Uzanto-Diskuto:Yvesn: Malsamoj inter versioj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Etikedo: MassMessage delivery
Linio 499: Linio 499:
[[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)
[[Uzanto:MediaWiki message delivery|MediaWiki message delivery]] ([[Uzanto-Diskuto:MediaWiki message delivery|diskuto]]) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)
<!-- Message sent by User:Samuel (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:Samuel_(WMF)/Community_Insights_survey/other-languages&oldid=20479295 -->
<!-- Message sent by User:Samuel (WMF)@metawiki using the list at https://meta.wikimedia.org/w/index.php?title=User:Samuel_(WMF)/Community_Insights_survey/other-languages&oldid=20479295 -->

== Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo ==

Saluton, Yvesn! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

'''Tial mi petas vin esprimi vin ĉe <big>[[Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj]]</big>'''.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --[[Uzanto:KuboF Hromoslav|KuboF Hromoslav]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF Hromoslav|diskuto]]) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)

Kiel registrite je 18:36, 27 apr. 2021

i   Bonvenon al Vikipedio en Esperanto, Yvesn!

Ĉi tio estas via diskutpaĝo, kiu utilos por ricevi mesaĝojn de la aliaj uzantoj.

En Vikipedio ekzistas cetere diskutejo, kie vi povas fari demandojn, sugestojn kaj proponojn.

Se vi havas demandojn, rigardu jenajn paĝojn:

Antaŭ ol redakti, ni tre rekomendas tralegi kiel redakti paĝon kaj kiel verki bonan artikolon. Konsideru, ke se viaj redaktoj ne respektas la regulojn, tiam alia vikipediisto verŝajne rapide forigos aŭ malfaros ilin. Bonvolu lerni la kvin principojn kiuj regas Vikipedion.

Memoru ne kopii tekstojn aŭ bildojn el libroj aŭ el interreto sen permeso, krom se estas via laboro!

Bonvolu atenti, ke vi kiel novulo dum la unuaj kvar tagoj ne povas laŭlicence alinomi artikolon. Do, bonvolu ne fari kopion sub nova titolo, ĉar tio ne estas la ĝusta maniero! Petu, ke pli spertajn uzantojn faru tion por vi sur la diskutopaĝo de la koncerna artikolo.

Por respondi al mesaĝo de alia uzanto, iru al ties diskutpaĝo, alikaze tiu ne rimarkos la informilon "Vi havas novan mesaĝon" — kaj eblas ke vi ne ricevos respondon. Skribu vian mesaĝon en la fino de la diskutpaĝo kaj ne forgesu subskribi ĝin tajpante  —~~~~ aŭ uzante la butonon Via subskribo kun tempstampo.

Alternative, se vi preferas havi vian respondon en la sama loko kiel la demandon, respondu rekte sub la demando, sed komence metu la ŝablonon {{Respondo al|}} kun la nomo de la alia uzanto. Tiel li ricevos atentigon ke vi respondis. Metu komence de ĉiu alineo dupunkton (:) por dekstrenigi vian tekston. Ankaŭ tiuokaze bonvolu subskribi per ~~~~.

Vi disponas ankaŭ uzantopaĝon, kie vi povas meti informojn pri vi mem kaj pri viaj interesoj aŭ listigi la lingvojn kiujn vi komprenas. Vi povas fari tion, tre elegante, enmetante en vian uzantopaĝon la kodon {{BabelLando}}. Per tiu ŝablono via paĝo estos aŭtomate ordigita en la kategoriojn kiuj listigas la uzantoj laŭ lingvokapabloj kaj devenlando. Pliajn klarigojn vi trovos rigardante {{BabelLando}}.

Agrablegan kunlaboradon deziras al vi  Narvalo 16:48, 28. Maj 2005 (UTC)

Arkivoj
Arkivoj

Intervuo

Saluton! Nun mi laboras ĉe presagentejo: Ĉu mi povas intervui vin pri Esperanta vikipedio? --Maks84eo 14:32, 16. Okt 2009 (UTC)

pri redaktado de vikipedio

nu, tre bone funkcias; mi ja shatus scii kiel fari ligojn al paghoj en alia lingva teritorio de vikipedio... nu ja, eble mi demandu eddy?

Hello! I invite you to my site with word "sugar" in more than 300 languages (http://www.zucker.prv.pl). If you want, please register me to my guestbook (http://www.ksiegi-gosci.info/dodaj.php/cukier). Have you word "sugar" in language, which is not available on my site? Please write me it! Thank you very much! Vector 09:03, 21. Maj 2006 (UTC)

Ligilo intervikia

Saluton, ligilon al artikolo en alia lingvo vi povas krei aldonante la lingvon inter du duoblaj punktoj; ekzemple nl:Esperanto

Atentu, oni ne ŝatas ke vi tion faras ene de artikoloj mem, nur sub ili. Same kiel eksteraj ligiloj.

Amike,

Yves

Montenegro communes

Sur la page Esperanto au sujet de Monténégro, sous la rubrique Administra divido, il paraît que vous avez inséré la liste des communes avec leurs superficies et populations, mais vous n'y avez mis que 15 communes alors qu'il y en a 21. Est-ce que vous avez les données pour les six restants? Merci. / On the Esperanto page for Montenegro, under the Administra divido heading, you seem to have inserted the list of communes with areas and populations, but you only listed 15 communes where there are 21. Do you have data for the remaining six? Thank you.

Gwillim Law

I do not have more data. I added the other municipalities from the English language Wikipedia. Thank you for your message.

Ordigaj ŝlosiloj

Pri ordigaj ŝlosiloj mi ne havas precizan opinion. Se decido estas alpreninda pri nederlandlingvaj familinomoj kies kutimo malsamas inter belgoj kaj nederlandanoj, kiel decidu mi ? Sekvendaj estas nacilingvaj kutimoj. Kaj se ekzistas du malsamaj kiel decidi kiun el ambaŭ estu sekvenda ? Se temas pri homoj klare respektive ĉu belgaj ĉu nederlandaj sekvenda estu la kutimo de la devenlando de la homo. Se temas pri homoj kies nacieco estas nedecidebla (ekzemple pri homoj vivintaj antaŭ ekzisto de la du menciitaj landoj) du solvoj ekzistas. Propono estas krei du paĝojn :

  1. -a kun nomo [[Antaŭnomo Van Familinomo]] kun ordiga ŝlosilo [[Kategorio:Taŭga kategorio|Van Familinomo, antaŭnomo]]
  2. -a kun nomo [[Familinomo, Antaŭnomo van]] kun ordiga ŝlosilo [[Kategorio:Taŭga kategorio|Familinomo, Antaŭnomo Van]] redirektanta al [[Antaŭnomo Van Familinomo]]

Sekve la homo estos trovebla sub la ordigaj ŝlosiloj kaj "van Familinomo" kaj "Familinomo" Arno Lagrange  12:14, 11. Nov 2006 (UTC)

Helpo al Jonathaneo

Vi afable proponas al Jonathaneo helpi lin plulerni esperanton. Miaflanke mi sugestis ke li kreu novajn artikolojn kiaj subpaĝoj de sia uzula paĝo : el tiuj kreaĵoj aliaj kontribuantoj (sekve ne nur vi) povos kunlabori por igi ilin artikoloj lokindaj en la artikolaran spacon. Arno Lagrange  08:42, 14. Nov 2006 (UTC)

Nederlands

Redaktante Vikipedio:Babel/nl vi vidos la liston da redaktendaj ŝablonoj en la subo de la paĝo :

  1. Ŝablono:Vikipediisto nl
  2. Ŝablono:Vikipediisto nl-*
  3. Ŝablono:Vikipediisto nl-0
  4. Ŝablono:Vikipediisto nl-1
  5. Ŝablono:Vikipediisto nl-2
  6. Ŝablono:Vikipediisto nl-3
  7. Ŝablono:Vikipediisto nl-4
  8. Ŝablono:Vikipediisto nl-5
  9. Ŝablono:Vikipediisto nl-p

En tiuj ŝablonoj vi ŝanĝu la komencliteron de la vorto nederlands en la teksto. Ekzemple

teksto=Deze gebruiker heeft '''[[:Kategorio:Vikipediisto nl|Nederlands]]''' ...

AL @ 07:49, 8. Dec 2006 (UTC)

Aŭtomate tradukitaj artikoloj

Ili estas ĉi tie: Kategorio:Aŭtomate tradukitaj, kontrolindaj. Elektu la viajn. Maksim 18:11, 15. Jan 2007 (UTC)

Dosiero:BlazonoFrancio.gif

Saluton ! Ŝajnas ke vi "kulpas" pri , kiun oni enŝovis en la artikolon "Francio". Nu, tiu ĉi simbolo neniel estas blazono, kaj cetere larĝe eksmodiĝis. Kvankam tio povas aspekti tre stranga, la lando, kie verŝajne estas la plej granda nombro da blazonoj, NE havas oficialan blazonon, krom.... tiu de la lastaj reĝoj, nome el lazuro kun tri lilioj el oro - kiun neniu agnoskas, ĉar plu ligita al la malnova (reĝa) sistemo.... Mi do formetas vian bildon el la koncernata artikolo ! Plej amike. --Ssire 17:24, 19. Apr 2007 (UTC) OK; mi tute ne plu rememoras ke mi iam aldonis tiun blazonon. Dankon pro la atentigo. Yves Nevelsteen 17:49, 19. Apr 2007 (UTC)

Prikomputilaj vortoj

Saluton Yvesn! Mi rimakis vian mesaĝon al Alaŭdo. Kaj tuj kontrolis en la Komputada Leksikono de S. Pokrovskij. Mi trovis la formojn: grafika uzulinterfaco (GUI) kaj labortablo. Verŝajne li konsentas kun vi pri labortablo. Ĉu vi havas opinion pri grafika uzulinterfaco (GUI)? Amike, Bill O'Ryan 08:51, 22. Apr 2007 (UTC)

Resaluton,

mi laboras do pri projekto Komputeko, vidu http://vikio.ikso.net/Projektoj/Komputeko Plej ofte, sed ne ĉiam mi konsentas kun la Komputada Leksikono. "Grafika uzulinterfaco" por mi estas tro litera traduko de la angla. Cetere mi kontraŭas la uzadon de "uzulo" (kial ne "uzanto"?). "Grafika fasado", termino kiun mi trovis en ReVo, pli allogas min. Mi serĉas kiel eble plej fundamentajn/esperantajn terminojn (sed mi volonte pri tio kun vi plu diskutas!). Yves Nevelsteen 08:56, 22. Apr 2007 (UTC)

Homoj, lasu al mi respondi!! Mi jam dufoje ŝanĝis mian mesaĝon adaptante ĝin al novaj mesaĝoj, mi ne havos paciencon fari tion jam trian fojon!! :))))) Alaŭdo ۩ 09:00, 22. Apr 2007 (UTC)
Fakte mi malŝatas la Leksikonon de Pokrovskij, ĉar ĝi ja devias de la norma E-o (ekzemple per la vorto "uzulo"). Same mi ne ŝatas la vorton "labortablo" ĉi-rilate (kvankam mi ŝanĝis artikolojn al tiu vorto). Uzo de paŭsaĵoj el lokaj lingvoj (ĉi-rilate el la rusa), kiuj ne elvokas la saman bildon, kiel originaloj, estas, miaopinie, tute misa vojo. Ekrano ja ne estas "tablo" kaj neniam estos! "Tereno", "surfaco", "ebenaĵo" ĝi ja estas, sed tablko -- mortigu vi min -- tute ne!
Pri "fasado" mi estas eĉ pli nekontenta. "Fasado" estas iu friziĝinta, iu nemovebla, neŝanĝebla, kaj la interfaco devas ja estis interaga, interaktiva -- do, aktive komunikiĝi kun uzanto kaj respondi al ties agoj. Tiam la vorto "fasado" estas eĉ pli misgvida, ol "labortablo". Kial do vi ne ŝatas la vorton "interfaco"? Estas ja bona, internacia kaj konata vorto!
Bedaŭrinde estas pluraj tiaj "strangaĵoj" en la Leksikono de Pokrovskij, kiujn mi ne komprenas, kaj kiel mi rimarkis, malmultaj uzas tiujn terminojn.
Amike, Alaŭdo ۩ 09:00, 22. Apr 2007 (UTC)
Tre plaĉe vigla diskuto! Dankon! Tamen mi nun mi ripozu kaj cerbumu antaŭ ol decidi ĉu kaj kion plukomenti. Amike al vi ambaŭ, Bill O'Ryan 09:20, 22. Apr 2007 (UTC)

Mi samopinias kun vi Alaŭdo, kies opinio simialas al tio de Martin Weichert.

Oni ser^cu fakvortojn ne por "tradukoj", sed por "signifoj".
Ne havas sencon demandi: Kio estas la ^gusta traduko por "script" a^u
por "terminal" a^u "board", ^car tiuj vortoj havas tro diversajn signifojn
en sia lingvo. Unue difinu la ideon kiun vi volas nomi (la nocion), kaj
poste ser^cu nomon por ^gi. (fonto)

Do interfaco estas egalbona vorte aŭ por la mastrumebla fono de modernaj operacioumo aŭ por ekz. la entajpebla linio de elektronikaj kalkuliloj. Ambaŭ estas iasence interfacoj. Do interfaco estas tio kio ligas la homa ago al la komputila procesoro inklusive subaj sistemprocesoj Amike, --Denizo 10:57, 22. Apr 2007 (UTC)

Mi ĝojas pro tiom abunda reago! Dankon pro valoraj konsiloj. Ne hezitu sendi al mi mesaĝon se vi volas aliĝi al la E@I-projekto Komputeko (kiu cetere ankaŭ inlukzivis plurajn terminojn de la ĉi-supre menciita fontindiko). Yves Nevelsteen 11:22, 22. Apr 2007 (UTC)

Forto San Felipe del Morro

Saluton! Mi ĵus rimarkis ĉi artikolon. Mi proponas ŝanĝi la vorton "forto" al "fuorto" laŭ PIV. Mi ne scias ĉu estas ia malkonsento pri tiu vorto, sed ĝenerale manke de elpensita kontraŭmotivo mi preferas klopodi laŭi PIVon. (En Google "fuorto kaj" trafis 290 fojojn.) Amike, Bill O'Ryan 04:26, 23. Apr 2007 (UTC) Ne estis mi; mia amikino kreis sian unuan artikolon sub mia konto. Ne hezitu do ŝanĝi la titolon kaj eventualajn kromajn erarojn en la artikolo mem. Yves Nevelsteen 13:36, 23. Apr 2007 (UTC) Saluton kaj gratulon al via amikino! Plaĉas al mi ke ŝi elektis tiun temon. Mia patrino (forpasinta) kreskiĝis en San Juan, kaj mi memoras viziti kiel eta infano fuorton tie. (Mi opinias ke temas pri tiu sama El Morro, kaj pro la aspekto, kaj pro mapa situo). Mi memoras la kurbajn padojn de la iamaj kanonoj. Interesa bildo troviĝas [ĉi tie]. Bill O'Ryan 17:48, 23. Apr 2007 (UTC)

Ligo/Ligilo

Ŝablono:NovajMesaĝoj Saluton Yvesn, mi petas mian pardonon por mia malfrua respondo, sed mi restadis en alia urbo. Rilate al via demando mi plene konsentas kun vi, ke anstataŭ vorto ligo devus aperi en la {{Apartigilo}} vorto ligilo. Finfine ankaŭ en la maldekstra navigacia strio aperas vorto iloj kaj frazo Ligiloj ĉi tien. Do ankaŭ same mi opinias pri la ĝusteco de vorto Ligilo. Mi korektos la ŝablonon. Salutas vin --Petr Tomasovsky 07:08, 12. Maj 2007 (UTC)

Antverpeno

Ĉu vi povas sciigi kiujn kontribuojn faris partoprenintoj dum la seminario pri Vikipedio en Antverpeno ? Arno Lagrange  10:53, 31. Maj 2007 (UTC)

Hello Yvesn, Sorry to disturb you, but could you please write a stub http://eo.wikipedia.org/wiki/Erik_Mongrain - just a few sentences based on http://en.wikipedia.org/wiki/Erik_Mongrain? Just 2-5 sentences would be sufficient enough. Please! --Antaya 21:36, 26. Jun 2007 (UTC)

Listo de urbnomoj

Saluton Yves, mi ĝojas de vidi ke iu ekhelpas kompletigi la longan liston, kaj ke vi jam povis korekti kelkajn de miaj eraroj ;-) Mi nun trovis ankaŭ erareton en via nova aldono: la (elpensita) latina nomo de Lieĝo estas Leodium, ne Leodicum (vidu la etimologan paragrafon en la franca artikolo pri Liège). --Algoviano 23:00, 29. Jun 2007 (UTC)

Artikolo pri vi

Saluton Yves. Mi ĵus finverkis vikipedian artikolon pri vi - rigardu mem ĉe Yves Nevelsteen. Se vi trovos iun eraran fakton, bonvolu korekti ĝin. Ankaŭ mi petas vin, ke vi kontrolu kaj laŭbezone redaktu la prononcgvidilon, ĉar mi mem ankaŭ ankoraŭ ne tute certas pri la ĝusta maniero elparoli vian nomon. Mi hodiaŭ ankaŭ ankoraŭ iomete redaktetis la artikolon pri E@I kaj kelkaj rilatajn - espereble tio denove iomete helpos al la disvolviĝo de la organizo. Amike, Marek "Blahma" BLAHUŠ 22:51, 3. Aŭg 2007 (UTC)

Wikistad

Dag Yves, helaas ben ik momenteel niet zo met Esperanto bezig, vandaar dat ik het even in het Nederlands doe. Ik ben een tijdje geleden met een aantal andere jongens begonnen met Wikistad. Het werkt volgens hetzelfde principe als Wikipedia, iedereen kan er aan meewerken. In Wikistad hebben we verschillende plaatsen waar je in een fictief huisje kunt gaan wonen. Nu heb ik hier laatst een Esperantotalig dorp gesticht. De bedoeling is dat ik hiermee wat Nederlandse (mede)cursisten aan kan trekken, die hier samen wat met Esperanto zouden kunnen gaan doen. De spreektaal op overlegpagina e.d. kan dus wel gewoon Nederlands zijn. Je zou me een groot plezier doen om even te kijken naar de pagina over het dorp zelf, en er mogelijke fouten te verbeteren (een account maken is overigens net als bij wikipedia gratis). De hoofdpagina van Wikistad en het dorp. Saluton, Martijnvdputten 13:57, 7. Aŭg 2007 (UTC)

Nia ŝablonaro

Saluton, Yves. Mi ĵus metis en nian diskutejon la rearanĝan proponon por ŝablonoj. Kion vi pensas pri tio? Vi prefere respondu tie, se vi emas subteni ĝin. Dankon kaj ĝis baldaŭ. Kore --Tlustulimu 09:43, 4. Jan 2008 (UTC)

Saluton, Yves. Mi hieraŭ kaj hodiaŭ kreis en mia vikipediista nomspaco kelkajn paĝon, kie mi listigis la ŝablonoj laŭ certaj kriterioj: Vikipediisto:Tlustulimu/Ŝ ktp. Ĉu vi havus proponon por tio? Se jes, vi povas skribi ĝin en la tiean diskutan paĝon. Kore --Tlustulimu 18:45, 19. Jul 2008 (UTC)

Kolekto de oftaj eraroj far esperantistoj

Vidu: http://eo.wikipedia.org/w/index.php?title=Operaciumo&action=history

Ĉu ni por la gramatikkontrolilo organizu kolektadon de oftaj eraroj? Amike Denizo--Denizo 10:46, 30. Jan 2008 (UTC)

Valdorfaj lernejo kaj pedagogio

Saluton, Yves! Ĉu vi daŭre subtenas la kunigon de la artikoloj valdorfa lernejo kaj valdorfa pedagogio? Amike, Bea 09:40, 4. Maj 2008 (UTC)

geedzo

Saluton Yvesn, mi scias, ke la vorto geedzo estas iom stranga aŭ malmulte uzata, sed kreante la ŝablonon pri aktoroj mi pripensis, kian vorton uzi: por ke ĝi ne estu tro longa en la ŝablono kaj por ke ĝi estu klara por viroj-aktoroj kaj virinoj-aktoroj. En pluraj naciaj lingvoj ekzistas unuvorta esprimo por edzo aŭ edzino, oni komprenos ĝin tuj, ekz. la angla spouse. Parolante pri viro lia spouse estas edzino, parolante pri virino, ŝia spouse estas edzo. Sed kiel en Esperanto? Tial mi uzis la vorton geedzo. Rilate al la ŝablono estas pluaj eblecoj: aŭ krei novan, la saman ŝablonon kun titolo Informkesto aktorino, kie aperus edzo, dum ĉe Informkesto aktoro aperus edzino aŭ iom relabori la nunan ŝablonon, tie aldoni parametron, kiu scius diferenci, se temas pri viro aŭ virino kaj poste aperus la ĝusta esprimo - aŭ edzo aŭ edzino. Alia ebleco estas tia: lasi la nunan ŝablonon kun la parametroj pri la geedzo (la geedzo estus kaŝita por aperigi la linion) kaj en la paĝoj aperus edzo/ino aŭ partnero. Kion vi opinias? Kaj kion vi diras al frazo: Venis nur unu gepatro. Oni nun ne scias, kiu venis, ĉu patro aŭ patrino, simple gepatro - unu el ili. En la naciaj lingvoj ekzistas tia ekvivalento. Kerio 04:24, 20. Sep 2008 (UTC)

Saluton,
"geedzo" kaj "gepatro" ne ekzistas en norma Esperanto (mi ne povas helpi...) kaj do laŭ mi ne uzeblas en Vikipedio. Eblas uzi "partnero" aŭ "edz(in)o"; ne necesas komplikigi aferojn (kvankam vi kompreneble rajtas ;-) ).
Yves Nevelsteen 10:37, 20. Sep 2008 (UTC)
Saluton! Ĉu eble "geedziĝinto" aŭ "geedzigito"? Por "ulo el gepatroj", ĉu eble "generinto"? --71.34.140.163 10:25, 29. Jul 2009 (UTC)

Nova ĉefpaĝo

Saluton Yves, dankon pro via afabla mesaĝo.

Fakte ja ekzistas ligilo al la redakta subportalo, se vi alklakas la subtitolon "Vikiejo". Sed mi konsentas, ke tio ne sufiĉas : mi aldonos pli klaran ligilon, kiam la nova ĉefpaĝo estos starigita. Nova paĝo pri vikipediaj asistantoj certe estus bona ideo, kaj ankaŭ meritus ligilon. Kore, Thomas Guibal 19:29, 21. Sep 2008 (UTC)

Piedpilko

Saluton! Mi volonte okupighus pri Piedpilka (aŭ Futbala) Mondapokalo Projekto, sed antauh mi devas krei Template-n por la ludadoj (ekz: Italujo/Francujo, ktp). Chu mi rajtas?

Mi volonte adaptigu [1]-n por re-uzu la kodon de aliaj vikipedioj --Maks84eo 15:58, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton,

vi certe rajtas krei tian ŝablonon se ĝi ankoraŭ ne ekzistas. Bv. ja respekti la regulojn pri landonomoj.

Sukceson! Yves Nevelsteen 16:02, 9. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Yves kaj Maks84eo. Mi ĝojus, se la planita ŝablono estus nomata laŭ la jam ekzistantaj informkestoj. Do ĝi laŭeble nomiĝu "Ŝablono:Informkesto piedpilko". Sed ankaŭ eblus "Ŝablono:Informkesto futbalo" laŭ la jam ekzistanta ŝablono {{Informkesto Futbala Turniro}}. Se vi ankoraŭ havas demandojn pri la kreado de ŝablonoj, vi povas demandi min aŭ Vikipediisto:ArnoLagrange. Kore --Tlustulimu 17:54, 9. Okt 2008 (UTC)

Dankon pro via atenteco pri la afero! Yves Nevelsteen 19:10, 9. Okt 2008 (UTC)

Mi ĵus vidis ĉe [2], ke ne temas pri informkesto, sed pri alia specio de ŝablono. Do la nomparto Informkesto tiam ne estas necesa. Kore --Tlustulimu 11:29, 10. Okt 2008 (UTC)

Landonomoj

Fakte, estas rimarkinda problemo: Mi volis glui kodon pri la lud-jughistoj. en la angla wikipedio estas ekz:: ITA - Massimo Ripani. En la Esperanta aperas nur mian nomon :( krom se mi skribas Italio, sed tio ne okazas por ĉiuj la landoj)Maks84eo 07:37, 10. Okt 2008 (UTC)


Alia Problemo

Mi ne sukcesas uzi kelkajn bildojn de eo.wikipedio.org, ech se mi legas ke ili estas publika havajho :( Maks84eo 10:53, 10. Okt 2008 (UTC)

Saluton, Maks84eo. Mi ĵus korektis la enbildigan kodon en Manpilkado. Ni uzas ĉi tie Dosiero: kiel nomspaca prefikso, sed ne Immagine: kiel la itala vikipedio. Kore --Tlustulimu 11:08, 10. Okt 2008 (UTC)

Jes, sed mi atentigas pri alia problemo :D (en tiu pagho mi eraris kaj forgesis korekti, pardonu). Ekz: se mi bone memoras, estas dosiero de Stettler en Eo-wikipedio kiun mi ne sukcesas uzi en IT-wikipedio Maks84eo 11:32, 10. Okt 2008 (UTC)

Saluton,

nur dosieroj kiuj troviĝas en la Vikimedia Komunejo estas uzeblaj en pluraj vikipedioj. Se dosiero estas alŝutita al la esperantlingva Vikipedio, vi nur en ĝi povas ĝin uzi. Eblas teorie elŝuti ĝin kaj alŝuti ĝin al la Komunejo, sed tiukaze tre atentu pri la kopirajtoj, kiuj estas pli severaj en la Komunejo ol en la unuopaj vikipedioj.

Yves Nevelsteen 13:03, 10. Okt 2008 (UTC)

Justa uzo

Kara Yves,

dankon pro via atenteco kaj komento. Vi kompreneble pravas. Iom ĝene estas, ke la ŝablono tiom "krias", en majuskloj kaj ruĝa koloro, "ATENTU: Se bildo ne plenumas la kondiĉojn de justa uzo, ĝi estos forigita - Bonvolu uzi {{Informkesto justa uzo}}", kvankam la informkesto justa uzo ja estas bonorde uzata kaj ne necesus tiom "krii". Principe pripenseblas, ĉu fari duan ŝablonon {{justa uzo klarigata}} aŭ {{justa uzo pravigata}} sen "kriado", por la kazo, ke kontrolite la informkesto justa uzo estas bonorde plenigata kaj ĉio estas senriproĉa.

Havu bonan tagon,

Thomas 11:00, 12. Nov 2008 (UTC)

PS: Mi ĵus respondis al demando de Didi sur mia diskutpaĝo, kaj la noto ankaŭ konsidereblas respondo al via demando de antaŭ 8 tagoj - bonvolu mallonge rigardi tien, responde al mia hezito pli oferti helpon kiu bezonas miaflanke rektan retan aliron.

Cetere bonas via ideo pri eldonejaj rajtoj por publikigo de titolpaĝoj de libroj aŭ magazinoj. Mi mem vere bedaŭris la forigon de la ĉiam aktualiĝinta "ĉi-monata titolpaĝo de MONATO", kiu estis en la vikipedia komunejo kaj estis enplektita en plurajn alilingvajn artikolojn - ekzemple en la litovlingvan artikolon de mi mem pri la magazino MONATO... Mia litova artikoleto sen la ilustraĵo aspektas sufiĉe nuda kaj senornama, kaj same la alilingvaj artikoloj pri la temo, krom la esperanta kaj angla, pri kiuj oni intertempe elturniĝis - komunejaj grafikaĵoj uzeblaj por ĉiuj lingvaj projektoj vere estas elegantaj.

Thomas 9:00, 20. Nov 2008 (UTC)

Prelegi pri Vikipedio

Kopio de la mesaĝo, kiun mi sendis al via esperanto.be adreso retpoŝte; preferindas respondi retpoŝte. Mi subite ekhavis eblecon prelegi pri la Oseta Vikipedio en Vladikavkaz kaj morgaŭ ekiras tien. Temas pri la eblecoj, kiujn la komunumo de os.wiki ankoraŭ neniam antaŭe havis. La minimuma efiko povus esti du-tri novaj kvalitaj redaktantoj, la maksimuma -- eble ekuzo de os.wiki en la ŝtata sistemo de instruado de la oseta lingvo en lernejoj.

Ĉiuj bone scias pri viaj sukcesoj en diskonigo de scioj pri Esperanta Vikipedio. Jen kial mi dankus vin pro kelkaj ideoj por tia prelego, kiuj estis trafaj laŭ via sperto pri eo.wiki (ja vere unu-du alineoj pri viaj impresoj ĉi-rilate). Krome, se vi havas ian unupaĝan "startilon" pri Vikipedio en Eo aŭ eble angla/franca, ankaŭ ĝi tre taŭgus. Slavik IVANOV 22:46, 18. Mar 2009 (UTC)

Portalo:Kaŭkazio

Saluton amiko! De antaŭ kelka tempo mi kreadas kaj pligrandigas artikolojn rilate alKaŭkazio (ĉefe Armenio kaj Kartvelio) kaj mi deziras krei propran portalon por arigi ilin, plibonigi la kvaliton de la ekzistantaj kaj krei novajn artikolojn. Tamen mi ne estas tro sperta rilate kreadon de Portaloj, mi petis klarigon ĉe la vikipedia diskutejo sed mi ne sukcesis krei ĝin. Pardonon se mi tro petas aŭ ĝenas vin sed mi vere bezonas helpon de pli sperta persono ol mi por almenaŭ krei la skeleton kaj pri la enhavo mi mem povus okupiĝi (mi ankaŭ deziras altiri pliajn homojn!). Tial mi ŝatus kalkuli je via helpo aŭ de alia rekomendata vikipediisto preta helpi! Mi sincere antaŭdankegas vin! amike Andy, Apr.30, 12:50 (UTC)

Propono rilate al la baloto

Saluton Yves! Mi vidas, ke vi voĉdonis por la unua alternativo en la baloto pri landnoma unueco.

Nun jam alproksimiĝas la fina de la unua raŭndo de la baloto. Ĝis nun, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas unuecon en titoloj (unua, dua kaj tria alternativo). Samtempe, plejmulto voĉdonis por alternativoj, kiuj subtenas liberecon en la artikoltekstoj (tria kaj kvara alternativo). Do se estus du apartaj balotoj pri titola kaj teksta unueco, ni nun havus la rezulton, ke estus unueco en titoloj kaj libereco en tekstoj. Tamen ne estas du apartaj balotoj: Anstataŭe estas unu baloto (kun du raŭndoj), en kiu oni havas kombinitajn alternativojn. Laŭ la nuna stato de la voĉdonoj, nur la unua kaj la kvara alternativo enirus la duan raŭndon, kaj la tria alternativo, kiu reprezentas la kompromisan kombinon, kiu estus elektita se estus du apartaj balotoj, ne enirus la duan raŭndon.

La kvara alternativo havas klare pli da voĉdonoj ol la unua. Do en la dua raŭndo, plej verŝajne ĝi venkus (krom se la plej multaj subtenantoj de la tria alternativo transirus al la unua, kio ne estas tre verŝajna). Se tamen la tria alternativo enirus la duan raŭndon anstataŭ la unua alternativo, ĝi certe venkus en la dua raŭndo, kaj ni havus almenaŭ unuecon en titoloj, anstataŭ neniun unuecon. Mi imagas, ke vi preferas unuecon en titoloj al neniu unueco. Pro ĉi tiuj taktikaj pripensoj, mi proponas al vi ŝanĝi vian voĉdonon al la tria alternativo, por ke ĝi povu eniri la duan raŭndon.

Mi mem jam pro taktikaj pripensoj ŝanĝis mian voĉdonon de la de mi preferata (Sed bedaŭrinde malplej popular) dua alternativo al la tria alternativo. Mi esperas ke vi serioze pripensos agi simile. Marcos 22:02, 29. Jun 2009 (UTC)

Iuj el viaj fotoj en la komunejo

Kara Yves,

vi certe rimarkis en via komuneja diskutpaĝo, ke pluraj el viaj fotoj estis forigitaj el Vikipedio, kvankam ili havis permesilojn de la fotinto kaj la fotito(j), kiuj en iu lingva branĉo de la vikipedio estus tute sufiĉaj, sed laŭ la treege striktaj reguloj de la komunejo estis tamen konsiderataj nesufiĉaj - ekzemple la foto commons:Commons:Deletion_requests/Image:Balladeus.jpg de la muzikgrupo Balladeus. Nun la fotoj estas entute for. Ĉu vi ne volus konsideri tamen re-alŝuti ilin al la esperanta vikipedio, kaj tiam aktivuloj de aliaj vikipediaj branĉoj (ekzemple la nederlandlingva) povas konsideri ĉu kopii ilin al tiuj unuopaj branĉoj? Tiel-ĉi estas iom bedaŭrinde, ke valoraj ilustraĵoj de artikoloj estas perditaj, sen ke ekzistus iu grafika anstataŭaĵo el la komunejo.

ThomasPusch 12:44, 22. Dec 2009 (UTC)

Mi tre bedauras, sed ne plu havas la fotojn kiujn oni forigis!

E@I-emblemon al Viki-Komunejo?

Mi ŝatus uzi la emblemon en la rusa varianto de la artikolo pri E@I, ĉu vi povus meti la dosieron aŭ rajtigi min fari tion? --Kostik Vento 19:48, 2. Aŭg 2010 (UTC)

informkesto

Saluton Yves, ĉu vi konsentas pri la noto Ŝablona diskuto:Informkesto renkontiĝoj, kaj ĉu, se vi konsentas, vi volus adapti la informkeston, ĉar vi estas la origina kreinto? Salutas, ThomasPusch 10:23, 6. Okt 2010 (UTC)

SUL

Saluton, Yves. Mi ĵus rimarkis per http://toolserver.org/~vvv/sulutil.php?user=Yvesn, ke via konto ankoraŭ ne estas globala. Ĉar vi aktivas en diversaj vikipedioj, mi rekomendas al vi ŝanĝi tion per viaj preferoj. Amike --Tlustulimu 13:32, 15 Aŭg. 2011 (UTC)

Malferma Tago

Saluton, ĉu vi eventuale venos al la Malferma Tago de UEA en novembro? Bv vidu Vikipedio:Diskutejo. Kore via, --Ziko 16:04, 20 Aŭg. 2011 (UTC)

Liberaj dosieroj en Vikipedio

Dankon pro via mesaĝo. Ĉar la dosieroj nur gravas por esperantistoj, ne indas ilin publikigi en la Komunejo.

Yves Nevelsteen (diskuto) 08:32, 18 Apr. 2012 (UTC)

  • Hmm, ĉu alŝutado aŭ restado de bildoj ĉe Komunejo estas pli peziga? Mi persone ilin alŝutus tuj al Komunejo se hazarde ilin volus iu uzi en alia projekto. Mia persona opinio estas ke en Vikipedio estu nur dosieroj kiu tie devas esti pro permesilaj kialoj. Amike. --CubeF (diskuto) 21:19, 18 Apr. 2012 (UTC)

Opioido

Saluton, Yves. Ĉu vi konas la alinomigan funkcion de la vikipedio? Se ne, bonvolu legi. Se jes, kial vi ne uzis ĝin por alinomigi Opioidoj al Opioido? Por reakiri laŭlicencan staton, nun iu administranto devus "ripari" tion. --Tlustulimu (diskuto) 16:17, 4 Feb. 2013 (UTC)

Saluton! Dankon pro via atentigo. Mi ne pensis ke tiom gravas ĉi-kaze ke mi kopi-alguis la paĝon pri opioidoj. Uzanto Elfeto estas mia koramikino kaj ni kune verkas kelkajn artikolojn (ŝi neniam faris antaŭe). Ŝajne antaŭe mi havis butonon "alinomi", sed eble pro longa ne-aktiveco oni prenis de mi kelkajn rajtojn. Ne gravas.

Yves Nevelsteen (diskuto) 16:41, 4 Feb. 2013 (UTC)

Sal Yves! La rajton alinomigi paĝon akiras uzanto aŭtomate ĉ. 3 tagojn post enregistriĝo kaj havas ĝin plu. Mi eĉ ne aŭdis pri eblo forigi tiun ĉi rajton.
Ĉiuokaze, se vi uzas la etoson Vektoro, la butono por alinomigi troviĝas en la supra breto tuj maldekstre de la serĉkampo. Ĝi montriĝos kiam vi ŝvebigos muson al la sageto tie (eble por tio ĉi estas bezonata ŝaltita ĵavoskripto...). Se vi preferas malnovan etoson, vi ĉiam povas reveni al Librejo. Amike. --KuboF (diskuto) 20:29, 4 Feb. 2013 (UTC)

Dankon KuboF; oni bone kaŝis la butonon sub sageto. Antaŭe ne estis tiel, mi pardonpetas sed do nun retrovis.

Yves Nevelsteen (diskuto) 08:40, 5 Feb. 2013 (UTC)

Peto pri forigo

Saluton, Yves. Mi ĵus metis vian peton pri forigo al la fino de Vikipedio:Forigendaj artikoloj. Bonvolu komenti tie. --Tlustulimu (diskuto) 15:49, 1 Mar. 2013 (UTC)

Alfa-versio

Saluton, Yves. Mi ĵus vidis, ke vi ŝanĝis la titolon de artikolo al Alfa-versio. Sed tio havis kromefikon, nome ke la intervikiaj ligiloj aranĝataj nun per Vikidatumoj ne plu funkciis. Mi korektis tion per redakto de d:Q3564846. Por tio mi uzis la aldonaĵon "Vikidatuma ligilo", kiu troviĝas sur la paĝo Preferoj. Por reaperigi la ligilojn en la artikolo, mi krome aktivigis ĉe la preferoj la aldonaĵon "Vivanta horloĝo". Ĝi aperigas supre dekstre la tempon laŭ UTC-formato kun ligilo. Se oni alklakas la ligilon, la aktuale montrata paĝo estas traktata, kvazaŭ oni uzis "purge"-funkcion. --Tlustulimu (diskuto) 20:12, 6 Apr. 2013 (UTC)

Koran dankon pro via helpo!

Yves Nevelsteen (diskuto) 16:58, 7 Apr. 2013 (UTC)

(besta) hormono

Kila vi forviŝis vorto "besta" en: "besta hormno"? Ĉu pli bone estus "besthormono"? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 23:03, 28 Jan. 2014 (UTC)

Hormonoj ne unuavice rilatas al bestoj, ĉu? Ĉu vi celas "animala"? (De bestoj kaj homoj)

Mi pensis pri bestoj kaj homoj. Mi usasuzas "besto" ĉar en artykoloartikolo besto estas skribata: "kelkaj Esperantistoj". Mi volus por ke estos artykolo animalo. Sed Hormono estas "biokemia mesaĝportanta materialo" ne "biokemia animala mesaĝportanta materialo." Ĉu (laŭ vin) endokrinologio estas scienco ankaŭ pri plantaj hormonoj/planthormonoj? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 22:50, 30 Jan. 2014 (UTC) (https://www.mediawiki.org/wiki/Echo/Feature_requirements#User_Mention)

Kial vi skribas "artykolo"-n per "y"? Kaj mi "usas"? Antaŭ ol ek-kunlabori al Vikipedio, gravas sufiĉe bone regi Esperanton. La artikolo pri hormonoj estas tiel ĉi tute en ordo laŭ mi.

Pardonu min, Mi korektis. Ĉu vi pensas pri d:Q192949? Ĉu hormono ne estas d:Q192949endokrinologio estas ankaŭ scienco de la d:Q192949? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 14:10, 1 Feb. 2014 (UTC)

Azia Monato

Saluton! Ĉu vi volas partopreni en maratono pri Azio? --Ochilov (diskuto) 08:40, 23 Okt. 2015 (UTC)

Gentaj Festoj

Kara Yves, en la artikolo Gentaj Festoj de pluraj jaroj estas (kaj iugrade forgesiĝis) relative granda nombro da ruĝaj ligiloj. Temas pri iom loka temo, kaj pri origine via artikolo. Ĉu vi vidus eblecon ke vi aldonus artikolojn pri la "nun ruĝaj" temoj, aŭ ĉu vi proponus forpreni la internajn ligilojn? Flanke: La artikolo Gento (urbo) de pli ol jaro havas noton ke mankas referencoj, kaj ke diskutiĝu ĉu la elstara statuso forpreniĝu. Mi en aŭgusto 2013 jam aldonis du referencojn, kaj ĵus ankoraŭ du, sed daŭre la artikolo mem estas relative listeca, kaj mi ne konvinkatas ke miaj pene serĉitaj kvar referencoj vere estus "sufiĉaj", nur ke ili estu kontribuo al referencaro. Sed sume estas tiom da bonaj flankaj artikoloj pri vidindaĵoj en Gento, ke la "artikola ensemblo" laŭ mi ja estas elstara, kaj tial mi malvolonte vidus ke perdiĝus la elstara statuso. Vidante ke vi forte kunlaboris en la kreo de la "artikola ensemblo", ĉu eble vi ankaŭ al la referencoj kaj ebla teksa ampleksigo de la urba artikolo povus dediĉi iom da tempo? ThomasPusch (diskuto) 15:22, 15 Jan. 2016 (UTC)

PS: Tute flanke mi atentigas vin pri la pozitiva fakto, ke pro peno de Tlustulimu kaj de mi en la lastaj semajnoj preskaŭ ĉiuj tekstoj pri municipoj de Belgio ricevis aŭtomate aktualiĝantajn nombrojn de loĝantoj, kaj tre multaj relative novan "informkeston urbo", kiu intense kunlaboras kun informoj de vikidatumoj - kaj ĉar la vikidatumaj informoj pri municipoj de Belgio en multaj kazoj ankoraŭ ne tre ampleksas, en multaj kazoj tio signifis ankaŭ signifan esperantistan kontribuon al la multlingva informaro... bona flankefiko por aliaj lingvoj. Tamen la municipaj artikoloj kompreneble daŭre plikompletigindas, aldonindas ĉiaj rilatoj al la Esperanto-kulturkomunumo, enmeteblas relative novaj kaj pli bonkvalitaj fotoj el la komunejo ... fakte multaj el tiuj tekstoj entute antaŭ la ĵusa kampanjo dum jaroj apenaŭ prilaboriĝis kaj tial jam iom polviĝis. Estas bone "pensi tutmonde sed agi ankaŭ loke": Eble vi aŭ aliaj flandraj esperantistoj ankoraŭ havus bonajn ideojn kion kontribui al iuj el la municipaj artikoloj. ThomasPusch (diskuto) 15:31, 15 Jan. 2016 (UTC)

Dankon pro viaj atentigoj! Mi ĝojas ke vi tiom multe kontribuas al Vikipedio. Momente mia fokuso estas Duolingo; mi kunlaboras en la kerna teamo. Mi tamen rapide forigis kelkajn internajn ligilojn en la artikolo pri la Gentaj Festoj, sed momente mankas tempo (kaj emo) umi pri la referencoj. Fakte ankaŭ en la nederlandlingva artikolo apenaŭ aperas referencoj; la esperantilingva artikolo estas bazita je ĝi. Eble tio ja menciindas sube, sed mi forgesis per kiu ŝablono fari ion tian. Pri la aktualigo de la nombro de loĝantoj mi tuj informos Eddy Van den Bosch, kiu iam realigis la defion krei vikipedian artikolon pri ĉiu flandra (aŭ eĉ belga) komunumo. --Yves Nevelsteen (diskuto) 20:03, 18 Jan. 2016 (UTC)

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

  1. This survey is primarily meant to get feedback on the Wikimedia Foundation's current work, not long-term strategy.
  2. Legal stuff: No purchase necessary. Must be the age of majority to participate. Sponsored by the Wikimedia Foundation located at 149 New Montgomery, San Francisco, CA, USA, 94105. Ends January 31, 2017. Void where prohibited. Click here for contest rules.

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

(Sorry to write in English)

Saveno

Saluton, Yves. Mi jhus legis la artikolon "Saveno", kiun vi iam kreis, kaj surprizis min la nomo. Chu vi certas pri tiu esperantigo de "Samhain"?

Amike,

Susomoinhos (diskuto) 10:04, 2 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Mi ne certas, nek memoras la aferon. Siatempe mi ankoraŭ ne kutimis aldoni fontojn kiel mi hodiaŭ jes ja faras plejofte.

Amike Yves Nevelsteen (diskuto) 12:32, 17 maj. 2017 (UTC)[Respondi]

Share your experience and feedback as a Wikimedian in this global survey

WMF Surveys, 18:40, 29 mar. 2018 (UTC)[Respondi]

Reminder: Share your feedback in this Wikimedia survey

WMF Surveys, 01:38, 13 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Your feedback matters: Final reminder to take the global Wikimedia survey

WMF Surveys, 00:48, 20 apr. 2018 (UTC)[Respondi]

Mobila poŝto

Tiu sistemo funkcias en multe da landoj, la hungaroj prenis ĝin el Aŭstrio. Tio estas, ke en malgrandaj vilaĝoj jam ne funkcias poŝto aŭ poŝtejo. En definita tempo alvenas poŝtoaŭto en centro de la vilaĝo kaj tie haltas ĉ. 2 horojn. En tiu tempo la vilaĝanoj povas uzi la poŝtajn servojn (sendoj de leteroj, pakaĵoj, monoj), krome poŝtisto disdonas la emeritmonojn kaj aliajn). Mi sendas al vi hungaran paĝon pri tio, kiu estas tradukebla maŝine. [3] Mi ne sciis ĝustan esprimon pri tio, tial mi pensis, ke tiu internacia vorto estas konvena. Dank' la helpemon! --Crosstor (diskuto) 11:28, 29 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Laŭ via plaĉo, mi ne scias ĝustan vorton.--Crosstor (diskuto) 13:07, 29 nov. 2018 (UTC)[Respondi]
Bone, mi konsentas.--Crosstor (diskuto) 08:59, 30 nov. 2018 (UTC)[Respondi]

Legindaj artikoloj

Saluton. Dum kampanjo "purigi" la paĝon pri Proponoj por Legindaj artikoloj, Aŭgusteno de Hipono kaj Aztekoj estis akceptitaj kaj venos la vico de la artikolo Simone de Beauvoir, kiu estis proponita en januaro 2018. Do, preskaŭ dum unu jaro kaj duono atendas sian momenton. Mi petas, ke vi balotu irinte al la artikolo kaj klakinte sur "baloto" en la dekomenca averta skatolo. Dankon.--kani (diskuto) 23:19, 30 jun. 2019 (UTC)[Respondi]

Community Insights Survey

RMaung (WMF) 16:18, 9 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Reminder: Community Insights Survey

RMaung (WMF) 19:47, 20 sep. 2019 (UTC)[Respondi]

Pink Floyd

Saluton, mi finfine (eble) finis la artikolon pri Pink Floyd. Ne hezitu plibonigi ĝin, kaj komenti kaj ĉefe voĉdoni: Vikipedio:Proponoj por legindaj artikoloj/Pink Floyd
Dankon!
--Baba79 (diskuto) 14:50, 2 feb. 2020 (UTC)[Respondi]

We sent you an e-mail

Hello Yvesn,

Really sorry for the inconvenience. This is a gentle note to request that you check your email. We sent you a message titled "The Community Insights survey is coming!". If you have questions, email surveys@wikimedia.org.

You can see my explanation here.

MediaWiki message delivery (diskuto) 18:48, 25 sep. 2020 (UTC)[Respondi]

Bonvolu voĉdoni pri mallokaj ŝablonoj - antaŭ la 28-a de Aprilo

Saluton, Yvesn! Grava parto de Vikipedio estas ties ŝablonoj. Ili kreas ekzemple informkestojn, ligilojn al eksteraj fontoj, diversajn kestojn, formatigas referencojn kaj simile. Sed prizorgadi ilin estas nefacila teĥnika laboro kaj ni de jaroj suferas pro malalta kvalito de multaj el ili, kaj ofte eĉ plena manko.

Por helpi pri tio fundamente, estas propono funkciigi sistemon, kiu ebligus uzadon de ŝablonoj de centra loko (kun eblo pluuzi lokajn ŝablonojn de nia Vikipedio, se ni specife ilin volus). Sed la propono bezonas subtenon por efektiviĝi.

Tial mi petas vin esprimi vin ĉe Vikipedio:Peto pri komento/Mallokaj ŝablonoj.

Mi proponas, ke vi esprimu vian opinion en ĉiu projekto, kie vi aktivas aŭ kiun vi ofte legas (eĉ se vi jam esprimis vin aliloke).

Mi estas teĥnikisto kaj mi plene subtenas la proponon - mi vidas kiamaniere ĝi helpos kaj mi scias, ke ĝi helpos vere multe, precipe al malgrandaj lingvoj. --KuboF Hromoslav (diskuto) 18:36, 27 apr. 2021 (UTC)[Respondi]