Eric Hoffer: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{redaktata}}
{{Informkesto homo}}
{{Informkesto homo}}
'''Eric HOFFER''' (15a de julio, [[1902]] – 21a de majo, [[1983]])<ref>[https://www.britannica.com/biography/Eric-Hoffer "Eric Hoffer | American writer".] [[Encyclopedia Britannica]]. Alirita la 2an de oktobro, 2020. </ref> estis usona morala kaj socia [[filozofo]]. Li estis aŭtoro de dek libroj kaj ricevis la premion de la [[Prezidenta medalo de libereco]] en februaro 1983. Lia unua libro, "The True Believer" (La vera kredanto, 1951), estis amplekse agnoskita kiel klasikaĵo kaj ricevis kritikajn laŭdojn kaj el fakuloj kaj nefakuloj,<ref> "Hoffer, Eric". Encyclopædia Britannica, el Encyclopædia Britannica 2003 Ultimate Reference Suite CD-ROM. Copyright 1994–2002 Encyclopædia Britannica, Inc. 30a de majo, 2002. </ref> kvankam Hoffer mem kredis, ke "The Ordeal of Change" (1963) estis lia plej fajna verko.<ref> Laŭ lia longdaŭra kompano Lili Fabilli Osborne, plenumanta de la Hoffer Estate; ankaŭ en personaj arkivoj stokitaj en la Hoover Institute. </ref>

Kiel registrite je 09:10, 2 okt. 2020

Eric Hoffer
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1898 (1898-07-25)
en Nov-Jorko
Morto 21-an de majo 1983 (1983-05-21) (84-jaraĝa)
en San-Francisko
Tombo Holy Cross Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo verkistofilozofopsikologo
Verkoj The Ordeal of Change
vdr

Eric HOFFER (15a de julio, 1902 – 21a de majo, 1983)[1] estis usona morala kaj socia filozofo. Li estis aŭtoro de dek libroj kaj ricevis la premion de la Prezidenta medalo de libereco en februaro 1983. Lia unua libro, "The True Believer" (La vera kredanto, 1951), estis amplekse agnoskita kiel klasikaĵo kaj ricevis kritikajn laŭdojn kaj el fakuloj kaj nefakuloj,[2] kvankam Hoffer mem kredis, ke "The Ordeal of Change" (1963) estis lia plej fajna verko.[3]

Li perdis vidkapablon estante knabo kaj rekuperis ĝin estante 15-jaraĝa. Ekde tiam li multe legis. Estis migranta laboristo kaj foje rilate al libroj. Li ekverkis antaŭ la Dua Mondmilito en kiu li ne partorpenis pro hernio. En la 1960-aj jaroj li ekprofesoris en la Universitato de Kalifornio en Berkeley. En lia verkaro ege influis lia deveno el laborista klaso.

Pri ideologio

La usona filozofo Eric Hoffer identigis kelkajn elementojn kiuj unuigas sekvantojn de partikulara ideologio:[4]

  1. Hato: "Amasmovadoj povas stari kaj disvastiĝi sen Dio, sed neniam sen kredo en demono."[4] La "ideala demono" estas eksterlandano.[4]:93
  2. Imitado: "Ju pli kontentigon ni derivigas el estado ni mem, des pli granda esta nia deziro esti kiel aliaj… ju pli ni misfidas nian penson kaj sorton, des pli pretaj ni estas sekvi la la ekzemplon de aliaj."[4]:101-2
  3. Persvado: La aligiga celo de propagandistoj derivas el "pasia serĉado de io ne ankoraŭ trovita pli ol deziro havigi ion kion ni jam havas."[4]:110
  4. Trudo: Hoffer asertas, ke violento kaj fanatikismo estas interdependaj. Personoj perforte konvertitaj al islamajkomunismaj kredoj iĝas tiom fanatikaj kiom tiuj kiuj kovertigis tiun. "Necesas fanatika fido por raciigi nain malkuraĝon."[4]:107-8
  5. Estreco: Sen estro, ne estas movado. Ofte la estro devas atendi longe ĝis la momento taŭgas. Li alvokas al memoferado en la nuno, por justigi sian vidon de spirrompa futuro. La postulataj kapabloj estus jenaj: aŭdaco, fera volo, fanatika konvinko; pasia hato, ruzeco, klino al simboloj; kapablo inspiri blindan fidon en la homamasoj; kaj grupo de kapablaj oficiroj.[4]:112-4 Ĉarlatanismo estas nemalhavebla, kaj la estro ofte imitas kaj amikojn kaj malamikojn, "unusola maniero laŭ modelo." Li ne estros sekvantojn al la "promesita lando," sed nur "for el iliaj nedezirataj memoj."[4]:116-9
  6. Agado: Originaj pensoj estas nuligitaj, kaj unueco kuraĝigita, se la amasoj estas tenitaj okupitaj pere de grandaj projektoj, marŝoj, esplorado kaj industrio.[4]:120-1
  7. Suspektemo: "Estas trudrigardo kaj spionado, intensa observo kaj intensa konscio esti observata." Tiu patologia misfido estas sendefia kaj kuraĝigas konformecon, ne disopiniadon.[4]:124

Verkoj

1951 The True Believer: Thoughts On The Nature of Mass Movements. (ISBN 0-06-050591-5)
1955 The Passionate State of Mind, and Other Aphorisms. (ISBN 1-933435-09-7)
1963 The Ordeal of Change. (ISBN 1-933435-10-0)
1967 The Temper of Our Time. (ISBN 978-1-933435-22-0)
1968 Nature and The City
1969 Working and Thinking on the Waterfront: A Journal, June 1958 to May 1959
1971 First Things, Last Things
1973 Reflections on the Human Condition. (ISBN 1-933435-14-3)
1976 In Our Time
1979 Before the Sabbath
1982 Between the Devil and the Dragon: The Best Essays and Aphorisms of Eric Hoffer. (ISBN 0-06-014984-1)
1983 Truth Imagined. (ISBN 1-933435-01-1)

Notoj

  1. "Eric Hoffer | American writer". Encyclopedia Britannica. Alirita la 2an de oktobro, 2020.
  2. "Hoffer, Eric". Encyclopædia Britannica, el Encyclopædia Britannica 2003 Ultimate Reference Suite CD-ROM. Copyright 1994–2002 Encyclopædia Britannica, Inc. 30a de majo, 2002.
  3. Laŭ lia longdaŭra kompano Lili Fabilli Osborne, plenumanta de la Hoffer Estate; ankaŭ en personaj arkivoj stokitaj en la Hoover Institute.
  4. 4,00 4,01 4,02 4,03 4,04 4,05 4,06 4,07 4,08 4,09 Hoffer, Eric. 1951. The True Believer. Harper Perennial. p. 91, kaj sekvantaj.