Transgenrulo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Eksteraj ligiloj: troaj kategorioj
Linio 49: Linio 49:
* [https://egalecen.org/category/transgenraj-aferoj/ Kategorio 'transgenraj aferoj' ĉe Egalecen]
* [https://egalecen.org/category/transgenraj-aferoj/ Kategorio 'transgenraj aferoj' ĉe Egalecen]


[[Kategorio:GLAT]]
{{projektoj|n=Kategorio:Transgenruloj}}

[[Kategorio:Transgenruloj|*]]
[[Kategorio:Transgenreco|*]]
[[Kategorio:Transgenruloj| ]]
[[Kategorio:Interpersona rilatado]]
[[Kategorio:Transgenreco| ]]
[[Kategorio:Sekso]]

Kiel registrite je 09:46, 3 okt. 2020

Transgenra aktivulino en transgenrula manifestacio en Parizo, 2005

Transgenrulo estas homo kun malakordo inter sia socia sekso kaj sia biologia sekso. La vorto estas vaste uzata kvankam neologisma fakvorto, elpensita por konservi la spiriton de la originala anglalingva termino kaj distingi transseksulojn (homojn kun seksa disforio) disde aliaj specoj de soci-seksa diverseco (por "genro" en la senco de "socia sekso" vidu ankaŭ socian sekson). Ĝi estas uzata por pli aŭ malpli vastaj kategorioj de homoj. Sub la rubriko "transgenro", oni foje inkluzivas transvestulojn kaj reĝinjojn, kaj eĉ ĉiujn kiuj agas de maniero forte kontraŭ la genra ŝablono de sia biologia sekso.

Tamen, la plej ofta uzado estas pli specifa: persono al kiu ne taŭgas ŝia aŭ lia sekso pro malakordo kun ŝia aŭ lia genra identeco. Transgenraj homoj havas profundan senton de strangeco en la korpo de sia denaska sekso, sentante sin virino en vira korpo aŭ inverse.

Ili vivas, aŭ volas vivi, tuttage en la alia sekso, ne pro kialo de seksuma plezuro sed pro profunda sento de idento. Ili povas havi sekso-ŝanĝan ĥirurgion; en tiu kazo, ili ofte nomiĝis transseksuloj, tamen nun ĉi tiu vorto estas malnova kaj povas esti insulta.

Transgenruloj ĉiam formis parton de la kviraGLAT-rajta movado; en Usono, nigraj transgenruloj eĉ komencis la movadon per la Ribelo de Stonewall. Tamen iuj ne konsentas kun ilia partopreno, inklude iuj transgenruloj, kiuj vidas sian kondiĉon kiel medicinan (vidu ankaŭ transseksecon). Transgenruloj ofte suferas diskriminacion, malfacilojn en civilaj procedoj por ŝanĝi la sekson notitan en siaj dokumentoj, kaj ankaŭ perforton kaj eĉ murdon, pro sia genra identeco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj