Instruado de lingvoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Vidu ankaŭ: Berlitz Kompanio
Linio 7: Linio 7:


== Lernstrategioj ==
== Lernstrategioj ==
Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui , kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro. Ĉefe gravas investi regule tempon por lerni kaj praktiki <ref name=":0" />.
Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui, kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro. Ĉefe gravas investi regule tempon por lerni kaj praktiki <ref name=":0" />.


[[UNIcert]] estas eŭropa lingva eduksistemo komuna al multaj universitatoj, kiu baziĝas sur la [[Komuna eŭropa referenckadro|Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj]] (KER).
[[UNIcert]] estas eŭropa lingva eduksistemo komuna al multaj universitatoj, kiu baziĝas sur la [[Komuna eŭropa referenckadro|Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj]] (KER).

Kiel registrite je 18:22, 11 okt. 2020

Instruado de lingvoj au lingvo-edukado estas la aro de teknikoj kaj praktiko de instruado kaj lernado de fremdadua lingvo. Ĝi estas ĉefe branĉo de aplikata lingvistiko.

Neceso de lernado de aliaj lingvoj

Studento laborante sur projekto por traduki Vikipedian artikolon de la germana al la hispana en germana klaso ĉe ITESM Campus Ciudad de Mexico, Meksikurbo
Studento laborante sur projekto por traduki Vikipedian artikolon de la germana al la hispana en germana klaso ĉe ITESM Campus Ciudad de Mexico, Meksikurbo

Kreskanta tutmondiĝo kreis pli grandan bezonon en la kampo de komunikado kaj en la profesia vivo de multegaj personoj komuniki en aliaj lingvoj. La uzado de komunaj lingvoj estas necesaj en areoj kiaj komerco, turismo, internaciaj rilatoj, teknologio, amaskomunikiloj kaj scienco. Multaj landoj kiaj Koreio (Kim Yeong-seo, 2009), Japanio (Kubota, 1998) kaj Ĉinio (Kirkpatrick & Zhichang, 2002) konsideras lingvo-edukajn politikojn por instrui almenaŭ unu eksterlandan lingvon ĉe la niveloj de baza kaj meza lernejo. Tamen, kelkaj landoj kiaj Barato, Singapuro, Malajzio, Pakistano, kaj Filipinoj uzas duan oficialan lingvon en ties administracio. Laŭ Gao (2010), Ĉinio farus enormajn klopodojn por la instruado de eksterlandaj lingvoj, ĉefe de la angla.

Lernstrategioj

Ekzistas multaj strategioj kaj por lerni kaj por instrui, kiuj diferencas ankoraŭfoje laŭlande kaj laŭ lernantaro. Ĉefe gravas investi regule tempon por lerni kaj praktiki [1].

UNIcert estas eŭropa lingva eduksistemo komuna al multaj universitatoj, kiu baziĝas sur la Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER).

Memlernado kaj interretaj kursoj

Krom la klasikaj instruiloj kiel libroj, diskoj ktp., nuntempe la plej diversajn lingvojn en la mondo oni pli kaj pli lernas per la reto. Unu el la plej famaj retaj kursoj por Esperanto ekzemple disvastiĝas per DuoLingo.

Ankaŭ Goethe-Verlag ofertas lingvo-projekton por alkuraĝi homojn tra la tuta mondo lerni aliajn lingvojn, ankaŭ Esperanton, por tiele akceli interkompreniĝon kaj interkonatiĝon kun aliaj kulturoj pere de lingvolernado. Ĝia metodo 'Book2' korespondas al la niveloj A1 kaj A2 kaj tial taŭgas por ĉiuj lernantoj, instruante la bazan vorttrezoron[1].

Kritiko

Iuj famaj poliglotoj kiel ekzemple Benny Lewis, kiu ankaŭ jam instruis Esperanton, klopodas peri sian propran lernstrategion, sed kutime iliaj rekomendoj por lerni lingvojn ne funkcias por plejmulte de homoj, ĉar la konsilo kutime rilatas al pasiva lernado[1]. Laŭ Zilberman, alila poligloto kaj la fondinto de Language Bridge Technology (lingva ponto-teknologio) al la angla, kies reala pasio estas lingvoj, poligloto estas iu kiu flue parolas pli ol dek lingvojn.

Nur 5 elcento de la homoj sur la planedo havas la kapablon facile lerni lingvojn kaj eble ankaŭ nur 5 elcento interesiĝas pri lingvoj[1].

Bibliografio

Paolo E. Balboni, Le sfide di Babele. Insegnare le lingue nelle società complesse, Torino, Utet, 2002

Gao, Xuesong (Andy). (2010). Strategic Language Learning. Multilingual Matters:Canada, 2010

Vidu ankaŭ

Metodaro kaj principaro de lingvolernado laŭ Kató Lomb

Komuna Eŭropa Referenckadro por lingvoj (KER).

Berlitz Kompanio

Eksteraj ligiloj

Projekto de Goethe-Verlag

DuoLingo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Dimitris Polychronopoulos, Fans and professionals discuss the value of language learning (fanoj kaj profesiuloj diskutas la valoron de lingvolernado), altg.org, 11a septembro 2016