Hanafuda: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 53: Linio 53:
|Ayame ({{lang|ja|菖蒲}}, [[Irido]])
|Ayame ({{lang|ja|菖蒲}}, [[Irido]])
|Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: [[Irido]] kaj Ok-tabula Ponto (10 poentoj)
|Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: [[Irido]] kaj Ok-tabula Ponto (10 poentoj)
|{{nowrap|[[Dosiero:Kintengu 05c.png]] [[Dosiero:Kintengu 05d.png]] [[Dosiero:Kintengu 05h.png]] [[Dosiero:Kintengu 05s.png]]}}
|{{nowrap|[[Dosiero:Kintengu 05d.png]] [[Dosiero:Kintengu 05h.png]] [[Dosiero:Kintengu 05s.png]]}}
|-
|-
|Junio
|Junio

Kiel registrite je 07:05, 2 mar. 2021

Hanafuda (花札?)
Koi Koi
Komenco de partio de Koi-Koi
kartludoludkarto
Nombro de ludantoj 2-6
Daŭro de preparo 2 minutoj
Daŭro de ludo 10-180 minutoj
Hazardo Meza
Necesaj kapabloj Strategio
Estiĝo 19-a jarcento
vdr

Hanafuda (花札 japane?), esperantlingve florkartoj, estas tradiciaj japanaj ludkartoj. Ili enhavas 12 seriojn da 4 floraj kartoj kiuj ĉiuj figuras monaton de jaro. Tiuj kartoj estas tre komunaj kaj famaj en Japanio, en Koreio, kie ili estas nomataj Hwa-t'u, kaj ankaŭe en Havajo kie oni ludas SakuraHigobana. Hanafuda ankaŭ rilatas la ludojn kiujn oni povas ludi per tiuj kartoj.[1][2]

Historio

Dosiero:Hanafuda b1.jpg
Hanafuda

Je 1549, dum la erao Tenbun elŝipiĝis la misiisto Francisco Xavier en Japanio. Lia ŝipanaro kunportis ludkartarojn el Eŭropo. Tiam ludkartoj kaj ĝia uzado por hazardludoj famiĝis. Japanio poste kondamnis fremdajn ludkartojn je 1633, kiam la lando fermiĝis al eksterlandanoj.[3] Malgraŭ tiu kondamno, hazardludoj restis famegaj.

Japanoj evoluigis iliajn proprajn kartojn kun floroj, tio kreas miksaĵon de la eŭropa kaj la japana kulturoj. Tiam la kartoj Hanafuda ekaperis.

Je 1886, dum la erao Meiji, la ministraro de Japanio denove rajtigis ludkartojn. Je 1889, iu ludisto nomata Yamauchi Fusajiro profitis la okazon por fondi en Kioto firmeton kiu produktas Hanafuda: Nintendo Koppai. Tiu firmeto famiĝis tre rapide, kaj nun estas mondfama pro siaj videoludoj kaj videoludiloj. Sed Nintendo ankoraŭ produktas Hanafuda nuntempe, inkluzivanta specialan eldonon en la universo de Mario, antaŭe havebla tra Klubo Nintendo. Tiu eldono estas plejparte por dediĉi al la historio de Nintendo, prefere ol por specife fari monon. Je 2005, Nintendo enkondukis Hanafuda al la okcidenta mondo, publikiginte Clubhouse Games en Nordameriko (42 Ĉiuj-Tempaj Klasikludoj en Eŭropo) por la videoludilo Nintendo DS. En ĉi-tiu ludo, oni povas ludi Koi-Koi, unu el la plej konitaj ludoj uzante Hanafuda-kartoj.

Kartoj

Estas 48 kartoj, divideblaj en 4 grupojn de kartoj:

  • La «specialaj», kiuj valoras 20 poentojn
  • La «bestaj», kiuj valoras 10 poentojn
  • La «rubandaj», kiuj valoras 5 poentojn
  • La «normalaj», kiuj valoras 1 poenton

Estas 5 specialaj, 9 bestaj, 10 rubandaj kaj 24 normalaj kartoj en unu ludkarto. La valoro de tiuj kartoj kelkfoje estas neutila, kaj ne estas uzata de ĉiuj ludoj. Tamen ebligas plibonan enklasigadon de la kartoj.

Monato Floro Kartoj Bildoj
Januaro Matsu (, Pino) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Ruĝverta gruo kaj Suno (20 poentoj) Dosiero:Kintengu 01h.png
Februaro Ume (, Umeo) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Japana ĉetio en arbo (10 poentoj)
Marto Sakura (, Sakuro) Du Normalaj (1 poento), unu Poezirubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Ĝinmaku (20 poentoj)
Aprilo Fuji (, Visterio) Du Normalaj (1 poento), unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Kukoledoj (10 poentoj)
Majo Ayame (菖蒲, Irido) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Irido kaj Ok-tabula Ponto (10 poentoj) Dosiero:Kintengu 05d.png Dosiero:Kintengu 05h.png Dosiero:Kintengu 05s.png
Junio Botan (牡丹, Peonio) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Tagopapilioj (10 poentoj) Dosiero:Kintengu 06c.png Dosiero:Kintengu 06d.png Dosiero:Kintengu 06h.png Dosiero:Kintengu 06s.png
Julio Hagi (, Lespedezo) Du Normalaj (1 poento), unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Apro (10 poentoj) Dosiero:Kintengu 07c.png Dosiero:Kintengu 07d.png Dosiero:Kintengu 07h.png Dosiero:Kintengu 07s.png
Aŭgusto Susuki (, Ĉina kano) Du Normalaj (1 poento), du Specialaj: Flugantaj anseroj (10 poentoj), Plenluno kaj Ruĝa Ĉielo (20 poentoj) Dosiero:Kintengu 08c.png Dosiero:Kintengu 08d.png Dosiero:Kintengu 08h.png Dosiero:Kintengu 08s.png
Septembro Kiku (, Krizantemo) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Poezi-Sake-Pokalo (10 poentoj) Dosiero:Kintengu 09c.png Dosiero:Kintengu 09d.png Dosiero:Kintengu 09h.png Dosiero:Kintengu 09s.png
Oktobro Momiji (紅葉, Acero) Du Normalaj (1 poento), unu Blua Rubando (5 poentoj) kaj unu Speciala: Cervedo sub Acero (10 poentoj) Dosiero:Kintengu 10c.png Dosiero:Kintengu 10d.png Dosiero:Kintengu 10h.png Dosiero:Kintengu 10s.png
Novembro Yanagi (, Saliko) unu Ruĝa Rubando (5 poentoj) kaj tri Specialaj: Fulmo (1 poento), Swallow (10 poentoj), Ono no Michikaze kun Ombrelo kaj Anuro (20 poentoj) Dosiero:Kintengu 11d.png Dosiero:Kintengu 11c.png Dosiero:Kintengu 11h.png Dosiero:Kintengu 11s.png
Decembro Kiri (, Paŭlovnio) Tri Normalaj (1 poento), kaj unu Speciala: Ĉina fenikso (20 poentoj) Dosiero:Kintengu 12c.png Dosiero:Kintengu 12d.png Dosiero:Kintengu 12h.png Dosiero:Kintengu 12s.png

Ekzemploj de eksaj kartoj

Ludoj

Estas alispecaj ludoj, ludeblaj per Hanafuda:

Referencoj

  1. Games played with Flower Cards. Alirita ́je 2017-20-12.
  2. Pakarnian, John, "Game Boy: Glossary of Japanese Gambling Games", Metropolis, 2010-22-01, p. 15.
  3. Harris, Blake J., Console Wars: Sega, Nintendo, and the Battle that Defined a Generation, It Books, 2014-13-05. (ISBN 978-0062276698). "Chapter 5"