Arbovartejo Kalmthout: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{Projektoj}}
{{Projektoj}}
* [http://www.arboretumkalmthout.be/ Retejo de la Arboreto Kalmthout]
* [http://www.arboretumkalmthout.be/ Retejo de la Arbovartejo Kalmthout]
* [https://www.vrt.be/vrtnws/nl/2018/07/24/zeldzame-chinese-boom-in-bloei/ Rimarkinda florado.]
* [https://www.vrt.be/vrtnws/nl/2018/07/24/zeldzame-chinese-boom-in-bloei/ Rimarkinda florado.]



Kiel registrite je 09:44, 5 okt. 2020

Konifera aleo.
La arboreto kaj la restadejo Vangeertenhof

La Arbovartejo Kalmthout en la antverpena municipo Kalmthout estas unu el la plej malnovaj kaj variaj arbo- kaj plantoĝardenoj de Flandrio. La kulturejo de Charles van Geert estis ĉirkaŭ 1850 la bazo de tiu ĉi arboreto. La posteuloj de Van Geert, Antoine Kort kaj Robert & Jelena de Belder pliampleksigis ĝin per multaj raraj arbecaj kreskaĵoj.

La arboj kaj plantoj de la Arbovartejo Kalmthout estas tiel aranĝitaj ke dum la tuta jaro oni povas ĝui diversecon laŭ koloroj kaj odoroj.

La iama somera restadejo de Charles Van Geert, la Vangeertenhof, estas parka vilao kiun oni renovigis al ejo por ekspozicioj kaj eventoj.

La botanika ĝardeno de la arbovartejo aliĝis al Botanic Gardens Conservation International, neprofitdona asocio kiu volas kunigi botanikajn ĝardenojn en tutmonde konata kunlabora reto celante konservadon de la biodiverseco de plantoj.

Eksteraj ligiloj