Socia sekso: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
respektiva ŝanĝo en la artikolteksto
aldono de ligiloj
Linio 29: Linio 29:
* [[Principoj de Jogjakarto]]
* [[Principoj de Jogjakarto]]
* [[Samseksema liberiga movado]]
* [[Samseksema liberiga movado]]
* [[genra duumismo]]
* [[neduuma genro]]
* [[maĉismo]]


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
* [http://kontakto.tejo.org/2017/06/genraj-perspektivoj.html Genraj Perspektivoj], [[Kontakto (revuo)|Kontakto]], 2017:2
* [http://kontakto.tejo.org/2017/06/genraj-perspektivoj.html Genraj Perspektivoj], [[Kontakto (revuo)|Kontakto]], 2017:2
* [https://ec.europa.eu/info/policies/justice-and-fundamental-rights/gender-equality_en Retpaĝo de la Eŭropa Komisiono pri genra egaleco] ([[oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio]])
* [https://ec.europa.eu/info/policies/justice-and-fundamental-rights/gender-equality_en Retpaĝo de la Eŭropa Komisiono pri genra egaleco] ([[oficialaj lingvoj de Eŭropa Unio]])

==Bibliografio==
* Marguerite A. Peeters, ''Le gender: unue norme politique et culturelle mondiale. Outil de discernement'', 2012, [[pola|pollingva]] traduko: ''Gender - światowa norma polityczna i kulturowa. Narzędzie rozeznania'', Wydawnictwo Sióstr Loreatanek, [[Varsovio]] 2013, p. 200, ISBN 978-83-7257-628-6


== Referencoj ==
== Referencoj ==
Linio 45: Linio 51:
[[Kategorio:Socia sekso| ]]
[[Kategorio:Socia sekso| ]]
[[Kategorio:GLAT]]
[[Kategorio:GLAT]]
[[Kategorio:Genraj studoj]]
[[Kategorio:Pseŭdoscienco]]

Kiel registrite je 06:29, 16 okt. 2020

Sakŝalmo en Skota armea klano-uniformo. En multaj partoj de la Okcidento, jupo povas esti neakceptebla kiel parto de vira socia seksrolo, sed en Skotlando viroj tradicie portas kilton, kiu estas iom simila al virina jupo.

Socia sekso (neologisme ankaŭ genro[1][2] laŭ la angla vorto gender [ĜENder]) estas la gamo de trajtoj apartenantaj al, kaj diferencantaj inter, vireco kaj virineco. Depende de la kunteksto, ĉi tiuj trajtoj povas inkluzivi biologian sekson (t.e., la stato de esti vira, virina, aŭ intersekseca variaĵo), sociajn strukturojn bazitajn sur sekso (t.e., genraj roloj), aŭ genra identeco.[3][4][5] Plej multaj kulturoj uzas genran duumismon, havante du genrojn (knaboj/viroj kaj knabinoj/virinoj);[6] tiuj, kiuj ekzistas ekster ĉi tiuj grupoj, estas klasifikitaj kiel neduumaj. Iuj socioj havas specifajn genrojn krom "viro" kaj "virino", kiel la hiĝroj de Suda Azio; oni ofte nomas ilin triaj genroj (kaj kvaraj genroj, ktp).

La distingo inter "biologia sekso" kaj "socia sekso," kaj la kapablo difini biologian sekson laŭ absolutaj terminoj, estas tamen komplikitaj pro la ekzisto de homoj kun kondiĉoj, kia la simptomaro de plena androgen-rezistado, kie plene fenotipe inaj homoj estas genotipe "viraj." Ĝi estas plu komplikita pro lastaj studoj en neŭroscienco, kiuj montras similaĵojn inter la malmultaj sekse duformaj cerbaj strukturoj de antaŭhormonterapiaj transseksuloj kaj tiuj de cisgenruloj de ilia interna sekso.[7] Iusence eĉ biologia sekso estas socia konstruaĵo, kvankam utila konstruaĵo por priskribi la plimulton da homoj, sed certe ne scienca leĝo kiel gravitolumrapido.

En feminisma teorio kaj kvir-teorio oni distingas la utilajn biologiajn klasigojn de vira, ina, kaj interseksa seksoj, disde la socia sekso, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ tiu klasigo, laŭ kiuj oni taksas sin viro, virino, ambaŭ, aŭ neniu el tiuj.

Kelkaj aspektoj de socia sekso estas:

  • nomo kaj respekttitolo;
  • aspekto - videbla fizika formo, hararo, voĉo ktp.;
  • vestaĵoj;
  • sinteno;
  • interna identiĝo.

Malakordo aŭ malkonformo inter aspektoj de ies interna sento pri sia sekso kaj ties socie determinita sekso povas logi diskriminacion aŭ eĉ perforton.

Socia seksrolo

Socia seksrolo (angle gender role) estas la kondutmaniero kiu en ĝusta kulturo estas taksata tipa aŭ akceptabla por koncerna sekso. Laŭ kelkaj psikologoj, kelkaj kondutmanieroj rezultas pro biologiaj kondiĉoj kaj kelkaj pro socia premo.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Bibliografio

  • Marguerite A. Peeters, Le gender: unue norme politique et culturelle mondiale. Outil de discernement, 2012, pollingva traduko: Gender - światowa norma polityczna i kulturowa. Narzędzie rozeznania, Wydawnictwo Sióstr Loreatanek, Varsovio 2013, p. 200, ISBN 978-83-7257-628-6

Referencoj

  1. http://www.reta-vortaro.de/revo/art/genr.html#genr.0o.POL
  2. Euleax E. G. de Lima Pereira (2017). “Genro kaj cisgenra normigo”, Kontakto (Esperanto) (2), p. 9. Alirita la 25-an de decembro 2018.. 
  3. Udry, J. Richard (1994-11). “The Nature of Gender”, Demography (en) 31 (4), p. 561–573. doi:10.2307/2061790. 
  4. Haig, David (2004-04). “The Inexorable Rise of Gender and the Decline of Sex: Social Change in Academic Titles, 1945–2001”, Archives of Sexual Behavior (en) 33 (2), p. 87–96. doi:10.1023/B:ASEB.0000014323.56281.0d. 
  5. What do we mean by "sex" and "gender"? (angle). World Health Organization. Arkivita el la originalo je 2017-01-30. Alirita 2015-11-26.
  6. Kevin L. Nadal, The SAGE Encyclopedia of Psychology and Gender (2017, (ISBN 1483384276)), page 401: "Most cultures currently construct their societies based on the understanding of gender binary—the two gender categorizations (male and female). Such societies divide their population based on biological sex assigned to individuals at birth to begin the process of gender socialization."
  7. Ligilaro al diversaj neŭrosciencaj studoj en la angla.