Aberdeen: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de asteroid0 5677 Aberdonia
Linio 17: Linio 17:


En [[1922]] tie okazis la 13-a Skotlanda Kongreso de Esperanto.
En [[1922]] tie okazis la 13-a Skotlanda Kongreso de Esperanto.

=== Esperantistoj de Aberdeen===
* [[John Esslemont]]


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 21:54, 27 nov. 2020

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Aberdeno
Loko de Aberdeen en Skotlando.
Aberdeen

Aberdeen (prononco [ˌæbəɾˈdiːn]; skotgaele Obar Dheathain; skote Aiberdein) estas havenurbo en nordorienta Skotlando.

Ĝi estas la tria plej granda urbo en Skotlando kaj situas apud la Norda Maro, inter la estuaroj de la riveroj Dee kaj Don. Krome ĝi estas unu el la 32 lokaj administraj regionoj ("konsiliaj areoj") de Skotlando.

Ĝi estas kultura centro kun antikva universitato.

Industrio – fiŝkaptado, grava centro de submara esplorado por nafto kaj gaso.

Esperanto en Aberdeen

Tridek ok homoj en Aberdeen aperas en la Adresaro de la Esperantisttoj serio XXV (1903-1904). Tiuj homoj ŝajne aĉetis la Unuan Libron kaj sendis al Zamenhof deŝireblan folion el la broŝuro. Kun unu escepto, tiuj 38 nomoj aperas en blokoj, tiel donante impreson ke iu organizis la listiĝon. La tiama loka gazeto verŝajne nomiĝis "La Norda Stelo".

Pastro Henry Dawtrey kaj George Jarvis aranĝis publikan kunvenon en 1918 en Aberdeen dum kiu parolis bone konata malnova esperantisto John Bredall. La prelego estis tiel sukcesa ke la Lerneja Komisiono de Aberdeen tuj konsentis starigi klasojn, al kiuj en la sama jaro, aliĝis 50 personoj.

En 1922 tie okazis la 13-a Skotlanda Kongreso de Esperanto.

Esperantistoj de Aberdeen

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj