Oklingva Proverbaro: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{redaktas
{{redaktas
|redaktanto = Yves Nevelsteen
|redaktanto = Yves Nevelsteen kaj Petro Desmet'
|komenco = 22/01/2021
|komenco = 22/01/2021
|fino = 30/01/2021
|fino = 30/01/2021

Kiel registrite je 09:30, 22 jan. 2021

Oklingva Proverbaro
Aŭtoro L. L. Zamenhof
Eldonjaro 2020
Urbo Antverpeno
Eldoninto Flandra Esperanto-Ligo
Paĝoj 543
ISBN 978-9077-066683
vdr

La Oklingva Proverbaro estas

Kompilado kaj restaŭrado de la verko

Per la eldono de la Oklingva Proverbaro Flandra Esperanto-Ligo realigas la preskaŭ centjaran sonĝon de Ludoviko, kaj ankaŭ de Marko, Zamenhof. En la jaro 1910 Ludoviko eldonis sian “Proverbaro Esperanta”, kiu estis farita laŭ la “Frazeologio rusa-pola-franca-germana”, kiun la patro komencis eldoni en 1905, sed kiu, bedaŭrinde, pro la morto de la patro, neniam aperis en sia tuteco. Ludoviko preparis sian esperantan version surbaze de la kompleta manuskripto de la patro, kaj li klare skribas ke la intenco estis, ke ĝi estu “eldonota poste kune kun la partoj en la aliaj kvar lingvoj”. En lia tempo – tiel li skribas – eldoni ĉiujn kvin partojn de la verko estis malfacile. Ni do nun, finfine, realigas la eldonon. La unua parto, ĝis la numero 781, estas historia. Ni nur metis la esperantan version apud la nacilingvan.... sed evidentiĝis, ke en la manuskripto, kiun Ludoviko uzis por sia tradukado, okazis etaj ŝanĝoj. Ni tamen sukcesis restarigi la ordon. Plie, ni trovis ke ni tamen devis modernigi, adapti, la malnovajn ortografiojn en kelkaj lingvoj. Tamen la teksto restis tre proksima de la originalo. Por la dua parto, de 781 ĝis 1232, ni tutsimple faris restaŭran laboron, ĉar la originala manuskripto ja perdiĝis. En tiu parto do nur la esperanta versio estas historia. La uzanto konstatos ke la esperanta versio en tiu ĉi formo, kun apudmeto de la aliaj lingvoj, kaj kun aldono de la “temoj” el la Zamenhofa “registro de temoj”, estas multe pli uzebla kaj klara ol la nure esperanta versio. Plie, ankaŭ la strukturo de la proverbaro en sia tuto iĝas multe pli klara. Fakte la Zamenhofoj celis seplingvan verkon, ĉar la titolpaĝo (sed nur la titolpaĝo) de la tria, kaj lasta, kajero de la kvarlingva frazeologio de Marko mencias sep lingvojn: rusa, pola, franca, germana, esperanta, latina kaj hebrea. Ĉar tamen de tiuj latina kaj hebrea versioj absolute nenio estas konservita.... ni anstataŭis ilin per du lingvoj kiujn ni pli bone konas: per la nederlanda kaj per la hungara. Finfine ni aldonis la latinan, kiel okan lingvon, ĉar multaj naciaj proverboj ja havas sian fonton en la latina.

Kunlaborantoj

Iniciatis la kompiladon kaj restaŭradon Petro Desmet’.

Kunlaboris kaj kontribuis - por la rusa: Jozefo Horvath, Наталья Чапo (Natalia Csapó) kaj Сергей Головатов (Sergej Golovatov) - por la pola: Danuta Kowalska kaj Jolanta van Holstein - por la franca: Pascal Vilain - por la germana: Jessica Dehms - por la nederlanda: Petro Desmet’ - por la hungara: Jozefo Horvath - por la esperanta: Ludoviko Zamenhof - por la latina: Petro Desmet’ kaj Jozo Marević

Eksteraj ligiloj