Vikipedio:Forigendaj artikoloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Linio 1 688: Linio 1 688:
: {{komento}} Tiu artikolo estus savebla post polurado, sed la problemo estas ke la sama vikipediisto jam metis aliajn tro longajn artikolojn kun simile malbona lingvonivelo. Mi devis dediĉi HOROJN al polurado de tiaj artikoloj, klopodis kontakti la aŭtoron, eĉ per eksteraj kontaktoj, sed tiu nek respondis nek uzas ĉiam la saman nomon, fakte uzas diversajn neregistritajn nomojn, kio malhelpas helpi tiun al bona kunlaboro. Sed fakte temas pri la sama aŭtoro, ĉar eraroj estas ĉiam la samaj, ekzemple tiu ne scias traduki la hispanan confluencia al kunfluejo, kaj tio aperas en ĉiuj ties artikoloj. La artikoloj ĉiam rilatas al la hispana urbo [[Mequinenza]].--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 00:38, 19 jan. 2021 (UTC)
: {{komento}} Tiu artikolo estus savebla post polurado, sed la problemo estas ke la sama vikipediisto jam metis aliajn tro longajn artikolojn kun simile malbona lingvonivelo. Mi devis dediĉi HOROJN al polurado de tiaj artikoloj, klopodis kontakti la aŭtoron, eĉ per eksteraj kontaktoj, sed tiu nek respondis nek uzas ĉiam la saman nomon, fakte uzas diversajn neregistritajn nomojn, kio malhelpas helpi tiun al bona kunlaboro. Sed fakte temas pri la sama aŭtoro, ĉar eraroj estas ĉiam la samaj, ekzemple tiu ne scias traduki la hispanan confluencia al kunfluejo, kaj tio aperas en ĉiuj ties artikoloj. La artikoloj ĉiam rilatas al la hispana urbo [[Mequinenza]].--[[Uzanto:Kani|kani]] ([[Uzanto-Diskuto:Kani|diskuto]]) 00:38, 19 jan. 2021 (UTC)
:{{por}}[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:17, 19 jan. 2021 (UTC)
:{{por}}[[Uzanto:RG72|RG72]] ([[Uzanto-Diskuto:RG72|diskuto]]) 03:17, 19 jan. 2021 (UTC)

== Ŝablono:Informkesto aldonu informon, Ŝablono:Informkesto aldonu titolon ==

{{Propono de forigo
|artikolo = Ŝablono:Informkesto aldonu informon
|artikolo2 = Ŝablono:Informkesto aldonu titolon
|kialo = Jen du helpaj ŝablonoj, kiuj nun ne plu estas uzataj por kreado de informkestoj kaj tial fariĝis superfluaj.
|subskribo = [[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 10:19, 19 jan. 2021 (UTC)
|tempo = mardo 26 januaro 2021 10:04
|forigita = <!-- jes ne atendante -->
|kialo de rezulto = <!-- kialo kaj/aŭ subskribo -->
}}
:{{komento}} La fontokodo fariĝas pli facile komprenebla sen tiaj ŝablonoj. Krome ambaŭ ŝablonoj estis uzitaj eĉ nur por unu informkesto. Do, mi ĵus superfluigis ilin tie. Krome mi ŝatas iom post iom reordigi la "brikajn" ŝablonojn por informkestoj. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 10:19, 19 jan. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 10:19, 19 jan. 2021


Aŭtora portalo
vdr

Bonvolu ne aldoni proponojn tie ĉi. Por aldoni novan proponon bonvolu uzi la ligilon Aldoni novan petonkape de tiu ĉi paĝo aŭ la suban butonon. Dankon.


Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 21 aprilo 2016 12:27
Artikolo
Studentoj, poste profesoroj en Universitato de Budapeŝto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Ne temas pri artikolo, sed listo, kies enhavo povas aperi en kategorio.
  • La titolo mem estas malĝusta, misgvida. Iu Universitato de Budapeŝto nun ne ekzistas en Hungario, nur diversaj universitatoj de Budapeŝto. Similnoma ekzistis nur en 1873-1921, sed ŝajnas ke eĉ tiam aperis en la nomo la vorto Scienca.
  • La titolo mem estas ridinda ("studentoj, poste profesoroj"), kiu ne havas iun ajn analogion en aliaj lingvoj. Mi neniam legis simil-strukturan, -enhavan titolon de artikolo aŭ kategorio en aliaj lingvoj. *Eble sola akceptebla nomo estus "Listo de profesoroj de ELTE" kaj oni skribus unu frazon komence, ke tiu ĉi listo temas pri iamaj studentoj de ELTE, kiuj poste tiu instruis kiel profesoroj.
  • Sed preferinde, mi plu proponas la forigon de tiu "artikolo" kaj oni kreu kategorion "Profesoroj de ELTE" aŭ similan.
Uzanto
Narvalo (diskuto) 12:54, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ:
  • Temas pri listo, pri kio aparta kategorio ne ekzistas, supozeble ne estos, ĉar post forigo de la listo Narvalo ne kreos tiun kategorion (la supozata kvanto estus mil, ja la listo daŭre dikiĝas). Cetere mi jam vidis liston, poste ankaŭ kategorion en la sama temo.
  • Se la titolo mem estas malĝusta, oni alinomas ĝin kaj ne forstrekas la tutan liston. Universitato de Budapeŝto estas komprenebla (similaj nomoj estas oftaj), ELTE-n nur la hungaroj komprenas, se oni aldonas Scienca (Ĉu estas nescienca universitato?), tio faras pli longa la titolon.
  • Se la titolo mem estas ridinda, oni alinomas ĝin, se iu scias pli koncizan titolon. Tie estas tiuj, kiuj ĉi tie lernis, poste instruis ĉi tie. Estas multaj, kiuj lernis en alia univer., poste ili lernis ĉi tie - aŭ ili lernis ĉi tie, sed poste ili instruas en alia univ.

--Crosstor (diskuto) 13:50, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Por Por: Viaj argumentoj ne estas konvinkaj, bazitaj je fakto. Sufiĉas kategorio por tiu. Ridinde, ke iu volas listigi, kategoriigi homojn samtempe, samliste laŭ ilia studejo kaj instruadejo. Ne ekzistas simila kategoriigo, listigo en alia lingvo. Laŭ simila logiko oni povus krei milojn de simile sencencaj kategorioj.Narvalo (diskuto) 18:13, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: Listo sen iu ajn klarigo ne estas artikolo. Krome ni kreas enciklopedion, ne listopedion. --Tlustulimu (diskuto) 12:36, 24 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Diskutoj

Pri la sama nocio ofte estas listo kaj kategorio, ekzemple pri ĉiuj municipoj de Brazilo:

Vp en ĉiuj lingvoj evoluas, mi ne traserĉis la lingvojn, sed povas okazi, ke tia paro jam ekzistas alie. Se ne estas, supozeble estos. Bedaŭrinde la centra Vp-a statistiko (ĉe mi) nun ne funkcias, tial mi ne scias citi statistikon de vizitantoj. Supozeble estas iu, kion interesas mia kategorio. La gustoj estas diversaj. Por mi estas sensenca kategorio: Viroj.--Crosstor (diskuto) 13:31, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial simple ne alinomigi tion al "Listo de studentoj de ELTE kiuj poste iĝis profesoroj en la sama universitato" aŭ io simila? Mi konsentas ke tio ĉi ne estas artikolo, sed listo ja povas ekzisti en vikipedio senrigarde de kiom arbitra kaj strange difinita estas ĝia kategorio. Estiel listo ĝi ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu.--Goren (diskuto) 23:42, 15 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Komento Komento: Mi samopinias kun Goren. Listo ĝenos al neniu, kaj se la aŭtoro trovas ĝin utila, do ĝi restu. Alinomigo utilos. --kani (diskuto) 09:22, 17 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kial ne alinomi ĝin al "Listo de profesoroj el Universitato de Budapeŝto"? Oni povus detale klarigi en la artikolo por kio estas la listo: ekz "Ĉi tio estas la listo de personoj kiuj estis studentoj kaj poste iĝis profesoroj en Universitato de Budapeŝto".--Salatonbv (diskuto) 05:16, 18 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Por Por: Komento Komento: Vere la listo en sia nuna formo estas neniu pli ol estus kategorio pri la sama temo. Avantaĝo de kategorio fakte estas ke ĝi memstare aktualiĝas, se en iu artikolo aldoniĝas la kategoria nomo, dum listo tre facile malaktualiĝas. Tial mi lasus iom da tempo, por krei novan kategorion "Studentoj kaj poste profesoroj en la Universitato de Budapeŝto" (mi petas pri difinita artikolo "la"), kaj nur post tio proponus forigi la nunan liston. Cetere Crosstor pravas ke tiu ekzemplo ne solas, kaj ke ekzemple estas listo Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio plus Kategorio:Municipoj de Rio-de-Ĵanejrio. Ankaŭ tiu listo en la nuna formo laŭ mi klare ne utilas. Sola problemo estas, ke nun la listo indikas 92 municipojn, kaj la kategorio listigas nur 90 municipojn: En du paĝoj do forgesiĝis la kategorio. Indus trovi kaj ripari tiun fuŝon, kaj sekve ankaŭ la listo de municipoj povus malaperi. Diferenco estus, se la listo estus tabelo kun pluraj parametroj, kaj eblus ordigi la tabelajn erojn laŭ diversaj kriterioj, ekzemple laŭ nombro de loĝantoj, laŭ areo, laŭ mezoregionoj kaj laŭ mikroregionoj. Tamen ankaŭ pri tia tabela listo restas la demando kiu atentos zorgi pri tio ke la nombroj de loĝantoj poste ĉiam restos aktualaj. Tolerebla la listo ankaŭ estus, se estus neordigebla listo kun mezo- kaj mikroregionoj, kiel en la angla kaj hispana vikipedioj. Sed devus esti pli da informo ol en la kategoria listigo, aŭ listo ne havas sencon. Plie laŭ mi Crosstor ankaŭ pravas pridubi la sencon meti ĉiujn artikolojn pri homoj en kategoriojn "viroj" kaj "virinoj": se oni konsekvence farus tion, ambaŭ kategorioj estus nesuperrigardeble plenegaj, kaj laŭ la nuna stato estas nura kaprico ĉu artikolo pri homo estas en tiu kategorio aŭ ne. Cetere ankaŭ en aliaj lingvoj estas tia kaprico. Sed pridubi la kategoriojn "viroj" kaj "virinoj" jam estas alia temo. ThomasPusch (diskuto) 12:59, 26 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Ĉar ŝajne egalas la poraj kaj kontraŭaj opinioj, mi proponas alinomigon al Listo de profesoroj de budapeŝtaj universitatoj.

  1. Oni povas skribi unu frazon, ke temas nur pri profesoroj, kiuj studis same en Budapeŝto en antaŭuloj de universitato ELTE.
  2. Kiel mi jam skribis, la nomo "Universitato de Budapeŝto" oficiale neniam ekzistis.Narvalo (diskuto) 18:35, 15 jun. 2016 (UTC)[Respondi]

Denove

La diskuto ne estas finita. Mi ne tute kontraŭas listajn artikolojn se ili estas utilaj, sed kiel Tlustulimu diras, Vikipedio ne estas listopedio. Crosstor kreadas siajn hobiajn listojn.

Havi du similajn listojn estas troe. Se vi uzus butonon en tablo, vi povas listigi nur profesorojn aŭ studentojn en alfabeta ordo.

Ĉi tiuj du ankaŭ estas kunigendaj. Vi antaŭe (ekz ĉi tie) kontraŭis al la Vikipedia politiko ne aldoni adjektivon kiel "fama" en lista kaj kategoria titoloj, kaj daŭris la listojn kiel "Listo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (A-K)". La listo de Studentoj de Teknikuniversitato de Budapeŝto estas nur de menciindaj famaj studentoj. Nun vi povas esti kohera kiel "Listo de mortintoj en Budapeŝto (A-K)".--Salatonbv (diskuto) 03:35, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Pri listopedio:kiom da artikoloj mi kreis kaj kiom da listoj mi kreis? Pri Universitato de Budapeŝto: fakte tiu nomo neniam estis, sed
  • similaj nomoj ekzistas, ekzemple Univ. de Vieno
  • tio ne estas mia inventaĵo, nur laŭ Narvalo
  • ekde 1873 ĝis 1920 la oficiala nomo estis Reĝa Univ. de Budap.

Se iu estas scivolema, kiuj lernis/instruis en la definita univ., konkrete oni povas orientiĝi. Se iu kreos grandan unuigitan liston, tio perdiĝas.--Crosstor (diskuto) 03:56, 21 sep. 2016 (UTC)[Respondi]

Halo Crosstor, mi hontas jam, ki ni estas samlandanoj kaj vi eterne p(r)ovas altrudi viajn ŝatatajn lingve dubindajn ĉevalojn (naskita, kirko, Universitato de Budapeŝto, idiotaj listoj anstataŭ kategorioj ktp.). FAKTOJ: Universitato de Vieno estas traduko de la nuna originala, oficiala nomo (Universität Wien). Via favorita versio Universitato de Budapeŝto neniam estis oficiala nomo (la simila formo de Reĝa Universitato de Budapeŝto ekzistis antaŭ 100 jaroj, kies publikuzita nomo estis universitato de Budapeŝto). Kiomfoje devas mi mem ripeti, por ke vi ekkomprenu tion?Narvalo (diskuto) 16:10, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]


Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je merkredo 5 oktobro 2016 18:40
Artikoloj
Corinne Mamane Muzeo de Filiŝtoj Kulturo (historio · ĉi tien · forigu)
Neot Kedumim‎ (historio · ĉi tien · forigu)
Ariel Ŝaron Parko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen denove fuŝe titolitaj kaj fuŝe skribitaj artikoloj. Ĉe la dua mankas klarigo pri la titolo.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La kreinto supozeble nenion faris pri sia lingva nivelo. Tial mi inklinas al ĉiama forbaro. Ne estas tasko de la lingvaj lertuloj korektadi nur fuŝajn artikolojn de ĉiamaj komencantoj aŭ uzantoj, kiuj uzadas aŭtomatan tradukilon sen iu ajn kompreno pri la lingvo. --Tlustulimu (diskuto) 18:38, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Salatonbv (diskuto) 21:47, 28 sep. 2016 (UTC)[Respondi]
Li nur respondis "jes dankon", kaj mi forte suspektas ke tio ĉi estas pli malpli la limo de lia rego de Esperanto.--Goren (diskuto) 15:57, 31 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Por Por: Mi iomete plibonigis la proponitajn artikolojn, do mi akceptus ties restadon, sed mi tute apogas la porĉiaman forbaron de tiu vikipediisto kiu tiom laborigas nin.--kani (diskuto) 13:52, 9 okt. 2016 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 marto 2017 11:11
Artikolo
Frank Christoph Schnitzler (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La persono estas konata ĉefe pro sia mem-portreto. Liaj paperoj en televido estis tute negrava. Lia organizo rekonstrui la ruinojn de Achalm mankas financo. La statuson kiel kultura ambasadoro ne estas pruvita. Vidu ankaŭ germana fervorulo-paĝo. diskutoj forviŝi, en germana
Uzanto
Enyavar (diskuto) 11:19, 11 mar. 2017 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 27 januaro 2018 10:13
Artikolo
Angelo Polli (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
maŝintradukaĵo ne polurita, do preskaŭ nekomprenebla
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:54, 20 jan. 2018 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ekkorektis kaj konstatis ties malfacilon sed ankaŭ ties eblon. Mi iom esploris kaj estas kurioza artikolo, korektebla kaj retenebla, sed ja en sia nuna situacio neakceptebla. Krome jam oni enmetis artikolon pri la frato Gino Polli, nune bonega artikolo, sed tute sen ligo al ajna alilingva vikipedio, kun foto kiu same aperas nur en tiu artikolo. Same Angelo Polli estas tute sen ligo al ajna alilingva vikipedio. Aspektas kvazaŭ iu volas meti artikolojn pri iliaj familianoj, do ne neakceptebla, ĉar temas pri interesaj historioj vikipediecaj aŭ vikipedieblaj. Sed kurioze...

Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16 aprilo 2018 17:41
Artikolo
Societo de Mongolaj kaj Koreaj Esperantistoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
  • Ne ekzistas fontoj pri la "societo";
  • La "societo" ne estas trovebla en la reto.
Uzanto
Warddekock (diskuto) 17:38, 9 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Por Por: --RG72 (diskuto) 09:33, 10 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Bildo de vikipediisto kaj ĉiuj dosieroj kiuj uzas tiun permesilon Ĉiuj dosieroj en Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 29 julio 2018 16:32
Artikolo
Ŝablono:Bildo de vikipediisto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mallibera permesilo en la esperanta Vikipedio Mankas libera permesilo al ĉiuj tiuj dosieroj
Uzanto
Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi ankaŭ komencis diskuton pri ĉi tiu permesilo ĉe ĉi tiu paĝo, kie mi klarigas kial ĉi tiu ŝablono estas kontraŭ la reguloj de la Fondaĵo Vikimedio. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:57, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

  • Kontraŭ Kontraŭ: Ĉu iu plendis pri la afero? Temas pri propono forigi utilan enhavon, kies esto en Vikipedio rompas nenies rajtojn. La sola motivo estas iu formalaĵo. Forigi la ŝablonon, tio estas en ordo, sed forigi la bildojn estas rigida burokratismo. --Surfo 20:59, 22 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • @Surfo: Mi bedaŭrinde ne povas akcepti tiun argumenton. Ĝi rompas la rajton de ĉiuj uzantoj uzi la enhavon de Vikipedio en libera maniero. Vikipedio estu libera enciklopedio sekvante la regulojn de la fondaĵo, kiu fondis ĝin. Se esperantistoj ĉi tie ne sukcesas baldaŭ atingi forigon de ĉi tiu ŝablono kaj forigon aŭ permesilŝanĝon de ĉiuj tiuj dosieroj, mi sendus klarigojn kaj formalan peton al la Fondaĵo Vikimedio kaj petus ilin kiel eble plej rapide agi. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:12, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • Mi povas nur bedaŭri vian sintenon kaj ĝeneralan detruemon. Mi rimarkis, ke vi eĉ ne provas serĉi solvojn aliajn ol forigo de enhavo.--Surfo 11:01, 25 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
      • @Surfo: Ne temas pri detruemo, temas pri baza respekto kaj dececo al la fondaĵo, kiu bonvole kaj senpage gastigas nian enciklopedion. La estraro de tiu fondaĵo faris striktan regularon, kiu ordonas, ke ĉiuj projektoj nepre nur gastigu liberan enhavon, kaj vi provas unuope kontraŭstari tiun decidon. Mi opinias, ke tiu sinteno estas tute malrespekta. Mi jam proponis alian solvon, la alŝutintoj de ĉi tiuj kelketaj dosieroj ankoraŭ havas iom da tempo por ŝanĝi la permesilon por eviti forigon. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:21, 26 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
    • @Robin van der Vliet: Detruemo estas la ĝusta vorto, eble pli ĝusta estus vandalismo, t.e. konscia detruado de kulturaj valoroj. Vi kamuflas vian intencon per jurecaj argumentoj, kiuj validus en neniu tribunalo de nediktatura lando.
La fotoj estas alŝutitaj de Vikipediistoj, kiuj bone konas la regulojn de Vikipedio. Pri la reguloj kaj kondiĉoj estas memorigo ĉe ĉiu alŝuto, kaj, ekzemple, kreante artikolon oni vidas la tekston
Konservante, vi konsentas senlime doni vian kontribuon laŭ la Permesilo Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 kaj la GFDL.
Estas evidente al ĉiu senpartia observanto, ke la koncernaj vikipediistoj jam per la alŝuto, ipso facto, implicite permesis la uzon laŭ la postuloj de Vikipedio kaj ankaŭ havigis al si (implicite aŭ eksplicite) permeson de la fotinto, se tiu estas alia persono.
La ŝablonon Ŝablono:Bildo de vikipediisto verŝajne neniu el la portretitaj vikipediistoj mem aldonis al sia foto, ĉar ili evidente opiniis tion nenecesa aŭ ne sciis pri tia ŝablono. (Laŭ kiu regulo iu alia ol la alŝutinto povas post la alŝuto aldoni tian permesilo-ŝəblonon?) Kiu ajn kortumo interpretas ĉi tiajn permesojn kaj kontraktojn laŭ la intenco de la permesinto, eĉ se la intenco ne estis skribe dokumentita, sed nur evidentiĝas el la cirkonstancoj kaj aliaj faktoj.
Mi rimarkis, ke ankaŭ alia lastatempa agado de vi ŝajnas celi malpliigi la valoron de Vikipedio kiel ĝenerala konsult-enciklopedio en Esperantujo. Se vi volas esti regulisto, estu almenaŭ prudenta regulisto.
Estas tamen dankinde, ke vi "proponis alian solvon", sed ĝi estas nesufiĉa.
Mi jam diris ĉion pri la afero kaj ne revenos al ĝi. --Surfo 08:49, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
@Surfo: Denove, neniel temas pri detruemo, kaj certe neniel temas pri vandalismo. ("Ĉiu bonintenca provo plibonigi la Vikipedion ne estas vandalismo, eĉ se ĝi fakte malplibonigis la enhavon.") Krome ankaŭ estas tre klare videbla, ke ne ĉiuj koncernaj vikipediistoj permesas uzadon de siaj bildoj ekster Vikipedio. Vidu ekzemple la priskribon sub Dosiero:Izabl.jpg ("persona foto uzebla NUR por mia vikipedia paĝo") aŭ sub Dosiero:Internaciulo.jpg ("Estas propra laboro NUR por bildigi mian personan paĝon! NE UZU TIUN BILDON SEN AVERTO, DANKON!"). Tiuj avertoj eksplicite indikas, ke ili ne estas eldonitaj laŭ la ĝusta permesilo. Mi opinias vian sintenon kaj rezonmanieron maltaŭga kaj malrespekta. Ni vidu ĉu niaj administrantoj kapablas bone sekvi kaj respekti la decidon de la estraro de Fondaĵo Vikimedio, kiun vi klare neglektas. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:02, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
Pardonu, ke mi ankoraŭ aldonas noton, malgraŭ mia ĵusa promeso. Kial vi punas multajn vikipediistojn kaj legantojn de Vikipedio pro tio, ke Yekrats iam, antaŭ jaroj, sen demandi la originan alŝutinton, aldonis la strangan ŝablonon (kun la teksto "verŝajne la bildo estas uzebla de Vikipedio libere") al la bildoj, eĉ al tiuj, kiuj tuj post la ŝablono klare videble havas tian malpermesantan tekston? Vi estas elefanto en vendejo de porcelanaĵoj. Forigu la strangan ŝablonon el tiuj bildoj kaj poste rekonsideru la aferon. Vikipediisto servu la legantaron. Pri forigoproponoj respondecu la alŝutintoj, kiujn vi ja rajtas konsili pri la konsekvencoj de libera uzo. – Nun mi certe finas. Ĝuu la baldaŭan eklipson, se vi loĝas en lando de videbleco. --Surfo 17:27, 27 jul. 2018 (UTC)[Respondi]
@RG72 kaj Surfo: Intertempe la stranga kaj mallibera permesilo estas forigita. Nun la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono plenas je dosieroj al kiuj mankas libera permesilo. Ili havu kiel eble plej rapide taŭgan permesilon aŭ ili estu forigitaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 21:08, 29 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: Se Vikipedio estas libera, do sensencas havi malliberan enhavon. Ne endus forviŝi la dosierojn se oni donus al ili alian permesilon, tamen. Se ili verŝajne ne faros tion, do forigendas. ~nmaia d 15:17, 23 jul. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi komprenas bedaŭron de Surfo pri la forigotaj dosieroj, sed temas pri la baza principo de la projekto — ĉiu libere kontribui per libera enhavo. Dura lex, sed lex. Des pli ke temas pri la enhavo, kies malapero apenaŭ rimarkinde influos Vikipedion, ja ĝi estas uzata ĉefe en uzanto-paĝoj. Iuj fotoj povas esti memfotoj, do supozeble kongruas al la postulo esti propraj verkoj de la alŝutinto. Aliaj certe estis faritaj de aliaj personoj, do necesas pruvo ke ili permesis liberan uzadon. La triaj klare montras ke iliaj aŭtoroj kontraŭas la liberan uzadon.

Resume. Mi proponas kontakti la alŝutintojn kaj proponi al ili elekteblon: aldoni kongruan ŝablonon (do indiki kiun) al la dosiero aŭ alfronti ĝian baldaŭan forigon. Evidente Robin van der Vliet bone orientiĝas en ŝablonoj kaj uzorajtoj, do estus bone se li surŝultrigus tiun taskon. Poste mi forigos la malliberajn dosierojn, se tiaj restos.--RG72 (diskuto) 08:38, 19 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

Mi kontaktis ĉiujn alŝutintojn (krom la forpasinta Uzanto:Rick MILLER kaj la malliberigita Uzanto:ArnoLagrange) kaj proponis al ili du eblojn. Mi donis al ili du semajnojn por plenumi la peton. Je la 6-a de oktobro 2018 ni finfine forigu la dosierojn, kiuj daŭre estas malliberaj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:33, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
Akceptite.--RG72 (diskuto) 14:54, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]
@RG72: La du semajnoj rapide pasis kaj neniu el la kontaktitaj personoj respondis al mia peto. Laŭ la interkonsento, vi nun povas forigi ĉiujn dosierojn en la kategorio Kategorio:Dosieroj sen kopirajta ŝablono kaj fermi ĉi tiun diskuton. Mi jam forigis la koncernajn dosierojn de ĉiuj paĝoj (krom Uzanto:Rick MILLER, ĉar la paĝo estas protektita).
Estonte kiam denove aperos dosiero en ĉi tiu kategorio, oni forigu ĝin post sep tagoj, kiel nia ŝablono jam klarigas. Neniam denove ni akceptu tiom da malliberaj dosieroj dum tiom longega tempo! Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 09:23, 6 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Farite.--RG72 (diskuto) 17:07, 6 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Dankon! Intertempe du el tiuj dosieroj estas jam realŝutitaj al Vikimedia Komunejo per liberaj permesiloj. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 12:12, 8 okt. 2018 (UTC)[Respondi]

Kategorio:Geokesto lokumiloj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 septembro 2019 5:59
Artikolo
Ŝablono:Geokesto lokumilo Karpatoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉu tiu kaj aliaj ŝablonoj en tiu ĉi kategorio estas plu necesaj kaj uzataj?
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:42, 31 aŭg. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu ŝablono kaj ĉiuj de tia speco ankoraŭ estas uzataj de la informkesto {{geokesto}}. La sufiĉe simila ŝablono {{geokesto2}} jam povas uzi la lokumilojn de {{situo sur mapo}}. Vidu ankaŭ Uzanto:Tlustulimu/geokesto kaj Uzanto:Tlustulimu/laborejo. Ĉar tia ŝanĝo estas sufiĉe kompleksa, mi foje emas aranĝi ĝin? Sed pro laboro tio iomete povos daŭri. Ĉu bone? --Tlustulimu (diskuto) 06:28, 5 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Certe, senprobleme. Mi nur vidis ke forigopeto haveblas en pluraj el tiuj ŝablonoj, do supozis ke temas pri la afero simple forgesita. Sukceson! RG72 (diskuto) 07:41, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Kial oni deziras forigi tiun ĉi ŝablonon? Kial ĝi estas ne plu necesa? Ĉu ĝi ĝenas iun? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:58, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Kiel mi jam diris, mi ne scias kial iu metis forigajn ŝablonojn en pluraj el ili. Do mi propmis pridiskuti la aferon ĉi-tie kaj poste forigi ilin aŭ forigopetojn. RG72 (diskuto) 08:33, 6 sep. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Cars care (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
alilingva, dubinda enciklopedieco
Uzanto
--kani (diskuto) 09:14, 17 okt. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 28 oktobro 2019 9:26
Artikolo
-1992 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
malplena
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:21, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Anonimulo kreas dekojn da artikoloj, kiuj enhavas nur ŝablonon. Ĉu ni vere bezonas tion? RG72 (diskuto) 09:21, 21 okt. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Eble tiaj ĝermetoj estus utilaj por subteni kronologian strukturon kaj referencoj el artikoloj pri historio. Kvankam mi mem neniam referencis datojn tiom antaŭlongajn, tio ĉi ne signifas ke neniu alia bezonos ilin.--Goren (diskuto) 13:42, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Brazilaj komunumoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 11 novembro 2019 21:55
Artikolo
Ipiaçu (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mankas minimumaj informoj de artikolo
Uzanto
Yekrats (diskuto) 21:43, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Post aldonoj ne plu mankas minimumaj informoj de artikolo... ThomasPusch (diskuto) 21:27, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi trovis multajn artikolojn de Uzanto:Conrado tiu ne havas la minimuman nivelon de artikolon. Jen:

Uzantoj petis lin pri la problemo antaŭ 6 jaroj. Tamen, la problemo ankoraŭ ekzistas. -- Yekrats (diskuto) 21:43, 4 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Speech recognition

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 22 novembro 2019 16:35
Artikolo
Speech recognition (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen duoblaĵo de la jam ĝuste ligita artikolo Parol-rekonado.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:39, 15 nov. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Estis jam alidirektilo.

Komento Komento: La aldirektilon eble indas konservi, eble ĝi estos utila por iu artikolo pri programaraj teknologioj kun anglaj nomoj.--Goren (diskuto) 00:02, 4 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi riparis duoblan alidirektilon, sed plu dubas pri neceso havi anglalingvan tradukon, ja tiaĵoj abundas kaj tio signifus ke ni devas krei anglalingvajn tradukojn ankaŭ por aliaj terminoj. Ĉu tio estas vere necesa? RG72 (diskuto) 07:04, 17 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Mikomorfologikesto

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 14 decembro 2019 9:32
Artikolo
Ŝablono:Mikomorfologikesto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen informkesto, kiu ne sekvas nian kutiman nomskemon por informkestoj, ne estas uzata nek uzebla.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 09:22, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi nuntempe enhavas anglalingvajn parametrojn. Krome mankas intervikiaj ligiloj. Kaj mi ne havas tempon nek emon alĝustigi tiajn ŝablonojn. --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 7 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 4 januaro 2020 9:12
Artikolo
Pipalo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Uzanto:Marek Mazurkiewicz petis forigi tiun ĉi artikolon ĉar "mankas referencoj, miksita propra nomo kaj nomo de specio".
Uzanto
RG72 (diskuto) 09:24, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Diskuto translokita al VP:Alinomendaj artikoloj
Komento Komento: Mi ĵus trovis la terminon "bodiarbo", en Nova PIV, sur la paĝo 162, ĉe la kapvorto "bodio". Bedaŭrinde oni tie ne mencias la sciencan nomon. Tamen devus temi pri "Ficus religiosa", ĉar la germana artikolo enhavas la alternativan terminon "Bodhibaum", kies traduko certe estas la vorto en NPIV. Do, eble ni ja ne forigu la artikolon, sed ŝanĝu la titolon al "bodiarbo". --Tlustulimu (diskuto) 09:38, 28 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu Fikuso religia? RG72 (diskuto) 05:37, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: @RG72 laŭ kiu referenco? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:32, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Mi sekvis alilingvajn artikolojn pri la sama genro kaj ili havas similajn nomojn, ĉu ne? Fikuso jam estas uzata en la lingvo kaj eĉ en nia vikipedio. RG72 (diskuto) 06:03, 30 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Fikuso religiaReligia fikuso aŭ eĉ Sankta fikuso estus pli-mapli rekta esperantigo de la latina nomo, kio estas akceptebla, defakte eĉ defaŭlta maniero esperantigi biologiajn nomojn en nia vikio kiam ne ekzistas kutima kaj pruveble uzata esperanta vorto por iu organismo.--Goren (diskuto) 14:51, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Post legado de la supraj komentoj, mi pensas ke oni ne forigu, sed transigu tiun artikolon al "Vikipedio:Alinomendaj artikoloj"? --Dominik (diskuto) 06:23, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]

Mi subtenas, ĉar apenaŭ la paĝo estas forigenda. RG72 (diskuto) 06:51, 29 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 7 januaro 2020 13:11
Artikolo
Philip Reeve (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Unufranza artikolo kun nekomprenebla lingvaĵo ("sian infanaĝon plenigis")
Uzanto
RG72 (diskuto) 13:59, 31 dec. 2019 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 15:55, 5 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Serial killers (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:15, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 08:15, 1 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Portalskatolo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 13 januaro 2020 21:43
Artikolo
Ŝablono:Portalskatolo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen hazarde trovita, ne uzata ŝablono.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:08, 6 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, neniu kontraŭis, poroj haveblas. RG72 (diskuto) 02:18, 17 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 05:25, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Demografic transition

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 18 januaro 2020 16:19
Artikolo
Demografic transition (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi havas anglan titolon kaj intervikioj mankas.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 16:08, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Maŝintradukaĵo ĥaosa, tuj forigenda. RG72 (diskuto) 16:29, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La preskaŭ samtitola angla artikolo havas ligilon al nia Demografia transiro. Mi ne scias, ĉu la novulo-tradukinto ne vidis, ke jam estas io ĉe ni. --Tlustulimu (diskuto) 16:08, 11 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iuj novuloj simple konsideras eo-Vikipedion ludilo kie oni povas krei ion ajn kaj iel ajn. RG72 (diskuto) 06:22, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 januaro 2020 6:20
Artikolo
Listo de Mortantaj motoroj kvarteto kaj Fever Crumb-karakteroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tiu kaj aliaj artikoloj pri la sama temo estas maŝintradukaĵoj nepoluritaj, do preskaŭ nekompreneblaj.
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:21, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 04:43, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la nuna formo kaj kun la nuna titolo ĝi nur povas esti forigata. La titolo estas lingve fuŝa, verŝajne pro lingva interfero kun la angla. --Tlustulimu (diskuto) 10:02, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne estas mia kulpo. Mi savis la artikolon pri Philip Reeve kaj verŝajne tiel kuraĝigis la anonimulon krei pluajn artikolojn pri la verkisto kaj lia universo. Pri forigo de la artikolo mi sindetenas: unuaflanke mi ne volas malkuraĝigi la aŭtoron, kiu evidente estas admiranto de tiu ĉi libra serio, de plilerno de nia lingvo kaj kunlaboro vikipedie, sed aliflanke ŝlia lingvonivelo ne jam estas sufiĉa por senprobleme kontribui. Ĉiu ŝlia artikolo bezonas poluradon, sed se iu havos tempon kaj emon fari tion, la artikoloj interesas kaj konservindas. Mi mem bedaŭrinde ilin ne havas.--Goren (diskuto) 04:23, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ŝajne tiu artikolo ne (aŭ ne plu?) ekzistas en la angla. La enhavo eble estu ŝovenda al artikolo Mortantaj motoroj kvarteto, kvankam mi ne konas la rilaton kun Fever Crumb (ĉu la sama afero?). --Dominik (diskuto) 04:45, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: La baza artikolo Mortantaj motoroj estas jam sufiĉe fuŝa. Ni ne devas kuraĝigi novulojn akceptante longegajn artikolojn maŝintradukitajn. Se la kreinto ĉesas esti anonimulo, oni povas konsili pli taŭgan vojon. Male, forigo. Ni ne povas lasi Vikipedion en la manoj de homoj kiuj tute ne parolas Esperanton kaj volas nur trudi siajn proprajn interesojn.--kani (diskuto) 13:38, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aldonus al la listo de forigendaj artikoloj la same fuŝajn La oro de predanto, Darkling Plain kaj Mortantaj motoroj kvarteto. La fuŝulo eĉ ne scias kio estas kvarteto, vorto kiu ligas la tutan serion.--kani (diskuto) 13:45, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Nun eĉ ekzistas fuŝe titolita ŝablono {{Mortantaj motoroj kvarteto}}. --Tlustulimu (diskuto) 18:49, 13 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Neniu kontraŭa, pasis dimanĉo kaj ni riskas lavangon de kvarteto.--kani (diskuto) 18:02, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forte mallongigis la artikolojn, kaj plibonigis la lingvan kvaliton en la restanta teksto. - Sincere, Moldur (diskuto) 11:19, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Danke al ŝanĝoj far Moldur, nun la artikoloj estas akcepteblaj, kvankam mallongaj, kaj ne plu nepre forigindaj. Nun mi proponas ke ni lasu ilin en paco.--Goren (diskuto) 03:14, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 17 januaro 2020 6:20
Artikolo
Perfekte elasta kolizio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas evidenta vandalaĵo..
Uzanto
--kani (diskuto) 18:47, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉe tia vandalismo mi ne emas atendi iun limdaton. --Tlustulimu (diskuto) 19:01, 16 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 28 januaro 2020 10:17
Artikolo
Kontestataj Reddit-komunumoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Stranga titolo, fuŝa lingvaĵo, dubinda enciklopedieco
Uzanto
RG72 (diskuto) 10:52, 21 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 12:36, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi trovas la temon de la teksto tute interesa kaj menciinda, sed la lingvaĵo estas vere polurinda. Ni povas lasi semajnon por vidi ĉu iu okupiĝos pri redakto. ThomasPusch (diskuto) 07:15, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 29 januaro 2020 5:12
Artikolo
Lara Costa (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Dubinda enciklopedia graveco
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:36, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Haveblas fontoj kaj la teksto polurita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:27, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tio similas al mempromocio, sed la redaktinto ne scipovas esperanton, devus esti "ŝi" anst. "li" en la teksto, laŭ biografieto kiun mi trovis en la reto: BIOGRAPHY. --Dominik (diskuto) 06:31, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Ĝuste, temas pri ino, kaj ĝuste ke la referencoj kaj la tuta teksteto estis vikipedie mallerte faritaj, sen konsidero al vikidatumoj - sed tio estis riparebla kaj nun jam estas en ordo. Kompreneble ne klaras ĉu la artistino mem mallerte verkis la teksteton aŭ ĉu iu kiu aprezas ŝian laboron. Sed nur la fakto ke la esperanta artikolo estas la unua en vikipedio ne signifas ke ŝi aŭtomate estus malmenciinda. Mi proponas lasi la riparitan tekston, kiu nun estas bone referencita.ThomasPusch (diskuto) 07:10, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 30 januaro 2020 5:10
Artikolo
Apometrio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Propono de Uzanto:ThomasPusch: "kiun sencon havu tiuj tri frazoj, senfontaj, ligitaj el neniu alia paĝo kaj preskaŭ neniondiraj?"
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:28, 23 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:17, 31 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: ... kiel mi jam skribis, pli detale en la diskutpaĝo. ThomasPusch (diskuto) 06:13, 23 jan. 2020 (UTC) Por Por: Narvalo (diskuto) 19:22, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Pauchjo (diskuto) 19:39, 24 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ĝenerale emas kontraŭi forigon de artikoloj el nia vikipedio se ili temas pri interesaj kaj utilaj aferoj kaj/aŭ ilia lingvonivelo estas almenaŭ baze akceptebla. Plej ofte eĉ nur unu el tiuj du kondiĉoj sufiĉas. Tiu ĉi artikolo, tamen, havas nenion. Ĝia lingvo estas fuŝa kaj preskaŭ nekomprenebla, ĝia temo estas iu stranga pseŭdoscienco kaj la sola intervikio estas en la portugala vikipedio, kiu priskribas noteble malsaman aferon ol la esperanta artikolo: en la portugala artikolo temas pri pseŭdoscienca kuracmetodo dum la esperanta parolas pri mediumoj kaj spiritismo. Eĉ se oni decidos lasi la artikolon, ĝi devos esti preskaŭ tute reverkita.--Goren (diskuto) 01:16, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ĉu eble jam ekzistas kategorio por neologismoj kiel "ejdzo", por ke novuloj ne estu misgvidataj al fuŝa lingvaĵo? --Tlustulimu (diskuto) 18:46, 25 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La plej verŝajna fonto de la absurda problemo estas germanaj gefeminaziistoj kiuj antaŭ kelkaj jardekoj komencis agreseme postuli ke ĉiuj germanaj vortoj finiĝu per "INNEN", kio siavice rezultigis trouzon de esperantaj vortoj finiĝantaj per "INO" kaj sekve trouzon de GE-vortoj far kelkaj (eble multaj, eble germanaj) geesperantistoj, kaj fine preskaŭ neripareblan detruon de la lingvo kaj iamaj simplaj vortoj kiel "amiko" aŭ "esperantisto". La germana "gelogiko" (ju pli da seksafiksinoj desto pli mojose) kaj gepensmaniero detruas Esperantinon. Taylor 49 (diskuto) 00:29, 26 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Laŭ mi sufiĉas ligi al la artikolo J-sistemo ĉiuokaze kiam tia "fuŝa lingvaĵo" aperas en la vikipedio. Anstataŭ reaserti ĉiujn argumentojn por kaj kontraŭ j-sistemo ĉie kie aperas j-sistemaj vortoj, pli bone havi ilin ĉiujn en unu artikolo kaj meti ligon al ĝi.--Goren (diskuto) 04:25, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Nun la artikolo jam havas iel akcepteblan titolon, sed ankaŭ la alidirektilo "Ejdzo" estu forigita.--Surfo 10:08, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Mi proponas forigi la alidirektilon Ejdzo kaj eble alinomi la artikolon en Geedzoj. La rusa versio sekvas tiun solvon, ĉar ankaŭ en la rusa temas pri apartaj vortoj — муж/edzo kaj жена/edzino. RG72 (diskuto) 12:35, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi pensas, ke la alidirektilo restu. Ĝi ne ĝenas kaj la vorto estas efektive registrita en PMEG, do tio montras, ke ĝi estas uzata (eĉ se tre malofte). Mi kontraŭas pluralan titolon, ĉar ĉiuj aliaj artikoloj pri parencoj ankaŭ havas singularan titolon, kaj plejparte da artikoloj ĉe aliaj Vikipedioj pri la temo ankaŭ uzas singularan titolon. La vorto "geedzo" estas registrita en ReVo kaj PMEG, kaj "gepatro" estas registrita en PIV. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:58, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
En la rusa vikipedio temas pri genre neŭtrala vorto супруг, kiu estas la rusa analogo de esperanta "spozo"/"geedzo" aŭ j-sistema "ejdzo". La saman alvenon utiligis artikoloj en la angla, la hispana, la nederlanda ktp, pli malpli ĉiuj aliaj lingvoj kiujn mi komprenas. Neniu intervikio fakte temas pli pluralaj geedzoj.--Goren (diskuto) 18:49, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
En la teksto oni parolas pri супруг dum la artikolo mem nomiĝas супруги. RG72 (diskuto) 05:24, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Vere, mi eĉ ne rimarkis tion, ĉar tio ĉi estas ja absolute nezorginda afero. Kompreneble ankaŭ en esperanto vortoj "geedzo" kaj "geedzoj" ligu al la sama artikolo, kiu el tiuj estu nomo de la artikolo kaj kiu aldirektilo estas absolute negrava teknikaĵo.--Goren (diskuto) 00:24, 30 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 februaro 2020 8:15
Artikolo
Listo de aktorinoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas Kategorio:Aktoroj kaj pluaj kategorioj, kie estas geaktoroj troveblaj
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 08:12, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:25, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:39, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Taylor 49 (diskuto) 09:38, 25 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 24 februaro 2020 8:14
Artikolo
Listo de viraj aktoroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas Kategorio:Aktoroj kaj diversaj subkategorioj.
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 08:15, 17 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:25, 14 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 06:39, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Bonvolu noti ke la ekzistantaj listoj plene konformas al la nun validaj reguloj skribitaj en VP:KAT, jene:

Citaĵo
 ... Por eviti ĥaoson, vi sekvu la ĉi-sube menciitajn

regulojn pri uzado de kategorioj. ...

Multaj kategorioj temas pri individuoj, ekzemple Kategorio:Aktoroj. Oni ne kreu kategoriojn, kiuj dividas laŭsekse. Ekzemple ne kreu kategorion por viraj aktoroj kaj ankaŭ ne por aktorinoj. Oni tamen ja rajtas krei liston de viraj aktorojaktorinoj

Laŭ tiuj reguloj do ne ekzistu tiuj kategorioj laŭseksaj. La menciita propono estas tute kontraŭa al la interkonsentitaj reguloj. Se vi malkonsentas pri tio, bonvolu unue diskuti pri eventuala ŝanĝo de VP:KAT. - Sincere, Moldur (diskuto) 21:42, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: la forigo. Necesas nek listo nek kategorio. Taylor 49 (diskuto) 09:39, 25 okt. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 26 februaro 2020 3:19
Artikolo
Yoast (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Eble temas pri spamaĵo
Uzanto
RG72 (diskuto) 03:12, 19 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Enciklopedia signifo pruvita. RG72 (diskuto) 04:48, 9 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Alia uzanto proponis tuj forigi ĝin kiel reklamon. Mi proponas unue pridiskuti tion. RG72 (diskuto) 03:12, 19 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

  • Komento Komento: Vikidatumoj devus ligi al "en:Yoast SEO" --Dominik (diskuto) 03:55, 19 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Mi iam verkis tiun artikolon pri firmao. Mi pensas, ke la artikolo estas ampleksiginda, sed tute ne foriginda. Temas pri sufiĉe vaste konata firmao, kiu faras programojn uzatajn de milionoj da retejoj, ekzemple la retejo de TEJO. Aldone mi ankaŭ dubas pri la intencoj de la persono, kiu proponis forigi ĝin. Tiu persono nur faris unu redakton iam ajn ĉe nia vikio, nome proponi ĝuste ĉi tiun forigon... Ŝajne eĉ ne temas pri esperantisto. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 17:58, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
4 Aŭgusto de 2009 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 03:15, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 07:15, 22 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
War of 1812 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:25, 28 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 06:07, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 7 marto 2020 6:06
Artikolo
Taranaki Regiono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Maŝintradukaĵo ne polurita, do apenaŭ komprenebla
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:07, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 06:19, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Mi poluris la artikolon, kiu tute ne estis tiom nekomprenebla. Mi petas tujan forigon de la forigaverto, ĉefe ĉar temas pri nova vikipediisto kiu serioze kunlaboras, altirita pere de mia videokonferenco al la lasta oceania kongreso. Bedaŭrinde, mi korektas nur lunde kaj pro tio restis la artikolo senkorekte kelkajn tagojn.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Mississippi musicians (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:20, 2 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 06:21, 3 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Vagina vestiblo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:03, 5 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 05:10, 6 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Programo Vostok (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alilingva enhavo
Uzanto
----kani (diskuto) 22:18, 12 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 04:46, 13 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Insurance (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alilingva kaj sensenca enhavo
Uzanto
--kani (diskuto) 19:43, 16 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 07:54, 17 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Mbabel

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je dimanĉo 29 marto 2020 21:34
Artikoloj
Ŝablono:Mbabel (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Mbabel/Libro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ŝablono kaj subpaĝo de ŝablono ne uzataj kaj tute ne dokumentitaj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 21:22, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jesoj haveblas, kontraŭoj ne kaj tempo pasis. RG72 (diskuto) 06:15, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tute ne klaras, por kio ili estu uzataj. Krome la subpaĝo "Ŝablono:Mbabel/Libro" kaŭzas ripete erarmesaĝojn de Lua-modulo. --Tlustulimu (diskuto) 21:22, 22 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:36, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: eble rilatas kun la angla Ŝablono en:Template:Mbabel? --Dominik (diskuto) 06:06, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Apenaŭ utilas, ke ĝi eble rilatas al la angla ŝablono, ĉar la fontokodoj malsamas. Krome dokumentado mankas, tiel ke ne klaras, por kio la ŝablono estu uzata. --Tlustulimu (diskuto) 09:55, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Nedim Jahić (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Suspektinda artikolo: nur unu frazo, kun alilingvaj ligiloj de nur duarangaj lingvoj: eĉ ne estas en bosnia, kaj nur en la 41a Minangkabau, 88a Swahili, 109a Kurdish, 110a Sicilian, ktp. Plej verŝajne oni ne metis aŭ oni forigis ĝin en plej kontrolitaj versioj. En interreto aperas nur liaj propraj aperoj en liaj sociaj retejoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:54, 23 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Jesoj venis, kontraŭoj ne, tempolimo pasis. RG72 (diskuto) 09:38, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:11, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi jam estas forigita el plej grandaj vikioj. Jen foriga klarigo el la angla vikio: "nterwiki hoax. City Records doesn't list him as one of their artists. He didn't star in San Andreas, 10 Cloverfield Lane, Kong: Skull Island, Halloween or any film listed in filmography. IMDb accredits him with only a minor role in a Serbian TV series. Those awards are pure jokes." RG72 (diskuto) 03:11, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 09:58, 24 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 3 aprilo 2020 12:19
Artikolo
5-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĥaosa strukturo, mankas vikiligiloj kaj eksteraj ligiloj, mankas kategorioj
Uzanto
RG72 (diskuto) 12:19, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 12:26, 4 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Plibonigebla. Plibonigita nun. Mi vikipediigis, aldonis kategorion kaj nun ne estas tre bela artikolo, sed almenaŭ utila kaj savebla. Mi petas forigon de la forigaverto.--kani (diskuto) 17:07, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
TemplateDataKapo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 01:52, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:44, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 5 aprilo 2020 6:22
Artikolo
Mastik-glaciaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Revenis la uzanto, jam kreinta plurajn tiajn monstraĵojn kun lingvaĵo nekomprenebla, simila al kruda maŝintradukaĵo
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:13, 29 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 06:48, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: Plibonigebla. Mi plibonigis ĝin.
  • Komento Komento: Sed mi konsentas, ke la aŭtoro estas fuŝulo.
  • Komento Komento: Post kelkaj sinsekvaj alinomadoj mi iomete forĵetis la superfluajn alidirektilojn kaj alĝustigis la ĉi-tiean titolon. --Tlustulimu (diskuto) 20:40, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 5 aprilo 2020 6:22
Artikolo
Kulfi (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
RG72 pravas, ke "Revenis la uzanto, jam kreinta plurajn tiajn monstraĵojn kun lingvaĵo nekomprenebla, simila al kruda maŝintradukaĵo"
Uzanto
--kani (diskuto) 21:31, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 06:48, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Mi klopodis plibonigi kelkajn liajn artikolojn, sed tio estas senfina. Oni denove konsilu, ke tiu lernu Esperanton kaj vikipedion.--kani (diskuto) 21:31, 30 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Uzanto:RG72 ja jam minacis forbari tiun ĉi uzanton se ŝli daŭre kreantos fuŝaĵojn. Eble venis tempo realigi tiun ĉi minacon. Jam kelkaj jaroj pasis, dum tiu tempo iu ajn povus plilerni Esperanton ĝis akceptebla nivelo se ŝli havus iun emon fari tion, se pro nenio pli do almenaŭ pro respekto al la kunlaborantoj. Kaj se la aŭtoro ne respektas nek nin, nek nian laboron en vikipedio, nek nian lingvon, kial do ni respektu ŝlin?--Goren (diskuto) 01:17, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi blokis la fuŝulon por unu jaro. Tiu tempo sufiĉos por lerni la lingvon. Sufiĉas jam rabi nian tempon kaj elprovi nian toleremon. RG72 (diskuto) 05:19, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Neniel utila. Pauchjo (diskuto) 21:26, 3 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Kia strangaĵo! - Moldur (diskuto) 00:17, 4 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 06:46, 7 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la nuna formo maltaŭgas, se entute eblas aŭ havas sencon. --Tlustulimu (diskuto) 17:38, 10 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Tempolimo pasis, neniu kontraŭis, tri poroj haveblas. Do forigita. RG72 (diskuto) 05:35, 11 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 aprilo 2020 5:04
Artikolo
Estulmanĝamo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
stranga temo, gramatike erara kaj preskaŭ nekomprenebla lingvaĵo, neniuj intervikiaj ligoj.
Uzanto
Moldur (diskuto) 05:38, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj mankas. La enhavo estas translokita al persona spaco de la verkinto. RG72 (diskuto) 11:30, 23 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 10:44, 12 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi aldonis intervikiojn. Mi ne certas ĉu tiu ĉi artikolo estas forigenda, sed ĝi estas certe alinomenda kaj alikategorienda, ĉar temas pri erotika fetiĉo aŭ parafilio, ne pri iu sciencfikcia koncepto. Vorofilio estas verŝajne taŭga esperantigita nomo.--Goren (diskuto) 00:27, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: ĝi ne temas pri fetiĉo. Mi scias multajn neniuseksemajn ŝatantojn: mia galerio plus neniuseksema amiko plus alia amiko kun neseksa intereso plus reddit. Mi bedaŭras pri gramatike erara. Mi komprenus forigi. Mi tre ŝatus korekti gramatikajn erarojn. Eaterjolly (diskuto) 21:34, 13 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi provadas ricevi liberan permeson pro uzi -> https://archive.org/details/eo2-2680323 Eaterjolly (diskuto) 19:12, 14 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi honeste ne certas ke via galerio ne estas erotika, sed eble tion pli bone esploru psikologiistoj kaj seksologiistoj. Iuokaze, via emo komuniki kun ni, plilerni Esperanton kaj korekti viajn gramatikajn erarojn (malsimile al multaj aliaj anonimuloj kiuj kreas fuŝaĵojn en nia vikipedio kaj ne respondas al iu komunikado) estas certe laŭdenda kaj subtenenda. Provu daŭre prilabori vian artikolon, eble ni povos helpi al vi.--Goren (diskuto) 13:02, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi trovis klara ekzemplo de neseksa artistoj. En blogo, tiu artisto pardonpetis por du eraraj seksaj artoj. Eaterjolly (diskuto) 15:23, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: "Stranga temo" ne estas valida kialo por forigo. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:08, 15 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi pensas ke la artikolo rajtas plu ekzisti, sed devas esti komplete reverkita. Interalie necesas memori, ke temas ne sole pri arta ĝenro, sed ankaŭ pri perverso, do homa konduto ne (rekte) rilata al arto. RG72 (diskuto) 09:51, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi eldonis iu informon pri konduto kaj sekso. Eaterjolly (diskuto) 16:17, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En la nuna formo kaj kun tia lingvaĵo apenaŭ meritas esti nomata "artikolo". --Tlustulimu (diskuto) 21:20, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Biblia persono

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 23 aprilo 2020 18:49
Artikolo
Ŝablono:Biblia persono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne (plu) uzata ŝablono. Anstataŭ ĝi eblas ja uzi {{Informkesto rolulo | stilo = Biblio}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:28, 16 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 11:31, 23 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 09:47, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 15:53, 19 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Falsaj novaĵoj


Artikolo
Falsaj novaĵoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Interesa temo, sed la artikolo estas aŭtomata traduko sen polurado kaj sen vikipediigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:17, 20 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla stato. RG72 (diskuto) 13:09, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 07:31, 22 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi poluris la artikolon, sed mi proponas, anstataŭ forigi ĝin, alinomi ĝin al Novaĵaĉoj. DidCORN (diskuto) 08:56, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi proponas al vi fari respektivan proponon ĉe VP:AA. RG72 (diskuto) 13:09, 8 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Draft:420 (kanaba)

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Draft:420 (kanaba) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas alilingva kaj ebla vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:42, 23 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar nenio okazis pri la alilingva teksto kaj estis poroj kaj forestis kontraŭoj, RG72 ĵus forigis la "artikolon". --Tlustulimu (diskuto) 09:22, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Krom alilingveco mankas fontindikoj kaj intervikioj. En la nuna formo forigenda. Krome la titolo estas fuŝa. Sed mi ne scias, al kio korekti tion. --Tlustulimu (diskuto) 21:52, 25 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Plej verŝajne tio ĉi estas ies teknika fuŝaĵo, tutcerte tiu ĉi artikolo ne celas nian vikion. Eble ĝi estas malnetaĵo por la anglalingva vikipedio, kreita aŭtomate per iu ilo, kie la aŭtoro hazarde uzis literon "o" anstataŭ "n" por ĝia adreso — do, anstataŭ en.wikipedia.org/wiki/Draft:… ĝi aperis ĉe eo.wikipedia.org… Tujforigenda laŭ mia opinio. --Goren (diskuto) 01:45, 26 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Syed Tahsin

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Syed Tahsin (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas alilingva kaj ebla vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:11, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar evidente temis pri alilingva spamaĵo, RG72 ĵus forigis la fuŝaĵon. --Tlustulimu (diskuto) 09:24, 28 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 18:11, 27 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

La turka

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
La turka (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar eksperimentaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 19:29, 1 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 19:29, 1 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ĝi estis ne utila alidirektilo. --Tlustulimu (diskuto) 19:39, 1 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Djemaa El-Fna

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Djemaa El-Fna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas kaosa. Nome tiu titolo kongruas kun la placo, ne kun la moskeo. Krome jam estas artikoloj Ĝemaa el Fna (pri placo) kaj Moskeo Kutubia (pri moskeo). Eble iu voluntulo povus savi materialon de tiu fuŝa artikolo kaj meti ĝin en la koncerna artikolo, sed tio postulas purigon. La anonima fuŝulo nek konstatis ĉu jam ekzistas la menciitajn artikolojn nek faris iun ajn alian kontribuon.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:04, 3 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 06:24, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 18:04, 3 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi amas malgrandajn knabinojn

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Mi amas malgrandajn knabinojn (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas fuŝa ĝermeto eĉ mensoga, ĉar la kanto estas "Little Girls" (kaj ne I love little girls) pri kio estas alia ĝermeto
Uzanto
--kani (diskuto) 18:18, 4 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Ŝajne temas pri miskreaĵo, ĉar la sama uzanto Uzanto:Liberon jam kreis artikolon kun (pli) ĝusta nomo pri tiu ĉi kanto: Malgrandaj Knabinoj. Mi ankaŭ rimarku ke tradicie en nia vikipedio oni ne tradukas nomojn de kantoj, muzikalbumoj, muzikgrupoj ktp, (nek nomojn de filmoj, libroj ktp krom kiam ekzistas traduko en Esperanton). Do la ĝusta nomo por tiu ĉi artikolo, se ĝi rajtas ekzisti, estu Little Girls (Oingo Boingo kanto).--Goren (diskuto) 20:57, 4 maj. 2020 (UTC) Komento Komento: Little Girls sufiĉus.--kani (diskuto) 09:03, 7 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 13 majo 2020 15:28
Artikolo
Kategorio:Artikoloj geolokigitaj sur Tero (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Aŭ ĝi estu kaŝita kategorio aŭ forigita, ĉar kian utilon ĝi havas kun tiu ridinda nomo?
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 15:52, 6 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Estis unu "por" kaj neniuj kontraŭoj. Krome la kategorio finfine malpleniĝis. --Tlustulimu (diskuto) 22:53, 28 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La simpla forigo de la kreita artikolo rezultus en milo da ruĝaj aperoj kiel kreota kategorio. Do, oni devas ankaŭ solvi tiun neutilan aperon. Vidu en la fino de Diskutejo/Teknikejo.--kani (diskuto) 09:06, 7 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Mi ĵus forprenis la kodon por la kategorio el la Lua-modulo {{coordinates}}. Nun ankoraŭ iomete daŭros, ke la servilo eligos ĉiujn artikolojn el la kategorio. - Mi ne plu memoras, kial mi aldonis tian kategorion jam antaŭ jaroj al la modulo. Ĝi ja nur aperis, kiam mi aktualigis la ŝablonon {{koord}} pro iu fuŝo de la malnova versio. --Tlustulimu (diskuto) 10:03, 8 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

//en.m.wikipedia.org

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 13 majo 2020 15:28
Artikolo
//en.m.wikipedia.org (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:06, 7 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar temis pri vandalismo, mi ne emis atendi ĝis la limdato. --Tlustulimu (diskuto) 10:31, 8 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 13 majo 2020 15:28
Artikolo
Womesh Chandra Bonnerjee (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:06, 7 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĉar temis pri vandalismo, mi ne emis atendi ĝis la limdato. --Tlustulimu (diskuto) 10:34, 8 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 13 majo 2020 15:28
Artikolo
YMCA de Hong Kong kristana Altlerneja (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas enorma artikolo ege fuŝa kiun neniu aranĝos. Partikulare la referenco estas ĥaosego. La artikolo estis farita aŭtomate en kelkaj lingvoj. La hispana jam estis forigita. La franca havas saman ĥaosan referencaron.
Uzanto
--kani (diskuto) 18:37, 11 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 06:22, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:42, 13 maj. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 19 majo 2020 6:15
Artikolo
Listo de interretaj ludoj en Esperanto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Stefangrotz proponas tion, "ĉar estus pli bone kolekti ĉio en la Listo de programoj verkitaj en Esperanto kaj la Listo de Esperantigitaj programoj"
Uzanto
RG72 (diskuto) 06:05, 12 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, neniu kontraŭis. RG72 (diskuto) 05:34, 1 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
-4998 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La problemo ne estas tiu preciza artikolo, sed la fakto ke tiu anonimulo jam metis kelkajn malplenajn artikolojn kaj mi supozas tion minaco sekvi per serio kio utilos al nenio, se oni ne indikas en ili iun enhavon. Oni devus klopodi kontakti la anonimulon aŭ forbari tiun. La nura alilingva ligita artikolo estas en la malagasa! Kaj divenu kiu faris ĝin.
Uzanto
--kani (diskuto) 16:10, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta spamaĵo. RG72 (diskuto) 06:20, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Tiaj senenhavaj artikoloj estas sensencaj kaj ne utilaj. --Tlustulimu (diskuto) 16:30, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 17:06, 16 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Restas similaj artikoloj de la sama anonimulo.--kani (diskuto) 11:45, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Asset Management (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:45, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Ĝi estis evidenta vandalismo kaj krome havis alilingvan titolon. --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 18 maj. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Usb bombo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalismo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:53, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 10:34, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Kampo (algebro) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena. Mi nuligis ties ligon al ekzemple anglalingva Field (mathematics) sed tio povas esti uzata de iu por almenaŭ plenigi ĝermon kaj eviti la forigon. Mi ne kapablas.
Uzanto
--kani (diskuto) 17:39, 5 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Batalo de Irlanda Flesko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri fuŝa aŭtomata traduko. Eĉ la titolo fuŝas. Tiu anonimulo kreis tri artikolojn per aŭtomata tradukilo kun multaj misoj. Mi korektis duonon de la unua, markis la duan kiel polurinda kaj tiu ĉi estas eĉ ne konservenda, se neniu pretas refari ĝin. Oni riskas, ke la fuŝulo reataku: temas pri usona enlanda milito.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:33, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:39, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: La sama "vikipediisto", inter aliaj laboroj, konvertis la artikolon pri Benjamin Franklin el 10 000 ĝis preskaŭ 60 000 bitokoj kaj tiun pri Emma Watson el 2 000 ĝis 25 000. Mi nun ne volas rigardi tien. Eble indas malfari ĉion, sed mi ne certas pri tio.--kani (diskuto) 13:42, 22 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 06:01, 23 jun. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Voranaro (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri fuŝa aŭtomata traduko. Tiu anonimulo kreis jam tiun artikolon per aŭtomata tradukilo kun multaj misoj. Oni translokiĝis ĝin al Uzanto:Eaterjolly/Voranaro, kaj la fuŝulo reatakis: temas pri ankoraŭ neakceptebla lingvonivelo.
Uzanto
--kani (diskuto) 13:04, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi pensis ke mi korektis ĉiun mison. Tiu artikolo ne estas aŭtomatan tradukon. Dankon por rigardanta ĝin. Mi movis ĝin ree al uzanto-spaco. Mi tre ŝatus pli kritikon pri semantikoj de la lingvo. Pardonu mian tro fervoron. Eaterjolly (diskuto) 11:43, 4 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi komentis tion al Eaterjolly: Meti angulan krampon por posta korekto ne estas akceptebla en Vikipedio, kio ne estas loko por ekzerci, lerni kaj korekti. Tio devas esti farita ekstere. Mi faros alian taskon. Mi metos la simbolon, kiu malaperigas la korektotan parton, kiu plu restos en la redaktopaĝo; tiel vi povos korekti ĝin, se oni ne simple forigas la artikolon, kiu restos kripla post la malvidebligo.--kani (diskuto) 10:09, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome en via komento estas ses frazoj, el kiuj kvin kun erara gramatiko kaj unu plibonigenda. Tio montras, ke vi devas iom lerni kaj ekzerci Esperanton antaŭ enmeti artikolon en Vikipedion. Mi pardonpetas pri mia eble sentota malafableco, sed mi agadas pensante en la legantoj kaj uzantoj kiuj rajtas je pli ĝusta lingvonivelo.--kani (diskuto) 10:17, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi kredas ke la gramatiko estas riparite nun. Dankon al Kani. Eaterjolly (diskuto) 19:49, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Wwwerowwwromanman (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri evidenta vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:23, 30 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 09:29, 4 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi forigis denove kaj forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 16:05, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: La stultulo insistis. Mi supozas, ke per alia komputilo. Do endas denove forigi la artikolon kaj forbari la komputilon. Krome, ĉu estas teknika eble forbari la titolon kaj eblajn titolojn kiuj enhavu www plus romanman?--kani (diskuto) 22:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Kurioze mi klopodis rigardi de kie venas tio kaj vidis, ke de Britio, sed rigardis tiun lastan kaj tiu venis de Sudafriko. Do, ĉu temas pri robota viruso kiu uzas dormantajn komputilojn aŭ io tia? Tiuokaze utilos al nenio forbari komputilon ĉar la stultulo uzos alian.--kani (diskuto) 23:59, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Mi ĵus protektis la paĝon kontraŭ rekreo fare de IPuloj. Espereble tio iomete bremsas la aĉulon. --Tlustulimu (diskuto) 12:44, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
Auxsxvico (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri sensecaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:01, 5 jul. 2020 (UTC)--kani (diskuto) 10:01, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 16:03, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Restis Wwwerowwwromanman markita kiel forigita sed ankoraŭ vivanta.--kani (diskuto) 10:01, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Jam forigita. RG72 (diskuto) 16:05, 5 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
City of London (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar temas pri vandalismo. Ŝajne jam estis forigita kaj remetita. Endas forbaro.
Uzanto
--kani (diskuto) 10:15, 7 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita

Komento Komento: Restis denove Wwwerowwwromanman markita kiel forigita sed ankoraŭ vivanta.--kani (diskuto) 22:31, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi denove forigis ĝin kaj blokis la fuŝulon, kiu ĝin restarigis. RG72 (diskuto) 06:33, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 15 julio 2020 4:28
Artikolo
Kategorio:Naskiĝintoj en Bratislavo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Peto de alia uzanto
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:28, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi vidas plurajn kategoriojn markitajn kiel tujforigendaj — sen forigi ilin el respektivaj artikoloj aŭ klarigi kialon. Mi proponas diskuti la aferon ĉi tie kaj fari definitivan decidon. Mi persone kontraŭs la forigadon, ĉar vidas neniun kialon por tio. Tiuj kategorioj ekzistas en alilingvaj vikioj kaj ni havas similajn kategoriojn pri aliaj urboj. Mi ne vidas kiel ili kontraŭus al niaj reguloj. RG72 (diskuto) 04:28, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: En tiu formo la kategorio estas malakceptebla, sed mi apogas la kategorion tralaborita. La aŭtoro havas plurajn metodojn plibonigi ĝin:
  • mencii ankaŭ iaman hungaran urbon kaj ne menciu, ke li estis slovako
  • en tiu kategorio forigi ĉiujn hungarojn, la restinta parto estos jam perfekta.

En la nuna formo estas legebla, ke ekzemple hungara mezepoka poeto Bálint Balassi naskiĝis en Zvolen, poste Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj. Nature tio ne veras en tiu formo. El la hungara poeto la kategorio kreas slovakon. Tio ne estas akceptebla. Mi montras kategorion Kategorio:Listo de famuloj naskiĝintaj en Pest kun pli ol 11 mil bitokoj ĉar Listo de famuloj naskiĝintaj en Budapesto estus neakceptebla kategorio. Jen, facile povas fari diferencon inter la kategorioj. Do, mi nur petas traaranĝon, ĉar ne estas saĝa afero krei misajn kategoriojn. Memoru, ke la urbonomoj ŝanĝiĝas, tial oni uzas ĉiam la oficialan nomon (ekzemple Ho-Ĉi-Min-urbo, do foje Zólyom, foje Buda foje Pozsony, foje Bratislavo. La problemo estas sovebla, nur necesas iom tralabori. --Crosstor (diskuto) 05:40, 8 jul. 2020 (UTC) Mi faris modelon:Kategorio:Mortintoj en Dolný Kubín (kontolebla, viva kategorio!) --Crosstor (diskuto) 06:34, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi supozis ke temas pri tiaj argumentoj, tamen ili apenaŭ validas por forigi tiajn kategoriojn. La problemo de nomŝanĝoj kaj transiroj de setlejoj de unu lando al alia estas komuna, sed neniu vikio forigas kategoriojn pro tio. Ekzemple dum 300 jaroj homoj naskiĝadis en Sankt-Peterbugo — Petrogrado — Leningrado — Sankt-Peterburgo. Sed ili ĉiuj lokiĝas en Категория:Родившиеся в Санкт-Петербурге kie haveblas averto ke tiu kategorio rilatas al ĉiuj homoj, naskiĝintaj en tiu ĉi setlejo sendepende de ĝia nomo en tiu momento. Eble aldoni tiun averton (prefere forme de ŝablono, aplikebla en ĉiuj tiaj kazoj) estus bona ideo, sed certe ne la forigo. RG72 (diskuto) 06:43, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Via ekzemplo estas tute falsa, ja dum 300 jaroj ĝi estis rusa urbo (ekde la fondo). Bratislavo pli frue estis eĉ hungara ĉefurbo, kie loĝis hungaroj, germanoj kaj slovakoj.
  • vidu la pli supre menciitan modelan kategorion, kion mi kreis. Tio estas en ordo, do mi ne baras slovakajn kategoriojn.
  • se vi sekvas la kategorion de LIMR, tio montras al Kategorio:Slovakoj..., neniam hungaroj, eĉ germanoj. En tio formo hungaraj poetoj, verkistoj, naciaj herooj estos slovakoj, kio estas absurda.

MI PERSISTAS PRI LA FORIGO AŬ ĜUSTIGO! --Crosstor (diskuto) 08:22, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

La ekzemplo ne estas falsa. Kvankam veras ke nia urbo Sankt-Peterburgo neniam apartenis al iu ŝtato krom Rusio/Sovetunio, ĝi ĉiam estis tre internacia kaj inter naskiĝintoj en Sankt-Peterburgo oni trovas homojn etne germanajn, francajn, italajn, skotajn, jidajn ktp. Neniu do antaŭsupozas ke ĉiu peterburgano estas ruso. Sed se vi volas, jen alia ekzemplo: en la ukraina vikipedio ekzistas kategorio "naskiĝintoj en Lvovo" uk:Категорія:Уродженці_Львова Lvovo, kiel ni ĉiuj scias, dum sia historio apartenis al multaj landoj: Galicia-Volinia princlando, Pola respubliko, Aŭstria imperio, Sovetunio ktp, ĝis moderna Ukrainio. En la urbo loĝis multaj etnoj: poloj, hungaroj, germanoj, jidoj, armenoj kaj multaj aliaj. Ĝi ankaŭ havis dum sia historio kelkajn nomojn: Lviv, Lwow, Lemberg, Ilov, Ilyvó ktp. Do pro ekzisto de tia kategorio neniu antaŭsupozas ke ĉiu naskiĝinto en Lvovo estas ukraino (aŭ ruso, aŭ polo). Kaj tio ĉi estas laŭ mi normala. Kial vi sentas tian antaŭsupozon okaze de Bratislavo mi verdire ne komprenas, ĉar ĝi neniel sekvas el ekzisto de la kategorio.--Goren (diskuto) 21:32, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Trankviliĝu, neniu forprenas de vi la urbojn, nek iliajn naskiĝintojn. Pripensu antaŭ akuzi iun pri falsado, tio estas krimo serioza kaj punenda — same kiel falsa akuzo pri tio. Pripensu kaj faru proponon por ke la komunumo elektu solvon. Vi ne rajtas arbitre marki kategoriojn kiel Tuj forigendaj sen indiki kiun regulon ili rompas. Tio estas enciklopedio, ne forumo aŭ gazeto, do lasu ĉiujn personajn preferojn kaj emociojn ekstere. RG72 (diskuto) 09:23, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: :Ĉiuj antaŭ plue diskuti bonvolu konvinkiĝis pri Pavol Országh Hviezdoslav. Mi faris la kategorion mortintoj kiel modelo kaj ne kritikebla. Pri la hungaroj ne faru misajn kategorion!--Crosstor (diskuto) 14:47, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi tute ne komprenas, pri kio Crosstor parolas kaj kion li volas ŝanĝi. --Surfo 18:06, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ankaŭ mi ne komprenas lian proponon, nek kial nome pri hungaroj oni ne faru misajn kategorion. RG72 (diskuto) 04:47, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --Elkágyé (diskuto) 18:32, 8 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Respondo
  • Ĉu vi kontrolis mian faritan kategorion pri Pavol Országh Hviezdoslav? Se tio plaĉas al vi, voĉdonu POR!!!!
  • La hodiaŭa problemo estas tio, ke ketegorio de LIMR estas maŝina kategorio, do la maŝino prenis sen iu ajn elekto ĉiujn personojn. Inter ili estis hungaroj vivantaj al la tiama Hungario. Tiu maŝina kategorio kondukis al nemaŝina kategorio slovakoj naskiĝintaj-mortintaj ktp. Ilin mi jam forigis. Ĉu vi lasus tion, ke kagtegorie Ŝekspiro troviĝas inter la belgaj poetoj?
  • @RG72 S.Peterburgo-Leningrado estis nur nomŝanĝo. En la urbo vivis ĉiam nur rusoj kun tre malmultaj minoritatoj. Pressburg-Pozsony-Bratislavo estas ne tia urbo, la ekzemplo estas misa. Tie okazis ankaŭ ĉefurba ŝanĝo. Iam hungara, nun slovaka ĉefurbo. PERMESU AL TIUJ HUNGAROJ, KIUJ VIVIS EN TIU ĈEFURBO, NE RICEVU SLOVAKAN KATEGORION! En la urbo vivis varie germanoj, hungaroj kaj slovakoj, en Leningrado nur rusoj. Pri la sovakoj vi faru iun ajn, sed lasu hungarojn al hungaroj kaj germanojn al germanoj!--Crosstor (diskuto) 05:37, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi denove sugestas al vi trankviliĝi kaj bridi viajn emociojn. Kapliteroj malfacile legeblas kaj krisignoj ne necesas. Via ekzemplo ne estas unika, tute male. Ekzemple Lvivo troviĝis jen en ukrainio, jen en Pollando kaj estis loĝata de poloj, ukrainoj, judoj kaj rusoj, kies proporcioj kaj civitaneco kelkfoje ŝanĝiĝis. Tamen lvivanoj estas lvivanoj kaj indiko pri aparteno al la urbo ne faras ukrainon polo kaj inverse. Ekzemploj kiam pluretnaj urboj ŝanĝis nomojn kaj transiris de unu lando al alia ankaŭ abundas. Se oni indikas ke homo naskiĝis en Bratislavo, tio signifas ke li naskiĝis en la urbo, kiu nun nomiĝas Bratislavo kaj nun apartenas al Slovakio. Tio certe ne faras hungaron slovako, nur ligas lin al certa setlejo. RG72 (diskuto) 06:29, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ĝojas, ke vi jam forĵetis Leningradon kaj vi trovis ĝustan urbon. La nun nature estas akceptebla, sed la plia problemo estas tio, ke la kategorioj disbranĉiĝas. Tio estas bona, sed en tiu ekzemplo ĉe slovakaj urboj estis aldonitaj kategorioj kiel slovakoj en... ktp, kiun mi ne akceptas (ja estis tie varie slovakoj, hungaroj, germanoj) kaj mi forigis. Alia ekzemplo: sur montopinto vi ĉirkaŭrigardas, vi vidas pejzaĝon. Se vi prenas teleskopon, vi vidos pli kaj pli detale. Se iu mortis en Leningrado, oni scias, ke li mortis dum la socialisma periodo, ne pli frue aŭ poste. Tamen mi tute ne volas kategorii pri Pozsony, nur mi devas eviti, ke ili slovakiĝu, kiel pli frue estis legeblaj.--Crosstor (diskuto) 08:07, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi ne forgesis Leningradon, sed simple montris al vi alian ekzemplon, pli kongruan al la situacio, kvankam la principo restas sama (mi esperis ke la unua ekzemplo sufiĉos por komprenigi ĝin al vi, sed mi eraris). Sed ĉu tia skrupuleco estas vere bezonata kaj utila? La novkreita kategorio tamen devos troviĝi sub pli posta, ja pasinteco estas sub nuntempo. Mi pensas ke tio nur ĥaosigos la aferon kaj komplikigos la serĉadon. Dume ĉiuj hungaroj plu estos hungaroj, sendepende de tio al kiu kategorio estos metitaj artikoloj pri ili. RG72 (diskuto) 08:39, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se vi vidos kategorion pri Ŝekspiro "albana poeto", vi tutcerte forigos ĝin, demandu la anglojn, ĉu ili ĝojus al albana poeto-kategorio? La kategorioj estu ĝustaj! Ĝuste kategorio de LIMR faris ĥaoson. Parto de artikoloj estis kreitaj jam longe, ĉu plendis iu, ke ne sufiĉas la kategorio? --Crosstor (diskuto) 09:36, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Kio estas LIMR kaj kiel tiu misteraĵo rilatas al la kategorio? Kiel tio, ke ies nomo estas metita sub "Naskiĝintoj en Bratislavo" faras la homon slovako? Neniel!
Mi unue pensis, ke Crosstor trovis la veran lingvan mison en la kategori-nomo "Naskiĝintoj en Bratislavo". Ĉiuj homoj estas "naskiĝintoj" kaj tial la formulo "Naskiĝintoj en Bratislavo" signifas "Homoj en Bratislavo". La kategorio devus esti "Naskiĝintaj en Bratislavo" aŭ "Naskitaj en Bratislvao" aŭ io samsignifa. --Surfo 12:03, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Saluton Surfo, ne estas problemo pri la vortoj "Naskiĝintoj" aŭ "Naskiĝintaj". Problemo laŭ Crosstor estas nomo de urbo Bratislavo, kiu foje - en tempoj, kiam Slovakio estis parto de Hungara reĝlando - nomiĝis hungare Pozsony. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Kiel ni nomu laŭ Crosstor kategoriojn pri naskiĝintoj aŭ mortintoj, kiuj naskiĝis aŭ mortis en setlejo, kiu dumtempe ŝanĝis la apartenecon al ŝtato? Kiam jen tiaj setlejoj estis germanaj kaj havis germanan nomon, jen poste tiuj samaj setlejoj estis ĉeĥaj kaj ili havis ĉeĥan nomon. Ni rigardu ekzemple, kie Germanio havis landlimon antaŭ la dua mondmilito kaj tie estas nun Pollando. Tial mi estas kontraŭ la forigo de tiu ĉi kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Respondo: estis multe da diskutoj pri tio, memoru, ke la solvon donis Didi Weldmann (aŭ simila nomo, kiun parkere mi ne scias). La solvon vi trovos en arĥivo. Mi protestas la kategorion, kiu tiel slovakigas la hungarojn. Vi trovos pli malsupre la serion, el hungara poeto fariĝis slovako laŭ tiu kategorio.

Kontraŭ Kontraŭ: Petr Tomasovsky (diskuto) 16:30, 9 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Crosstor ne kapablas aŭ volas klarigi, kion oni faru kaj kial. Li ankaŭ ne diras, en komprenebla maniero, per kia sistemo de katergorioj li proponas anstataŭigi la nunan. Tamen la kategorio estas eĉ lingve plene fuŝa, sed ankaŭ tion neniu ŝajnas kompreni. Naskiĝinto = homo kiu naskiĝis, sed oni ne povas demandi "Kiom da naskiĝintoj estas en Bratislavo?". La ĝusta demando estas "Kiom da homoj naskiĝis en Bratislavo?" aŭ "Kiom da homoj estas naskiĝintaj (aŭ naskitaj) en B.?" Tial la kategorio estu "(Homoj) naskitaj (aŭ naskiĝintaj) en Bratislavo). Nur post tia ĝustigo oni okupiĝu pri strukturaj demandoj de la kategorio. – Feliĉe, kategorioj estas parto de la plej malgrava enhavo de Vikipedio, kaj difektoj en la sistemo ne estas mondskua afero. --Surfo 08:02, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Klaku al Bálint Balassi, kiu estis hungara poeto, poste sekvu Kategorio:Naskiĝintoj en Zvolen (mi ne metas alireblon, ĉar tiu ĉi artikolo ricveus ĝin); poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj pli poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio fine klaku Kat:Slovakoj. Se vi sekvas la serion, vi vidos, ke li estas slovako, sed tio ne veras, ĉar li estis hungaro kaj naskiĝis en Hungara reĝlando. Mi ne baras kategoriojn pri slovakoj, eĉ mi kreis modelan kategorion (pli supre estas legebla), sed mi protestas kontraŭ slovakigo de hungaroj, kiel faras la kategorio. Tial mi petas la tralaboron! --Crosstor (diskuto) 13:02, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara, mi finfine komprenis kio estas la problemo. Por korekti ĝin tute ne necesas forigi tutajn kategoriojn aŭ fari ion ajn simile drastan. Necesas kaj sufiĉas simple eligi kategorion Kategorio:Naskiĝintoj en Slovakio el Kategorio:Slovakoj. Meto de ĝi en tiu ĉi kategorio estis eraro ĉar, evidente, ne ĉiuj kiuj naskiĝis en landoj de historia Slovakio estas slovakoj. Se oni povas simple fari tion, la afero estos solvita.--Goren (diskuto) 21:47, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tion kaŭzis diferencoj en difinoj de etno/nacio en diversaj landoj. En Francio ĉiu civitano de Francio parolanta la francan estas konsiderata franco kaj la lingvo spegulas tion (do etno = nacio). En Rusio estas klara diferenco inter etno kaj nacio kaj la lingvo spegulas tion (ruso, ĉeĉeno, tataro ktp estas malsamaj etnoj, sed ili ĉiuj estas rusianoj). Se ni forprenos Kategorio:Slovakoj el sub Kategorio:Slovakio, kie ĝi estos? Kaj kiu kategorio enhavos ĉiujn personojn de Slovakio (inkluzive hungarojn)? Tiukaze necesos ŝanĝi la tutan kategorian sistemon, kreante po du kategorioj — unu etnan kaj alian nacian. Sed kiel mi jam diris por multaj landoj tio estos apenaŭ aplikebla (ekzemple por Francio). Do mi proponas lasi ĉion kiel ĝi estas kaj ne krei ĥaoson. Se iu hungara poeto naskiĝis en urbo, kiu nun nomiĝas Bratislavo, simple aldonu al lia artikolo mencion Kategorio:Hungaraj poetojKategorio:Hungarlingvaj poetoj. RG72 (diskuto) 06:01, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Por Por: - Gnagyrobi (diskuto) 14:20, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Kontraŭ Kontraŭ: - La franclingva vikipedio donas bonan modelon. Tie la kategorio "naskiĝintoj en Slovakio" estas simple en superkategorio "Catégorie:Slovaquie", do Kategorio:Slovakio, kien ĝi evidente apartenas. Kompreneble oni ne forigu la kategorion pri slovakoj, egale ĉu temas pri idoj de slovakaj gepatroj naskiĝintaj en Berlino, Novjorko, Prago, Vieno aŭ Bratislavo. Kaj kompreneble eblas grandanime permesi ke tiu kategorio ne nur estu ano de Kategorio:Eŭropanoj laŭ landoj kaj Kategorio:Slavoj, sed ankaŭ membro en Kategorio:Slovakio, ĉar klare la temo de slovakeco ja iel rilatas al la nuna lando Slovakio, kiu ekestis en 1993 kun celo esti teritorio por ĉiu slovako kiu volas vivi tie, kvankam kompeneble ekzistis slovakoj antaŭ tiu jaro kaj kvankam kompreneble daŭre permesatas ankaŭ vivi kiel slovako en Berlino, Novjorko, Prago aŭ Vieno. Por tute ekzakti, necesus meti la kategorion pri slovakoj ne en Kategorio:Personoj laŭ landoj (Q7461754), sed en Kategorio:Homoj laŭ etnoj (Q7128854), kaj probable pri ĉiu alia membro de Kategorio:Personoj laŭ landoj necesas juĝi ĉu tiel fari. Tiam eble nur restas kvindeko da kategorioj tie - kiel Gabonanoj‎ (2 K), Gambianoj‎ (2 K), Ganaanoj‎ (6 K, 3 P) ... Montenegranoj‎ (1 K), Mozambikanoj‎ (3 K, 3 P), Nauranoj‎ (1 K, 1 P), Nederlandanoj‎ (21 K, 58 P), Nepalanoj‎ (7 K, 3 P), Niĝeranoj‎ (2 K), Niĝerianoj‎ (4 K, 2 P), Nord-irlandanoj‎ (4 K, 2 P) Novzelandanoj‎ (21 K, 3 P), Orienttimoranoj‎ (1 K), Palestinanoj‎ (9 K, 11 P), Panamanoj‎ (2 K), Papuanoj‎ (2 K), Paragvajanoj‎ (3 K), Peruanoj‎ (14 K, 2 P) ... Urugvajanoj‎ (9 K, 2 P), Usonanoj‎ (39 K, 127 P), Vanuatuanoj‎ (1 K), Vatikananoj‎ (2 K), Venezuelanoj‎ (11 K), Zambianoj‎ (1 K, 1 P), Zimbabvanoj‎ (4 K). Sed tiam oni liberas ĉu plenigi la superkategorion per kategorioj kiel "litovianoj" aŭ "personoj de Litovio" (komparu unuopajn ekzemplojn Personoj de Bosnio kaj Hercegovino, Personoj de la Respubliko Kongo‎, Homoj de Santomeo kaj Principeo‎) aŭ oni pluvivas sen tiaj pliaj kategorioj. Sed forigi ĉiujn kategoriojn kiel Naskiĝintoj en Bratislavo ne kompreneblus. Ĉu iu naskiĝis en Bratislavo aŭ ne, facile kontroleblas, kaj alternativo nur estus meti ĉiujn biografiojn pri tiaj homoj en la simplan kategorion "Bratislavo", kio tre plenigus kaj malordigus la urbajn kategoriojn. ThomasPusch (diskuto) 22:49, 15 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu lasta voĉo alvenis jam depost la limdato. --Crosstor (diskuto) 05:49, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Limdato signifas ke post tiu dato okazos forigo se ĝis tiam neniu kontraŭis ĝin. Ĉi-kaze tio klare ne aplikeblas, ĉar kontraŭoj abundas kaj la diskuto daŭras. RG72 (diskuto) 06:36, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉu iu kontraŭus se mi aŭ alia administranto kontrolus ĉu parto de Kategorio:Personoj laŭ landoj (Q7461754), ŝoviĝu al Kategorio:Homoj laŭ etnoj (Q7128854), kaj ĉu ĉiu kategorio "naskiĝintoj en EKZEMPLOLANDO" estas simple en superkategorio "Kategorio:EKZEMPLOLANDO", por moviĝi al iu bona direkto? Ja la kritiko ke ne ĉiu naskiĝintoj en Bratislavo (aŭ en alia urbo) pro tiu fakto aŭtomate ricevus certan etnecon estas ĝusta, do necesas moviĝi al solvo... ThomasPusch (diskuto) 21:20, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tio apenaŭ solvos la aferon kaj eĉ pli — kreos aliajn fuŝojn, ĉar foje nomo de lando ne kongruas al tiu de ĝia etno aŭ tute ne rilatas al ĝi. Ekzemple Rusianoj estas ĉiuj loĝantoj de Rusio, kie la rusoj estas nur unu el 150 etnoj. Siavice rusoj loĝas ankaŭ ekster Rusio, do kategorioj Rusianoj kaj rusoj koincidos neniam. La sola solvo kiu povus doni maksimuman ĝustecon estus alinomi ĉiujn landajn kategoriojn tiel ke anstataŭ Slovakoj aperu Personoj de Slovakio dum Slovakoj rilatu nur al etnaj slovakoj loĝantaj ie ajn en la mondo. Tiam estiĝos la sama situacio kian mi ĵus priskribis rilate Rusion, kie etna kaj nacia aparteno ĉiam estas aparte konsiderataj. RG72 (diskuto) 04:41, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: La Kategorio:Naskiĝintoj en Bratislavo ja restu, sed eble bonvenus iuj adaptoj en la kategoria hierarkio, por ke tiu kategorio ne plu estu subkategorio de Kategorio:Slovakoj. - Moldur (diskuto) 22:00, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento:
  • @ Supozeble solvo de ThomasPusch jam estas pli bona, mi povus aprezi tion jam post la kreo.
  • @ Mi ne komprenas ĉi tie voĉon de RG72, ja li serĉas alian sistemon, do li tiel konfesas, ke la origina kategorio fare de LIMR estas forigenda aŭ tralaborenda. Kial li ne voĉdonis POR?
  • @ La pli fruaj validas ankaŭ por Moldur, ja ankaŭ li volas adapton, tio signifas tralaboron, pli simple POR.
  • mi havus pliajn komentojn, sed ili okazos baldaŭ

--Crosstor (diskuto) 05:15, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Ankoraŭ pli kompromisa solvo rilate al RG72 estas komence nur atenti ke ĉiu kategorio "naskiĝintoj en EKZEMPLOLANDO" estas simple en superkategorio "Kategorio:EKZEMPLOLANDO". Punkto. Tio jam solvas la problemon de la multetnaj Bratislavanoj (... Berlinanoj, Bjalistokanoj ktp.), kaj pri la resto ankoraŭ eblos plucerbumi. ThomasPusch (diskuto) 16:13, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
La ekzemplo lamas (Berlinanoj,). Nature en Berlino vivis ne nur germanoj iomete, tamen grandparte germanoj. Bratislavo, kiel Pozsony estis tre longe la hungara ĉefurbo, kie vivis germanoj, hungaroj kaj slovakoj, krome iomete aliaj minoritatoj. La nun valida kategorio faras el ĉiuj slovakojn, kion mi ne toleras. Tial la kategorio estu forigenda aŭ tralaborita. --Crosstor (diskuto) 03:46, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Pri Berlino ni ne diskutu ĉi tie: Laŭ urba statistiko tie fine de 2017 vivis 900 289 negermanoj, plus inter 100 000 kaj 250 000 neleĝaj enmigrintoj... sume inter 1 kaj 1,15 milionoj. Kompare al normala eŭropa ĉefurbo (Bratislavo lastjare havis entute 437 725 urbanojn) tio estas kompare granda nombro da "fremduloj", kaj ĝi tre kreskis dum la lastaj ses jaroj, do la nombroj de 2020 supozeble pli grandos. Sed pri la temo: Simple ne plu ĝustas ke "la nun valida kategorio faras el ĉiuj slovakojn". Nun ĉiuj naskiĝintoj en Bratislavo estas anoj de urbo nun apartenanta al Slovakio, kio simple ĝustas, kaj tiu kategorio kompreneble troveblu en la kategorio pri la ŝtato Slovakio. Pri la etneco - hungaroj, slovakoj, germanoj/aŭstroj ktp. - jam tute ne plu temas, prave. Facilas meti la bratislavan kategorion ankaŭ en la supernacian kategorion "Naskiĝintoj laŭ urboj en Eŭropo" - samkiel Vroclavo/BreslaŭoKluĵo/Koloĵvaro... Sed la alternativo nur estus dividi la kategoriojn pri bratislavanoj al subkategorioj "... (antaŭ 833), "... (833 – 907)", "... (907 - 1918)", "... (1919 – 1939), "... (1939 – 1945)", "... (1945 – 1992)", "... (ekde 1993)", aŭ krei subkategoriojn pri "hungardevenaj..., aŭstrdevenaj..., germandevenaj..., slovakdevenaj..., ĉeĥdevenaj..., juddevenaj... (?) naskiĝintoj en Bratislavo", eble tiam ankoraŭ necesus ujo pri "duone hungardevenaj kaj duone germandevenaj naskiĝintoj en Bratislavo" (kio ekzakte laŭ tio ekzemple estus David Mentelli? ... juda, probable denaske germanlingva urbano kun hungara pasporto kaj familia nomo kiu aspektas itala aŭ sefarda?). Tio laŭ mi simple estus tro da subkestoj. Sincere ThomasPusch (diskuto) 09:53, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Plano de ThomasPusch estas nova antaŭpaŝo, sed mi jam konjektas, ke alvenos iu, kiu kontraŭdiros. Ĉi tie estas nur imitado de laboro, estas hontinda, ke administrantoj ne povas solvi jam dum 2 semajnoj kategoriojn (kiujn povas redakti nur admin.). Mi jam komence diris, ke aŭ forigi, aŭ tralabori. Okazas neniu laboro, ja ili ne interesiĝas pri hungara poeto, kiu slovakiĝis. Mi jam laciĝis en tiu temo, sed mi havas novaĵon, kiu ankoraŭ ne estas preta.--Crosstor (diskuto) 11:19, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Vi povas honti aŭ bedaŭri, sed Vikipedo estas enciklopedio, ne ies persona ludilo, do ne eblas simple forigi pro via persona deziro kategorion, kiu ekzistis dum jaroj kaj ekzistas ankaŭ en alilingvaj vikioj, kaj kongruas al la ĝenerala kategoria sistemo. Ne eblas solvi kategorion, ja oni povas solvi nur problemon kaj ĝi ĝis nun estas ne solvita, ĉar mankas unueca opinio. Se ni ŝovos kategorion Naskiĝintoj en Slovakio nur al kategorio Slovakio, tio nur kaŭzos ke kategorio Homoj laŭ landoj malpleniĝos. Ĉu granda atingo? Mi komprenas ke vi ne interesiĝas pri aliaj landoj kaj kategorioj, zorgante nur pri la mita slovakigo de mortintaj hungaroj (mistika proceduro, ĉu ne?). Sed la komunumo kaj speciale la administrantoj devas pensi pri la tuta enciklopedio, ne nur pri ĝia eta sekcio kia estas hungara artikolaro. Mi proponis solvon: apartigi kategoriojn pri la homoj laŭ etna kaj nacia apartenoj. Tio estus granda laboro, sed almenaŭ kriterio estus klara kaj kategoria arbo kompleta je ĉiuj niveloj. Fantaziaĵoj pri rusa Sant-Peterburgo kaj germana Berlino estas neglektendaj, ĉar la urboj ne havas etnan apartenon, nur nacian, dum etnaj komponantoj de ilia loĝantaro ofte ŝanĝiĝas plurfoje dum ilia historio. Duŝanbeo, Bakuo kaj Grozno estis pluretnaj urboj, kie grandan (foje ĉefan) parton de loĝantaro konsistigis rusoj, ukrainoj, judoj, tataroj kaj germanoj. Nun ili iĝis preskaŭ komplete unuetnaj, enloĝataj de respektive taĝikoj, azeroj kaj ĉeĉenoj. Ĉu ni ĉiufoje ŝanĝu kategorian strukturon por sekvi ies imagojn pri etneco de la urbo? Mi dubas. La strukturo devas esti klara kaj unueca. Prefere neniu ŝanĝo ol iu ajn.RG72 (diskuto) 15:52, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@RG72 Vi eraras, kiam vi diris "kategorion, kiu ekzistis dum jaroj". La menciitajn kategoriojn kreis LIMR, poste tuj mi skizis al li la problemon. En tiu senco vi pravas, ke kiel laboras la admin., okazos, ke tiu kateg. restos jarojn. Vidu la liston de admin., el ili nur kelkaj laboras, estas iuj, kiuj dum jaro faris nenion! Pri Berlino kaj S. Peter. ne estas miaj ekzemploj, sed alies, mi nur respondis pri tio. Pri alilingvaj Vp. tie plej ofte mankas hungaroj, ekzemple francoj ne interesiĝas pri tio, ke hungara poeto kie naskiĝis. Tiu tendenco ne estas mistika, sed reala. Vidu: kiel fariĝis hungara poeto slovaka. Mi ne interesiĝas pri Bakuo, sufiĉas por mi tiu ĉi problemo. Estas pluraj eblecoj. --Crosstor (diskuto) 04:09, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi persone interesiĝas nek pri Bakuo, nek pri Bratislavo, nek pri la hungaraj poetoj, nek pri la hungaroj ĝenerale. Personaj interesiĝoj tute ne gravas ĉi-foje, ĉar enciklopedio ne povas baziĝi sur ies interesoj. LIMR kreis la kategorion analoge al aliaj kategorioj en nia (kaj aliaj) Vikipedio. Do proponu universalan ŝanĝon aŭ neniun. Ne eblas havi unu regulon por hungaroj, alian por slovakoj, la trian por francoj ktp. RG72 (diskuto) 05:38, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
@RG72 Ne estas deviga uzi tiun kateg., kiu rezultas misajn informojn. La lingvaj paĝoj estas sendependaj. Se francoj ne povas diferenci inter hungaroj kaj slovakoj, tio estas ilia problemo. Mi okupiĝas pri Ea paĝo. Estas ebleco ekzemple almenaŭ fari noton pri la erara rezulto, ke ne tiel komprenu, ke Bálint Balassi estis slovako. --Crosstor (diskuto) 06:41, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Tiu kategorio similas al kuracisto de Ŝvejk, kiu donis laksigilojn al tiuj soldatoj, kiuj havis dolorojn sub la talio.😊--Crosstor (diskuto) 10:54, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi povus klarigi sencon de via lasta frazo? Mi ne komprenas kiun kaj kion vi celas. RG72 (diskuto) 11:25, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Franca_nacio_de_Kanado

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 julio 2020 3:13
Artikolo
Franca_nacio_de_Kanado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La sola fonto estas persona retpaĝo. Tiu flago neniam estis uzita. Nul trafo en Google pri "Nation française du Canada", krom tiu retpaĝo kaj Vikipedio. (Vikipedio mem ne estas valida fonto.)
Uzanto
104.192.232.137 18:10, 11 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:39, 29 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi komprenas la tialojn, sed ne vidas neceson forigi la paĝon, eĉ se dubinda. Unue kontribuanto kiu faris nur tion antaŭ unu jaro. Nun anonimulo al kiu tio ne plaĉas. Kritikoj eble povus esti aldonitaj en la artikolo mem.--kani (diskuto) 09:59, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Ne gravas personaj plaĉoj aŭ malplaĉoj. La demando estas, ĉu tiu organizo estas menciinda, kaj organizo kun nul trafo en Google klare ne estas menciinda. 104.192.232.22 13:24, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ne trovis iujn ajn menciojn de tiu ĉi organizaĵo ie krom unu ies persona retpaĝo. Ĉu ne temas pri memreklamo? --Goren (diskuto) 13:43, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: La retejo, kvankam ŝajne iom ampleksa, vere ŝajnas esti hobio de unuopulo, kiu ŝajnigas ĝin organizaĵo. Laŭ mi forigo pravigeblus, kvankam la unuopulo en sia "organizaĵo" donas certan atenton al Esperanto. Pri la ĝenerala temo de franclingvanoj en tuta Kanado pli bonus ampleksigi la novan tekston pri la (vere ekzistanta) Federacio de Franclingvaj kaj Akadiaj Komunumoj de Kanado, kiun ankaŭ la anonima unuopulo en sia retejo mencias. ThomasPusch (diskuto) 22:58, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 14:48, 26 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Juraj servoj

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 19 julio 2020 3:13
Artikolo
Juraj servoj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata traduko tute de malakceptebla lingvonivelo.
Uzanto
--kani (diskuto) 09:59, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Sensencaĵo tujforigenda. RG72 (diskuto) 06:22, 15 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Kwansei Gakuin University

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Kwansei Gakuin University (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Mi dubas, ke hispanlingva artikolo en esperanta vikipedio povus esti iel utila, precipe se la titolo ial estas en la angla.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 18:41, 16 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 02:35, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 20:41, 16 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: URĜE. La anonimulo permesis al si la rajton forigi mian averton pri forigpropono, dum la teksto plue estas tute en hispana lingvo kun anglalingva titolo. Laŭ mi indas entute tuj forigi la artikolon kaj forbari tuj tiun ulon.--kani (diskuto) 12:35, 17 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: VANDALISMO: La anonimulo permesis al si la rajton forigi pliajn fojojn mian averton pri forigpropono; mi forigis la hispanlingvan tekston, ĉar evidente nek la aŭtoro nek iu ajn intencas verki ion ajn en Esperanto. Laŭ mi indas entute TUJTUJE forigi la artikolon kaj forbari tuj tiun ulaĉon.--kani (diskuto) 13:18, 20 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi forigis la vandalaĵon kaj blokis la vandalon. Dankon pro la atentigo! RG72 (diskuto) 02:35, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 30 julio 2020 18:01
Artikolo
Oferta-demanda vastigo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
La teksto de tiu artikolo estas neakceptebla, precipe pro siaj gramatikaj eraroj. Inter alie mankas plurfoje la akuzativa finaĵo n. Ankaŭ la ekonomia terminologio uzata ŝajnas al mi duba.
Uzanto
DidCORN (diskuto) 15:09, 17 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 02:36, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: mankas intervikio --Dominik (diskuto) 04:51, 21 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: ThomasPusch (diskuto) 21:22, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 21:55, 22 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Se ekde 2007 neniu plibonigis ĝin nek ligis ĝin intervikie, ni prefere forĵetu tion. --Tlustulimu (diskuto) 09:32, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 16:39, 28 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: d:Q12353375 Se iu volas gardi la artikolon, plibonigu ĝin kaj ligu al la angla versio. Taylor 49 (diskuto) 09:59, 25 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tujtuje
Artikolo
City-North (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Tio aspektas simile al aliaj jam forigitaj, kiel City of London.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:06, 23 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo, kies titolo estis en alia lingvo kaj kies enhavo neniel estis enciklopedieca. --Tlustulimu (diskuto) 09:28, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Big Three

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 31 julio 2020 21:58
Artikolo
Big Three (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉio estas skribita anglalingve.
Uzanto
Livajo (diskuto) 21:59, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Por Por: Estas jam la tria okazo en la lastaj tagoj de tute anglalingva teksto rilata al Novjorko kaj al la industrio de nemoveblaĵoj. Mi ne scias ĉu temas pri la sama stultulo. Tiuokaze indas forbaro; male indas serĉi teknikan forbaron de tiaj artikoloj. Tio ne haltos ĉi tie.--kani (diskuto) 22:06, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En la anglalingva vikipedio tute ne estas koresponda artikolo, la plej simila estus en:Big Three (credit rating agencies), sed estas ne la samo.--kani (diskuto) 22:09, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Uzanto-Diskuto:Nicci001

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Uzanto-Diskuto:Nicci001 (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉio estas skribita anglalingve. Krome estas "Evidenta reklamo.".
Uzanto
--kani (diskuto) 18:28, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta reklamo. RG72 (diskuto) 05:54, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Uzanto-Diskuto:Edplseo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Uzanto-Diskuto:Edplseo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĉio estas skribita anglalingve. Krome estas "Evidenta reklamo.".
Uzanto
--kani (diskuto) 18:28, 31 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta reklamo. RG72 (diskuto) 05:53, 1 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Fernando Ŝajani

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Fernando Ŝajani (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta reklamo de la aŭtoro.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:02, 7 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta reklamo. RG72 (diskuto) 04:52, 7 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 aŭgusto 2020 11:19
Artikolo
Chnitke (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kreita de samnoma vikipeddisto. Neniu enhavo.
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 11:17, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Sensencaĵo. RG72 (diskuto) 13:01, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 aŭgusto 2020 11:19
Artikolo
Dawnstar (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Kreita de vikipediisto kiu faris nur tiun artikolon, kiu fakte estas nur propagando per fuŝa lingva nivelo plej verŝajne per aŭtomata tradukilo.
Uzanto
--kani (diskuto) 11:56, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, neoj ne. RG72 (diskuto) 03:30, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 13:02, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 07:30, 25 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 31 aŭgusto 2020 19:26
Artikolo
Stultulo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alidirekto al Donald Trump...
Uzanto
Thomas Guibal (diskuto) 19:19, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 03:24, 25 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 21:38, 24 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 5 septembro 2020 5:49
Artikolo
ĈEMI (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ne enciklopedia enhavo
Uzanto
RG72 (diskuto) 05:02, 29 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. La enhavo estas translokita je IJK 1993. RG72 (diskuto) 10:07, 10 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Eble indas krei malgrandan vikion en Fandom aŭ io tia pri Esperantistaj ludoj, ŝercaj organizaĵoj kaj aliaj amuzaĵoj kiuj okazas aŭ okazis dum E-eventoj, sed mi opinias ke la ĝenerala vikipedio ne estas loko por tio ĉi.--Goren (diskuto) 17:33, 31 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: Laŭ mi povas resti alineo en la artikolo IJK 1993, sed plena artikolo kun tiom malmultaj informoj ŝajnas iom mizera. ThomasPusch (diskuto) 23:08, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 septembro 2020 1:31
Artikolo
Reza Homaminia (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
A11: Ne faris ion rimarkindan, kiel videblas el lia paĝo IMDB. Biografioj estis kreitaj en aliaj Vikipedioj ĉiuj en la lastaj 24 horoj, per IP-oj, kiuj ĉiuj geolokiĝas al la sama areo de Irano. Mi pardonpetas ĉar mi ne parolas Esperanton.
Uzanto
Naddruf (diskuto) 01:16, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 septembro 2020 1:31
Artikolo
Structured Investment Vehicles (SIVs) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Evidenta vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 21:55, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 05:01, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Sama afero pri Money Market Funds kaj Mortgage Backed Securities. Nepras forbaro de la komputilo.--kani (diskuto) 21:55, 1 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forbaris la fuŝulon. RG72 (diskuto) 05:01, 2 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 23 septembro 2020 7:35
Artikolo
Maxime Seveleu-Dubrovnik (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Anonima uazanto asertas ke la artikolo estas misinforma sinreklamado.
Uzanto
RG72 (diskuto) 07:43, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Komento Komento: Mi ne trovis menciojn de tiu ĉi homo nek en la rusa, nek en la belorusaj vikioj. RG72 (diskuto) 07:43, 16 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: --kani (diskuto) 01:01, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ŝatus pardonpeti tuj, ke vi devas perdi vian tempon kaj atenton pri problemo, kiu venas de la ekstero de la Esperanta Vikio. La anonimulo persekutas ĉiujn miajn (Uzanto:Seveleu-Dubrovnik) redaktojn pri la belorusa araba alfabeto en la tuta Vikipedio. Samtempe li ne konstrue partoprenas diskutojn sur la diskutaj paĝoj, sed vandale malplenigas (OFFTOP) ĉiujn disponeblajn miajn spacojn (Uzanto:Seveleu-Dubrovnik), inter kiuj la diskutpaĝo pri mi en esperanta Vikipedio( Diskuto). Pro tio, plej multaj paĝoj pri la belorusa araba alfabeto estis blokitaj por redaktado (germana, angla, bel, Bel-Tarask, ukraina) kaj la diskutpaĝojn de ĉi tiu artikuloj , same kiel miaj uzantaj (1) kaj diskutaj (2) paĝoj . Li ankaŭ provis manipuli la komunan dosieron (redakti kreditojn kaj priskribojn, provi forigi (forlasita), nun protektita), kaj la uzanto mem estis sisteme malpermesita antaŭe (1) kaj nun 1, 2 . La uzanto identigas sin kiel Marat Gubaev kaj fanfaronas ke, pro dinamikaj IP-oj, li ne povos esti kaptita, kio sugestas konscian detruan konduton. Ankaŭ aliaj uzantoj estas persekutitaj de li, dum li provoke insultas Esperanton (1).
Komento Komento: Mi volus precizigi, ke la koncerna paĝo estas la vandaligita diskutpaĝo Diskuto:Maxime_Seveleu-Dubrovnik. La paĝon pri mi kaj la paĝon pri la eldonejo Vodary aldonis miaj kolegoj ĉe Fias. Ili klarigis, ke la akceptokriterioj estas tre specifaj en la esperanta Vikipedio kaj ke la esperanto-rilataj agadoj estus bonvenaj. Se fine vi vidas, ke tiuj artikoloj ne konformas al la gvidlinioj, nepre forigu ilin! Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 09:40, 23 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: En esperanta vikio oni povas trovi multajn artikolojn pri esperantistoj kaj ĉirkaŭesperantaj aferoj, eĉ tiuj kiuj ne estas notindaj laŭ normoj de aliaj vikipedioj. Eble oni povas lasi ankaŭ la tiun ĉi. Kaj iuokaze ni nepre ne devas partopreni en ies ĉikanokampanjo kontraŭ nia samideano kaj kolego je vikipedia agado.--Goren (diskuto) 22:06, 14 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Republic of Crimea (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo de anonimulo tute en la angla kaj sen korespondo inter titolo kaj enhavo
Uzanto
--kani (diskuto) 01:01, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 02:44, 18 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Fms (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo de anonimulo, stultaĵo, certa vandalaĵo se oni legas fine (oni donas kapon de homoj kiel premio). Ne estas ligoj al aliaj lingvoj, nek io ajn en aliaj gravaj lingvoj.
Uzanto
--kani (diskuto) 16:17, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Moldur (diskuto) 20:10, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Artie Lange (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Fakte la artikolo povus resti, se oni aldonus du frazojn; la problemo de tiu anonimulo estas ke tiu jam havis kutimon trudi tiajn artikolojn kun nur unu frazo, ĈIAM LA SAMAN: "estis populara usona muzikisto, verkisto, komikulo, kaj aktoro." Kaj li vole nevole tre ofte metas erarojn aŭ mensogojn en tiom mallonga artikolo. Tiuokaze li murdis ("estis") kaj atribuas en kategorioj premiojn Oskar kaj Grammy, kio estas mensogo.
Uzanto
--kani (diskuto) 20:51, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 02:59, 29 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mia propono estas forbari tiun komputilon por monatoj. Tion jam oni faris iam, se mi ne eraras.--kani (diskuto) 20:51, 28 sep. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Evidente tmas pri la sama anonima vandalo, kiu ĉiam kreas unufrazajn artikoletojn, kun parte aŭ komplete eraraj informoj. Ekzemple ĉi-foje la artisto estis markita kiel Grammy-laŭreato ktp, kio estas malvero. Mi forigis la artikolon kaj blokis la fuŝulon. RG72 (diskuto) 02:59, 29 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Marguax

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 10 oktobro 2020 20:42
Artikolo
Marguax (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo, kies titolo ne koincidas kun la nomindiko en la enkonduka frazo kaj kiu ne ekzistas en la ĉina, kvankam temas pri ĉinino.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 20:52, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:43, 5 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi ĵus vidis intervikion nur en la japana. Ĉu en la japana artikolo estas kesto pri propono je forigo? Mi ne povas legi aziajn lingvojn. Krome la kreinto estas tutvikipedie barita. --Tlustulimu (diskuto) 20:52, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Oni refaris la artikolon kiel Yanting Ma, stranga artikolo kun plej da alilingvaj ligiloj al angla anstataŭ al Esperanto, mezbona nemalakceptebla lingvonivelo, sed kun aspekto de mempropagando. La artikolo ne ekzistas en angla, ĉina aŭ alia grava lingvo, sed nur en la gana lingvo, la 171-a en la vikipedia listo, sen ligo inter ili, nur alirebla tra la bildo. Mi dubas ĉu proponi la forigon, sed ankaŭ ne faris la ligon. En la gana versio aperas la "ŝiboleta" vorto Marguax, suspektinde, ĉar estas la nura vorto en nia alfabeto en la teksto, krom la anglalingvaj titoloj de la filmoj. Pri la filmoj, se el la listo en nia esperanta versio oni iras al tiuj filmoj, oni malkovras, ke kelkaj el tiuj artikoloj estis forigitaj kaj jam ne ekzistas kaj en kelkaj, kiuj pluas, la rolo de Yanting Ma estas farita de Ma Ge, kies artikolo ekzistis nur en Simple English kaj ankaŭ de tie estis forigita. Do, tre suspektinda, ĉu ne? Ŝajne mempropagandistoj klopodas trudi en nia versio kion ili ne kapablas meti en aliaj versioj. Tio povas esti favora al Esperanto, kiel utila lingvo, sed povas ankaŭ direkti al ni lavangon da rubo kaj laboro. Nu, ni havas tiun Marguax, kiu estas Yanting Ma, Ma Ge kaj kio plu?
Komento Komento: Oni refaris la artikolon kiel Ma Yanting, stranga artikolo kun plej da alilingvaj ligiloj al angla anstataŭ al Esperanto, mezbona nemalakceptebla lingvonivelo, sed kun aspekto de mempropagando. La artikolo ne ekzistas en angla, ĉina aŭ alia grava lingvo. Ĉu indas forbari komputilojn?--kani (diskuto) 16:44, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Hearthstone (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Artikolo tradukita aŭtomate tute fuŝa, kaj longega, nek korektebla nek korektinda nek korektenda.
Uzanto
--kani (diskuto) 22:24, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne kaj la artikola kvalito ne pliboniĝis ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:41, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi konsideras, ke aliaj artikoloj metitaj de la sama novulo estas pro la samaj tialoj forigendaj, li kontaktenda kaj se ne respondas, forbarebla.--kani (diskuto) 22:24, 3 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Ne estas tasko de jam delonge aktivaj Vikipediistoj riparadi la fuŝojn de novuloj, precipe se tuj je unua rigardo videblas, ke la koncerna artikolo verŝajnege estiĝis per aŭtomata traduko kaj ne esti korektita al taŭga lingva nivelo. - La teksto de la artikolo je mia unua rigardo estas apenaŭ komprenebla pro terure multaj sintaksaj fuŝoj. --Tlustulimu (diskuto) 08:27, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu novulo lasis unu saveblan artikolon Sylwia Lipka kaj mi "savis" tiun. La nesaveblaj en siaj nunaj statoj estas Candy Crush Saga, Gothic (videoludo), Sierra McCormick kaj Ludwig Schläfli. Mi kontaktis lin kaj reagis nur per defendoj en sia malalta nivelo. Eble oni povas ion aldoni en lia diskutpaĝo por faciligi lian akuratan alvenon en Vikipedion.--kani (diskuto) 11:21, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉu tiu ĉi ulo entute respondis al vi? En ŝlia diskutpaĝo mi vidis nur viajn komentojn.--Goren (diskuto) 23:24, 6 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponis plibonigon de Candy Crush Saga, kaj skribis konsilon al la kontribuinto. Espereble tio iom helpos. - Moldur (diskuto) 20:06, 4 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi radikale redaktis Candy Crush Saga kaj Ludwig Schläfli, profunde polurante la komencon (resumon), kaj forigante la eraroplenan reston. Bedaŭrinde la nova Vikipediano nenion respondis al mi kaj nun komplete malaperis. Ne estis mia intenco fortimigi lin. - Sincere, Moldur (diskuto) 16:49, 9 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiel indas almenaŭ forigi la tri ceterajn. Ni faris ĉion eblan por savi artikolojn kaj por ke li sciu ke ni pretas helpi, sed...--kani (diskuto) 01:28, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi forigis tiun kaj aliajn teruraĵojn. La enciklopedio estas malkonvena loko por eksperimenti aŭ lerni la lingvon ekde nulo. Oni povas perfektigi sian lingvonivelon, plenumante etajn taskojn, sed ne kreante aŭtomate tradukitajn artikolojn je tiom terura lingvonivelo. RG72 (diskuto) 05:41, 16 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Bone farita.--kani (diskuto) 19:47, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Jon Biotti (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Memreklamado, sen enciklopedia intereso, temas nur pri negocisto, ne estas referenco pri inventisto, miliardulo aŭ naskodato. Ne estas artikolo en ajna vikio. Eĉ la banko Charlesbank havas artikolon nur en la angla kaj ties nunaj direktoroj ne havas artikolojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 19:47, 26 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 08:21, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:22, 30 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 10:15, 31 okt. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Najrobia Rivero (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 01:12, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:37, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Enigu plenan retadreson, ekz. https://example.org (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 17:14, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
La Sentencoj de Salomono (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 17:14, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. --Tlustulimu (diskuto) 18:41, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Digicel (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj ebla vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 19:05, 8 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Senenhava artikolo tujforigenda. RG72 (diskuto) 07:33, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 16 novembro 2020 7:40
Artikolo
Ŝarado (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Alia uzanto atentigis ke la artikolo konsistas el PIV-difino, do rompas kopirajton. RG72 (diskuto) 07:42, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Uzanto
RG72 (diskuto) 07:42, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 08:18, 16 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi refaris la artikolon, per traduko de alia vikipedio. Nun la referenco el PIV estas vera referenco, kio ne kontraŭas aŭtorrajton; tute male, indas kiel pravigo.--kani (diskuto) 16:56, 9 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
XXXY-sindromo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malplena kaj ebla vandalaĵo aŭ eraro
Uzanto
--kani (diskuto) 08:54, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi proponas, ke iu kreu el tio artikolon laŭ iu alilingva artikolo, trovebla per wikidata:Q8042637. Eble la anglarusa artikolo estas uzebla. --Tlustulimu (diskuto) 10:23, 11 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
Todesfal (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo
Uzanto
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo --Tlustulimu (diskuto) 09:26, 14 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je jam
Artikolo
John Konesky (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas nova atako fare de la obstinulo kiu ripetas la saman artikolon ŝanĝante nur la nomon en la sama nura frazo, kiu ĉiam eltenas malveron; nun tiu nek estas komikulo, nek verkisto, nek ricevis la premiojn kiujn oni asertas en la kategorioj. Ĉu oni povas bloki lia(j)n komputilo(j)n porĉiame?
Uzanto
--kani (diskuto) 12:07, 21 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo fare de malnova aĉulo. Mi blokis tiun IP. RG72 (diskuto) 05:51, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Amaro Averna (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malakceptebla lingvonivelo kaj evidenta propagando. La anonimulo faris nur tiun kontribuon en la esperanta Vikipedio, sed faris la saman por la hispana (same fuŝa lingvonivelo) kaj en la malta!
Uzanto
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:57, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:20, 1 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 8 decembro 2020 4:29
Artikolo
Des Christs par milliers (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Terura lingvaĵo, ŝajnas ke maŝintradukaĵo ne polurita
Uzanto
RG72 (diskuto) 04:16, 1 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 03:58, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Kontraŭ Kontraŭ: Mi poluris la artikoleton kaj opinias, ke nun ĝi estas akceptebla.--kani (diskuto) 12:32, 2 dec. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Antica Dolceria Bonajuto (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas malakceptebla lingvonivelo kaj evidenta propagando. La anonimulo estas la sama de Amaro Averna, kvankam per alia nomo (same fuŝa lingvonivelo) kaj en la malta! Li uzas diversajn nomojn en diverslingvaj vikipedioj por propagandaj komercajn celojn.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:34, 2 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:15, 9 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:52, 3 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 10 decembro 2020 3:19
Artikolo
Hamed Vahdati Nasab (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas markita kiel tutvikia spamaĵo
Uzanto
RG72 (diskuto) 03:51, 3 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 04:07, 10 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 14:44, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]


Artikolo
Uno (kartludo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ĝi estas verko de ĵuskomencinta eklernanto kiu jam volas verki la Kiĥoton. Mi sendis kontakton kaj klopodos averti tiun kiel konduti en Vikipedio. La problemo ne estas la artikolo mem, sed la entuziasmo, kiun li montras per tute neakceptebla nivelo. Eĉ ne ŝajnas uzado de tradukilo, sed rekta tradukoklopodo.
Uzanto
--kani (diskuto) 14:44, 6 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:48, 13 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Por Por: RG72 (diskuto) 04:58, 7 dec. 2020 (UTC)[Respondi]

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Ĉefduko (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 12:06, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Transformita je alidirektilo. RG72 (diskuto) 05:03, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi malvandaligis la enhavon. - Moldur (diskuto) 12:19, 8 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĝi restu kiel alidirektilo.--kani (diskuto) 03:02, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je merkredo 30 decembro 2020 3:05
Artikolo
Fajroestingisto en Belgio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp. Mi pretas helpi, sed unue novuloj devos meti ne tiom longajn kaj laborigajn artikolojn.
Uzanto
kani (diskuto) 03:00, 23 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:02, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:56, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 decembro 2020 2:50
Artikolo
Fajroestingisto en Svislando (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp. Mi pretas helpi, sed unue novuloj devos meti ne tiom longajn kaj laborigajn artikolojn. Li minacas per nova ĉiutaga tia artikolo.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:54, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 04:29, 31 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:56, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: Bedaŭrinde apenaŭ korektebla fuŝaĵo :-( --Tlustulimu (diskuto) 16:48, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je ĵaŭdo 31 decembro 2020 2:15
Artikolo
All Things Considered (BBC radio show) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:58, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:25, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:55, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi trovis intervikian ligilon al la angla versio kaj riparis la referencojn. --Tlustulimu (diskuto) 16:44, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Malforte kontraŭ Malforte kontraŭ: La krampa parto eble povus esti alinomata al "radioelsendo de BBC" aŭ io tia. --Tlustulimu (diskuto) 16:50, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
560-aj jaroj (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 12:34, 24 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 08:54, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 1 januaro 2021 2:57
Artikolo
Juna fajroestingisto en Francio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo. Tio estas, ne estas ligita al simila alilingva artikolo, ne aperas la bildoj, ne aperas la referencoj, ne aperas pli bluaj ol ruĝaj ligiloj ktp.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:30, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblis, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 08:00, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 08:57, 25 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
  • Komento Komento: Ankaŭ mi provis elsarki plej gravajn fuŝaĵojn el artikoloj de tiu vikipediisto kaj savis ilin, sed ni ne povas dediĉi kvaroble la tempon kiun li dediĉas. Krome li ne atentas la avertojn kaj plue enmetas similajn fuŝajn artikolojn. Nepre oni forigu kelkajn kaj oni forbaru la aŭtoron ĝis li akceptu nian labormanieron.
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 3 januaro 2021 4:30
Artikolo
Petite-Synthe (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 04:19, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Ne farita Ne forigita
Plibonigita ĝis akceptebla nivelo. RG72 (diskuto) 05:59, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Kaj mi petas forbaron de la aŭtoro Þþanon ĉar li ne komprenas la amasfuŝaĵon kiun li trudas al Vikipedio.
Por Por: sendube rezulto de nepolurita aŭtomata tradukado. --Dominik (diskuto) 05:16, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Kontraŭ Kontraŭ: Mi provis elsarki plej gravajn fuŝaĵojn el la artikolo. Mi samtempe kaŝis partojn kiujn necesus plene retraduki el la franca. --Dominik (diskuto) 03:44, 28 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je dimanĉo 3 januaro 2021 4:52
Artikolo
Historio de Krakovo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas absoluta manko de vikipediigo.
Uzanto
--kani (diskuto) 04:20, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
interkonsentite--Salatonbv (diskuto) 19:55, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: : Kaj mi petas forbaron de la aŭtoro Þþanon ĉar li ne komprenas la amasfuŝaĵon kiun li trudas al Vikipedio.
Por Por: sendube rezulto de nepolurita aŭtomata tradukado. --Dominik (diskuto) 05:17, 27 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 04:01, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Mi blokis lin por unu jaro. Tio sufiĉas por bone lerni la lingvon kaj konatiĝi kun funkciado de Vikipedio. RG72 (diskuto) 04:01, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 16:32, 30 dec. 2020 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Financial Centres (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
vandalaĵo
Uzanto
--kani (diskuto) 18:32, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tute sensenca kaj neutila paĝo, kiu eĉ ne estis artikolo. Post la forigo mi eĉ protektis ĝin kontraŭ rekreo de IP-uloj. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu "financisto" jam vandalis, mi petas forbaron.
Komento Komento: Kion la ulo krome vandalis, Kani? Mi trovis en la protokolo pri forigoj nur la ĵus forigitan artikolon. --Tlustulimu (diskuto) 19:02, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu "financisto" jam metis aliajn sensencaĵojn kun la samaj trajtoj: nur angla lingvo, nenio en Esperanto, tabeloj kaj neniu redakto, listoj de financaj entreprenoj tutmondaj ktp. Eble tiu uzis diversajn komputilojn, sed tutcerte la "krimulo" estas la sama.--kani (diskuto) 01:41, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je sabato 9 januaro 2021 1:31
Artikolo
Peter New (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata frazo mensoga uzita de la sama persono, kiu jam estis forbarita ĉar metas ĉiam la saman frazon, ankaŭ ĉiokaze mensoga, ĉar la biografiito estas nek muzikisto nek verkisto, nur scenaristo.
Uzanto
kani (diskuto) 01:37, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 05:33, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Iom plibonigi tiun artikolon eblas; mi eĉ pretas fari tion por restigi la artikolon, sed estas neceso forbari la aŭtoron, ĉar lia kutimo estas inundi per tiaj fuŝĝermetoj, kiuj laborigos onin.--kani (diskuto) 01:37, 2 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:33, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Eklezia konstruaĵo

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 11 januaro 2021 12:39
Artikolo
Ŝablono:Eklezia konstruaĵo (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen ne plu uzata ŝablono, kies titolo ial ne sekvas nian kutiman nomskemon. Krome jam ekzistas {{Informkesto kirko}}.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 12:24, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poroj haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:27, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Krome antaŭ la forigo kelkaj parametroj eble devus esti transmetataj al la ŝablono {{Informkesto kirko}}. Ĉu estas propono, kie do ili estu metataj? --Tlustulimu (diskuto) 12:24, 4 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 05:07, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Ĉiuj kategorioj kun kirko jam estis alinomitaj al preĝejo, do eble jam venis tempo alinomi ankaŭ tiun ĉi ŝablonon laŭe al la ĝenerala nomskemo. RG72 (diskuto) 05:07, 5 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 15 januaro 2021 12:21
Artikolo
Philippe I de Nanteuil (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas alilingva kun nur malmultaj vortoj en Esperanto
Uzanto
--kani (diskuto) 12:36, 8 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tujforigenda, ĉar kun alilingva enhavo. RG72 (diskuto) 05:31, 9 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Regions (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
estas vandalaĵo de la sama freneza financisto de Financial Centres, sama strukturo: nur angla lingvo, nenio en Esperanto, tabeloj kaj neniu redakto, listoj de financaj entreprenoj; nepras forbaro.
Uzanto
--kani (diskuto) 01:29, 10 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
VP:Ĝ3--Salatonbv (diskuto) 18:26, 10 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Turismaj lokoj en Ĉeĥio

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 18 januaro 2021 15:11
Artikolo
Turismaj lokoj en Ĉeĥio (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Estas ekz. Kategorio:Vizitindaĵoj en Ĉeĥio, Kategorio:Geografio de Ĉeĥio, Kategorio:Montaroj en Ĉeĥio, Kategorio:Riveroj en Ĉeĥio, Kategorio:Burgoj en Ĉeĥio kaj multaj aliaj kategorioj pri Ĉeĥio, kiuj povas esti konsiderindaj kiel turismaj lokoj.
Uzanto
Petr Tomasovsky (diskuto) 15:17, 11 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tempolimo pasis, poro haveblas, kontraŭoj ne. RG72 (diskuto) 03:00, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:25, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Mixing-Sailors (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 02:29, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Tujforigenda evidenta vandalaĵo. RG72 (diskuto) 03:25, 12 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je tuj
Artikolo
Mr brown is type 0 and Mrs brown is type B . what blood types must be treated for Mr brown and Mrs brown's transfusions (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas vandalaĵo aŭ absoluta eraro kaj sensencaĵo.
Uzanto
--kani (diskuto) 01:23, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Rezulto
Farita Forigita
Evidenta vandalaĵo, eĉ en alia lingvo --Tlustulimu (diskuto) 08:47, 13 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je vendredo 22 januaro 2021 14:50
Artikolo
Pilota Filmo (Parkoj kaj Ludtempo) (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Ŝablono ne funkcias kaj estas anglalingva, abundaj eraroj faras la tekston apenaŭ komprenebla, katewgorioj mankas, strukturo estas ĥaosa
Uzanto
RG72 (diskuto) 14:45, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --kani (diskuto) 15:09, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Baba79 (diskuto) 15:52, 15 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 25 januaro 2021 19:56
Artikolo
Touhou Project (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas aŭtomata traduko nepolurita fare de novulo kiu metas longegan artikolon.
Uzanto
~--kani (diskuto) 19:17, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La artikolo povas esti savita, se iu engaĝiĝas al ties polurado.--kani (diskuto) 19:17, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:16, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je lundo 25 januaro 2021 21:57
Artikolo
Igor Ĉerezov (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas ŝajne mempropagando: ekzistas nek en rusa nek en ukraina, eble en neniu versio. Inter referencoj estas simpla membiografia pdf. La aŭtoro kreis nur tion, kaj eble jam forgesis pri la afero.
Uzanto
--kani (diskuto) 21:01, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: --Tlustulimu (diskuto) 22:37, 18 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:16, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikolo estos forigita je mardo 26 januaro 2021 0:21
Artikolo
Malnova Vilaĝo de Mequinenza (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
ĉar estas neakceptebla lingvaĵo, inklude de netradukitaj vortoj, ne esperantlingva sintakso kaj terura nivelo.
Uzanto
--kani (diskuto) 00:38, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: Tiu artikolo estus savebla post polurado, sed la problemo estas ke la sama vikipediisto jam metis aliajn tro longajn artikolojn kun simile malbona lingvonivelo. Mi devis dediĉi HOROJN al polurado de tiaj artikoloj, klopodis kontakti la aŭtoron, eĉ per eksteraj kontaktoj, sed tiu nek respondis nek uzas ĉiam la saman nomon, fakte uzas diversajn neregistritajn nomojn, kio malhelpas helpi tiun al bona kunlaboro. Sed fakte temas pri la sama aŭtoro, ĉar eraroj estas ĉiam la samaj, ekzemple tiu ne scias traduki la hispanan confluencia al kunfluejo, kaj tio aperas en ĉiuj ties artikoloj. La artikoloj ĉiam rilatas al la hispana urbo Mequinenza.--kani (diskuto) 00:38, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Por Por: RG72 (diskuto) 03:17, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Ŝablono:Informkesto aldonu informon, Ŝablono:Informkesto aldonu titolon

Se pri forigo konsentis la plej multaj kundiskutantoj post la prezento de la argumentoj por kaj kontraŭ, la artikoloj estos forigita je mardo 26 januaro 2021 10:04
Artikoloj
Ŝablono:Informkesto aldonu informon (historio · ĉi tien · forigu)
Ŝablono:Informkesto aldonu titolon (historio · ĉi tien · forigu)
Kialo
Jen du helpaj ŝablonoj, kiuj nun ne plu estas uzataj por kreado de informkestoj kaj tial fariĝis superfluaj.
Uzanto
Tlustulimu (diskuto) 10:19, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Komento Komento: La fontokodo fariĝas pli facile komprenebla sen tiaj ŝablonoj. Krome ambaŭ ŝablonoj estis uzitaj eĉ nur por unu informkesto. Do, mi ĵus superfluigis ilin tie. Krome mi ŝatas iom post iom reordigi la "brikajn" ŝablonojn por informkestoj. --Tlustulimu (diskuto) 10:19, 19 jan. 2021 (UTC)[Respondi]