis geneza filozofio.

Aperis en Esperanto

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj