Jolanta: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
kunigo al Irena Sendlerowa
Etikedo: Nova alidrektilo
 
Linio 1: Linio 1:
{{kunigu|Irena Sendlerowa}}
#ALIDIREKTU[[Irena Sendlerowa]]
[[Dosiero:Irena Sendlerowa 1942.jpg|200px|right|thumb|Irena Sendlerowa. 1942]]
'''Jolanta''' estas la kodeca nomo de Irena Sendler, [[pole]] [[Irena Sendlerowa]], (naskiĝis la 15-an de februaro 1910 — mortis la 12-an de majo 2008) — heroino de la [[pola Rezistado]] dum la [[dua monda milito]], mencienda pro ŝia sekreta agado por savi [[hebreoj]]n persekutatajn de la [[nazioj]] okupantaj [[Pollando]]n, kaj honorita la kvinan de decembro 1965 per registrado en [[Yad Vashem]] de la [[ŝoaho|holokaŭsta]] muzeo en [[Jerusalemo]] kiel justulo inter la nacioj.

Aktivulino de la sekreta movado “[[Zegota]]”, ŝi estis profesie sociala asistino kaj kiel tia ŝi havis aliron al la [[geto]] de [[Varsovio]], el kiu ŝi sukcesis savige fuĝigi ĉirkaŭ 2500 hebreajn infanojn. Multnombraj la artifikoj uzitaj por fuĝigi infanajn hebreojn: fuĝoj pertrajne, perambulance, tra subteraj tuneletoj, eĉ tra justecpalaco aŭ trakloakrete. Se malfacilis liberigi la infanojn, same malfacilis ilin, poste, loĝigi en urboj kaj trakampare ĉe katolikaj familioj kaj monaĥ(in)ejoj kaj orfejoj: ŝanĝi nomojn, anagrafiajn datenojn, akiri kaj inventi ŝajnigojn, provizi edukadon kaj respekton de la origina kredo de la infano: taskoj faciligitaj de eksplicita [[katolikismo]] de Irena kaj ankaŭ de ''Zegotanoj''. La plej originala elpensaĵo: elgetigi perambulance, anstataŭ malsanulojn, gelaktantojn kun apud la ŝoforo hundo bojanta por kovri la evantualajn plorojn de infanoj. Ŝi notadis ĉiujn verajn nomojn apud la falsaj kaj enterigis ene de boteloj kaj marmeladvazetoj, en la espero povi reŭnuigi, iam postmilite, la infanojn al la gepatroj.

Sed la [[Gestapo]] malkovris ŝiajn trompaĵojn, ŝin arestis (1943) sen tamen kompreni la vastecon de la savinfana reto: submetita al torturo, Jolanta (nombatale nomata) ne rivelis la ekziston de la “Zegota” kaj ne konigis ŝiajn komplicojn; kondamnita al morto, ŝi sukcesis fuĝi helpe de la pola sekreta Rezistado.

Ŝia eksterordinara agado restis iomete en ombro dum la komunista reĝimo pro ŝia aliĝo, dum la milito, al la nacia Rezistada movado, kontraŭa al tiu komunista.

Sed ŝia agado estis remalkovrita kaj konigita al la granda publiko en 1999 danke al 4 studentinoj de la [[usona]] urbo [[Uniontown]], en [[Kansas]], kiuj enscenigis teatran spektaklon “''La vivo de ladskatolo''”, kiu portis al la internacia atento la alidediĉitan historion de Irena Sendler.

Ĉiam en Usono, en la venonta (2010) printempo oni povos spekti filmon pri Irena, pri kiu Ana [[Mieszkowska]] [http://eo.wikipedia.org/wiki/Irena_Sendlerowa] (aŭtorino de iuj volumoj pri elstaraj polaj virinoj), nun proponas biografion de Irena kun prefaco de [[Moni Ovadia]].

==Eksteraj ligiloj==

*[http://www.irenasendler.org/ Priskribo pri la teatra verko]
*[http://www.dzieciholocaustu.org.pl/szab3.php?s=en_sendlerowa.php La biografio pri Irena Sendler] {{en}}

==Bibliografio==

* NOME IN CODICE JOLANTA - L'INCREDIBILE STORIA DI IRENA SENDLER, de MIESZKOWSKA ANNA. La donna che salvo' 2.500 bambini dall'Olocausto
* (<small>Kodice Jolanta- LA NEKREDEBLA HISTORIO DE IRENA SENDLER (La virino kiu savis 2500 infanojn el la Holokaŭsto</small>)
* [[Anna Mieszkowska]], Matka dzieci Holocaustu. Historia Ireny Sendlerowej (Muza, Warszawa 2004, ISBN 83-7319-254-9; wyd. II: 2005

{{DEFAULTSORT:Sendlerowa, Irena}}
[[Kategorio:Polaj justuloj inter la popoloj‎]]
[[Kategorio:Polaj kuracistoj]]
[[Kategorio:Kavaliroj de Ordeno de Blanka Aglo]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1910]]
[[Kategorio:Mortintoj en 2008]]

Nuna versio ekde 17:01, 12 apr. 2021

Alidirektas al: