Terpiro: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e Roboto: Automata tekst-anstataŭigo: (-ankaǔ +ankaŭ) |
e Kategorio:Radiklegomo forigita; Kategorio:Radiklegomoj aldonita per HotCat |
||
Linio 44: | Linio 44: | ||
[[Kategorio:Uzadplanto|Topinamburo]] |
[[Kategorio:Uzadplanto|Topinamburo]] |
||
[[Kategorio:Nearktisa flaŭro]] |
[[Kategorio:Nearktisa flaŭro]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Radiklegomoj]] |
||
[[Kategorio:Alkoholaj trinkaĵoj]] |
[[Kategorio:Alkoholaj trinkaĵoj]] |
||
[[Kategorio:Neobiotoj]] |
[[Kategorio:Neobiotoj]] |
Kiel registrite je 23:56, 9 feb. 2021
Terpiro | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
La planto
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Helianthus tuberosus L. | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Terpiro (Helianthus tuberosus, pro tio ankaŭ nomata tubera helianto) estas plurjara, moltiga legomplanto kun stolonoj havantaj tigotuberojn utiligeblajn kiel legomo, valora por diabetuloj kaj kiel furaĝo.
Priskribo
Ĝi apartenas al la familio de asteracoj (kompozitacoj) (Asteraceae, aŭ Compositae), origine kreskis en norda Ameriko, estis kultivata ĉefe pro la manĝeblaj tuberoj. Ĝi apartenas al la sama genro (helianto) kiel sunfloro (Helianthus annuus). Same kiel la sunfloro ĝi havas grandajn foliojn kaj (kontraŭe al tiu) malgrandajn, forte flavajn florojn.
Ĝi altas 2-3 m, la rezervaj organoj estas tigotuberoj, kreskantaj sur disbranĉiĝanta subtera tigo. La belaj infloreskoj aperas fine de somero, en frua aŭtono, la unuopaj petiolaj floroj estas flavaj, la tubaj floroj estas flavaj, brunetaj, purpuraj.
La subteraj tuberoj havas diversajn formjon kaj pezas ĝis ĉ. 110 g. La koloro de la tubera ŝelo povas varii de helbruna ĝis purpura, bruna, ruĝa. La ŝelo estas tre maldika, la tuberoj rapide elsekiĝas en aero. La interno de la tubero estas blanka kaj kraka. La tubero riĉas je planta fibro, mineraloj.
La planto estas multigebla per displantado de la tuberoj, ĝi toleras la pli malriĉajn grundojn, ĝi apenaŭ havas plantajn kaj bestajn damaĝantojn.
Terpiro bone toleras sekecon kaj froston.
La plantado de la tuberoj povas okazi aŭ aŭtune (je profundo de 10-12 cm en sabla grundo) aŭ pintempe (je profundo de 8-10 cm en sabla grundo; je 6-8 cm en malloza grundo). La vicodistanco devas estis 50-70 cm, la najbara distanco 40-50 cm.