Pastinako: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Nosmetana movis paĝon Kultiva pastinako al Pastinako anstataŭigante alidirektilon
eNeniu resumo de redakto
Linio 25: Linio 25:
}}
}}


'''Kultiva pastinako''' (latine ''Pastinaca sativa'') aŭ '''pastinako''' estas dujara herbeca [[planto]] kun karnoriĉa radiko el la [[familio (biologio)|familio]] de la [[apiacoj]]. Ĝi havas manĝeblajn [[radiko]]jn.
'''Pastinako''' (latine ''Pastinaca sativa'') aŭ '''kultiva pastinako''' estas dujara herbeca [[planto]] kun karnoriĉa radiko el la [[familio (biologio)|familio]] de la [[apiacoj]]. Ĝi havas manĝeblajn [[radiko]]jn.
En [[Eŭropo]] la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la [[terpomo]] el [[Sud-Ameriko]].
En [[Eŭropo]] la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la [[terpomo]] el [[Sud-Ameriko]].
Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en [[Britio]], en la nordaj landoj kaj en norda Afriko.
Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en [[Britio]], en la nordaj landoj kaj en norda Afriko.

Kiel registrite je 08:57, 10 okt. 2020

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kultiva pastinako

Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Apialoj Apiales
Familio: Apiacoj Apiaceae
Genro: Pastinako Pastinaca
Specio: P. sativa
Pastinaca sativa
L.[1]
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pastinako (latine Pastinaca sativa) aŭ kultiva pastinako estas dujara herbeca planto kun karnoriĉa radiko el la familio de la apiacoj. Ĝi havas manĝeblajn radikojn. En Eŭropo la pastinako estis multe manĝata antaŭ la importo de la terpomo el Sud-Ameriko. Ĝi estis antaŭe tre kultivata kiel legomo kaj furaĝa planto. Nun ĝi ankoraŭ estas kultivata en Britio, en la nordaj landoj kaj en norda Afriko. La pastinako estas eburkolora kaj ĝia formo similas al tiu de la karoto kun iomete sukera gusto.

Historio kaj nomo

La specio Pastinaca sativa estis priskribita de la sveda naturalisto Karolo Lineo en 1753[2].

Taksonomio

Listo de la subspecioj
  • Pastinaca sativa subsp. sativa
  • Pastinaca sativa subsp. sylvestris (Mill.) Rouy & E. G. Camus
  • Pastinaca sativa subsp. urens (Req. ex Godr.) Celak

La pastinako kiel legomo

Historio

La pastinako estis tre kultivata en la Mezepoko, ĝi estas inter la cento da plantoj, kultivitaj en la monaĥejoj, listigitaj en la « Kapitularo de villis vel curtis imperii », edikto de la epoko de Karolo la Granda. La historio de la pastinako parte intermiksiĝas kun la karoto, ĉar la distingo inter la du plantoj, kiuj apartenas al la sama botanika familio, ne estis ĉiam klara ĝis la fino de la Renesanco.

Tamen, nun, pro ia nostalgio eble, ĝi denove aperas en legomvendejoj kaj ĝia uzado kreskas.

Referencoj

  1. Pastinaca sativa informo de NPGS/GRIN. www.ars-grin.gov. Alirita 2008-03-02.
  2. Linné 1753, Sp. Pl., eld. 1 : 262