Egipta Muzeo de Berlino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Nefertiti 30-01-2006.jpg|eta|<center>busto de [[Nefertito]]]]
[[Dosiero:Nefertiti 30-01-2006.jpg|eta|<center>busto de [[Nefertito]]]]
La '''Egipta Muzeo de Berlino''' ({{lang-de|Ägyptisches Museum und Papyrussammlung}}) gastigas unu el la plej gravaj mondaj kolektoj de historiaj objekzoj de [[antikva Egiptio]], inkluzive de la ikoneca busto de [[Nefertito]]. Ekde 1855, la kolekto estas parto de la ''Neues Museum'' ("Nova Muzeo") en la [[Muzea Insulo de Berlino]], kiu remalfermiĝis post renovigado en 2009.
La '''Egipta Muzeo de Berlino''' ({{lang-de|Ägyptisches Museum und Papyrussammlung}}) gastigas unu el la plej gravaj mondaj kolektoj de historiaj objektoj de [[antikva Egiptio]], inkluzive de la ikoneca busto de [[Nefertito]]. Ekde 1855, la kolekto estas parto de la ''Neues Museum'' ("Nova Muzeo") en la [[Muzea Insulo de Berlino]], kiu remalfermiĝis post renovigado en 2009.
== Historio ==
== Historio ==

Kiel registrite je 20:03, 22 nov. 2020

busto de Nefertito

La Egipta Muzeo de Berlino (germane Ägyptisches Museum und Papyrussammlung) gastigas unu el la plej gravaj mondaj kolektoj de historiaj objektoj de antikva Egiptio, inkluzive de la ikoneca busto de Nefertito. Ekde 1855, la kolekto estas parto de la Neues Museum ("Nova Muzeo") en la Muzea Insulo de Berlino, kiu remalfermiĝis post renovigado en 2009.

Historio

egipta korto ĉe la Neues Museum, litografo de Eduard Gaertner (1862)

La muzeo ekestis en la 18-a jarcento el la reĝa arta kolekto de la reĝoj de Prusio el la dinastio de Hohencolernoj. Alexander von Humboldt rekomendis krei egiptan sekcion, kaj la unuaj objektoj estis alportitaj al Berlino en 1828 sub la reĝo Frederiko Vilhelmo la 3-a. Komence loĝigita en la palaco Monbijou, la departemento estis estrita de la triesta komercisto Giuseppe Passalacqua (1797–1865), kies ampleksaj kolektoj estis la bazo de la kolekto. Prusa ekspedicio al Egiptio kaj Nubio gvidata de Karl Richard Lepsius en 1842–45 alportis pliajn pecojn al Berlino.

En 1850, la kolektoj translokiĝis al ĝia aktuala hejmo en la "Nova Muzeo", konstruita laŭ planoj projektitaj de Friedrich August Stüler. La Busto de Nefertito, malkovrita dum la elfosadoj de Ludwig Borchardt en Amarna, estis donacita al la muzeo de la entreprenisto Henri James Simon en 1920; ĝi rapide fariĝis ĝia plej konata ekspoziciaĵo. Post la Dua Mondmilito, dum kiu la "Nova Muzeo" estis forte damaĝita de la strategia bombado, la kolektoj estis dividitaj inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. La ĉefa parto restis en Orienta Berlino kaj montriĝis ĉe la muzeo Bode, dum tiuj artefaktoj evakuitaj al Okcidenta Germanio, inkluzive la Nefertitan Buston, revenis al Okcidenta Berlino. De 1967 ĝis 2005, ĉi tiuj aĵoj troviĝis en egipta muzeo vidalvide al palaco Charlottenburg. La tuta kolekto rekuniĝis post la reunuiĝo de Germanio, kiam ĝi revenis al la Muzea Insulo.

Kolekto

La kolekto enhavas artefaktojn datantajn de inter 4000 a.K. (la antaŭdinastia epoko) ĝis la periodo de Roma regado, kvankam plej multaj devenas de la regotempo de Aĥnaton (ĉirkaŭ 1340 a.K.).

Galerio

Eksteraj ligiloj

Vidu ankaŭ