Turingia Arbaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
esperantigita parametro, uzo de ŝablono, formatigo de titoloj, +Bibliotekoj
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Thüringer Wald.png|thumb|<center>situo de la Turingia Arbaro]]
[[Dosiero:Thüringer Wald.png|eta|<center>situo de la Turingia Arbaro]]
[[Dosiero:Thüringer Wald.JPG|thumb|<center>la Turingia Arbaro apud [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]]]]
[[Dosiero:Thüringer Wald.JPG|eta|<center>la Turingia Arbaro apud [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]]]]
La '''Turingia Arbaro''' - [[germane]] ''Thüringer Wald'' [prononco "'''Ty'''ringa Valt"] - en vasta senco estas mezalta montaro, tre arbaroriĉa, de 150 kilometroj da longo kaj 35 kilometroj da larĝo en la [[federacia lando (Germanio)|federacia lando]] [[Turingio]] de [[Germanio]]. En malvasta senco la Turingia Arbaro nur estas la okcidenta parto de tiu montaro, ĝis proksimume la urbo [[Neustadt am Rennsteig]]. La orienta parto, do la mezalta montaro oriente de la linio [[Gehren]]-[[Neustadt am Rennsteig|Neustadt]]-[[Schleusegrund]]-[[Auengrund]] kontraste al la okcidenta parto nomiĝas [[Turingia Ardeza Montaro]].

Linio 12: Linio 12:
Konatiĝis mineralaj kugloj troveblaj ĉe la monto ''Schneekopf'' proksime de [[Oberhof (Turingio)|Oberhof]], kiuj konsistas el [[porfiro]] sed enŝlosas kernojn el la mineraloj [[agato]] kaj [[kvarco]].

[[Dosiero:Thüringer Wald im Winter.jpg|thumb|250px|left|<center>la Turingia Arbaro dum vintro (apud [[Gehlberg]])]]
[[Dosiero:Thüringer Wald im Winter.jpg|eta|250px|maldekstra|<center>la Turingia Arbaro dum vintro (apud [[Gehlberg]])]]

== Klimato ==
== Klimato ==
Linio 18: Linio 18:

Koresponde al la altaj pluvokvantoj en malfrostaj tagoj, la vintraj [[neĝo]]kvantoj estas inter la plej altaj en tuta centra kaj orienta Germanio.
Koresponde al la altaj pluvokvantoj en malfrostaj tagoj, la vintraj [[neĝo]]kvantoj estas inter la plej altaj en tuta centra kaj orienta Germanio.
{{-}}
<br clear=all>

== Rennsteig ==
== Rennsteig ==
[[Dosiero:Vesser fluss.jpg|thumb|<center>arbara rojo]]
[[Dosiero:Vesser fluss.jpg|eta|<center>arbara rojo]]
Sur la plej alta linio de la montaro inter [[Eisenach]]-Hörschel ĉe rivero [[Werra]] kaj [[Blankenstein]] ĉe rivero [[Saale]] situas 168 kilometrojn longa migra vojo, kiu nomiĝas ''[[Rennsteig]]''. Unufoje ĉiujare, meze de majo, tiu vojo pleniĝas je sportistoj ĉar ekde la jaro 1973 tiam tradicie okazas granda kura konkurso. La migra vojo ''Rennsteig'' havas altan simbolan valoron por la federacia lando [[Turingio]]: ekzemple la landa himno nomiĝas ''Rennsteiglied'' (do "Rennsteig-kanto").

Linio 28: Linio 29:
Pro la pejzaĝaj apartaĵoj, la malindustria, malurba strukturo, kiu garantias puran aeron kaj trankvilon, kaj la tamen bona atingebleco centre de Germanio la Turingia Arbaro ankaŭ estas grava turisma celo en Germanio. Inter multaj signifaj historiaj konstruaĵoj ĉi tie menciiĝu nur la fortikaĵo [[Wartburg]] proksime de la urbo [[Eisenach]], kie kaŝiĝis la reformanto [[Martin Luther]] kaj tie verkis standardan germanlingvigon de partoj de la [[Biblio]].

==Gastejoj==
== Gastejoj ==
* [[Arbargastejo Schöffenhaus]]
* [[Arbargastejo Schöffenhaus]]

Linio 41: Linio 42:
* [http://geographie.giersbeck.de/thueringer_wald.kmz elaera bildo de la Turingia Arbaro]
* [http://geographie.giersbeck.de/thueringer_wald.kmz elaera bildo de la Turingia Arbaro]
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Δρυμὸς_τῆς_Θουριγγίας Informoj en la helena]
* [https://incubator.wikimedia.org/wiki/Wp/grc/Δρυμὸς_τῆς_Θουριγγίας Informoj en la helena]

{{Bibliotekoj}}

[[Kategorio:Turingia Arbaro| ]]
[[Kategorio:Turingia Arbaro| ]]

Kiel registrite je 12:04, 20 dec. 2020

situo de la Turingia Arbaro
la Turingia Arbaro apud Oberhof

La Turingia Arbaro - germane Thüringer Wald [prononco "Tyringa Valt"] - en vasta senco estas mezalta montaro, tre arbaroriĉa, de 150 kilometroj da longo kaj 35 kilometroj da larĝo en la federacia lando Turingio de Germanio. En malvasta senco la Turingia Arbaro nur estas la okcidenta parto de tiu montaro, ĝis proksimume la urbo Neustadt am Rennsteig. La orienta parto, do la mezalta montaro oriente de la linio Gehren-Neustadt-Schleusegrund-Auengrund kontraste al la okcidenta parto nomiĝas Turingia Ardeza Montaro.

La Turingia Arbaro kaj la Turingia Ardeza Montaro etendiĝas de la rivero Werra en nordokcidento ĝis la mezalta montaro Frankonia Arbaro en sudoriento. En la norda parto de la montaro rojoj kaj riveretoj pli aŭ malpli rekte enfluas la riveron Elbo, en la suda parto en la riverojn Weser (pere de la alfluo Werra) respektive Rejno (Majno).

La plej alta montopinto de la Turingia Arbaro estas la monto Großer Beerberg proksime de la urbo Suhl (982 m). Pliaj aparte altaj punktoj de la teritorio estas la montoj Großer Inselsberg (916 m) kaj Schneekopf (978 m).

Geologio

La montaro je granda parto konsistas el la vulkana roko porfiro, sed ankaŭ el granito kaj gnejso. Sekve de geologiaj perturboj malgrandkvante troveblas ankaŭ aliaj specoj de ŝtonoj.

Konatiĝis mineralaj kugloj troveblaj ĉe la monto Schneekopf proksime de Oberhof, kiuj konsistas el porfiro sed enŝlosas kernojn el la mineraloj agato kaj kvarco.

la Turingia Arbaro dum vintro (apud Gehlberg)

Klimato

Pro sia lokiĝo en okcident-orienta direkto la Turingia Arbaro kolektas grandan kvanton da pluvo, kaj pro la geologia konsisto de la grundo tiuj altaj pluvokvantoj dum la jarmiloj skulptis pejzaĝan reliefon pli karakterize krutan ol en aliaj simile altaj montaroj. Dum la 18-a jarcento, kiam ekzaktaj mezuroj de la alteco super marnivelo ankoraŭ ne eblis, iuj sciencistoj tial pro la aspekto de la montoj konsideris ilin inter la plej altaj en Germanio, kio objektive ne ĝustas.

Koresponde al la altaj pluvokvantoj en malfrostaj tagoj, la vintraj neĝokvantoj estas inter la plej altaj en tuta centra kaj orienta Germanio.

Rennsteig

arbara rojo

Sur la plej alta linio de la montaro inter Eisenach-Hörschel ĉe rivero Werra kaj Blankenstein ĉe rivero Saale situas 168 kilometrojn longa migra vojo, kiu nomiĝas Rennsteig. Unufoje ĉiujare, meze de majo, tiu vojo pleniĝas je sportistoj ĉar ekde la jaro 1973 tiam tradicie okazas granda kura konkurso. La migra vojo Rennsteig havas altan simbolan valoron por la federacia lando Turingio: ekzemple la landa himno nomiĝas Rennsteiglied (do "Rennsteig-kanto").

La urbo Oberhof estas granda vintrosporta centro kun stadiono por 13.000 spektantoj.

Vidindaĵoj

Pro la pejzaĝaj apartaĵoj, la malindustria, malurba strukturo, kiu garantias puran aeron kaj trankvilon, kaj la tamen bona atingebleco centre de Germanio la Turingia Arbaro ankaŭ estas grava turisma celo en Germanio. Inter multaj signifaj historiaj konstruaĵoj ĉi tie menciiĝu nur la fortikaĵo Wartburg proksime de la urbo Eisenach, kie kaŝiĝis la reformanto Martin Luther kaj tie verkis standardan germanlingvigon de partoj de la Biblio.

Gastejoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj