Luis Posada Carriles: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e korektis mortlokon (el Miamo al la apuda Miramar)
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:Posada.jpg|thumb|300px|'''Luis Posada Carriles''' vestita kun uniformo de la Armeo de Usono, en [[1962]].]]
[[Dosiero:Luis Posada Carriles - 1963.jpg|thumb|300px|'''Luis Posada Carriles''' vestita kun uniformo de la Armeo de Usono, en [[1962]].]]
'''Luís Posada Carriles''' (naskiĝis [[15-a de februaro|15-an de februaro]] [[1928]] en [[Cienfuegos]] en [[Kubo]]; mortis [[23-a de majo|23-an de majo]] [[2018]] en [[Miramar (Florido)|Miramar]], apud [[Miamo]], [[Florido]]) estis internacie serĉata [[terorismo|teroristo]], kiu batalis ekde [[1960]] en komisio de la usona [[CIA|Centra informkolekta agentejo]] kontraŭ la kuba registaro. Plurfoje sensukcese atencis kontraŭ la vivo de la [[Kubo|kuba]] [[diktatoro]] [[Fidel Castro]].
'''Luís Posada Carriles''' (naskiĝis [[15-a de februaro|15-an de februaro]] [[1928]] en [[Cienfuegos]] en [[Kubo]]; mortis [[23-a de majo|23-an de majo]] [[2018]] en [[Miramar (Florido)|Miramar]], apud [[Miamo]], [[Florido]]) estis internacie serĉata [[terorismo|teroristo]], kiu batalis ekde [[1960]] en komisio de la usona [[CIA|Centra informkolekta agentejo]] kontraŭ la kuba registaro. Plurfoje sensukcese atencis kontraŭ la vivo de la [[Kubo|kuba]] [[diktatoro]] [[Fidel Castro]].



Kiel registrite je 12:48, 2 mar. 2021

Luis Posada Carriles vestita kun uniformo de la Armeo de Usono, en 1962.

Luís Posada Carriles (naskiĝis 15-an de februaro 1928 en Cienfuegos en Kubo; mortis 23-an de majo 2018 en Miramar, apud Miamo, Florido) estis internacie serĉata teroristo, kiu batalis ekde 1960 en komisio de la usona Centra informkolekta agentejo kontraŭ la kuba registaro. Plurfoje sensukcese atencis kontraŭ la vivo de la kuba diktatoro Fidel Castro.

  • akiris diplomon pri kemio en Havano
  • gvidanta ano de la partio JURE
  • partoprenanto je la planado de invado de Bahía Cochinos (Golfo de porkoj)
  • inter 1961 kaj 1967 li estis dungito de CIA.
  • en 1964 instruktoro pri eksplodaĵoj en CIA-a eduka tendaro en Tampa, en Florido.
  • en 1967, je komisio de CIA, li transprenis direktoran postenon en la venezuela sekretservo (Servicios de Inteligencia y Prevención, DISIP), respondeculo pri tekniko kaj atako kontraŭ maldekstraj reĝim-kontraŭuloj.
  • Li estis – laŭ FBI – kun Orlando Bosch Ávila inicianto de bombatako kontraŭ flugmaŝino de la kuba aviadila asocio Cubana de Aviación en 1976. La aviadilo flugis al Barbado kaj mortis pro la eksplodo 76 pasaĝeroj, inter ili multaj kubaj sportistoj. Bosch kaj Posada estis pro tio kondamnitaj en Venezuelo. Li sukcesis en 1985 eskapi per apogo de Jorge Mas Canosa kaj forlasi Venezuelon.
  • En 1985, li agadis en Elsalvadoro kiel kvartala majstro por la nikaragvaj Contras (kontras – kontraŭuloj). La agadon financis CIA kaj estris ĉefleŭtenanto Oliver North.
  • Li estis kondamnita en Panamo en 2000 pro planado de atako kontraŭ la kuba ŝtatprezidanto Fidel Castro, sed mallongtempe post tio, la panama prezidantino Mireya Moscoso amnestiis lin, unu tagon antaŭ la fino de sia mandato.
  • Posada Carriles faris, planis bombatakojn kontraŭ turismaj centroj de Kubo, ĉe kiu en 1997 mortis itala komercisto. Oni kalkulas je lia konto en Kubo 7 bombatakojn kaj 2 pliajn en kubaj vojaĝagentejoj en Nasaŭo (Bahamoj) kaj Meksiko.

Spite al la pli fruaj agadoj, Posada Carriles rajtas senprobleme moviĝi en 2005 en Usono. Li havas tre striktajn kontaktojn al la ekzilkubanaj gvidantoj kiel Jorge MAS CANOSA kaj Orlando BOSCH ÁVILA, kio supozigas, ke la atakojn eĉ apogis la kontraŭrevoluciulaj grupoj de Miami. Tion firmigas lia intervjuo en New York Times, kie li konfirmis la monricevon de la Cuban-American National Foundation en tuta sumo de 200.000US$ por siaj agadoj.

Multaj gazetoj vidas en la kazo de Posada Carriles pruvon por tio, kiel (ne) serioze traktas usona registaro la militon de Usono kontraŭ terorismo.

Akuzita pri kontraŭleĝa enmigrado, li liberiĝis en aprilo de 2007 kaj venis sub domgardadon.

en Eo Maurice Lemoine: Posada Carriles (Luis)

Eksteraj ligiloj

Artikoloj pri Posada Carriles kaj la terorismo de la usonaj ekzilkubanoj kaj la rolo de la usona registaro

Bibliografieto de artikoloj pri kontraŭkuba terorismo el Usono

- Aŭskultado en la Kongreso de Usono. Posada Carriles : konfesa teroristo kaj kompliceco de la registaro, de Jean-Guy ALLARD

- Komplica teroristo ĝuas senpunecon en Salvadoro, de Jean-Guy ALLARD

- La brutala respondo, de Fidel CASTRO RUZ

- Alvoko : Luis Posada Carriles devas esti juĝata pro siaj krimoj, de La Jiribilla

- [http://mas-eo.org/article179.html Veraj batalantoj kontraŭ terorismo, de Jitendra SHARMA

- La Kvin Kubanoj : kandidatoj por la Nobel-premio, de James PETRAS

- Kvin kubanoj en malliberejo : viktimoj de la obsedo de Bush, de Saul LANDAU

- La kazo de la KVIN : Pruvo de la terorismo de Usono kontraŭ Kubo, de Ricardo ALARCÓN

- Trista paĝo en la historio de usona juro, de Wayne SMITH

- La nepardonebla revolucio, de William BLUM

- Agreso kaj propagando kontraŭ Kubo, de Michael PARENTI

- Enkonduko al : Vaŝingtono kontraŭ Kubo, de Salim LAMRANI

- La Kuba-Usona Nacia Fondaĵo (KUNF) kaj la internacia terorismo, de Salim LAMRANI

- Miamo, nesto de teroristoj, de Ignacio RAMONET

- Kubo kaj Usono - preskaŭ duona jarcento da teroro, de Noam CHOMSKY

- Historio kiun kaŝas la amaskomunikiloj - la Kvin Kubanoj, de Gianni MINÁ