Liberio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Enkonduko
Neniu resumo de redakto
Linio 39: Linio 39:
Liberio estas la plej malnova [[respubliko]] moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el [[Usono]] kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post [[Etiopio]].
Liberio estas la plej malnova [[respubliko]] moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el [[Usono]] kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post [[Etiopio]].


Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la tria plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas [[Senlaboreco|senlaborecon]] de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo.
Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la tria plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas [[Senlaboreco|senlaborecon]] de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.


* '''Kredantoj:''' [[kristanoj]], [[muzulmanoj]].
* '''Kredantoj:''' [[kristanoj]], [[muzulmanoj]].
* '''Eksporto:''' fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
* '''Eksporto:''' fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
* '''Organizoj:''' [[UNO]] ([[1945]])
* '''Organizoj:''' [[UNO]] ([[1945]])
*'''Landa kodo:''' ''LR, LBR''
*'''Nombro de loĝantoj:''' ''3.786.764 loĝantoj (2011)''
*'''Registaro:''' ''Respubliko''
*'''Plej alta punkto:''' ''1.440 m (Wuteve)''
*'''Fluga tempo el Eŭropo al Manrovio:''' ''ĉirkaŭ 7 horoj''


== Historio ==
== Historio ==
La lando estas lando fondita de ekssklavoj el [[Usono]]
La lando spertis puĉon la 12-an de aprilo [[1980]], periodo de milita diktaturo de Samuel Doe inter [[1980]] kaj [[1989]] kaj du internaj militoj post ĉi tiu periodo: inter [[1989]] kaj [[1996]] kaj inter [[1999]] kaj [[2003]], kiuj alportis centojn kaj milojn da viktimoj, same kiel katastrofa efiko al la landa ekonomio .


=== La puĉo de Samuel Doe en 1980 ===
En 1997, [[interna milito]] finiĝis kaj okazis balotoj, en kiu [[Charles Taylor]] estis elektita prezidento kaj lia Nacia Patriota Partio, NPP, gajnis 49 el la 64 seĝoj en la Ĉambro de Reprezentantoj kaj 21 el la 26 seĝoj en la Senato. Taylor ne konservis la packontrakton kaj baldaŭ Liberio implikiĝis en la agitado kontraŭ [[Sieraleono|Siera-Leono]] per subteno al la ribeluloj de [[RUF]] kaj lia deziro akiri kontrolon super la diamantaj minejoj en Siera-Leono.
La lando spertis puĉon la 12-an de aprilo [[1980]], periodo de milita diktaturo de Samuel Doe inter [[1980]] kaj [[1989]] kaj du internaj militoj post ĉi tiu periodo.


=== Internaj militoj inter 1989 kaj 2003 ===
[[Unuiĝintaj Nacioj]] kaj [[Eŭropa Unio]] postulis, ke Liberio rompu kun RUF kaj forlasu la konflikton, sed eĉ post kiam Taylor rompis kun RUF, 12 monatoj da sankcioj kontraŭ la lando estis efektivigitaj. En [[2002]], tutlanda kampanjo kaj interna milito komenciĝis kontraŭ Taylor kiun multaj enloĝantoj konsideris krimulon. Taylor kontraŭis ribelajn grupojn kiel ekzemple ''Liberianoj Unuigitaj por Repaciĝo kaj Demokratio'' (LURD) kaj ''Movado por Demokratio en Liberio''. La pli granda kaj iama LURD ricevis subtenon de najbara [[Gvineo]], la pli malgranda ribela grupo ricevis subtenon de [[Ebur-Bordo|Eburbordo]]. En la prezidenta elekto de [[2005]], [[Ellen Johnson Sirleaf]] gajnis. Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al [[Fritaŭno]], la ĉefurbo, kaj poste al [[Den Haag]], ĉefurbo de Nederlando, kie li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de [[homaj rajtoj]].
inter [[1989]] kaj [[1996]] kaj inter [[1999]] kaj [[2003]] okazis internaj militoj kiu kreis almenaŭ pli ol duonmilionon da rifuĝintoj. En 197 estis subskribita packontrakto kaj okazis baloto por la Respublika prezidenteco, kiun gajnis Charles Taylor. Tamen la internacia komunumo elektis ignori la balotan fraŭdon kaj amasan perforton kontraŭ la opozicio.


Dum la interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.
Post la elektoj kontraŭuloj de Charles Taylor organizis etskalan ribelan militon, plurfoje invadis la teritorion de Liberio el najbaraj landoj. En [[2002]], kun la aktiva helpo kaj subteno de gvinea prezidanto Lansana Conte, kreiĝis granda opozicia movado (LURD), kiu post tutlanda kampanjo sukcesis eksigi Taylor. Dum tiu interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.

=== Prezidenteco de Ellen Johnson Sirleaf ===
En la prezidenta elekto de [[2005]], [[Ellen Johnson Sirleaf]] gajnis.

=== Taylor antaŭ la internacia kortumo en Nederlando ===
Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al [[Fritaŭno]], la ĉefurbo, kaj poste al [[Den Haag]], ĉefurbo de Nederlando, kie li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de [[homaj rajtoj]].


== Geografio ==
== Geografio ==

=== Urboj ===
Kelkaj grandaj urboj en Liberio estas: Harbel, Robertsport, Gbarnga, Zwedra kaj Greenville.


=== Klimato ===
=== Klimato ===
Linio 146: Linio 162:


Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la [[2010-aj jaroj]] la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.
Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la [[2010-aj jaroj]] la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.

=== Turismo ===
Ankoraŭ multaj ribelantoj aktivas en la lando kaj tial ne ekzistas turismo en la lando. Liberio havas ampleksan [[Flaŭro|flaŭron]] kaj [[Faŭno (biologio)|faŭnon]]. Liberio havas multajn sablajn plaĝojn, montregionojn, marĉojn kaj pluvarbarojn (44% de la lando),[[Elefanto|elefantojn]], [[Amfibia hipopotamo|hipopotamojn]], [[Ĉimpanzo|ĉimpanzojn]] kaj [[Antilopo|antilopojn]].


== Vidu ankaŭ ==
== Vidu ankaŭ ==

Kiel registrite je 17:00, 23 maj. 2021

Liberio (signifas "libera lando"); Liberia Respubliko
Republic of Liberia

Detaloj Detaloj
Nacia himno: All Hail, Liberia, Hail!
respublikosuverena ŝtatolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Monrovio (426 mil). Ĝi estis fondita en 1822, kiam usonanoj komencis konstrui urbojn por liberigitaj sklavoj.
Oficiala(j) lingvo(j) angla lingvo
Uzata(j) lingvo(j) angla lingvo, angla lingvo, Liberia Kpelle, Southern Kissi, mendea lingvo, Dan, liberia angla lingvo, Western Krahn, Mano, Klao, Dewoin, Gbii, Tajuasohn, Konobo, Glaro-Twabo, Glio-Ubi, Sapo, Liberia kreola lingvo, Kuwaa, Gola, kpelea lingvo, Grebo, Loma, vaja lingvo, Southern Grebo, Northern Grebo, Grebo-Gboloo, Manya, Grebo-Barclayville, Central Grebo, Bassa, bandia lingvo
Areo 111 369 km²
Loĝantaro 2733 mil (1995), inter ili kpeloj 21 %, bakvoj 13%. (2021)
Loĝantoj nomo de loĝantoj
Horzono UTC±00:00
Interreta domajno .lr
Landokodo LR
Telefona kodo +231
Plej alta punkto Mount Wuteve
Plej malalta punkto Atlantiko
Politiko
Politika sistemo respubliko
Ŝtatestro Prezidento Ellen Johnson-Sirleaf (ekde la 8-a de novembro 2005).
Ĉefministro George Weah
Ekonomio
Valuto Liberia dolaro
vdr

LiberioLiberia estas lando en Okcidentafriko ĉe la atlantika marbordo. La najbaraj landoj de Liberio estas nordokcidente Sieraleono, nordoriente Gvineo kaj oriente Ebur-Bordo.

Liberio estas la plej malnova respubliko moderntipa de Afriko, fondita de eks-sklavoj el Usono kaj ĝia dua plej maljuna sendependa ŝtato post Etiopio.

Liberio estas la plej malriĉa lando en Okcidentafriko kaj la tria plej granda lando en la mondo. Krome Liberio havas senlaborecon de 85% de ĝia loĝantaro. Ĉi tiu senlaboreco estas unu el la plej altaj en la mondo. Liberio ankaŭ estas konata pro siaj 'sangaj diamantoj': ribelantoj okupis diamantajn minejojn kaj uzas la diamantojn por pagi siajn armilojn.

  • Kredantoj: kristanoj, muzulmanoj.
  • Eksporto: fera krudaĵo, kaŭĉuko, kafo, kakao, diamanto, oro.
  • Organizoj: UNO (1945)
  • Landa kodo: LR, LBR
  • Nombro de loĝantoj: 3.786.764 loĝantoj (2011)
  • Registaro: Respubliko
  • Plej alta punkto: 1.440 m (Wuteve)
  • Fluga tempo el Eŭropo al Manrovio: ĉirkaŭ 7 horoj

Historio

La lando estas lando fondita de ekssklavoj el Usono

La puĉo de Samuel Doe en 1980

La lando spertis puĉon la 12-an de aprilo 1980, periodo de milita diktaturo de Samuel Doe inter 1980 kaj 1989 kaj du internaj militoj post ĉi tiu periodo.

Internaj militoj inter 1989 kaj 2003

inter 1989 kaj 1996 kaj inter 1999 kaj 2003 okazis internaj militoj kiu kreis almenaŭ pli ol duonmilionon da rifuĝintoj. En 197 estis subskribita packontrakto kaj okazis baloto por la Respublika prezidenteco, kiun gajnis Charles Taylor. Tamen la internacia komunumo elektis ignori la balotan fraŭdon kaj amasan perforton kontraŭ la opozicio.

Post la elektoj kontraŭuloj de Charles Taylor organizis etskalan ribelan militon, plurfoje invadis la teritorion de Liberio el najbaraj landoj. En 2002, kun la aktiva helpo kaj subteno de gvinea prezidanto Lansana Conte, kreiĝis granda opozicia movado (LURD), kiu post tutlanda kampanjo sukcesis eksigi Taylor. Dum tiu interna milito, 200.000 liberianoj estis mortigitaj, okazis severaj misuzoj de la civila loĝantaro kaj pli ol duono de la loĝantaro devis fuĝi al najbaraj landoj. Oni kalkulas, ke ĉirkaŭ 15.000 infanaj soldatoj partoprenis en la milito.

Prezidenteco de Ellen Johnson Sirleaf

En la prezidenta elekto de 2005, Ellen Johnson Sirleaf gajnis.

Taylor antaŭ la internacia kortumo en Nederlando

Post la elekto, Taylor estis arestita kaj kondukita unue al Fritaŭno, la ĉefurbo, kaj poste al Den Haag, ĉefurbo de Nederlando, kie li estis akuzita kaj tiam juĝita pro malobservoj de homaj rajtoj.

Geografio

Urboj

Kelkaj grandaj urboj en Liberio estas: Harbel, Robertsport, Gbarnga, Zwedra kaj Greenville.

Klimato

La klimato en Liberio estas tropika. Vintroj estas sekaj kun varmaj tagoj kaj pli malvarmetaj noktoj. De decembro ĝis marto, la seka kaj sabloplena harmatana vento povas blovi el la Saharo. La someroj estas pluvemaj kaj nubemaj. Dum la periodo majo-oktobro daŭras la pluvsezono. Sur la marborda ebenaĵo, pluveblas ĝis 5000 milimetrojn jare.

Mediprotektaj problemoj

Kelkaj el la mediaj problemoj de Liberio estas senarbarigo de la tropika pluvarbaro kun rilata grunderozio kaj reduktita biodiverseco, same kiel poluado de la akvo per naftoverŝadoj kaj elfluoj de netraktitaj kloakaĵoj. Liberio subskribis, sed ne ratifis, plurajn internaciajn mediprotektajn interkonsentojn. Elektro estas ankoraŭ grandskale produktita el fosiliaj brulaĵoj.

Administra divido

Liberio estas dividita en 15 regionojn (distriktoj): Bomi, Bong, Gbarpolu, Grand Bassa, Grand Cape Cape Mount, Grand Gedeh, Grand Kru, Lofa, Margibi, Marilando, Montserrado, Nimba , River Cess, River Gee kaj Sinoe.

Demografio

Clay-Ashland estas urbeto proksimume 16 km norde de Monrovio, la ĉefurbo de Liberio. Ĝin fondis afrikdevenaj usonanoj remigrintaj ĉefe el la ŝtato Kentukio. La nomo memorigas pri Henry Clay, usona politikisto, kiu aprobis laŭgradan, iom-post-ioman liberigadon de la usonaj sklavoj kaj ilian koloniigadon de Liberio. Ashland estis la fama bieno de Clay apud la kentukia urbo Lexington. Clay-Ashland estis la ĉefurbo de la kolonio "Kentucky in Africa". La politika partio "True Whig", kiu longe regis la landon, fondiĝis en Clay-Ashland en 1869.

Loĝantaro

Posteuloj de liberigitaj usonaj kaj karibiaj sklavoj 5%, la resto de la loĝantaro apartenas al diversaj afrikaj triboj (inkluzive kpelle, bassa, gio, kru, grebo, mano, krahn, gola, bandioj, loma, kisioj, vai, dei, bella, mandingo, mende)

  • Loĝantaro-medianaĝo: 18,1 jaroj (2015)[1]
    • Mezvalora aĝo de viroj: 17,9 jaroj (2015)
    • Duona aĝo de virinoj: 18,3 jaroj (2015)
  • Infana morteco: 6,75% (2015)
  • Meza vivdaŭro de loĝantaro: 58,6 jaroj (2015)

Lingvoj

La angla estas parolata de 20% de la loĝantaro. La plimulto parolas unu el la ĉirkaŭ 20 aliaj lokaj lingvoj i.a. la madinga lingvo[1].

Analfabeteco

En 2015 oni kalkulis ke 52,4% de la plenkreska loĝantaro estis analfabetoj.

  • Analfabeteco en viroj: 37,6% (2015)
  • Analfabeteco en virinoj: 67,2% (2015)[1]

Sano

En 2015, 1,17% de la plenkreska loĝantaro vivis kun HIV aŭ aidoso[1].  Seksperforto ne fariĝis kontraŭleĝa en la lando ĝis 2006.

Religio

Kristanoj konsistigas 85,5% de la loĝantaro. La cetera parto konsistas el islamanoj 12,2%, indiĝenaj religioj 0,5%, nealiĝintaj 2,5% kaj Aliaj religioj 0,1%.

Politiko

Interna politiko

Ekde la komenco ĝin markis duraj konfliktoj inter la regantaj "uson-liberianoj" anglalingvaj (ĉ. 5 centonoj de l'enloĝantaro) kaj la regataj "afrik-liberianoj" diverslingvaj.

Je Aprilo 1980, armea serĝento Samuel Doe prenis potencon murde de tiama ŝtatestro William Tolbert. Multe da la popolo esperis ke sub Doe la potenco iomete pli bone disdividiĝus inter la malsamaj gentoj de la lando, sed Doe rapide montriĝis kiel kruela diktatoro.

Je Decembro 1989, Charles Taylor, filo de usondevena kaj afrik-liberia gepatroj, komencis sanga revolto kontraŭ Doe. Tiu milito daŭris pli malsimple ĝis 1997, kiam Charles Taylor elektiĝis kiel prezidento. Taylor estis la plej potenca militestro dum la milito, kaj ŝtelis multe da la naturajn rimedojn de la lando.

Tamen perforto daŭras ĝis 2003, kiam Taylor, kulpiĝita per UN-tribunalo de Sieraleono kaj Usono, fuĝis al Niĝerio, de kie li baldaŭ provaĵiĝos per speciala juĝejo en Hago, Nederlando.

Sub la UN, Ellen Johnson-Sirleaf elektiĝis je novembro 2005, kaj kune kun la UN ŝia registaro laboras por rekonstrui la administradon de la lando, kaj en la lastaj jaroj la politika klimato signife pliboniĝis. Oni hodiaŭ taksas la landon bone survoje al pli bone funkcianta demokratio. Ellen Johnson-Sirleaf estis reelektita en 2011.

Ekstera politiko

Liberio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Internacia rangotabelo

Organizo Esploro Takso Rangotabelo
Heritage Foundation / The Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 52.2 ( Subpremita ) 160 el 180
Raportistoj sen limoj Monda Gazetara Libereca Indekso 2019 31.49 (0 estas plej bona) 93 el 180
Internacia Travidebleco Korupta Indekso 2018 32 (0 estas tre korupta, 100 tre pura) 120 el 180
Programo pri Disvolvo de UN Indekso pri homa disvolviĝo 2018 0.465 - Malalta homa disvolviĝo 176 el 189
La Ekonomikisto Indekso de Demokratio 2018 5.35 - Hibrida reĝimo (10 plej bonas) 93 el 167

Ekonomio

La interna milito kaj malbona enlanda politiko detruis grandan parton de la ekonomio de Liberio, precipe la infrastrukturon en kaj ĉirkaŭ Monrovio. Multaj komercistoj fuĝis la landon, kunportante kapitalon kaj teknikan kompetentecon. Iuj revenis, sed multaj ne. La liberianoj, kiuj revenis post la interna milito, revenas al lando al kiu mankas infrastrukturo, sanservo, akvo, ŝancoj por edukado kaj laboro. Aernaŭtika programo sponsorita de Usono aperis en la 1990-aj jaroj kaj celis krei novajn laborpostenojn, sed baldaŭ ĉesis kiam Usono citis civilajn agitadojn kiel la kaŭzon. Alie, Liberio estas bonega loko, geografie kaj meteologie, por havi aernaŭtikajn bazojn.

Antaŭe Liberio produktis kaj eksportis lignon, kaŭĉukon, ferercon kaj diamantojn kaj estis lando kun granda komerca floto, kiam eblis tie registri ŝipojn je malalta prezo kiuj navigas sub tiel nomataj oportunaj flagoj.

Almenaŭ 80% de la loĝantaro estas tre malriĉa. Tamen la 2010-aj jaroj la ekonomio konstante resaniĝis, ĉar la politika situacio stabiliĝis. Dum la periodo de Ellen Johnson-Sirleaf kiel prezidanto, la rekonstruo de la landa infrastrukturo komenciĝis serioze, senlaboreco kaj centra registara ŝuldo ankaŭ iom post iom falis.

Turismo

Ankoraŭ multaj ribelantoj aktivas en la lando kaj tial ne ekzistas turismo en la lando. Liberio havas ampleksan flaŭron kaj faŭnon. Liberio havas multajn sablajn plaĝojn, montregionojn, marĉojn kaj pluvarbarojn (44% de la lando),elefantojn, hipopotamojn, ĉimpanzojn kaj antilopojn.

Vidu ankaŭ

Vamba Sherif, verkisto

Eksteraj ligiloj

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Liberia”. The World Factbook. CIA. la 11-an de februaro 2016