Gepidoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 18:46, 15 jul. 2004

La gepidoj havis orient-ĝermanan devenon, signifo de ilia nomo estas „riĉa, donacema”. La prahistorio de la gepidoj estas nebula, ĉar ilia nomo restis nur en la kronikoj de la gotoj, kiuj estis iliaj malamikoj.

Ili migris el la Vistula riverbuŝo kaj aperis en la nord-orienta parto de la Karpat-baseno post 269 sub gvido de reĝo Fastida. Ili potenco etendiĝis preter la Tiso ĝis rivero Körös, sed ili devis obei al la hunoj. (Tiam oni kaŝis trezoron de la reĝo, kiujn oni malkovris en 1797 kaj nomis post la trovejo Trovaĵo de Szilágysomlyó). Ili partoprenis en militoj de Attila, huna reĝo. Ilia reĝo Ardarik estis ano de la imperia konsilantaro de Attila. Post morto de la huna reĝo (453), la gepidoj ribelis kaj venkis super filoj de Attila sub gvido de Adarik. Ili akiris la orientan parton de la Karpat-baseno, Dacion, Banaton (Bánát) kaj orientan parton de interriverejo de Tiso kaj Danubo.

Parto de la gepidaj armeoj servis en soldo de Bizanco, alia parto aliĝis al la longobardoj (longbarbuloj) kaj iris al Italio. Senarmea parto de gepidoj venis sub potencon de la avaroj.

legu