Muzaiko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
nova retejo ĉe Radionomy |
e →Eksteraj ligiloj: +video |
||
Linio 36: | Linio 36: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
* [http://muzaiko.info/ Muzaiko] |
* [http://muzaiko.info/ Muzaiko.Info] |
||
* [video] [https://www.youtube.com/watch?v=8-i0y0qtB18 "Kio estas Muzaiko?"] – parto de la Virtuala Kongreso 2020 |
|||
* [https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio Programo por aŭskulti Muzaikon per Android] |
* [https://play.google.com/store/apps/details?id=dk.nordfalk.esperanto.radio Programo por aŭskulti Muzaikon per Android] |
||
* [http://www.chucksmith.de/ouya-apps/esperanto-radio-muzaiko/ Programo por aŭskulti Muzaikon per OUYA] |
* [http://www.chucksmith.de/ouya-apps/esperanto-radio-muzaiko/ Programo por aŭskulti Muzaikon per OUYA] |
Kiel registrite je 14:51, 18 dec. 2020
Muzaiko | |
---|---|
Slogano | Mojoseco kaj Muziko: Muzaiko! |
Formato | interreta radiostacio |
Frekvencoj | Tra interreto per Streaming kaj Podkasto |
Tempo de elsendo | Tuttaga |
Zono de elsendo | Tutmonda |
Lanĉita | 1-a de julio 2011 |
Gvidantoj | Volontuloj |
Retejo | Muzaiko.info |
Reta elsendo | Aŭskulti per Radionomy |
Muzaiko | |
@Muzaiko | |
Muzaiko estas tuttempa internacia interreta radiostacio en Esperanto.
Historio
En aprilo 2011 estiĝis dum la Brita Kongreso de Esperanto grupo de homoj kun la sama ideo: krei tuttempan radion en Esperanto. Ĉefa antaŭeniganto de la ideo estis hungara esperantistino Veronika Poór. La interreta dissendolisto de la teamo rapide kreskis, kaj post nelonge oni elektis nomon: Muzaiko. Por elsendi oni provizore elektis uzi la servojn de Radionomy, retejo subtenanta interretajn radiojn interŝanĝe por reklamo, kaj pere de ĝi nun ekde la 1-a de julio Muzaiko elsendas, kvankam iama transiro al propra elsenda aparataro estas planata.
La teamo
La projekton ekde la komenco volontule organizas neformala internacia grupo de junaj esperantistoj kunlaboranta per la interreto. La laboro estas realigata precipe per dissendolistoj (unu ĉefa kaj kelkaj specialaj), iam ankaŭ per virtualaj kunvenoj per Skajpo kaj foje per fizikaj renkontiĝoj dum esperanto-renkontiĝoj (la teamo de Muzaiko prezentiĝis dum JES 2011/2012). La teamo aktive varbas por allogi novajn kunlaborantojn.[1]
Programo
Ekde la 3-a de oktobro 2011 ripetiĝas ĉiutage malsama 3-hora programo, el kiu unu horon konsistigas nova sonmaterialo. La radio elsendas muzikon, mondajn novaĵojn (je ĉiu plena horo), babilajn programerojn kaj reklamojn el Esperantujo; aperas ankaŭ eroj de aliaj jam ekzistantaj podkastoj.[2]
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- Muzaiko.Info
- [video] "Kio estas Muzaiko?" – parto de la Virtuala Kongreso 2020
- Programo por aŭskulti Muzaikon per Android
- Programo por aŭskulti Muzaikon per OUYA
- Alternativa aŭskultado de Muzaiko.info-retradio
|