Roosje Vos: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kreis novan paĝon kun "{{Informkesto homo|nomo=Roosje Vos|dosiero=RoosjeVos.jpg|Priskribo=Vos ĉirkaŭ 1900|partio=Socialdemokrata Laborista Partio, Komunista Partio de Nederlando|pseŭ..."
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 19:52, 25 maj. 2021

Roosje Vos
Vos ĉirkaŭ 1900
Vos ĉirkaŭ 1900
Persona informo
Aliaj nomoj Ervé
Naskiĝo 14-a de aŭgusto 1860
en Amsterdamo
Morto 22-a de julio 1932
en Groningo
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo Kudristino, socialisto, sindikatestro
Politika partio Socialdemokrata Laborista Partio, Komunista Partio de Nederlando
vdr

Roosje Vos (naskiĝis la 15-an de aŭgusto 1860 en Amsterdamo, mortis la 22-an de julio 1932 en Groningo) estis nederlanda socialisto kaj sindikatestro.

Persona vivo

Roosje Vos estis la kvina filo de juda familio de ŝuisto Jacob Marcus Vos kaj Schoontje Jacob Fransman. Ŝi estis la fratino de Sara Vos, fama verkisto de libroj pri juda dommastrumado. La patro mortis kiam Roosje estis sesjaraĝa. Ekde sia 14-a vivjaro ŝi loĝis en juda knabina orfejo, kie ŝi estis edukata kiel kudristo.

Kudristina sindikato Allen Eén

Kiel hejmkudristo Roosje Vos laboris dum 12 horoj tage kaj gajnis 3 guldenojn semajne. Vos ekopiniis ke ŝi kaj siaj kunfakanoj ne havis facilajn vivojn kaj ŝi volis komenci kunlaboradon de kudristinoj. La unua de ŝi fondita grupo ne sukcesis.

Dum kunveno por kudristinoj en 1897 de la Libera Virinmovado, Wilhelmina Drucker proponis fondi sindikaton por virinoj kaj konsilantaron. Vos estis unu el la tri virinoj kiu kandidatigis sin por la agado. La fondkunsido de kudristina sindikato Allen Eén ("Ĉiuj estas Unu") okazis je la 30-a de marto 1897 kaj Vos prezidantiĝis. Kiel sindikatprezidanto ŝi volis montri ke virinoj povas esti memstaranta.

La 10-an de oktobro aperis la unua eldono de la sindikatgazeto: De Naaistersbode. Vos verkis artikolojn en la gazeto sub la pseŭdonimo Ervé. Krome ŝi verkis la teatraĵon De naaister van het verleden, het heden en de toekomst ("La kudristino de la pasinto, la nuno kaj la estonto"). Vos estis multfoje maldungita pro sia sindikata agado.

Politika agado

Ekde 1900 Vos politike aktiviĝis. Je la partikongreso de la Socialdemokrata Laborista Partio (SDAP) de 1901 ŝi pledis por okhora labortago (anstataŭ dekhora) kaj la virina balotrajto.

En 1903 Vos edziniĝis kun instruisto Melle Gerbens Stel kaj ili transloĝiĝis al Westeremden en Groningo. Tie ŝi agadis por SDAP, kiu tie havis ĉefe kamparanajn anojn. En 1909 Vos transpartiiĝis kun radikalaj socialistoj al la poste nomita Komunista Partio de Nederlando (CPN). De 1919 ĝis 1927 ŝi estis ano de la provinca parlamento de Groningo kiel CPN-ano.

Literaturo

  • Albert F. Mellink, "Roosje Vos" en: Biografisch Woordenboek van het Socialisme en de Arbeidersbeweging in Nederland 1 (1986).