Kristala nokto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Forigis la dosieron Burning_Synagoge_Kristallnacht_1938.jpg forigitan el la Komunejo de Ellin Beltz: per [[:c:Commons:Deletion requests/File:Burning Synagoge Kristallnac |
Forigis la dosieron Interior_of_the_Zerrennerstrasse_synagogue_after_its_destruction_on_Kristallnacht-97573.jpg forigitan el la Komunejo de [[comm |
||
Linio 1: | Linio 1: | ||
[[Dosiero:Interior of the Zerrennerstrasse synagogue after its destruction on Kristallnacht-97573.jpg|eta|maldekstra|La interno de la detruita [[sinagogo]] dum la Kristala nokto en [[Pforzheim]]]] |
|||
[[Dosiero:Interior view of the destroyed Fasanenstrasse Synagogue, Berlin.jpg|eta|maldekstra|La detruita [[sinagogo]] en [[Berlino]]]] |
[[Dosiero:Interior view of the destroyed Fasanenstrasse Synagogue, Berlin.jpg|eta|maldekstra|La detruita [[sinagogo]] en [[Berlino]]]] |
||
'''Kristallnacht''', konata ankaŭ kiel '''Reichskristallnacht''' aŭ '''La Nokto de Rompita Vitro''' aŭ en spegultraduko '''kristala nokto''', estis [[pogromo]] kontraŭ la [[Judismo|judaj]] civitanoj tra la tuta [[Germanio]] dum la nokto de la [[9-a de novembro]] ĝis la [[10-a de novembro]], [[1938]]. |
'''Kristallnacht''', konata ankaŭ kiel '''Reichskristallnacht''' aŭ '''La Nokto de Rompita Vitro''' aŭ en spegultraduko '''kristala nokto''', estis [[pogromo]] kontraŭ la [[Judismo|judaj]] civitanoj tra la tuta [[Germanio]] dum la nokto de la [[9-a de novembro]] ĝis la [[10-a de novembro]], [[1938]]. |
Kiel registrite je 20:33, 19 mar. 2021
Kristallnacht, konata ankaŭ kiel Reichskristallnacht aŭ La Nokto de Rompita Vitro aŭ en spegultraduko kristala nokto, estis pogromo kontraŭ la judaj civitanoj tra la tuta Germanio dum la nokto de la 9-a de novembro ĝis la 10-a de novembro, 1938.
Komenco
Je la 7-a de novembro, 1938, Ernst vom Rath, sekretario de Germana Ambasadejo en Parizo, estis mortpafita de Herschel Grynszpan, juda germano kiu fuĝis el Germanio al Francio. La nazioj uzis tion kiel pretekston por lanĉi pogromon kontraŭ la juda loĝantaro tra la lando.
La pogromo
Kvankam la kampanjo devus esti spontana partoprenis ĝin batalgrupoj de SA kaj eĉ membroj de SS. Rezulte:
- oni murdis 91 personojn de juda nacieco
- bruligis aŭ detruis 267 (povas esti, laŭ novaj donitaĵoj, ke eĉ pli ol mil) sinagogojn
- oni detruis 171 domojn
- profanis preskaŭ ĉiujn judajn tombejojn
- setligis en koncentrejoj ĉirkaŭ 20–30 mil judoj
Oni detruis multe da artverkoj de la juda kulturo. Tamen plimulto de germanoj restis pasiva, nur malmultaj aliĝis al ĉi tiu vandalismo.
La evento nomiĝis Kristallnacht (germanlingve por "kristala nokto") pro la multaj vendejaj fenestroj kiuj rompiĝis dum la nokto. Hodiaŭ en Germanio oni plejofte nomas ĝin Pogromnacht ("pogroma nokto"), ĉar la vorto "Kristallnacht" estas kreaĵo de la nazioj.
La Kristala nokto ekigis novan fazon de kontraŭjudaj agoj de nazia registaro. Antaŭrimedojn por realigi la elmigradon kaj, fine, la ekstermadon de la juda popolo entrepenis la nazioj sen justa proceso.
Memortago
De 1989 estas organizata Internacia batal-tago kontraŭ faŝismo kaj kontraŭjudismo. Pli frue estis Memortago pri la kristala nokto.
Vidu ankaŭ
- Holokaŭsto
- Kontraŭjudismo
- Nacisocialisma Germana Laborista Partio
- Nokto de la longaj tranĉiloj
- Nurenbergaj leĝoj
- Wannsee-konferenco
Eksteraj ligiloj
- Schultheis, Herbert. Die Reichskristallnacht in Deutschland nach Augenzeugenberichten (Bad Neustädter Beiträge zur Geschichte und Heimatkunde Frankens 3). Bad Neustadt a. d. Saale: Rötter Druck und Verlag. 1985. ISBN 978-3-9800482-3-1.
- Richard Overy: Trzecia Rzesza Historia Imperium (Nazia Germanio. Historio de Imperio), Warszawa: Buchmann 2012. ISBN 978-83-7670-290-2.