Uzanto-Diskuto:So9q: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
 
Linio 154: Linio 154:
Hans
Hans
--[[Uzanto:Hans Eo|Hans Eo]] ([[Uzanto-Diskuto:Hans Eo|diskuto]]) 16:02, 21 okt. 2016 (UTC)
--[[Uzanto:Hans Eo|Hans Eo]] ([[Uzanto-Diskuto:Hans Eo|diskuto]]) 16:02, 21 okt. 2016 (UTC)

== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==

Saluton, So9q! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)

Nuna versio ekde 18:34, 27 apr. 2021

Bonvenon, So9q al la Vikipedio en Esperanto: ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj vikipediistoj. Vi ankaŭ disponas pri via vikipediista paĝo, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj, listigi la lingvojn, kiujn vi komprenas, nomi la landon de kie vi venas, ktp. Vi povas fari tion tre elagnte enmetante en vian personan paĝon la ŝablonon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la vikipediistojn laŭ lingvokapablo kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}. Kaj se vi volas sciigi viajn interesojn, eluzu la Uzantajn skatolojn.

Se vi havas demandojn rigardu :

Antaŭ ol ekredakti, nepre legu la apartan artikolon la perfekta ĝermo de artikolo.

En Vikipedio ekzistas diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Por respondi al mesaĝo de alia vikipediisto bonvolu iri al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj estas eble ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante ~~~~ aŭ uzante la butonon .

Agrablan kunlaboradon deziras al vi  Petro 2. Feb 2006 20:45 (UTC)

So9q, atentu, kion vi faras kun artikoloj (portaloj). Se vi volas nur testi viajn eksperimentojn, por tio servas alia paĝo. Petro 6. Jun 2006 08:03 (UTC)

  • Saluton, vi tuj redaktis tiun paĝon. Sed vi aldonis la filmon Amélie Poulain jam aldonita. Vi povas vidi ĝin laŭ alfabeta ordo ene listo. OlivierWeb 16:53, 30. Aŭg 2006 (UTC)
  • Mi ne kontraŭas vin pri forigo de tiu paĝo. Sed mi volas informi vin pri kelkaj ligiloj pri tiu temo : Esperanto-filmo [1] (france). Esperanto-filmo ŝaĵnus enhavi informaĵojn de la listo, ĉu ne ?

Saluton![redakti fonton]

Saluton, Denizo! Mi vidis la ŝablonon, kiun vi proponas, kaj iomete korektis kaj poluris ĝin. Mi ne komprenis ĉu tiuj subaj notoj estas parto de la ŝablono, do mi ne ŝanĝis ilin. (Fakte mi intencis ŝanĝi, sed mi dormemas nun! :() Poste mi kontrolos ĉu la portugallingva Vikipedio havas similan ŝablonon; se jes, mi aldonos al la propono profitindajn aferojn el ĝi. :) Ĝis kaj multajn aliajn jarojn da Esperanto! --Raoni Sousa 21:39, 3. Sep 2006 (UTC)

Dankon, ege helpas al mi, ke vi korektis miajn erarojn. Dankon. Mi redaktis iomete post via enlitiĝo.--Denizo 22:40, 3. Sep 2006 (UTC)
    Bonvenon al la Esperanta Vikipedio!

Vikipedio estas projekto por libera enciklopedio, kaj ni esperas, ke vi ŝatos esti tie ĉi. Ni verkas la enciklopedion kune, kaj tial novaj membroj ĉiam bonvenas! Ĉu vi scias, ke vi povas ensaluti? Vi poste rajtas agordi pli da funkcioj, kaj havi vian propran nomon en la Esperanta Vikipedio anstataŭ nur iun IP-numeron. Ensaluti ankaŭ helpas al ni apartigi seriozulojn de skribaĉuloj.

Bonvolu legi helpon al novuloj kiu faciligas ekverki en la Vikipedio. Se vi havas demandojn, vi povas legi la oftajn demandojn pri Vikipedio. Se vi serĉas ion, kio ne estas respondita tie, vi povas publikigi vian demandon en la diskutejo. Se vi ne volas krei konton kaj ensaluti, vi kompreneble rajtas kontribui ĉie kiel sennomulo. Bonvenon!

(Don't speak Esperanto?)

Agrablan kunlaboradon deziras al vi. 00:30, 6. Sep 2006 (UTC)

Dankon! Sed mia Esperanta nivelo estas tre baza. Vi povas min kontakti en en:User talk:Fibonacci. --200.106.209.30 02:38, 12. Sep 2006 (UTC)

Supraj kategorioj[redakti fonton]

Saluton So9q. Mi vidas ke vi lastatempe aldonis plurajn "suprajn kategoriojn". Tamen ekzistas jam de iom da tempo la konsento inter Vikipediistoj, ke tiuj supraj kategorioj ne plu estas bezonataj, kaj estu anstataŭigataj per normalaj kategorioj. Mi do proponas al vi forigi la de vi enmetitajn suprajn kategoriojn. Mi jam faris tion por la artikolo komputilo. Marcos 18:45, 18. Okt 2006 (UTC)

Saluton Marcos. Vi estas li kiu instruis filozofio ĉe IJK ĉi jare, ĉu ne? Ha, bonas aŭdi de vi, ĉu vi rekonis min?
Mi tute ne sciis pri tio kategoria decido. Fakte mi ŝatis tiuj kategorioj, sed se vi decidis me ne plu faros tiuj supraĵoj. Amike, --Denizo 23:04, 18. Okt 2006 (UTC)
Jes, estas mi. Kiam mi skribis la suban mesaĝon, mi ne konsciis ke temis pri vi, kvankam mi antaŭe rekonis vin per via subskribo per "Denizo". Amike, Marcos 18:59, 19. Okt 2006 (UTC)

Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton. Vidu: ŝablono:apartigila paĝo kaj klaku tie sur "Ligiloj ĉi tien". --Petr Tomasovsky 12:47, 24. Okt 2006 (UTC)

Ho, mi ne sciis pri tio ilo. Eble ĉar ĝi ne aperas ĉe Vikipedio:Ŝablono. Mi tute ne vidis ĝin trafoliumante la Vikipedio. Eble ni devas informi pli bone pri la Ŝablonoj.
Ligiloj: ŝablonoj komencante kun apa
Amike--Denizo 12:53, 24. Okt 2006 (UTC)

Ne trovitaj paĝoj[redakti fonton]

Mi ĝisdatigis la sisteman mesaĝon MediaWiki:Noarticletext laŭ viaj sugestoj. Mi iom lingve korektis kaj devis krei {{SerĉuEnAlilingvajVikipedioj}} ĉar ne funkciis kiam la mesaĝo aperis en neekzistanta paĝo (vidu pseŭdo). Mi ankaŭ spertis ke misfunkcias la ŝablono kiam estas spaco(j) en la titolo (vidu neniam ekzistonta artikolo). Arno Lagrange  11:29, 3. Nov 2006 (UTC)

devus esti "+" anst spacoj " " aŭ "_" . Ĉu vi scias kiel atingi tion ? AL @
JES! Mi trovis kiel fari tion. Vidu: http://meta.wikimedia.org/wiki/Help:Variable
Oni povas forigi ne URL-literoj kun {{urlencode:neURLteksto}} ekzemple: a%26b%21 --Denizo 17:27, 6. Nov 2006 (UTC)
Mi ĵus korektis {{SerĉuEnAlilingvajVikipedioj}} kaj nun bone funcias. :D --Denizo 17:32, 6. Nov 2006 (UTC)

Projekto ŝablono[redakti fonton]

Dankon pro la propono. Bonvolu eniri la projekton Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono. Dankas Arno Lagrange  21:26, 22. Feb 2007 (UTC)

Via propono en Vikipediisto:So9q/Testejo ŝajnas al mi ne tiom oportuna, ĉar preferinde estas sisteme ordigi ŝablonojn laŭ kategorioj. Nur enkategoriado ebligas havi akuratajn informojn, dum tabela listigo riskas esti malakurata (novaj ŝablonoj ne aperas, ne plu ekzistantaj restas, ktp. ). Mi do invitas vin kunlabori en la sistema enkategoriado de la ŝablonoj kiun mi ekis de Vikipedio:Vikiprojekto Ŝablono. Ĉiuj ŝablonoj devus aparteni al iu subkategorio mem ordigita en la kategorio:Vikipedio:Ŝablonoj ĉu rekte ĉu en en iu el ĝiaj subkategorioj. Arno Lagrange  09:17, 2. Mar 2007 (UTC)

Creative Commons[redakti fonton]

Koran dankon pro la retejo http://www.dejo.dk/agado/novaĵujo/esperantlingvaj/krea-komunajo !

Se vi ne kontraŭas, mi uzos parton de via retejo por artikolo por Kontakto kiun mi momente preparas.

Mi kreis ankaŭ http://commons.wikimedia.org/wiki/Image:CC_iuj_rajtoj_rezervitaj.png kaj okupiĝas pri Manlibro pri Vikipedio vidu http://users.telenet.be/esperanto/fleja/Vikipedio/manlibro2.pdf kaj http://users.telenet.be/esperanto/fleja/Vikipedio/kovrilo.jpg (limdato estas ĉi-merkrede se vi volas fari sugestojn!)

Lasta projekto estas Komputeko. Por ĝi mi serĉas kunlaborantojn ankoraŭ por diversaj lingvoj + komputilistoj kiuj volas helpi en la plu-ellaborado de la retejo.

Amike,

Yves Nevelsteen 20:48, 12. Mar 2007 (UTC)

P.S.: mi estas flandro/belgo, ne nederlandano :-)

Historio de Svedio[redakti fonton]

Saluton Denizo, tre bone ke vi aldonis ampleksan materialon pri Svedio! Nun kiam ekzistas sufiĉe da informo, ja indas krei apartan paĝon Historio de Svedio, kion mi ĵus faris, kaj mi movis vian novan tekston tien. Ĉu en ordo? Mi proponas ke en la ĉefpaĝo Svedio nur restu la ligilo:

Vidu la apartan paĝon: Historio de Svedio

La paĝo Historio de Svedio jam estis antaŭatendita en la ŝablono "Historio de Eŭropo" (vidu paĝopiede de la nova paĝo), do ĝi estas ja tre bonvena. Moldur 12:03, 18. Mar 2007 (UTC)

Ho, vi miskomprenas. Mi ne enmetis eĉ unu linio pri la historio de Svedio. Mi nur rearanĝis la artikolon kaj enmetis la {{LandaTabelo}}.
Mi pensas ke daŭre devas estio ion pri la historio de la lando, sed prave, ĝi estis iom tro ampleksa. Amike--Denizo 11:56, 19. Mar 2007 (UTC)
Aldone, ĉu ne estis vi kiu estris la antaŭa IS? Dankon pro la agrabla aranĝo. :D--Denizo 11:57, 19. Mar 2007 (UTC)

Ŝablono por serĉo[redakti fonton]

Kara Deniso, estis la plej unua, kion mi faris -- ŝanĝi la nomon de ŝablono ĉe MediaWiki:Searchnoresults, tie estas la ĝusta nomo de ŝablono (nome tiu de SerĉuEnAlilingvajVikipedioj2), tamen eĉ post tio serĉo ne plu funkciis -- pro tio mi provis tion korekti poste -- sed sensukcese, kiel vi vidas. Amike, Alaŭdo ۩ 16:14, 29. Mar 2007 (UTC)

Post kontrolo en PIV mi povas certigi al vi ke serĉi estas transitiva : oni serĉas ion , oni ne serĉas pri io. Tiu frazformo estas malĝusta paŭsado de la angla look for sth. Priserĉi laŭ PIV koncernas ejon kiun oni esploras serĉante ion : "Mipriserĉas la vortaron, por trovi la vorton umo". Arno Lagrange  07:30, 3. Maj 2007 (UTC)
Dankon pro la klarigo. Mi enkapigas la diferencon por ke mi memoru.--Denizo 12:07, 4. Maj 2007 (UTC)

Permesilo por bildo[redakti fonton]

Ja la bildon Dosiero:BertiloWenergem.png alŝutis mi, sed ĝi venas el la TTT-ejo de Bertilo, kiu mem estis Vikipediisto (preskaŭ ne plu aktiva). eble lin oni demandu pri permesilo koncerne la bildon. Arno Lagrange  11:17, 21. Jun 2007 (UTC)

Bona ideo, eble li eĉ havas pli bonan foton de si mem.--Denizo 12:07, 22. Jun 2007 (UTC)

Savi kategorion Esperantists en la anglalingva Vikipedio[redakti fonton]

Saluton, samideano...

Lastatempe malgranda grupo da anglalingvanoj batalis forigi Category:Esperantists el la Esperantlingva Vikipedio, kaj ili sukcesis! Se vi scias la anglan lingvon kaj havas konton en tia Vikipedio, bonvolu aliĝi la disputon por savi tiun gravan kategorion.

http://en.wikipedia.org/wiki/Wikipedia:Deletion_review/Log/2007_September_4#.5B.5B:Category:Esperantists.5D.5D

-- Scott S. (Yekrats)

Gratulojn ke vi partoprenas en la konstruo de la subŝablonaro por {{Koord}}. Tamen vi povintus informi min : ĉar vi povas iel konstati ke mi ekis tiun gigantan taskon. Via helpo estas ege bonvena, sed mi surpriziĝis ke iu kreata ŝablono jam ekzistas. Ni ambaŭ sekvu la samajn regulojn : vi same kiel mi proponis {{Koord/dekalgms}}. Mi tradukis iujn parametrojn dec -> dek name -> nomo ktp, sed ŝajnas ke iuj parametroj ne devas esti tradukitaj (longitude, lattitude kaj aliaj). Bonvolu informi min se vi redaktos kelkajn pliajn ŝablonojn kaj ŝablonajn dokumentadojn. Dankas Arno Lagrange  10:33, 20. Sep 2007 (UTC)

Landonomoj[redakti fonton]

Mi trovis vian skribaĵon en diskutejo. Lax mi la landonomoj estas mallogikaj. Zamenhof faris du skatolojn. En la unua estis la malnovaj landoj, en kiuj vivis tradiciaj popoloj kun -uj- (Danujo, Germanujo). En la alia estis la novaj landoj, kie vivis multe da naciecoj, -an- kanadano. En Kanado vivas indianoj, angloj, francoj, germanoj... Post 100 jaroj naskiĝis 100 da landoj, la sistemo kadukiĝis. Cetere ankaŭ tiam vivis minoritatoj en Francio, Hispanio... Estiĝis landoj Niĝero kaj Niĝerio, eĉ 2 landoj Kongo. En Monato troviĝas listo de landonomoj. Mi tion uzadas.--Crosstor 19:46, 8. Dec 2007 (UTC)

Nia ŝablonaro[redakti fonton]

Saluton, Denizo. Mi ĵus metis en nian diskutejon la rearanĝan proponon por ŝablonoj. Kion vi pensas pri tio? Vi prefere respondu tie, se vi emas subteni ĝin. Dankon kaj ĝis baldaŭ. Kore --Tlustulimu 09:46, 4. Jan 2008 (UTC)

Projekto:Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton Denizo, vi decidis partopreni al projekto:Ŝablonoj. Mi petas vin atentigi la diskutpaĝon de la projekto kaj partopreni al diskutojn :) Dankon por via pacienco --→ Airon 11:33, 27. Maj 2010 (UTC)

Malkorekta alidirekto[redakti fonton]

Forigo
Saluton So9q, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "WP:ADM".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

--→ Airon 08:45, 13. Jul 2010 (UTC)

Forigo
Saluton So9q, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, Yekrats (diskuto kontribuoj) petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Roskilde-festivalo".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Vikipedio:Ŝablonoj[redakti fonton]

Saluton, Denizo. Mi ĵus alinomigis vian skizan listigon de grupoj por ŝablonoj al Vikipedio:Ŝablonoj. Ĉu vi eble emus kunhelpi ordigi la ŝablonojn el Vikipedio:Ŝablono en la tieajn subpaĝojn? --Tlustulimu (diskuto) 16:00, 27 Feb. 2013 (UTC)

via Vikipediista paĝo[redakti fonton]

saluton Denizo, ŝajnas, ke vi ne plu estas tre aktiva, ĉu? En via vikipediita paĝo mi trovis erarojn kaj aliajn plibonigendaĵojn.

1. vi anoncas viajn ĉeestojn en JES 2010/11 kaj Roskilde 2011 iom neaktuala

2. Via teksto mi markas eraron Mi esperantiĝis pro kombino de scivolemo, kaj la emo lerni unu lingvon pli. Mi malkovris Esperanton interrete post aŭdo de la vorto "Esperanto" en la kopenhaga komerca altlernejo en septembro 2005. Mi komencis lerni en la sama monato kun amiko de Litovio. Mia unua lernolibro estis "Esperanto - Lernlibro por komencantoj" verkita de Mogens GROTH kaj Torben SVENDSEN. Mi ekzameniĝis ĉe lernu! en aŭgusto 2006 kaj en decembro 2006 ĉe la Germana Esperanto Instituto kaj nun mi efektive parolas flue.

Mi lernis Esperanton antaŭ 60 jaroj per memstudado, neniam ekzameniĝis pri ĝi. Nun mi iom plibonigas mian kvaliton uzante tatoeba, kiun mi ege rekomendas.

Hans --Hans Eo (diskuto) 16:02, 21 okt. 2016 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo[redakti fonton]

Saluton, So9q! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:34, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]