Uzanto-Diskuto:RG72: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Amaro Pargo: nova sekcio
Linio 273: Linio 273:


Korektita en Vikidatumoj. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)
Korektita en Vikidatumoj. [[Uzanto:Petr Tomasovsky|Petr Tomasovsky]] ([[Uzanto-Diskuto:Petr Tomasovsky|diskuto]]) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)

== Amaro Pargo ==

Saluton, vi povas akcepti la lastan korektitan eldonon. Dankon: [https://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Amaro_Pargo&action=history Amaro Pargo].--[[Specialaĵo:Kontribuoj/87.223.232.128|87.223.232.128]] 13:34, 25 jan. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 13:34, 25 jan. 2021

 Vikipediista paĝo · Diskuto · Retpoŝto · Kontribuoj · Provejo  

Arkivo: 2009-2018, 2019.

Pri {{Informkesto homo-aktoro

Saluton mi rimarkis ke vi ŝanĝis la infokeston {{Informkesto aktoro al {{Informkesto homo}} ĉe Robert De Niro ĉu vi preferas/rekomendas ĝin anstataŭ la unua? Mi oftege uzas {{Informkesto aktoro... ĝi aldonas plusajn kampojn! JabieroKubo (diskuto) 17:25, 7 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Vi uzas ĝin prave, ĝi donas pliajn eblecojn. Sed oni plenigas nur malmultajn kampojn kaj tiukaze mi preferas la komunan ŝablonon kiel pli informriĉan. Sentu libera redakti ĉion. Tio estis nur devigita provizora solvo.

Pri ŝablono "ISO 3166-1/3 al nomo"

Saluton, Stanislavo! Vi forigis la ŝablonon "ISO 3166-1/3 al nomo", ĉu eblas ekscii la kialon? Ja ekzistas {{NomoDeŜtato}} kun la simila, sed ne sama listo, ĝi estas uzata en artikoloj, do mi ne rajtas ĝin ŝanĝi kaj faris la novan. --Dario Aralezo (diskuto) 04:45, 9 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Pardonon, evidente mi erare forigis ĝin, konfuzinte kun alia paĝo, markita kiel tuj forigenda. Jam mi restarigis ĝin. RG72 (diskuto) 05:05, 9 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon! Dario Aralezo (diskuto) 06:16, 9 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Listo de Mortantaj motoroj kvarteto kaj Fever Crumb-karakteroj

Forigo
Saluton RG72, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, RG72 (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Listo de Mortantaj motoroj kvarteto kaj Fever Crumb-karakteroj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Mi volis plibonigi tiun artikolon kaj mi disponigis la referencojn.

Mi vidas la referencojn, sed la lingvaĵo estas preskaŭ tute nekomprenebla. Kaj vi kreis plurajn tiajn artikolojn, kiuj estas neuzeblaj en ilia aktuala stato. Do necesas ĉesigi pluan kreadon kaj profunde prilabori la jamajn artikolojn. Alikaze oni devos forigi ilin kiel kontraŭajn al la reguloj koncerne kvaliton. RG72 (diskuto) 10:10, 12 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Ne forgesu, ke vi redaktas tiun artikolon.--kani (diskuto) 12:13, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Jes, mi mmeoras tion. Nur mankas necesaj fontoj submane en la oficejo.RG72 (diskuto) 12:15, 20 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Same pri Samotlora minejo. Lunde mi revizias la semajnon kaj mi preferas rememori pri lasaĵoj, sed se vi preferas, ke mi ne rememoru pri tio, diru kaj mi preteratentos. Dankon. --kani (diskuto) 18:17, 27 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via atento! Mi pensas ke la artikolo jam estas en akceptebla stato por aldoni intervikiojn. Tamen mi plu redaktos kaj ampleksigos ĝin. RG72 (diskuto) 06:21, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi ŝangu la titolon de la artikolo ĝis Vélez-Blanco, bonvolu?

Mi sciis ke la nomo de la municipo estas Vélez-Blanco anstataŭ Vélez Blanco post ke mi kreis la artikolon.

--Yolanda95 (diskuto) 11:37, 22 jan. 2020 (UTC)Yolanda95[Respondi]

✔ Farite RG72 (diskuto) 12:20, 22 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Kara S-ro Belov,

Mi proponis la alinomadon de la artikolo sangao al samgo en VP:AA#Sangao_→_Samgo (vd tiun paĝon por la kialoj), kaj ŝajnas al mi ke ekzistas sufiĉe da akordo por akcepti mian proponon (ses samopiniantoj krom mi — inkluzive de vi, kaj neniu kontraŭulo). Ĉu vi bonvolas fari ĉi-tiun proponitan alinomadon?

Danke, Osteologia (diskuto) 23:48, 29 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Klarigo pri la forigado de la sufikso "-in-".

Mia prefero ne aldoni la sufikson "-in-" al seksneŭtralaj vortoj estas parte kaŭzita de tio ke oni ofte trouzas la prefikson "ge-" (ekz. ĉiam dirante "geamikoj" anstataŭ la normalan "amikoj": en la tradicia lingvouzo la esprimo "amikoj" povas inkuzivi ne nur virseksajn amikojn sed ankaŭ amikinojn). Se oni klare komprenus ke la vorto "amiko" kaj multege da aliaj vortoj estas seksneŭtralaj, t. e. uzeblaj por paroli pri persono de ajna sekso, oni eble ne trouzus la prefikson "ge-". Sed tio estas mia prefero kaj se oni ne akceptas ĝin, mi ne intencas trudaĉi mian preferon. Aliflanke, kelkaj miaj redaktoj ja estis tute necesaj: ekz. en la Zamenhofa lingvouzo estas "Ŝia Reĝa Moŝto", sed ne "Ŝia Reĝina Moŝto"; oni ne diru "geludanto" en ununombro ĉar tia vorto devus signifi "ambaŭseksa ludanto": la Fundamenta signifo de la prefikso "ge-" estas "de ambaŭ seksoj". Bone, oni povas diri "geludanto", se la ludanto estas ambaŭseksa... Se oni volas esprimi la signifon "ludanto de →ajna← sekso", sufiĉas simpla "ludanto". Ekzemple, se oni diras "ĉiu ludanto soifas la venkon", povas esti inkluzivataj kaj viraj ludantoj, kaj ludantinoj kaj eble neduumaj (nek ekskluzive virseksaj nek ekskluzive inseksaj) ludantoj, sed se oni diras "ĉiu geludanto soifas la venkon", ĉiu ludanto, laŭ la signifo de la prefikso "ge-", estas ambaŭseksa. Tradicie oni uzas la prefikson "ge-" nur ĉe multenombraj vortoj: ekz. "gepatroj" (="patro(j) kaj patrino(j)"). Paculo (diskuto) 13:43, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Vi povas havi iujn ajn ideojn kaj preferojn, tio estas via persona rajto. Sed antaŭ ol komenci amasan ŝanĝadon de la enciklopedio konforme al viaj personaj preferoj, vi devas proponi tion al la komunumo kaj ricevi ĝian aprobon. Tiel faras ĉiuj, kiuj proponas forigi aŭ alinomi iun artikolon, ŝanĝi regulojn ktp. Do simple sekvu normalan demokratian proceduron, laŭan al la reguloj kaj spirito de tiu ĉi libera enciklopedio. RG72 (diskuto) 14:00, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomado 3

Saluton, ĉu vi povus realinomi paĝon nomita virseksulo kiel normo al viro kiel normo. Mi ne povas fari tion, tion povas fari nur administranto. Kialo por realinomi la paĝon estas tio, ke virseksulo estas ja viro. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:42, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Sed miaopinie tia paĝo estas tute foriginda. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:59, 1 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:47, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Diskuto pri lingvouzado

Saluton! Komenciĝis diskuto kaj voĉdonado pri kiel taŭge priskribi homojn, kiujn ni ne povas priskribi per la pronomoj "li" kaj "ŝi". Mi faris duan proponon por regulo, kiu skribas, ke oni en tiuj okazoj evitu pronomojn kaj revortigu la frazojn. La regulo ankaŭ traktas kiel ni skribu respekteme pri transuloj kaj ilia historio. Ĉu vi ŝatus doni vian opinion pri la temo ĉi tie? Ĉu vi pensas, ke mia proponita regulo povas esti plibonigita? Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 22:35, 10 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Question

(sorry, I don't know esperanto) - Why did you make this undo? The file syntax was wrong. Thanks, --DannyS712 (diskuto) 06:42, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

I am sorry, I want to make another undo, so now I see my mistake. Thanks, dear. RG72 (diskuto) 07:02, 20 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

197.38.154.61

Hi, could you please block 197.38.0.0/16 and 197.39.0.0/16 for a long time? They are always changing IPs within these two ranges. --WhitePhosphorus (diskuto) 10:17, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Sure. Thanks dear, yet done. RG72 (diskuto) 11:16, 21 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Bicikliaj = biciklistaj

Saluton, vi komencis krei kategoriojn kun nomo Bicikliaj. Sed ĉu tiu nomo estas ĝusta? Ĉu ne biciklistaj? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:16, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara! Vi pravas. Mi jam rimarkis aj korektis tion. RG72 (diskuto) 07:19, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Kaj ankoraŭ unu noto: ĉu vetkuroj? Ĉu ne biciklistaj veturadoj? Aŭ simple biciklistaj konkursoj? Petr Tomasovsky (diskuto) 07:22, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ĉar ne konkursas bicikloj, sed biciklistoj. :-) Petr Tomasovsky (diskuto) 07:24, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]
Ankaŭ mi cerbumis pri tio. La Esperanto-rusa vortaro de Kondratjev proponas гонка = vetkuro. Krome mi konsideris ke biciklaj konkursoj estas pli vasta nocio, ja oni ne nur vetkuras, sed ankaŭ plenumas artan bicikladon ktp. Do mi decidis sekvi tiun modelon. Rilate la duan aferon, mi sekvis modelon de la jama lingvouzo, kie oni parolas pri piedpilkaj konkursoj, kvankam konkursas piedpilkistoj, ne la pilkoj mem. RG72 (diskuto) 07:29, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Alie dirite: Piedpilka konkurso estas konkurso en ludado de ludo namata piedpilko (futbalo). Kiel do ĝenerale nomiĝas tiu konkursado, kie konkursas biciklistoj en biciklado? Ĉeĥe cyklistické závody de vorto cyklista, kio estas biciklisto. Biciklo estas ĉeĥe aŭ bicikl (preskaŭ arĥaika) aŭ kolo (jízdní kolo) La vorto kolo estas plej multe uzata. El tio mi eliris kaj mi uzus biciklistaj konkursoj - konkursoj en biciklado. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:39, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Krom aliaj biciklistaj konkursoj ekzistas ankaŭ ludo simila al manpilko, sed ludantoj per bicikloj klopodas ŝoti golon. Iu nomis tiun sporton kiel Radpilko, eĉ kiam ĝi estas ludata per bicikloj, ne per radoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 07:48, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Oni povas lanĉi diskuton ĉe VP:AA pri tio. RG72 (diskuto) 09:47, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomendaj paĝoj Riltaoj

Jen estas alinomendaj paĝoj :-) Kategorio:Riltaoj de Ĉeĥoslovakio kaj Pollando kaj Kategorio:Riltaoj de Ĉeĥio kaj Pollando. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:42, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

Terure! Hodiaŭ tajpkoboldo ĉasas min))) RG72 (diskuto) 10:46, 29 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

DEFAŬLTORDIGO

Dankon pro tio. Mi tute ne sciis.--kani (diskuto) 10:46, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde kara. Ni ĉiuj lernas ĉiutage. RG72 (diskuto) 11:02, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Tamen nun mi faras tion, sed eble malĝuste kaj la sistemo reagas malafable per ruĝa averto pri magia vorto, kion mi ne komprenas. Rigardu en Richard Hartshorne.
Antaŭ la dubo, mi forigis la ŝablonon. Mi rigardos aliloken.--kani (diskuto) 13:27, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi jam detektis mian eraron: ĉio estas en ordo. Dankon.--kani (diskuto) 15:08, 25 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Bavaraj princoj

Kara Stanislavo! Koran dankon por via diligenta laboro en Vikipedio, speciale zorgante pri enordigo de artikoloj en taŭgajn kategoriojn. Notu tamen ke vi kreis anakronismon pri bavaraj princoj. Bavario membris en la Sankta Romia Imperio tiel longe kiel tiu ekzistis, sed post ties kolapso ankoraŭ pli ol cent jarojn plu. Bavaraj princoj ne nepre estis princoj de la SRI, kaj la sola nuna membro en la kategorio *definitive* ne estis.

Mia ideo pri kategoria arbo estas ĝenerale tia:

  • "Germanio" estas ĝenerala nocio kun vasta etendo en geografio, kaj principe neniel limigita en tempo. Ĝi taŭgas por kategorioj je tre alta nivelo.
  • "Sankta Romia Imperio" estas tre preciza nocio, limigita en geografio kaj tempo. Ĝi kategoriiĝu sub "Germanio".
  • same ĉiuj aliaj germanaj ŝtatoj, teritorioj, reglandoj, kiuj iam ekzistis en limigita tempo kaj loko.
  • Kiel konate, multegaj el tiuj historiaj estis partoj aŭ membroj de aliaj tiaj. En ĉiu tia kazo taŭgas subkategoria rilato. Sed normalkaze nur kiam la eta parto tute aŭ plejgrandparte membris en la alia dum la tuto aŭ plejgrandparto de sia ekzisto. En kazo de dubo, prefere metu ion tuj sub "Germanio" ol sub alia subkategorio de tio. "Bavario" ne subkategorias sub SRI, nek "Reĝlando Bavario" sed "Duklando Bavario" kaj "Elekto-Bavario" jes.

Simile ĉiuj bavaraj reĝoj, germanaj imperiestroj, imperiestroj de la SRI, "reĝoj de Germanio" ktp. estas sub la ĝenerala "Germanaj regnestroj".

Tial mia simpla propono: Forigu la kategorion "princoj de la SRI" de la "bavaraj princoj". Subkategoria rilato tie simple ne ekzistas.

Ĉu vi konsentas? Sincere, Moldur (diskuto) 13:52, 27 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Senprobleme, kara. Sed ĉu vi tute certas pri tio? Mi ja sekvis modelon de la anglalingva Vikipedio. RG72 (diskuto) 05:02, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ili eble eraras, aŭ ili havas iom alian ordigsistemon. Jen ilia problemo, ne nia. Jes, mi tute certas pri tio. Dankon pro via kunlaboro! Moldur (diskuto) 10:49, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉu vi povas forigi tiun ĉi artikilon? Ni ja havas unu pri karlo, sed mi ne povis trovi nin, ĉar mi erare uzis plenan titolon. Dankon. Kicior99 (diskuto) 20:21, 28 mar. 2020 (UTC)[Respondi]

Uniono_di_la_Linguo_Internaciona_Ido

Vi patrolis la nuligon de miaj ŝangoj de la artiklo Uniono_di_la_Linguo_Internaciona_Ido. Mi konfirmas kiel membro de la ULI ke tia organisacio ke ĝi ankoraû eksistas. Eksa membro de la ULI faris tiajn ŝanĝojn pro personala venĝo kontraû la ULI. Ĉi tie estas miaj argumentoj ek la debato-paĝo. Bonvenu provu ilin. Dankegon!

La ULI ne disolvis Unu uzanto, kiu estis sin ekskludita de ULI, provas disvastigi falsajn informojn pri la organizo ULI. Lasu ilin diskuti ĉi tie la faktojn kaj poste decidi laŭ komunumaj reguloj. Mi volas komenci diskuton pri ĉi tio bonvolu peti helpon de administranto kaj administranto por esplori la jenajn faktojn: Ĉi tie vi povas trovi la statuton de ULI: [1] Laŭ tiu statuto: §36 "La Uniono dissolvas, se un triimo dil membro postulas lo e se du triimi dil membroj aprobas la dissolvon. En kazo de dissolvo la Komitato decidis pri la havajo dil Uniono." Ĝi signifas en la angla "La Unio dissolviĝas se triono de la membroj postulas ĝin kaj du trionoj voĉdonas por ĉi tiu decido. En kazo de malfondo la Komitato decidas pri la posedaĵo de la Unio". Neniam okazis tia voĉdono. Ne ekzistas alia maniero solvi la ULI laŭ la statuto. Do iu ajn aserto de ULI estas solvita estas malĝusta aŭ bonvolu doni atestojn pri tia voĉdono.

  • La ULI eldonas la Ido-gazeton Progreso. La revuo ankoraŭ estas eldonita kaj ĝia finance subtenata de la Röhnisch-Fundamento, kie ULI postulis financajn rimedojn. Dissolvita unio ne povas postuli monon. Vi povas kontroli ĉi tion sur la paĝo de la fundamento Röhnisch. En la retpaĝo de Röhnisch-Fundamento vi povas vidi ekzemple ke ULI ricevis monon en 2018, bonvolu vidi [2]
  • ULI havas aktivan Facebook-grupon: [3]
  • La banka konto kaj la retpaĝo estas aktivaj. Mi lastatempe transdonis kiel membro de la ULI-mono al tiu konto. Mi certe ne pagos monon al neekzistantaj organizaĵoj. Se necesas mi povas sendi kopion de mia banka komuniko.
  • ULI havas retan domajnon kaj aktivan retejon, bonvolu komparu ĉi tiun enhavon, ĝi estis kreita 2020. [4] Valodnieks (diskuto) 19:04, 31 mar. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi sugestas al vi lanĉi diskuton ĉe diskutpaĝo de tiu artikolo. RG72 (diskuto) 04:44, 1 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Me faris tion, sed mi ne ricevis respondon sed denove śanĝon de la artiklo. Dum la sekvantaj tagoj la rezulton de la nova voto por la Komitato de la organzuro estos publikigita. La aktuala sekretario de la ULI estas Hans Stuifberger de Nederlando Valodnieks (diskuto) 12:00, 4 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
La artiklo pri la ULI nun estas protektita che la Ido-Wikipedio en mea versiono kontraũ la atakoj de la sama uzanto. Vidu [ULI artiklo en la Ido Wikipedio historio de la versioj]

Alinomigo al Trosky

Saluton, ĉu vi povus realinomi paĝon pri Trosky (burgo) al simpla Trosky, kio estas principa signifo? Sub la nocio Trosky oni imagas tuj la burgon. Mi ne povas fari tion mem, ĉar necesas administran forigon por ebligi alinomadon. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 03:40, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton! Farite. RG72 (diskuto) 05:59, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]
Perfekte. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:02, 18 apr. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomigo al Tichá

Saluton RG72, aperis ĉi tie alidirektilo el Tichá al Tichý. Nun necesas alinomi paĝon pri Tichá (distrikto Nový Jičín) al simpla Tichá, sed povas fari tion nur administranto. Ĉu vi faros tion? Reston korektos mi. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 04:06, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Farite. RG72 (diskuto) 04:59, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Bonege. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:55, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Kialo de via amasmalfaro de miaj redaktoj en la artikolo Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko

Kara S-ro Belov,

Vi amasmalfaris miajn 600-bajtojn da redaktoj en la artikolo Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, sen ajna komento. Kial? Ĉu io ajn aldonita de mi estis malĝusta? Amike, Osteologia (diskuto) 14:01, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉar vi fuŝis ĝin. La vorto imperio bezonas artikolon, kion vi povas vidi en PIV. La gubernio nomiĝas Volina gubernio, ne inverse. Akcentoj en la rusa skribo ne estas indikataj, do ne necesas. Do mi nuligis vian redakton. Se vi deziras aldoni ion alian — faru senprobleme. RG72 (diskuto) 14:37, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]
Dankon pro via rapida respondo. ① Pri la akcento en ortografio de rusaj nomoj, fakte, pluraj enciklopedioj (kiel la ruslingva Vikipedio kaj la Granda Sovetia Enciklopedio) ofte indikas la akcenton en nomoj, ĉar ĝi estas malfacile deduktebla (same pri la litero “ё”), speciale por nedenaskaj parolantoj de la rusa lingvo, kiuj legas la Esperantan Vikipedion. (Jen anglalingva artikolo pri la malfacileco: [5]) ② Ĝenerale, mi opinias ke amasmalfaro de aliulaj redaktoj sen klariga komento ne estas bonveniga, speciale en internacia, anonime partoprenebla projekto kiel Vikipedio, kun diverskultura partoprenantaro. Respekte, Osteologia (diskuto) 17:24, 6 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Futbalaj kluboj mondĉampionoj de FIFA

saluton, estas malgranda ŝanĝo aprobi --95.236.167.122 19:22, 9 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Alinomigo Possenhofen (kastelo)

Saluton RG72, ĉu vi povs alinomi artikolon pri Possenhofen (kastelo) al simpla Possenhofen? Necesas tie administra forigo. Mi opinias, ke la simpla nomo sufiĉas. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:01, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Farite. RG72 (diskuto) 06:50, 21 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton

Kaj gratulon pri tiom teknikaj artikoloj pri vehikloj. Mi esploris la vorton modifiko kaj trovis nenion rilatan en PIV. Tiel mi korektis la subtitolojn (ne la tekston) unu al simple Modifo, kiu estas tute esperanta. Poste al Modifaĵo, kiu eble estas la celo.--kani (diskuto) 11:35, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Dankon pro la atentigo, mi esploros kaj poluros ĉion laŭe al tio. Mi planas venrki pliajn artikolojn priajn. RG72 (diskuto) 11:49, 29 jun. 2020 (UTC)[Respondi]

Kategoria pruvo

Saluton!

Klaku al Bálint Balassi, kiu estis hungara poeto, poste sekvu Kategorio:Naskiĝintoj en Zvolen (mi ne metas alireblon, ĉar tiu ĉi artikolo ricveus ĝin); poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio laŭ urboj pli poste klaku Kat:Naskiĝintoj en Slovakio fine klaku Kat:Slovakoj. Se vi sekvas la serion, vi vidos, ke li estas slovako, sed tio ne veras, ĉar li estis hungaro kaj naskiĝis en Hungara reĝlando. Mi ne baras kategoriojn pri slovakoj, eĉ mi kreis modelan kategorion, sed mi protestas kontraŭ slovakigo de hungaroj, kiel faras la kategorio. Tial mi petas la tralaboron!

Cetere vi diris ke mortis en Bratislavo signifas ke nun Bratislavo. Tio estas plej ofte vere, sed tamen ne ĉiam, tial almenaŭ devus mencii ke nun Bratislavo aŭ similan. Sinc. --Crosstor (diskuto) 13:20, 10 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi ne volas okupiĝi pri etnoj en Francio. En Hungario la problemo estas pli komplika kaj fari ordon por mi estis granda problemo en miaj artikoloj. Ekzemple Ferenc Liszt estis ĉiam dulingva (germana-hungara), sed li uzis konsekvence hungaran pasporton eksterlande. Ie mi legis vorton aŭstrohungaro, en miaj pli novaj artikoloj laŭ neceso mi uzis ĝin. Ofte mi uzis hungaria. Tamen la kategorio problemas, mi vidas, ke vi ne kontrolis mian modelan kategorion. Pli supre iu kontrolis mian kategorian serion, eĉ li donis solvon. Tio povas esti iu ajn, sed en tiu formo ne povas resti. Tio estas absurda, ke mi klakas al renesanca hungara poeto Bálint Balassi kaj mi alvenos al Slovakoj. Vi diris, ke tio signifas nun, sed tiam estu solvo, kiu ne slovakigas hungarojn. Mi ne volas krei por hungaroj pli novajn kategoriojn, tio estu farendaĵo de LIMR, kiu startis tian kategorion. Mi vidis ie atentigan tabulon ekzemple tie vivis ankaŭ germanoj kaj hungaroj dum la historio, ne nur slovakoj, ktp. Vi defendas nur LIMR, ĉar tio ne estas via problemo. Kion vi farus, se el rusa poeto kategorie vi atingus alian nacion? Sinc. --Crosstor (diskuto) 14:30, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi citas aldonon de Goren, kiu havas interesan opinion:

Por esti validaj kaj utilaj, vikipediaj kategorioj ideale sekvu leĝojn de aroteorio, t.e. kategorio A estu subkategorio de B nur se ĉiuj anoj de A apartenas ankaŭ al B. Pro tio, ekzemple, Kategorio:Slovakoj povas esti sub Kategorio:Slavoj, kaj tio ĉi estas tute logike valide. Sed okaze de Naskiĝintoj en Slovakio tio ĉi regulo ne sekvatas: nek ĉiu kiu naskiĝis en Slovakio estas slovako, nek ĉiu slovako naskiĝis en Slovakio. Kaj, kiel ofte okazas pro rompo de aroteoriaj reguloj, tio ĉi kaŭzas erarajn kaj paradoksajn rezultojn. Uzanto:Crosstor tutprave ofendiĝis kiam li trovis ke hungaraj famuloj naskiĝintaj en Bratislavo iĝis kategoriitaj kiel slovakoj, ĉar tio ĉi ja estas absurdo: ili ne estis slovakoj nek laŭ etneco, nek laŭ civitaneco (kaj tia civitaneco tiam eĉ ne ekzistis!)
Havi kelkajn kategoriojn por ĉiu lando, aliflanke, tute ne estas timiga, kaj se ili estos logike kaj aroteorie ĝustaj tio entute ne kaŭzos ĥaoson. Ĉiu vikipedio faras ĉi tion sen multaj problemoj.--Goren (diskuto) 15:58, 12 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Dankon, se vi legis ĝin. --Crosstor (diskuto) 03:23, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Ni jam komencis diskuton ĉe Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Kategorio:Naskiĝintoj_en_Bratislavo, do ni daŭrigu ĝin tie. RG72 (diskuto) 04:25, 13 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Pozsony

Saluton!

Mi kreis kategorion Kategorio:Iamaj ĉefurboj de Hungarlando, sed ĝi aperas kiel Bratislavo, sed la ĝusta nomo estus Pozsony, kiu estas aldirektita al Bratislavo. Kiel devas fari, ke aperu Pozsony?--Crosstor (diskuto) 07:34, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

La alidirektilo devas venigi al iu artikolo. Se tio estas unu el malnovaj nomoj de Bratislavo, do ĝi logike kondukas al ĝi. Se temas pri alia urbo kaj haveblas artikolo pri ĝi, do necesas korekti la alidirektilon tiel ke ĝi konduku al tiu nova artikolo pri tiu aparta urbo. RG72 (diskuto) 12:15, 24 jul. 2020 (UTC)[Respondi]
La artikolo (alidirektilo) Pozsony estu en la kategorio. Mi nun faris tion. - Moldur (diskuto) 20:44, 25 jul. 2020 (UTC)[Respondi]

Francafriko

Saluton Stanislavo! koncerne artikolon Francafriko, mi vidis, ke vi forbaris uzanton "185.228.230.233" - nu, mi konfesas ke la frazo "CEMAC-landoj fine forlasos la CFA-Frankon por ECO." estas tre mistera kaj apenaŭ komprenebla, tamen tio rilatas al "Communauté économique et monétaire de l'Afrique centrale" kaj al eco (mono). Miaopinie, tio ne estas fuŝaĵo. --Dominik (diskuto) 09:06, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Mi faris tion sekve de longdaŭra vandalismo fare de anonimuloj, kiuj preskaŭ ĉiutage fuŝas tiun ĉi artikoon, enigante senbazajn asertojn jen en la franca, jen (nun) en Esperanto. Mi supozas ke ĉi-foje unu el ili uzis aŭtomatan tradukilon por aldoni tiun ĉi frazon. Iel aŭ tiel, tiaj senbazaj asertoj estas foigendaj kaj la vandaloj blokendaj. Vikipedio estas malkonvena loko por politikaj bataloj. RG72 (diskuto) 10:38, 2 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Danko

Saluton RG72. Dankon pro via fido. Mi vidis, ke vi ofte patrolis miajn kontribuojn kaj nun proponis min kiel pasiva revizianto. Do, dankon! Estas ankorau problemo: Sur la paĝo pri Wilhelm Ostwald troviĝas sub citaĵo ŝablonkesto pri EdE, kiun oni devus aktualigi. Pri tio mi ne havas spertojn. Salutas sincere --Sciureto (diskuto) 09:50, 21 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Ne dankinde, kara. Sed kion vi volas aktualigi? Ĉu enhavon de la citaĵo? Do simple redaktu ĝin. RG72 (diskuto) 10:02, 21 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
En la kesto estas la indiko: forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon. --Sciureto (diskuto) 11:49, 21 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi vidis ke la artikolo jam estas tre ampleksa, do oni povas ne mencii ke iam ĝi baziĝis sur kelkfraza fonto el EdE. RG72 (diskuto) 05:19, 22 aŭg. 2020 (UTC)[Respondi]

Aŭto

Saluton. Vi malfaris mian ŝanĝon de aŭto- al mem-. Mi gratulas vin pro ampleksa kono pri teknikaj aferoj, kemio kaj medicino tiuokaze, sed mi faris tiun intencitan plibonigon en la senco, ke PIV tute ne agnoskas prefikson aŭto-, kio tute devus esti komprenata kiel aŭtomobilo kaj tie tute ne estas la afero. Ja povas esti neologisma termino "aŭtimuneco" sed tio povas esti ankaŭ "memimuneco" kaj la aŭtoro de tiu artikolo povus decidi pri la ĝusta titolo kaj eĉ inkludi la alternativan titolon, sed simple forigi PIV-igon de la teksto eble ne estas la plej afabla maniero defendi la netuŝeblecon de la artikoloj. Mia memoro, kiel ĉiuj, iomete malboniĝas, sed mi klopodos memori, ke "viaj" artikoloj estas netuŝeblaj.--kani (diskuto) 12:47, 8 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Kompreneble ne, ĉiuj artikoloj estas tuŝeblaj kaj redakteblaj kaj vi povas vidi tion en historio de dekoj da artikoloj, kiujn verkis mi, sed poste plibonigis aliuloj. Mi lasis klarigon de tiu malfaro, sed evidente ĝi malaperis dume. Mi estas ne tro sperta pri teknikaj aferoj. Mi malfaris la redakton, ĉar mi ĉiam klopodas sekvi jaman lingvouzon kaj ĉi-foje, post esplori en Guglo, mi vidis ke aŭtoimuna havas en Esperanto 2000 trafojn dum memimuna nur 274. En sciencaj tekstoj ofte estas uzataj terminoj, pruntitaj el aliaj lingvoj, do simple ne analizeblaj. Ni diras artrito, ne artikinflamo, kvankam sufikso it ne ekzistas en Esperanto. Ni diras nefrito, ne reninflamo, ktp. Do evidente ankaŭ ĉi-foje la komunumo simple sekvas tiun tradicion. En Esperanta Medicina Terminaro (Hradil 1979) ni legas:
AŬTO-, (Gr. autos = mem), -agresio, -anamnezo, -antigeno, -antikorpo, -digesto, -erotismo, -gena, -grefto, -hemoterapio, -hipnozo, -fitona (A. autochthon, origina, aperanta en loko de sia origino), -imuneco, -intoksiĝo, -katalizo; -klavo, -lizo, -noma (nerva sistemo), -nomeco, -nomio, --plastiko, -psio, -radiografio, -smio, -somo, -sugestio, -tokseco, -tomio, -transfuzio, -transplantado, -trofa

Mi esperas ke nun tiu ĉi miskompreno estos klara kaj vi plu diligente plibonigos ankaŭ miajn artikolojn. Ni ĉiuj laboras por la sama afero.RG72 (diskuto) 13:09, 8 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Ĉio en ordo. Amike.--kani (diskuto) 19:17, 8 sep. 2020 (UTC)[Respondi]


Multvikia misuzanto

Saluton. Kara RG72, unu plurvikia ĉikananto persekutas min kaj miajn redaktojn en ĉiuj vikioj kaj modifas miajn uzantajn paĝojn kaj diskutajn paĝojn kaj dosierojn sur Commons. Nun li venis ankaŭ en esperantan vikion ( [6] ) . Li jam estis forbarita pro multvikia misuzo de diversaj IP-adresoj ( [7] ), sed daŭre faras tion de aliaj IP-oj. Ĉu vi povus sugesti la taŭgan procedon en Eo-vikio? Plej amike, Seveleu-Dubrovnik (diskuto) 13:45, 17 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Hm, komplika situacio. Mi aldonis forigpton al Vikipedio:Forigendaj_artikoloj#Maxime_Seveleu-Dubrovnik, do mi proponas ke vi prezentu ĉiujn argumentojn tie. Se la komunumo decidos ke tio estas vandalismo, mi baros vandalon. RG72 (diskuto) 14:45, 17 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Naskiĝis

Saluton! Vi lasis mesaĝojn sur mia diskut-paĝo sub la temo Arbitra redaktado. Ĉu vi povas respekti la lastan korekton de miaj artikoloj pri Jean Jouzel, pri Jean Perrin kaj pri Gérard Berry ? Mi komprenas, ke vi preferas la uzado de la sufiksan vorton "naskiĝis" ol la pasivan formon "estis naskita". Mi konsentas, ke la unua formo estas pli simpla. Ĉu en lasta korekto vi ne rimarkis, ke mi anstataŭigis "estis naskita la XX-an" per "naskiĝis je la XX-a" ? Bedaŭrinde, vi ne akceptis ĝin ! Fakte, la akuzativo post verbo, kiu havas la sufikson "-iĝ", estas tre strange (t.e. naskiĝis la XX-an)! Rigardu en PIV : neniu fraz-ekzemplo montras la akuzativon, ĉar laŭ la defino de la sufikson : "-iĝ povas sekve esprimi tute egale agon pasive toleratan (spegulo rompiĝas) aŭ aktive faratan de la subjekto sur sin mem (mi sidiĝas)". Cetere, vi diris ke ekzistas "tradiciojn pri lingvouzo" kaj tiel oni ne devas uzi la pasivan formon "estis naskita". Estas kontraŭgramatike. Ĝis.--Rubujeto (diskuto) 12:20, 19 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton! Mi aprobis plurajn ŝanĝojn en aliaj artikoloj redaktitaj de vi. Se vi preferas naskiĝis je" tio ne estas problemo (se ne temas pri amasa korektado, kiu ajnakaze devas esti unue aprobita de la komunumo). Sed ne necesas ŝanĝi datojn kiel "20-a" al "20a". Tio jam okazis antaŭe kaj post respektiva diskuto la komunumo elektis la unuan varianton kaj oni nuligis tiajn ŝanĝojn. Prefere ni ne ripetu la sakstraton iritan. RG72 (diskuto) 15:48, 19 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton, kara RG72,

Mi ne komprenas kial vi malfaris miajn ŝanĝojn. Laŭ necesas proponi en la artikolo la nomojn, kiujn oni uzas en la koncernata lando.

Amike,

Saluton kara! Mi ne komprenas pri kio vi parolas, nek trovis tion en la historio de la paĝo. Kio okazis? RG72 (diskuto) 05:20, 1 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Reordigo de du kategorioj

Saluton RG72, aperis ĉi tie du kategorioj pri la sama afero - Kategorio:Akvofontoj kaj Kategorio:Fontoj akvaj. Kiu restos kaj fariĝos "ĉefa" kaj kiu estas forigenda? Dankon por la reordigo. Petr Tomasovsky (diskuto) 05:43, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Mi forigis la duan kaj metis ĉiujn artikolojn sub la unuan, ĉar ĝia nomo estas pli klara kaj laŭregula (oni ne uzas iversan vortordon en Vikipedio). Mi pensas ke estus pli bone alinomi Kategorio:Fontoj al Kategorio:Akvofontoj, ĉar fontoj estas tro ĝenerala termino (ankaŭ historiaj dkumentoj estas fontoj), pro kio ekzemple la anglalingva kategorio ĝustigas ke temas pri hidrologio. RG72 (diskuto) 06:03, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi scias, ke la fontoj estas ankaŭ dokumentaj kaj literaturaj, sed tiuj fontoj estas en konkretaj paĝoj. Simple ni povus diri, ke ĉiu informo havas sian fonton. Ĉu do sulfura fonto estus konvena por kategorio Akvofontoj? Se jes, bv aldoni ĝin tien kaj la simpla kategorio Fontoj estas realinomenda al Akvofontoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 06:26, 7 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton. Tiu artikolo estis proponita kiel Elstara artikolo en 2017, sed ankoraŭ ricevis nur du porajn voĉdonojn kaj neniun malporan. Eble vi iom kontribuis al ĝi. Se eblas, bv baloti por ke oni povu finigi la aferon. Dankon.--kani (diskuto) 21:24, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Tamen mi ĵus konstatis, ke la baloto estas fermita, sed la plenumo ne estis farita. Do, mi demandis la respondeculon.--kani (diskuto) 23:41, 22 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Atenco kontraŭ Heydrich

Saluton RG72, vi alinomis la paĝon titolita Atenco kontraŭ Reinhard Heydrich al Operaco Anthropoid. Mi volis alinomi la paĝon al Atenco kontraŭ Heydrich, sed tia paĝo jam ankaŭ ekzistas. Ĉu vi povus realinomi ĝin al Atenco kontraŭ Heydrich, ĉar tiu paĝo fakte temas pri la atenco mem, kaj ĝi devas esti ligita en intervikioj al cs:Atentát na Heydricha. Pri operaco Anhropoid mem temu alia paĝo, kiu ligas nun al intervikioj, ekz. cs:Operace Anthropoid. Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 19:21, 29 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Jes, antaŭ jaroj mi trovis ke tiu preskaŭ unika artikolo ekzistas dum mankas pli baza pri la operaco ĝenerale. Do serĉantoj de informoj pri la operaco Android trovas neniun dum apenaŭ iu serĉas rekte informojn pri la atenco kiel ĝia parto (ja tia artikolo ekzistas nur en la ĉeĥa, almenaŭ tiutempe). Ĉu ne estus pli bone unue krei pli ĝeneralan artikolon pri la operaco ĝenerale kaj poste lasi en ĝi ligilojn al ĝia parto forme de la atenco? Tio estas nuraj sugestoj. Kompreneble mi povas alinomi ĝin kiel vi petas. RG72 (diskuto) 03:30, 30 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Por tio estus bone alinomi ĝin, por ke mi povu komenci paĝon pri operaco Anthropoid. Eble poste konvenus iom reverki la nunan paĝon. Petr Tomasovsky (diskuto) 08:45, 30 nov. 2020 (UTC)[Respondi]
Mi faris. La spaco por Operaco Anthropoid nun estas libera. RG72 (diskuto) 08:48, 30 nov. 2020 (UTC)[Respondi]

Forigenda paĝo

Saluton RG72, dankon por forigo de kategrioj. Restas ankoraŭ unu mistitolita (Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen), sed bedaŭrinde en la ligitaj paĝoj mi ne trovis ligilojn al tiu ĉi kategorio, por ke mi povu korekti ĝin, do en la paĝoj estas ligiloj al ambaŭ kategorioj. La Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen aperas "iel aŭtomate". Ĉu vi scias, kie aŭ kiel forpreni ĝin el la paĝoj, por ke vi povu forigi la kategorion? Ĉu forigo de la kategorio helpus solvi tion? Dankon. Petr Tomasovsky (diskuto) 10:22, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Saluton kara! Ufff mi esploris ĉion, sed vere ne scias kiel fari tio. Eble iu teknike pli sperta povus helpi. RG72 (diskuto) 10:50, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Ĉu vi provis forigi ankoraŭ paĝon Kategorio:Mortintaj en la koncentrejo Sachsenhausen. Restos nur ligiloj al ĝusta kategorio. Petr Tomasovsky (diskuto) 11:25, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Farite. RG72 (diskuto) 14:23, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]
Post la forigo aperis en la paĝoj ruĝa kategorio. Mi kaŝis la ŝablonon informkesto homo kaj la ruĝa, forigita kategorio maaperis. Ŝajnas, ke eble Vikidatumoj aperigas la forigitan ŝablonon aŭ eble iu el moduloj, kie ĝi estas skribita. Petr Tomasovsky (diskuto) 14:56, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Korektita en Vikidatumoj. Petr Tomasovsky (diskuto) 15:22, 1 jan. 2021 (UTC)[Respondi]

Amaro Pargo

Saluton, vi povas akcepti la lastan korektitan eldonon. Dankon: Amaro Pargo.--87.223.232.128 13:34, 25 jan. 2021 (UTC)[Respondi]