Livona lingvo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
→‎Aktuala stato: neenciklopediaĵoj estu ekster la enciklopedio
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 180: Linio 180:
[[Kategorio: Lingvoj de Latvio]]
[[Kategorio: Lingvoj de Latvio]]
[[Kategorio: Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio: Lingvoj laŭ alfabeto]]
[[Kategorio:Mortintaj lingvoj de Eŭropo]]

Kiel registrite je 07:43, 9 nov. 2020

Livona lingvo
līvõ kēļ
lingvo • mortinta lingvomoderna lingvo
Baltmara finna lingvaro
Parolata en Latvio
Parolantoj 10 - 40
Skribo latina alfabeto
Lingvistika klasifiko
Urala
Finn-Ugra
Finna-samea
Baltmara finna
Livona
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nenie
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 fiu
  ISO 639-3 liv
  SIL LIV
  Glottolog livv1244
Angla nomo Livonian
Franca nomo live
vdr
Regionoj loĝataj de livonoj en 12-a jarcento (griza) kaj komence de 20-a jarcento (nigra).

La livona lingvo (līvõ kēļ, ankaŭ rāndakēļ) estas ano de la finna branĉo de la Finn-ugra lingvaro. Laŭ ĝi la historia regiono Livonio ricevis sian nomon. Nuntempe, la livona estas parolata de nur 10-40 personoj en Latvio kaj ĝin minacas malapero. La lastaj parolantoj de la livona lingvo loĝas en marbordaj vilaĝoj, norde de Kuronio, proksime al la urbo Ventspils.

Laŭ esploroj pri loknomoj la livona estis pli frue parolata en pli vasta areo, kiu kovris ĉ. duonon el la teritorio de nuntempa Latvio. La latva lingvo havas multe da influo de la livona lingvo kaj la diferencoj inter la latva kaj la litova estas parte pro la influo de la livona lingvo. Ankaŭ la latva lingvo influis multe al la livona kaj kaŭzis diversajn malsimilecojn inter la livona kaj aliaj finnaj lingvoj.

La livona lingvo dividiĝis al du dialektoj, la orienta kaj la okcidenta. La orienta livona lingvo estis parolata oriente de la Riga golfo kaj ĝi malaperis en la 19-a jarcento.

Alfabeto

La livona estas skribita per latina alfabeto kun kromaj literoj:

A/a, Ā/ā, Ä/ä, Ǟ/ǟ, B/b, D/d, Ḑ/ḑ, E/e, Ē/ē, F/f, G/g, H/h, I/i, Ī/ī, J/j, K/k, L/l, Ļ/ļ, M/m, N/n, Ņ/ņ, O/o, Ō/ō, Ȯ/ȯ, Ȱ/ȱ, Õ/õ, Ȭ/ȭ, P/p, R/r, Ŗ/ŗ, S/s, Š/š, T/t, Ț/ț, U/u, Ū/ū, V/v, Z/z, Ž,ž.

Historio

Dum la 13-a jarcento troviĝis 30 000 parolantoj de la livona kaj dum la 19-a jarcento ankoraŭ 2 000. Post la sendependiĝo de Latvio la livona kulturo ekfloris. Dum la 1930-aj jaroj la livona estis uzata en literaturo. La Sovetunia epoko, kun i.a. limigoj por la loĝantoj de marbordaj regionoj, kaŭzis fortajn batojn al la livonaj vilaĝoj. Parto el la parolantoj ekloĝis en urboj, inter alie en Rigo.

Bazaj frazoj

Tulgid mäd jūrõ!
Venu al ni!
Esperanto um nei lǟlam!
Esperanto estas tiel malfacila!
Jõvīst, ku rõkāndõd līvõ kīeldõ.
Bone, ke vi parolas livone.
Set veitõ.
Nur iom.
Nēmizpǟl!
Ĝis revido!
Tēriņtš
Saluton!
Jõvā ūomõg! / Jõvvõ ūomõgt!
Bonan matenon!
Jõvā pǟva! / Jõvvõ päuvõ!
Bonan tagon!
Pōlaks!
Bonvolu!
Tienū!
Dankon!
Vȯndzist Ūdtāigastõ!
Bonan novan jaron!
ikš, kakš, kuolm, nēļa, vīž, kūž, seis, kōdõks, īdõks, kim
unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek

Aktuala stato

La livona lingvo estis subpremata de la latva medio, inkluzive per politikaj rimedoj. Livona aktivulo Uļi Kīnkamäg estis malliberigita pro sia agado kaj en 1932 mortis en prizono en la urbo Ventspils[1]. Oni opinias ke la lasta denaska parolanto de la livona estis Grizelda Kristiņa, kiu mortis en 2013 en Kanado, kie ŝi setlis post fuĝi el Latvio en 1944.

Post la restarigo de sendependeco de Latvio en 1991, la lingvo montris malrapidan revigliĝon, kiam eta nombro da homoj kun livonaj radikoj aŭ interesitaj pri tiu kulturo komencis lerni kaj promocii la lingvon. En 2018 ĉe la Universitato de Latvio (Rigo) estis fondita la Livona Instituto, kies direktoro iĝis la livona poeto kaj lingva aktivulo Valts Ernštreits[2]. La instituto realigas kelkajn programojn pri esplorado kaj diskonigado de la lingvo. En 2020 kadre de la programo Tava Klase (Via Klaso) en tutlanda televido aperis serio da lecionoj pri la livona lingvo[1].

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ

Referencoj