JPEG XL: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Avayak (diskuto | kontribuoj)
e →‎Nuntempa subteno: korekto de ligilo al JPEG XL WIC
Etikedo: Iksokodo
Avayak (diskuto | kontribuoj)
+ĉapitro Aŭtoroj
Linio 15: Linio 15:


Interesaĵo: La dosiernoman sufikson ''jxl'' oni facile povas dizajni kiel [[ambigramo]].<ref>{{citaĵo el la reto | aŭtoro=Sneyers, Jon | titolo=JPEG XL | url=https://sneyers.info/jxl | alirdato=2021-03-25 | lingvo=en}}</ref>
Interesaĵo: La dosiernoman sufikson ''jxl'' oni facile povas dizajni kiel [[ambigramo]].<ref>{{citaĵo el la reto | aŭtoro=Sneyers, Jon | titolo=JPEG XL | url=https://sneyers.info/jxl | alirdato=2021-03-25 | lingvo=en}}</ref>

== Aŭtoroj ==
Ĉefaŭtoroj: [[Jyrki Alakuijala]], [[Jon Sneyers]], [[Luca Versari]]

Aliaj kontribuantoj: Sami Boukortt, Alex Deymo, Moritz Firsching, Thomas Fischbacher, Eugene Kliuchnikov, Robert Obryk, Alexander Rhatushnyak, Zoltan Szabadka, Lode Vandevenne, Jan Wassenberg


== Ecoj ==
== Ecoj ==

Kiel registrite je 19:05, 19 apr. 2021

JPEG XL
Dosierfinaĵo: .jxl
MIME: image/jxl
Firmao Joint Photographic Experts Group
Normigo ISO/IEC 18181
Estiĝo 2017
vdr

JPEG XL estas datenaranĝo de rastruma grafiko, kiu uzas kaj senperdan kaj perdan datumkompaktigon. Oni dezajnis ĝin, por ke ĝi multe superu estantajn rastrumajn datenaranĝojn kaj tiel fariĝu ilia universala anstataŭo.[1] Komisiono JPEG komencis labori pri ĝi en la jaro 2017[2] kaj oni esperas finon de ĝia normigo kiel ISO/IEC 18181[3] en la jaroj 2021[4] kaj 2022.

Nomo

JPEG signifas Joint Photographic Experts Group, t.e. la kreinto de la aranĝo.
X estas parto de nomoj de normoj de JPEG ekde la jaro 2000.
L venas el angla Long-term (esperante longedaŭra), ĉar la celo de la aranĝo estas anstataŭigi la originalan aranĝon JPEG kaj daŭradi ankaŭ tiel longe.[5]

Interesaĵo: La dosiernoman sufikson jxl oni facile povas dizajni kiel ambigramo.[6]

Aŭtoroj

Ĉefaŭtoroj: Jyrki Alakuijala, Jon Sneyers, Luca Versari

Aliaj kontribuantoj: Sami Boukortt, Alex Deymo, Moritz Firsching, Thomas Fischbacher, Eugene Kliuchnikov, Robert Obryk, Alexander Rhatushnyak, Zoltan Szabadka, Lode Vandevenne, Jan Wassenberg

Ecoj

JPEG XL havas la jenajn ĉefajn ecojn:[5][7]

  • multe pli bona datumkompaktigo ol ĉe estantaj datenaranĝoj
    • perda: proksimume je 60 % malpli grandaj dosieroj ol la originala JPEG kun la sama vida kvalito
    • senperda: proksimume je 35–50 % malpli grandaj dosieroj ol PNG
  • senperda transformo inter JPEG kaj JPEG XL – Per transformo al JXL la dosiergrando etiĝas proksimume je 20 %. Al klientoj, kiuj dume ne subtenas JXL-on, serviloj daŭre sendos JPEG-on, al kiu ili transformos la bildon el JXL tuj antaŭ la transsendo (tio koncernas ankaŭ bildojn, kiuj ne estis transformitaj el JPEG). Tiu ĉi aliro faciligos transiron al JPEG XL.
  • interplekto kun subteno de adaptiĝema fasonado
  • subteno de kaj fota kaj artefarita bildaro
  • subteno de larĝa kolorcirklo kaj alta dinamika intervalo
  • subteno de animacio
  • efektiva kodado kaj malkodado sen bezono de speciala aparataro
  • senpaga datenaranĝo, referenca realigo kun malfermita fonto

Programaro

Nuntempa subteno

Proponata subteno

Stato de normigo

Nomo Parto Dato de unua eldono Numero de ISO/IEC Formala nomo
JPEG XL Part 1 farata, planata por 2021 ISO/IEC FDIS 18181-1 JPEG XL Image Coding System — Part 1: Core coding system
Part 2 farata, planata por 2021 ISO/IEC DIS 18181-2 JPEG XL Image Coding System — Part 2: File format
Part 3 farata, planata por 2022 ISO/IEC WD 18181-3 JPEG XL Image Coding System — Part 3: Conformance testing
Part 4 farata, planata por 2022 ISO/IEC CD 18181-4 JPEG XL Image Coding System — Part 4: Reference software

Ligiloj

Referencoj

  1. Can JPEG XL Become the Next Free and Open Image Format? (angle). SlashdotMedia (2019-08-17). Alirita 2021-03-25.
  2. Next-Generation Image Compression (JPEG XL) Draft Call for Proposals (angle). Joint Photographic Experts Group (2017-11-07). Alirita 2021-03-25.
  3. Bridgwater, Adrian (2019-10-10). Cloudinary image leader: developing the 'next' JPEG (angle). TechTarget. Alirita 2021-03-25.
  4. Sneyers, Jon (2021-01-20). Legacy and Transition: Creating a New Universal Image Codec (angle). Cloudinary. Alirita 2021-03-25.
  5. 5,0 5,1 5,2 GIMP: Support for reading/writing JPEG XL images (angle) (2020-02-26). Alirita 2021-03-25.
  6. Sneyers, Jon. JPEG XL (angle). Alirita 2021-03-25.
  7. Sneyers, Jon (2020-11-24). JPEG XL - overview (angle). Alirita 2021-03-25.
  8. ImageMagick - Image Formats (angle). ImageMagick Studio LLC (2021-03-10). Alirita 2021-03-25.
  9. XnViewMP: JPEG XL (angle) (2020-09-07). Alirita 2021-03-25.
  10. Firefox: Implement support for Next-Generation Image Compression (JPEG XL) (angle) (2019-03-26). Alirita 2021-03-25.
  11. JPEG XL decoding support (image/jxl) in blink (tracking bug) (angle) (2021-02-13). Alirita 2021-03-25.
  12. WebKit: Support JPEG XL images (angle) (2020-02-26). Alirita 2021-03-25.
  13. Add support for JPEG XL: allow JXL uploads in MediaWiki (angle) (2020-12-27). Alirita 2021-03-25.
  14. WordPress: Add JPEG XL support. (angle) (2021-03-12). Alirita 2021-03-25.

Eksteraj ligiloj