Unia Solidara kaj Evolua Asocio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Addbot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Forigo de 4 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q3269475) |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e Roboto: Aldonado de kategorio Politikaj partioj fonditaj en 1993 |
||
Linio 21: | Linio 21: | ||
[[Kategorio:Politiko de Birmo]] |
[[Kategorio:Politiko de Birmo]] |
||
[[Kategorio:Organizaĵoj en Birmo]] |
[[Kategorio:Organizaĵoj en Birmo]] |
||
[[Kategorio:Politikaj partioj fonditaj en 1993]] |
Kiel registrite je 15:15, 15 maj. 2021
Unia Solidara kaj Evolua Asocio | ||
---|---|---|
ပြည်ထောင်စုကြံ့ခိုင်ရေးနှင့်ဖွံ့ဖြိုးရေးအသင်း | ||
partio | ||
Komenco | la 15-an de septembro 1993 | |
Fino | la 15-an de julio 2010 | |
Lando(j) | Birmo vd | |
Sidejo | Jangono | |
Tipo | masorganizaĵo subtena al la armea junto de la lando Birmo | |
Retejo | www.usda.org.mm | |
La Unia Solidara kaj Evolua Asocio (birme ပြည်ထောင်စုကြံ့ခိုင်ရေးနှင့်ဖွံ့ဖြိုးရေးအသင်း, latinliterigite prany htaung cu kri. re: hnang. hpwam. hprui: ye: a. sang:, prononco [pjìdàuɴzṵ tɕã̰kʰàiɴ jéi n̥ɪ̰ɴ pʰʊ̰ɴpʰjó jéi əθɪ́ɴ]; mallongigite USDA) estis birma masorganizaĵo kreita de la reta armea junto] de la ŝtato. La organizaĵo havis 1 centran oficejon, 17 provincaj, 66 distriktaj kaj 320 urbaj asocioj. La 30-an de aprilo 2010, la organizaĵo havis 24 milionojn da membroj.
La 29-an de marto 2010 fondiĝis la politika partio Unia Solidara kaj Evolua Partio, pluevoluaĵo de la masorganizaĵo - tiu nova partio partoprenis la ĝeneralan baloton de 2010 kaj gajnis ĝin. Ĉiuj ŝtataj oficistoj kaj membroj sub 25 jaroj estis prenitaj el la organizaĵo, kaj la restintaj membroj transigitaj al la nova partio. Ĉiuj infrastrukturaĵoj kaj financoj de la organizaĵo estis same transigitaj al la partio, kaj sekve la organizaĵo estis malfondita en julio 2010.
Htaj Oo estis la ĝenerala sekretario de la organizaĵo. La moto de la organizaĵo estis "Moralo, Disciplino, Solidaro, Unueco." La 1-an de julio 2008, malgranda bombo eksplodis en urba oficejo de la organizaĵo - krome en la diktatora reĝimo de Birmo dum la vivtempo de la organizaĵo apenaŭ senteblis malferma civitana protesto.