Běstovice: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e sidejunuoj->setlejunuoj
e Geokesto vilaĝo -> Geokesto municipo
Linio 1: Linio 1:
{{Geokesto | vilaĝo
{{Geokesto | municipo
<!-- *** Kapo *** -->
<!-- *** Kapo *** -->
| nomo = Běstovice
| nomo = Běstovice

Kiel registrite je 07:41, 10 apr. 2021

Běstovice
vilaĝo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Běstovice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Ústí nad Orlicí
Administra municipo Choceň
Historia regiono Bohemio
Rivero Tichá Orlice
Situo Běstovice
 - alteco 287 m s. m.
 - koordinatoj 50° 01′ 12″ N 16° 12′ 39″ O / 50.02000 °N, 16.21083 °O / 50.02000; 16.21083 (mapo)
Areo 4,19 km² (419 ha)
Loĝantaro 456 (01.01.2012)
Denseco 108,83 loĝ./km²
Unua skribmencio 1292
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 565 01
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0534
NUTS 5 CZ0534 553760
Katastraj teritorioj 1
Partoj de vilaĝo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Běstovice
Retpaĝo: www.bestovice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Municipo Běstovice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Ústí nad Orlicí, en ebenaĵo ĉe rivero Tichá Orlice, ligas al norda rando de urbo Choceň kaj de ĝia centro distancas 2 km.

Al la municipo apartenas vilaĝoj:

  • Běstovice
  • Darebnice

Memorindaĵoj

Preĝejo

Ĉe suda rando de la vilaĝo estas preĝejo de Ĉiuj Sanktuloj, frugotika, damaĝita en husanaj militoj, en la jaro 1784 ĝi estis pligrandigita pri okcidenta parto kun prisma turo. Ĝi estas ununava kun ortangula presbiterejo kaj sakristio en la akso sur orienta flanko. La presbiterejo estas platplafona, la navo ankaŭ platplafona, sed kun stuka spegulo. En subturejo estas ĥorejo sur du pilieroj, kiuj daŭras ankaŭ en la dua etaĝo kaj portas la turon. Triumfa arko estas duoncirkla.

La ekipaĵo estas pseŭdohistoria, la ĉefaltaro novrenesanca kun bildo, kies originalo estas en urba muzeo en Choceň. Maldekstra flanka altaro de Sankta Anna estas ornamita per statuoj de Sankta Sigismondo kaj Sankta Adalberto, bildo de sanktulino estas signita "Joannes Umlauf 1892". La predikejo estas novrenesanca. La baptujo estas kalika, sabloŝtona kun ĉeĥa surskribo el la jaro 1592.

Kadavrejo

Novgotika kadavrejo troviĝas sur tombejo. En ĝi estas baroka altaro kun statuoj de Sankta Maria, Sankta Vito kaj Sankta Sigismondo.

Grenejo

Sinjora grenejo el la unua duono de 18-a jarcento, troviĝas apud la ŝoseo al Choceň. Ĝi estas oblonga konstruaĵo kun trieĝaj pinjonoj ambaŭflanke kaj sabloŝtona blazono de familiaro Kinský super la enirejo.

Statuo

Statuo de Sankta Johano Nepomuka el la jaro 1811, troviĝas ĉe n-ro 35 sur prisma soklo kun surskribo.

Literaturo

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
  • Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.

Eksteraj ligiloj