Denizo de Parizo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
DidCORN (diskuto | kontribuoj) e Multaj komunumoj kun Saint-Denis |
Moldur (diskuto | kontribuoj) e ŝirkaŭ -> ĉirkaŭ |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
[[Dosiero:Henri Bellechose 001.jpg|eta|280px|eta|<center>Altara bildo el la jaro 1416 en la [[Baziliko de Saint-Denis]]: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo]] |
[[Dosiero:Henri Bellechose 001.jpg|eta|280px|eta|<center>Altara bildo el la jaro 1416 en la [[Baziliko de Saint-Denis]]: la lasta komunio kaj martiro de la sankta Denizo]] |
||
Denizo dum la [[3-a jarcento]] post Kristo – probable iom antaŭ la jaro [[250]] laŭ sendo de la kristana [[papo]] ''Fabianus'' – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de [[Romo]] al [[Gaŭlio]], por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj |
Denizo dum la [[3-a jarcento]] post Kristo – probable iom antaŭ la jaro [[250]] laŭ sendo de la kristana [[papo]] ''Fabianus'' – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de [[Romo]] al [[Gaŭlio]], por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj ĉirkaŭ ''Lutetia'', la nuna [[Parizo]] kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj ''Rustikus'' kaj ''Eleutherius''. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto [[Montmartre]] (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita. |
||
En tiu loko la [[frankoj|franka]] reĝo ''Dagoberto la 1-a'' dum la jaro [[626]] konstruigis abatejon kaj [[baziliko de Saint-Denis|bazilikon]] honore al la sanktulo. Tiu [[baziliko]] iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo [[Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)|Saint-Denis]]. |
En tiu loko la [[frankoj|franka]] reĝo ''Dagoberto la 1-a'' dum la jaro [[626]] konstruigis abatejon kaj [[baziliko de Saint-Denis|bazilikon]] honore al la sanktulo. Tiu [[baziliko]] iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo [[Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)|Saint-Denis]]. |
Kiel registrite je 18:45, 6 feb. 2021
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Dionizio (nomo) |
Sankta | |||||
Denizo de Parizo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Misiisto en Gaŭlio, episkopo de Parizo, martiro | |||||
Ceteraj titoloj | nacia sanktulo de la katolikoj de Francio | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | latine Dionysius, france Denis | ||||
Naskiĝo | mankas en Romia Italio | ||||
Morto | 3-a jarcento en Luteco, Romia Gaŭlio, Romia Imperio | ||||
Mortis per | senkapigo vd | ||||
Tombo | Baziliko de Saint-Denis vd | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Ŝtataneco | Roma regno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto • katolika episkopo vd | ||||
| |||||
Sanktulo kaj martiro | |||||
Honorata en | katolika kaj anglikana eklezioj, aparte en Francio, Hispanio kaj Germanio | ||||
Festotago | 9-a de oktobro | ||||
Atributoj | disigita kapo surmane | ||||
Patroneco | urboj Parizo kaj Krefeld | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Denizo de Parizo, latine Dionysius kaj (france Denis aŭ Denys – nomita laŭ la greka nomo Dionysos (Denizo) – estis kristana misiisto en Gaŭlio, unua episkopo de Parizo kaj kristana martiro. Li estas nacia sanktulo de la katolikoj de Francio kaj patronoj de la urboj Parizo en Francio kaj Krefeld en Germanio.
Vivo
Denizo dum la 3-a jarcento post Kristo – probable iom antaŭ la jaro 250 laŭ sendo de la kristana papo Fabianus – kune kun ses aliaj kristanaj episkopoj sendiĝis de Romo al Gaŭlio, por tie diskonatigi la ideojn de kristanismo. Li konvinkis lokajn enloĝantojn en kaj ĉirkaŭ Lutetia, la nuna Parizo kaj tiama ĉefurbo de Gaŭlio, pri kristaniĝo kaj estis elektita la unua kristana episkopo de Parizo. La romia provincestro malaprobis tion, kaj ordonis la malliberigon kaj senkapigon de Denizo kaj liaj du akompanantoj Rustikus kaj Eleutherius. La kristana legendo rakontas, ke la episkopo post sia senkapigo en placo sur la urba monto Montmartre (monto de la martiroj) prenis sian fortranĉitan kapon, lavis ĝin en apuda fonto kaj migris kun la kapo enmane ses kilometrojn al norda direkto, kie li finfine mortis kaj estis poste entombigita.
En tiu loko la franka reĝo Dagoberto la 1-a dum la jaro 626 konstruigis abatejon kaj bazilikon honore al la sanktulo. Tiu baziliko iĝis la tombejo de la reĝoj de Francio, kaj la ĝermo de la urbo Saint-Denis.
Sanktigo
Dionysius iĝis kristana sanktulo (Saint Denis en la franca lingvo) de la katolika kaj anglikana eklezioj. Lia memoro dum la sekvaj jarcentoj estis aparte viva en Francio, Hispanio kaj Germanio. Lia oficiala memortago estas la 9-a de oktobro.
Laŭ Denizo de Parizo inter alie nomiĝas la urbo Saint-Denis kaj la departemento Seine-Saint-Denis en Francio, la komunumo Saint-Denis en la franclingva Aosta Valo en Italio kaj la komunumo Saint-Denis en la insula, transmara departemento Reunio de Francio. Clos Saint-Denis estas fama vitejo en la franca komunumo Morey-Saint-Denis en la regiono Burgundio. Multaj aliaj komunumoj enhavas la terminon Saint-Denis en siaj toponimoj.
La multaj knaboj kaj viroj kun nomo Dennis kaj Denis, kiuj aparte multnombre fine de la 20-a jarcento ricevis sian personan nomon, vivtenas la nomon de Denizo de Parizo. La knaboj kaj viroj kun la persona nomo Deniz de la turka lingvo tamen ne rilatas al la historia kristano - Deniz en la turka lingvo signifas simple "maro".