Frekvenco-miksilo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
e Reviziis
e Dominik movis paĝon Ofteco miksilo al Frekvenco-miksilo: titolo konforma kun enhavo de artikolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 03:18, 26 feb. 2021

Simbolo de frekvenco-miksilo

En elektroniko, frekvenco-miksilo, estas ne-lineara elektra cirkvito kiu kreas novajn frekvencojn el du signaloj aplikitaj al ĝi. En ties plej ofta apliko, du signaloj estas aplikataj al frekvenco-miksilo kaj ĝi produktas novajn signalojn ĉe la sumo kaj diferenco de la originalaj frekvencoj. Aliaj frekvencaj komponantoj ankaŭ povas esti produktitaj en praktika frekvenco-miksilo.

Frekvenco-miksiloj estas ĝenerale uzataj por ŝovi signalojn de unu frekvenca gamo al alia, procezo konata kiel heterodinado, por oportuno en dissendo aŭ plua signala pretigo. Ekzemple, kerna komponanto de superheterodina ricevilo estas frekvenco-miksilo uzata por ŝovi ricevitajn signalojn al ofta meza frekvenco. Frekvenco-miksiloj estas ankaŭ uzataj por moduli portantan signalon en radio-dissendiloj.

Tipoj

La esenca karakterizaĵo de frekvenco-miksilo estas ke ĝi produktas komponanton en sia eliro kiu estas la produkto de la du eniraj signaloj. Aparato kiu havas ne-linearan (ekz. plurlinearan) karakterizaĵon povas funkcii kiel frekvenco-miksilo. Pasivaj frekvenco-miksiloj uzas unu aŭ plurajn diodojn kaj dependas de sia ne-lineara rilato inter tensio kaj kurento por provizi la multobligan elementon. En pasiva frekvenco-miksilo, la dezirata elira signalo havas ĉiam pli malaltan potencon ol la eniraj signaloj.

Aktivaj frekvenco-miksiloj uzas amplifilon (kiel transistorovakua tubo) por pliigi la forton de la produktita signalo. Aktivaj frekvenco-miksiloj plibonigas izolecon inter la konektiloj, sed povas havi pli altan bruon kaj pli da elektro-konsumo. Aktiva frekvenco-miksilo povas esti malpli tolerema al troŝargo.