JPEG XL: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [atendante kontrolon] |
Avayak (diskuto | kontribuoj) ĝisdatigo de ligiloj kaj referencoj |
Avayak (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: +ligilo |
||
Linio 87: | Linio 87: | ||
*** [https://jeremylee.sh/bin.html Windows Bin Builds (angle)] (la paĝo havas ankaŭ multajn aliajn programojn) |
*** [https://jeremylee.sh/bin.html Windows Bin Builds (angle)] (la paĝo havas ankaŭ multajn aliajn programojn) |
||
*** [https://ci.appveyor.com/project/EwoutH/jpeg-xl AppVeyor (angle)] |
*** [https://ci.appveyor.com/project/EwoutH/jpeg-xl AppVeyor (angle)] |
||
*** [https://eddiezato.github.io/bin Binaries] |
|||
* [https://jpegxl.info Komunuma retejo (angle)] |
* [https://jpegxl.info Komunuma retejo (angle)] |
||
* [https://mo271.github.io/jxl Testo de subteno de JPEG XL en TTT-legilo (angle)] |
* [https://mo271.github.io/jxl Testo de subteno de JPEG XL en TTT-legilo (angle)] |
Kiel registrite je 19:33, 5 jun. 2021
JPEG XL | |
---|---|
Dosierfinaĵo: | .jxl |
MIME: | image/jxl |
Firmao | Joint Photographic Experts Group |
Normigo | ISO/IEC 18181 |
Estiĝo | 2017 |
JPEG XL estas datenaranĝo de rastruma grafiko, kiu uzas kaj senperdan kaj perdan datumkompaktigon. Oni dezajnis ĝin, por ke ĝi multe superu estantajn rastrumajn datenaranĝojn kaj tiel fariĝu ilia universala anstataŭo.[1] Komisiono JPEG komencis labori pri ĝi en la jaro 2017[2] kaj oni esperas finon de ĝia normigo kiel ISO/IEC 18181[3] en la jaroj 2021[4] kaj 2022.
Nomo
JPEG signifas Joint Photographic Experts Group, t.e. la kreinto de la aranĝo.
X estas parto de nomoj de normoj de JPEG ekde la jaro 2000.
L venas el angla Long-term (esperante longedaŭra), ĉar la celo de la aranĝo estas anstataŭigi la originalan aranĝon JPEG kaj daŭradi ankaŭ tiel longe.[5]
Interesaĵo: La dosiernoman sufikson jxl oni facile povas dizajni kiel ambigramo.[6]
Aŭtoroj
Ĉefaŭtoroj: Jyrki Alakuijala, Jon Sneyers, Luca Versari
Aliaj kontribuantoj: Sami Boukortt, Alex Deymo, Moritz Firsching, Thomas Fischbacher, Eugene Kliuchnikov, Robert Obryk, Alexander Rhatushnyak, Zoltan Szabadka, Lode Vandevenne, Jan Wassenberg
Ecoj
JPEG XL havas la jenajn ĉefajn ecojn:[5][7]
- multe pli bona datumkompaktigo ol ĉe estantaj datenaranĝoj
- perda: proksimume je 60 % malpli grandaj dosieroj ol la originala JPEG kun la sama vida kvalito
- senperda: proksimume je 35–50 % malpli grandaj dosieroj ol PNG
- senperda transformo inter JPEG kaj JPEG XL – Per transformo al JXL la dosiergrando etiĝas proksimume je 20 %. Al klientoj, kiuj dume ne subtenas JXL-on, serviloj daŭre sendos JPEG-on, al kiu ili transformos la bildon el JXL tuj antaŭ la transsendo (tio koncernas ankaŭ bildojn, kiuj ne estis transformitaj el JPEG). Tiu ĉi aliro faciligos transiron al JPEG XL.
- interplekto kun subteno de adaptiĝema fasonado
- subteno de kaj fota kaj artefarita bildaro
- subteno de larĝa kolorcirklo kaj alta dinamika intervalo
- subteno de animacio
- efektiva kodado kaj malkodado sen bezono de speciala aparataro
- senpaga datenaranĝo, referenca realigo kun malfermita fonto
Programaro
Oficiala subteno
- JPEG XL reference implementation (libjxl)[8] – referenca realigo
- enhavas i.a.:
- kodilo
cjxl
- malkodilo
djxl
- ilo por komparado de rapido kaj kvalito de bildaj kodekoj
benchmark_xl
- kromprogramo por GIMP
file-jxl
- kodilo
- enhavas i.a.:
- ImageMagick[9] – ilaro por prilaborado de rastrumaj bildoj
- XnView MP[10] – montrilo kaj redaktilo de rastruma grafiko
- ImageGlass[11] – bildmontrilo por Vindozo
- ExifTool[12] – redaktilo de metadatumoj
- MConverter[13] – enreta konvertilo de plurmedioj
- Squoosh[14] – enreta konvertilo de grafiko
- gThumb[15] – bildmontrilo por Linukso
Neoficiala subteno
- JPEG XL WIC[16] – subteno de JXL en Vindozo helpe de WIC
- jxl-winthumb[17] – montrado de bildetoj de JXL en Vindozo
- qt-jpegxl-image-plugin[18] – kromprogramo por apoj bazitaj sur Qt kaj KDE
- JXLook[19] – montrilo kaj kromprogramo por macOS
Anticipa subteno
- Chromium[20] – TTT-legilo (en Chrome 91 kaj Edge Beta 91, ambaŭ post mana ŝalto)
- Firefox[21] – TTT-legilo (en Firefox Nightly ekde versio 90, post mana ŝalto)
- OpenMandriva Lx[22] – operaciumo (ekde versio 4.3 RC)
Stato de normigo
Nomo | Parto | Dato de unua eldono | Numero de ISO/IEC | Formala nomo |
---|---|---|---|---|
JPEG XL | Part 1 | farata, planata por 2021 | ISO/IEC FDIS 18181-1 | JPEG XL Image Coding System — Part 1: Core coding system |
Part 2 | farata, planata por 2021 | ISO/IEC DIS 18181-2 | JPEG XL Image Coding System — Part 2: File format | |
Part 3 | farata, planata por 2022 | ISO/IEC WD 18181-3 | JPEG XL Image Coding System — Part 3: Conformance testing | |
Part 4 | farata, planata por 2022 | ISO/IEC CD 18181-4 | JPEG XL Image Coding System — Part 4: Reference software |
Ligiloj
Referencoj
- ↑ Can JPEG XL Become the Next Free and Open Image Format? (angle). SlashdotMedia (2019-08-17). Alirita 2021-03-25.
- ↑ Next-Generation Image Compression (JPEG XL) Draft Call for Proposals (angle). Joint Photographic Experts Group (2017-11-07). Alirita 2021-03-25.
- ↑ Bridgwater, Adrian (2019-10-10). Cloudinary image leader: developing the 'next' JPEG (angle). TechTarget. Alirita 2021-03-25.
- ↑ Sneyers, Jon (2021-01-20). Legacy and Transition: Creating a New Universal Image Codec (angle). Cloudinary. Alirita 2021-03-25.
- ↑ 5,0 5,1 GIMP: Support for reading/writing JPEG XL images (angle) (2020-02-26). Alirita 2021-03-25.
- ↑ JPEG XL (angle). Alirita 2021-05-26.
- ↑ Sneyers, Jon (2020-11-24). JPEG XL - overview (angle). Alirita 2021-03-25.
- ↑ JPEG XL reference implementation (angle). Alirita 2021-05-26.
- ↑ ImageMagick - Image Formats (angle). ImageMagick Studio LLC (2021-03-10). Alirita 2021-03-25.
- ↑ XnViewMP: JPEG XL (angle) (2020-09-07). Alirita 2021-03-25.
- ↑ ImageGlass 8.1.4.18 - Home (angle) (2021-04-17). Alirita 2021-04-28.
- ↑ Software-update: ExifTool 12.25 (nl,en) (2021-04-23). Alirita 2021-04-26.
- ↑ MConverter (angle). Alirita 2021-04-19.
- ↑ Squoosh (angle). GoogleChromeLabs. Alirita 2021-04-19.
- ↑ gThumb Image Viewer 3.11.3 Adds JPEG XL (.jxl) Support [Ubuntu PPA] (angle) (2021-04-15). Alirita 2021-04-19.
- ↑ JPEG XL WIC (angle). Alirita 2021-04-19.
- ↑ jxl-winthumb (angle). Alirita 2021-04-19.
- ↑ Novomeský, Daniel. qt-jpegxl-image-plugin (angle). Alirita 2021-04-19.
- ↑ JXLook (angle). Alirita 2021-04-19.
- ↑ JPEG XL decoding support (image/jxl) in blink (tracking bug) (angle) (2021-02-13). Alirita 2021-03-25.
- ↑ Firefox: Implement support for JPEG XL (image/jxl) (angle) (2019-03-26). Alirita 2021-03-25.
- ↑ Ježek, David (2021-05-25). OpenMandriva Lx 4.3 se blíží, vyšla RC verze (ĉeĥe). Internet Info, s.r.o.. Alirita 2021-05-26.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo (angle)
- Referenca realigo (angle)
- programtradukoj por Vindozo:
- Windows Bin Builds (angle) (la paĝo havas ankaŭ multajn aliajn programojn)
- AppVeyor (angle)
- Binaries
- programtradukoj por Vindozo:
- Komunuma retejo (angle)
- Testo de subteno de JPEG XL en TTT-legilo (angle)
|