Leternovelo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 5: Linio 5:

Foje la leternovelo aŭ leterromano estas ankaŭ [[historia romano]], kiel en la laste menciita verko, aŭ kun la [[psikologia romano]], kiel en ''The Curious Incident of the Dog in the Night-Time'' de Mark Haddon. Tre ofte la leterverko estas [[membiografio]] kiel en [[Lazarillo de Tormes]] kaj en [[La familio de Pascual Duarte]] de [[Camilo José Cela]]. En multaj okazoj la propra vorto "letero" mem iras al la verkotitolo kiel en la "Leteroj" de la [[Evangelioj]], en [[Letero el la Birmingama prizono]] de [[Martin Luther King]], kvankam en tiu kazoj ne temas precize pri literaturo de fikcio, ''Cartas marruecas'' de [[José Cadalso]], ''Lettres persanes'' de [[Montesquieu]], ''Lettres portugaises'' ktp.

==Aliaj ekzemploj==
* ''[[Lady Susan]]'' de [[Jane Austen]]

{{Bibliotekoj}}
{{Bibliotekoj}}

Kiel registrite je 21:24, 28 mar. 2021

Pamela: Or, Virtue Rewarded. In a Series of Familiar Letters from a Beautiful Young Damsel, to her Parents.
Kovrilpaĝo de la dua eldono de la leternovelo de Samuel Richardson Pamela, or Virtue Rewarded (1740), la plej sukcesa leternovelo de la 18a jarcento, fundamenta en la popularigo de la ĝenro.

La leternovelo estas unu de la formoj de la literatura subĝenro novelo, respektive romano, apartenanta siavice al la ĝenrego rakontoepiko. Tamen estas nek dialogoj nek rakontoj, sed nur leteroj. Povas esti rakontisto ekstera al la leteroj. Ĉiuokaze, la protagonisto, nura aŭ opa, estas fikcia kaj esprimas sin skribe pere de leteroj al dua aŭ duaj personoj kiuj siavice direktas sin al la unua leterverkisto, per de kio foje oni rakontas aŭ aldonas dialogojn ene de la leteroj, sed ĉiam el persona kriterio aŭ vidpunkto, diferenca el tiuj de aliaj roluloj. Kvankam estas pioniraj ekzempleoj en klasikaj epokoj kaj en la Renesanco, la leternovelo kaj leterromano populariĝis ĉefe en la 18a jarcento kaj ege disvolviĝis ekde tiam.

La strukturo de la diversaj noveloj kaj romanoj povas ankaŭ esti tre diversa. En Pamela, or Virtue Rewarded (1740) de Samuel Richardson, la strukturo estas unika, ĉar nur la protagonisto skribas al siaj gepatroj pri siaj problemoj. Kontraste en Cartas marruecas de José Cadalso, laŭ la modelo de Lettres persanes de Montesquieu, marokano veturas tra Hispanio kaj rakontas letere al sia maroka instruisto pri tio kion li vidas, dum la instruisto respondas al li. Miksa strukturo estas tiu de The Ides of March (1948) de Thornton Wilder, en kiu oni inkludas leterojn ene de rakonta strukturo en tria persono.

Foje la leternovelo aŭ leterromano estas ankaŭ historia romano, kiel en la laste menciita verko, aŭ kun la psikologia romano, kiel en The Curious Incident of the Dog in the Night-Time de Mark Haddon. Tre ofte la leterverko estas membiografio kiel en Lazarillo de Tormes kaj en La familio de Pascual Duarte de Camilo José Cela. En multaj okazoj la propra vorto "letero" mem iras al la verkotitolo kiel en la "Leteroj" de la Evangelioj, en Letero el la Birmingama prizono de Martin Luther King, kvankam en tiu kazoj ne temas precize pri literaturo de fikcio, Cartas marruecas de José Cadalso, Lettres persanes de Montesquieu, Lettres portugaises ktp.

Aliaj ekzemploj