Nomado: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
e Kategorio:Nomadoj
Linio 9: Linio 9:


[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Antropologio]]
[[Kategorio:Nomadoj| ]]

Kiel registrite je 19:23, 6 jun. 2021

Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Nomado (apartigilo).

Nomada popolo estas popolo, kiu ne havas daŭre fiksan loĝejan lokon, loĝejon, ofte (ekz. sezone, cikle) translokiĝas (nomadismo). Ĝi diferenciĝas de la migrado, kiam oni daŭre, necikle ŝanĝas la loĝlokon.

La nomadoj havas plej ofte du aŭ pli provizoran loĝlokon. La restado sur unu loko dependas de riĉeco de nutraĵaj resursoj. La nomadismo estas ligebla al kelkaj ĉefaj agadoj: ĉasado kaj kolektado (plej ofta lokŝanĝo), paŝtado (ofte sezona) kaj migra komercado, metiarto (Ciganoj).

En la 20-a jarcento, la politiko instigis, la ekonomia evoluo devigis ŝanĝi la nomadan vivformon al setligita. La nomadismo restis ĉefe ĉe popoloj, vivantaj en la afrikaj, aŭstraliaj kaj aziaj duondezertaj areoj.