Fondumo Esperanto-säätiö: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TAA (diskuto | kontribuoj)
Ligilo al Fondumo Esperanto-säätiö
Linio 13: Linio 13:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
Oficala retejo de [http://www.fondumo.esperanto.fi Fondumo Esperanto] (ne antaŭ 2021)
Oficala retejo de [http://www.fondumo.esperanto.fi Fondumo Esperanto]


(finna, angla) [https://www.prh.fi/fi/index.html Administracio de Patentoj kaj Registroj]
(finna, angla) [https://www.prh.fi/fi/index.html Administracio de Patentoj kaj Registroj]

Kiel registrite je 17:01, 11 feb. 2021

Fondumo Esperanto, oficiale registrita kiel Fondumo Esperanto-säätiö (säätiö estas la finna vorto por Fondumo), estas Finnlanda fondumo establita en 1955. Ĝian bazan kapitalon donacis la geedzoj Marke kaj Vilho Setälä. D-ro Vilho Setälä (1892–1985) estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento.

Kvankam ĝi nuntempe ne plu eldonas librojn, dum la vivo de Setälä la Fondumo estis grava esperanta libro-eldonejo, kiu i.a. eldonis represojn de romanoj de Jean Forge, verkojn de Adolf Holzhaus pri Zamenhof kaj Esperanto, la esperantan tradukon de Kalevala (1964) kaj plurajn lernilojn, inter kiuj la plej disvastigita estas la tutmonde uzebla lernolibro Privilegia Vojo al Lingvoscio: Esperanto de Vilho Setälä (unua eldono 1958).

La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondumoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la Finnlanda Ministerio de Justico.

Laŭ sia nuna statuto ĝi unuavice subtenas Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj[1], okaze ankaŭ al eksterlandanoj kiel ekzemple por traduko de la romano Sep fratoj de Aleksis Kivi en la bengalan surbaze de la Esperanta traduko[1].

Vidu ankaŭ

Fondaĵo

Civita Banko

Eksteraj ligiloj

Oficala retejo de Fondumo Esperanto

(finna, angla) Administracio de Patentoj kaj Registroj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Retejo de Fondumo Esperanto-säätiö