Uzanto-Diskuto:Simon Peter Hughes: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Pri Vikicitaro: nova sekcio
Etikedo: redakto de fonto je 2017
Linio 44: Linio 44:


Saluton kara Simon mi rimarkis ke en via paĝo aperas la uzantoskatolo {{Ŝ|Uzanto Vikicitaro}}, mi aparte tre interesiĝas pri ĝi. Ĉu vi ŝatus kunlabori kun mi en tiu projekto? --[[Dosiero:Flag_of_Esperanto.svg|15px]] [[Uzanto:Radioamatoro|<span style="font-family:Segoe print; color:#008000; text-shadow:gray 0.2em 0.2em 0.4em;">Radioamatoro</span>]] [[Uzanto-Diskuto:Radioamatoro|''(diskuto)'']] 06:10, 23 mar. 2021 (UTC)
Saluton kara Simon mi rimarkis ke en via paĝo aperas la uzantoskatolo {{Ŝ|Uzanto Vikicitaro}}, mi aparte tre interesiĝas pri ĝi. Ĉu vi ŝatus kunlabori kun mi en tiu projekto? --[[Dosiero:Flag_of_Esperanto.svg|15px]] [[Uzanto:Radioamatoro|<span style="font-family:Segoe print; color:#008000; text-shadow:gray 0.2em 0.2em 0.4em;">Radioamatoro</span>]] [[Uzanto-Diskuto:Radioamatoro|''(diskuto)'']] 06:10, 23 mar. 2021 (UTC)
:Eble. Mi malmulte faris en Vikicitaro. Mi ĉefe trovis bildojn por Vikicitaraj paĝoj en Vikimedia Komunejo. Mia lasta redalto okazis en 2019. [[Uzanto:Simon Peter Hughes|Simon Peter Hughes]] ([[Uzanto-Diskuto:Simon Peter Hughes|diskuto]]) 12:47, 23 mar. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 12:47, 23 mar. 2021

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Simon Peter Hughes!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  -- Yekrats 11:57, 18. Nov 2009 (UTC)

Landonomoj

Saluton, Simon Peter Hughes! Mi ĵus malfaris viajn lastajn ŝanĝojn rilate al Historio de la templanoj. Oni nuntempe uzas ambaŭ formojn de landnomoj en Esperantujo, kaj ankaŭ en Vikipedio. La uj-formo tute ne estas malmoda formo, kontraŭe, pli kaj pli da Esperantistoj uzas ĝin. Vidu la artikolon Listo de landnomoj kaj ties fonton, la paĝon de la Akademio de Esperanto. Ankaŭ jena ligilo povus helpi [1]. Amike, Bea 11:44, 14. Dec 2009 (UTC)

Ankaŭ mi, kiam mi eklernis en 2004, opiniis la uj-formon malmodan kaj antikvecan. Sed antaŭ du jaroj mi legis la libron Rusoj loĝas en Rusujo de Anna Löwenstein en kiu troviĝas tekstoj de multaj esperantistoj, kaj tiel mi konvinkiĝis pri la pli granda facileco de la uj-sistemo por komencantoj. De tiam mi ĉiam uzas tiun sistemon dum instruado, kaj nun ankaŭ dum verkado de tekstoj. Amike, Bea 12:24, 14. Dec 2009 (UTC)

Lastmomenta invito en la Vikipedian konkurson

Saluton! Mi rimarkis, ke vi dum la monato aprilo faris redaktojn en la artikoloj Biero, Geoffrey Chaucer, Mil kaj unu noktoj, Sikismo. Aprilo 2010 estas proklamita "Monato de Vikipedio" kaj dum tiu monato okazas Vikipedia konkurso, en kiu eblas gajni valorajn premiojn. Mi ĝojas informi vin, ke la artikoloj kiujn vi plibonigis troviĝas en la listo de la konkursaj artikoloj, pro kio vi nun tre facile povas partopreni en la konkurso kaj gajni (ni strebos atribui premiojn al ĉiu konkursanto): Sufiĉas ke vi enskribu vian nomon kaj nomojn de la artikoloj en la liston de konkursantoj. Sed atentu: La konkurso finiĝas jam la 30-an de aprilo 2010 je 24:00 laŭ UTC, do post malmultaj horoj! Mi tamen esperas, ke mia invito en la konkurson vin interesos, kaj ke vi sukcesos ankoraŭ ĝustatempe al ĝi aliĝi. Nome de la organizantoj (E@I kaj la vikipedia komunumo), Marek "Blahma" BLAHUŠ 08:04, 30. Apr 2010 (UTC)

Kara antaŭ iom da tempo unuopulo kreis en nia vikipedio portalon pri pedofilio. Tiu portalo fakte ne estas vere necesa kaj evidente estas apologio pri la pedofilia movado, kaj ĝia ununura celo estas bele prezenti amason da diversaj kontribuoj pri pedofiliaj temoj ekzemple kun amaso da citaĵoj de famuloj el antikva tempo, kiuj glorigas la misuzon de infanoj. La ekzisto de tia portalo en Esperanto-vikipedio, kiu en alilingvaj vikiepdioj evidente ne ekzistas aŭ jam estis forigita, povas fakte nur kaŭzi damaĝon al la reputacio de Esperanto-vikipedio, dum ĝia utilo por plibonigo de Esperanto-vikipedio ne estas videbla. Mi tial lanĉis la diksuton kaj postulas en la lanĉita voĉdono la forigon de la portalo. Nature estas komprenebla, se oni hezitas pri kvazaŭa cenzurado de certaj kontribuoj, aliflanke evidente vikipedio ne estas loko por propagando por mondkoncepto ĝenerale kaj eĉ malpli por mondkoncepto, kiun mense sana homo povas nur kondamni. Teorie oni povus konsideri komplete reverki kaj poste rigore kontroli tiun portalon. Unue tamen ja ankaŭ tio estus cenzuro kaj la laborforto bezonata por temo, kiu ja ankaŭ el praktika vidpunkto ne rajtigus la ekziston de portalo, ne estus racia kaj farebla per niaj malmultaj fortoj en Esperanto-vikipedio. Se ni ne forigos tiun portalon, ni verŝajene devus eterne en niaj diskutoj okupiĝi pri ĝi. Tial mi forte pledas, ke vi subtenu mian proponon. Mi invitas vin sekvi en la ĝenerala diksutejo tiun diskuton kaj esprimi vian opionon per partopreno en la baloto. Por subteni la porponon vi simple povas meti en la rubriko por de la Baloto pri forigo de Portalo Pedofilio la indikon {{por}}~~~~~. La kvar tildoj poste transformiĝas al via subkribo kaj dato. Mi dankas al vi por via partopreno en tiu diskuto kaj voĉdono. Por esti klare, la voĉdono temas pri forigo de la portalo, ne pri la forigo de la artikoloj pri la temo. Tiujn artikolojn oni simple devas kontroli kaj revizii laŭ la principoj de objektiveco kaj neŭtraleco. Amike DidiWeidmann (diskuto) 22:00, 30 Dec. 2013 (UTC)

Harper Lee

Saluton. Mi ĵus legis, ke vi aldonis informon pri la forpaso al la artikolo Harper Lee. Sed bedaŭrinde vi stumblis lingve. La vorto "mortigi" (angle to kill) havas alian signifon ol la vorto "morti" (to die). Pro lingva fuŝo mi ĵus korektis la artikolon. Krome mi aldonis kelkajn ŝablonojn, kiel ekzemple {{daton}}, {{vivtempo}} kaj {{lang}}. Ĉilasta ial estas ja sufiĉe malofte uzata de vikipedistoj, kvankam ekranlegiloj (screen reader) bezonas subtenon por distingi lingvojn en la teksto. --Tlustulimu (diskuto) 16:29, 19 Feb. 2016 (UTC)

Pri Vikicitaro

Saluton kara Simon mi rimarkis ke en via paĝo aperas la uzantoskatolo {{Uzanto Vikicitaro}}, mi aparte tre interesiĝas pri ĝi. Ĉu vi ŝatus kunlabori kun mi en tiu projekto? -- Radioamatoro (diskuto) 06:10, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]

Eble. Mi malmulte faris en Vikicitaro. Mi ĉefe trovis bildojn por Vikicitaraj paĝoj en Vikimedia Komunejo. Mia lasta redalto okazis en 2019. Simon Peter Hughes (diskuto) 12:47, 23 mar. 2021 (UTC)[Respondi]