Tria genro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
malfaro
eNeniu resumo de redakto
Linio 8: Linio 8:


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==
* [[Duspirito]]
* [[Duspiritulo]]
* [[Hiĝro]]
* [[Hiĝro]]
* [[Neduuma genro]]
* [[Neduuma genro]]

Kiel registrite je 17:42, 15 okt. 2020

Tria genrotria sekso estas koncepto per kiu individuoj estas enklasigitaj, aŭ de si mem aŭ de sia socio, kiel nek viro nek virino. Ĝi ankaŭ temas pri socia kategorio en tiuj socioj, kiuj rekonas tri aŭ pliajn genrojn. La terminon tria oni ĝenerale komprenas kiel "alia", kvankam iuj antropologoj kaj sociologoj priskribis ankaŭ kvaran kaj kvinan genrojn. La konceptoj pri "tria", "kvara", kaj "kvina" genroj povas esti iom malfacile kompreni per okcidentaj konceptaj kategorioj.

Kvankam biologio determinas ĉu la kromosoma kaj anatomia seksoj de homo estas viraj, virinaj, aŭ interseksaj, la stato de persona sinidentigado, aŭ identigado fare de la socio, kiel nek viro nek virino estas difinita nur de la genro de individuo. Kvankam iuj okcidentaj kleruloj klopodis kompreni la koncepton pri tria genro laŭ terminoj pri seksa orientiĝo, multaj aliaj kleruloj, precipe indiĝenaj ne-okcidentaj kleruloj, konsideras tion misreprezentaĵo de triaj genroj. Al malsamaj kulturoj aŭ individuoj, tria genro povas reprezenti mezan staton inter vira kaj virina, staton esti ambaŭ (ekzemple "la spirito de viro en la korpo de virino"), staton esti nek unu nek la alia, kapablon miksi aŭ interŝanĝi genrojn, aŭ tute alian kategorion sendependan de vireco kaj virineco. Ĉi lasta difino estas favorata de tiuj, kiuj argumentas por pli severa interpreto de la koncepto "tria genro". Ĉiukaze, ĉiuj tiuj kvalitoj difinas genron anstataŭ kromosomoj aŭ anatomio.

La terminon "tria genro" oni uzas por priskribi hiĝrojn en Barato, fa'afafine en Samoo, kaj ĵuritaj virguloj de la Balkana duoninsulo, interalie. Ĝi ankaŭ estas uzata de multaj tiaj individuoj kaj grupoj por priskribi sin.

La koncepto kaj disvastiĝo de la "tria genro" iel kontraŭas la ĝeneralan hegemonion de la genra duumismo en multaj socioj.

Vidu ankaŭ