2-a de decembro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 112: | Linio 112: | ||
* [[1909]]: [[Gyárfás Kurkó]], rumanihungara politikisto, publicisto, verkisto (m. [[1983]]) |
* [[1909]]: [[Gyárfás Kurkó]], rumanihungara politikisto, publicisto, verkisto (m. [[1983]]) |
||
* [[1915]]: [[István Olajos]], rumania hungara pentristo, grafikisto (m. [[1944]]) |
* [[1915]]: [[István Olajos]], rumania hungara pentristo, grafikisto (m. [[1944]]) |
||
* [[1915]]: [[Karel Filip]], [[ĉeĥa esperantisto]], katolika pastro, vortaristo |
* [[1915]]: [[Karel Filip]], [[ĉeĥa esperantisto]], katolika pastro, vortaristo (m. [[2001]]) |
||
* [[1923]]: [[György Belia]], hungara literaturhistoriisto, ĉefkunlaboranto de hungarlingva ''Mondliteratura Enciklopedio'' (m. [[1982]]) |
* [[1923]]: [[György Belia]], hungara literaturhistoriisto, ĉefkunlaboranto de hungarlingva ''Mondliteratura Enciklopedio'' (m. [[1982]]) |
||
* [[1923]]: [[Maria Callas]], greka operkantisto, [[drama soprano|drama sopranistino]], [[primadono]] de la jarcento (m. [[1977]]) |
* [[1923]]: [[Maria Callas]], greka operkantisto, [[drama soprano|drama sopranistino]], [[primadono]] de la jarcento (m. [[1977]]) |
||
Linio 118: | Linio 118: | ||
* [[1926]]: [[Miloš Macourek]], ĉeĥa verkisto de porinfanaj libroj kaj [[filmisto]] (m. [[2002]]) |
* [[1926]]: [[Miloš Macourek]], ĉeĥa verkisto de porinfanaj libroj kaj [[filmisto]] (m. [[2002]]) |
||
* [[1937]]: [[Líviusz Gyulai]], hungara grafikisto studinta ĉe majstroj [[Sándor Ék]], [[Géza Fónyi]] kaj [[János Kmetty]] |
* [[1937]]: [[Líviusz Gyulai]], hungara grafikisto studinta ĉe majstroj [[Sándor Ék]], [[Géza Fónyi]] kaj [[János Kmetty]] |
||
* [[1939]]: [[Humphrey Tonkin]], brita-usona esperantisto, profesoro pri la [[anglalingva literaturo]], [[rektoro]], kunfondinto de [[Junularo Esperantista Brita]], prezidanto de [[TEJO]], fondinto kaj redaktoro de "[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]", |
* [[1939]]: [[Humphrey Tonkin]], brita-usona esperantisto, profesoro pri la [[anglalingva literaturo]], [[rektoro]], kunfondinto de [[Junularo Esperantista Brita]], prezidanto de [[TEJO]], fondinto kaj redaktoro de "[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]", prezidanto de [[UEA]], prezidanto de [[Esperantic Studies Foundation]] kaj plenrajta membro de [[AIS]] San-Marino, estrarano de la [[Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj]], omaĝita per ''[[La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin]]'', aŭskultebla en [[Youtube]] |
||
* [[1942]]: [[Venelin Mitev]], bulgara filologo, ĵurnalisto, eldonisto, [[esperanta literaturo|esperantlingva verkisto]] kaj tradukisto de Esperanto-poetoj, ĉefredaktoro de la revuo "[[Bulgara Esperantisto]]" kaj "Esperanto Panorama" ([[bulgara|bulgarlingva]]), aŭtoro de ''Tradukarto'' (rete legebla versio) |
* [[1942]]: [[Venelin Mitev]], bulgara filologo, ĵurnalisto, eldonisto, [[esperanta literaturo|esperantlingva verkisto]] kaj tradukisto de Esperanto-poetoj, ĉefredaktoro de la revuo "[[Bulgara Esperantisto]]" kaj "Esperanto Panorama" ([[bulgara|bulgarlingva]]), aŭtoro de ''Tradukarto'' (rete legebla versio) |
||
* [[1944]]: [[Ibrahim Rugova]], kosova verkisto, gvidanto de la [[Ligo Demokratia de Kosovo]], prezidento de [[Kosovo]] (m. [[2006]]) |
* [[1944]]: [[Ibrahim Rugova]], kosova verkisto, gvidanto de la [[Ligo Demokratia de Kosovo]], prezidento de [[Kosovo]] (m. [[2006]]) |
Kiel registrite je 18:07, 9 jun. 2021
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
decembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
decembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | 31 | |||||
aranĝo de 2024 tagoj |
La 2-a de decembro estas la 336-a tago de la jaro (la 337-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 29 tagoj restas.
Je la 2-a de decembro okazis, interalie:
Eventoj
- 1015: Kieva Regno: princo Jaroslavo la Saĝa ektronis en Kievo
- 1291: Hungara reĝo Andreo la 3-a donis al Bratislavo urbajn privilegiojn
- 1409: Germanio: Universitato de Lepsiko fondiĝis
- 1655: Pollando: kapitulaco de Toruń dum la sveda diluvo
- 1697: Londono: unua diservo celebrata en anglikana Katedralo de Sankta Paŭlo, renovigita post la Granda incendio de Londono
- 1763: Rod-Insulo: en Newport oni malfermis unuan sinagogon sur teritorio de la nuntempa Usono
- 1804: Napoléon Bonaparte, dum kronado en la katedralo Nia Damo de Parizo, proklamas sin Imperiestro de la Francoj (Napoleono la 1-a)
- 1805: Milito de la Tria Koalicio: Batalo ĉe Slavkov/Austerlitz: franca armeo komandata de Napoléon Bonaparte frakasas armeojn de Rusio kaj Aŭstrio, komandataj de caro Aleksandro la 1-a
- 1816: En Londono luddistoj amase detruis maŝinojn kaj laborilojn de entreprenoj
- 1823: Doktrino de Monroe deklarita de la usona prezidento James Monroe
- 1845: Usona prezidanto James K. Polk alparolis al la Usona Kongreso, ke la konkero de Sovaĝa Okcidento estas evidenta destino de Usono
- 1847: En Berlino oni verdiktis en la plej granda proceso kontraŭ la pola nacia movado - prusaj regopovoj akuzis pri krimo 254 personojn, 8 akuzitoj estis kondamnitaj al mortpuno, 23 al ĝisviva mallibero kaj kelkdek al longdaŭra
- 1848: Imperiestro de Aŭstrio Ferdinando la 1-a abdikis, lia posteulo iĝis Francisko Jozefo la 1-a
- 1852: Francio: Louis-Napoléon Bonaparte, nevo de Napoleono la I-a, tiam Prezidanto de la Respubliko, ne rajtanta reelektiĝi, starigas la Duan Imperion kaj ekregos kiel Imperiestro de la Francoj Napoleono la 3-a
- 1853: Pola industriisto Jan Zeh patentis distiladon de nafto por Reĝlando Galicio kaj Lodomerio
- 1875: Antonio Cánovas del Castillo la duan fojon iĝis ĉefministro de Hispanio
- 1876: Japana ekonomia taggazeto „Nihon Keizai Shimbun” aperis
- 1893: Moskvo: sur Ruĝa Placo oni solene malfermis ŝtatan ĉiovendejon - kunkreita de Vladimir Ŝuĥov
- 1899: Filipina ariergardo de 60 viroj estis venkita en la batalo de Tirad-Pass (Suda Iloko), sed malfruigis usonanojn sufiĉe longe por certigi eskapon al Emilio Aguinaldo
- 1902: Franca astronomo Auguste Charlois malkovris asteroidon Tokio
- 1907: Finnlanda Olimpika Komitato fondita
- 1908: Pu Yi iĝis imperiestro de Ĉinio
- Unua mondmilito:
- 1914: Batalo de Limanowa komenciĝis, en kiu Polaj Legioj sukcese batalis kune kun la armeo de Aŭstrio-Hungario kontraŭ la Rusa Imperio; trupoj de Aŭstrio invadis Beogradon
- 1917: Kobarid: unua batalo de Caporetto finita
- 1918: Armenio deklaris sendependecon de Otomana Imperio
- 1919: Aviadilo W.8 de brita fabrikanto Handley Page, unua kun necesejo surferdeke, faris sian virgan flugon
- 1920: Turk-Armena Milito finiĝis per malvenko de armenoj kaj Traktato de Aleksandropolo
- 1922: Dua Pola Respubliko: decide de Apostola Seĝo teritorioj de Supra Silezio ene de Pollando estis ekskluditaj de la germana diocezo en Vroclavo
- 1924: Pola urbo Solec alinomiĝis al Solec Kujawski
- 1925: Germanio: rezulte de kunfandiĝo de AGFA, BASF, Bayer kaj aliaj germanaj firmaoj ekestis konzerno IG Farben
- 1927: Dum kunveno de Komunista Partio de Sovetunio Lev Trockij estis forigita de la partio sub akuzo de kontraŭpartia agado
- 1930: Granda Depresio: usona prezidanto Herbert Hoover malkaŝis programon de publikaj laboroj por krei laborpostenojn kaj stimuli ekonomion
- 1931: Historio de Salvadoro: en Salvadoro okazis armea puĉo
- 1936: Polaj regopovoj en Vilno suspendis kaj poste malfondis Societon de Belorusa Lernejo, pro kreskantaj komunistaj influoj
- 1938: Vicĉefministro kaj trezor-ministro Eugeniusz Kwiatkowski anoncis sian 15-jaran planon de la ekonomia disvolvo de Pollando
- 1939: Malfermo de la Flughaveno LaGuardia en Novjorko
- Dua mondmilito:
- 1939: Germana okupado de Pollando: Gestapo pafekzekutis en Radom 19 virojn kun riproĉo posedi armilojn; Pola Rezistomovado: en Rawicz poloj nokte surmurigis afiŝojn kun kontraŭgermana enhavo kune kun flugfolioj ridindigaj Hitleron kaj Nazian Germanion; germana polico ordonis en regiono Oborniki deporti 142 ribelintojn de Grandpolujo; en Vilno restis ĉi tage 18 311 rifuĝintojn de Pollando, en tio 7728 poloj, 6860 judoj kaj 3723 litovoj; Varsovio: oni disponis, ke afiŝoj kun publika enhavo aperos en la germana lingvo, la pola estas permesebla ne apude, sed sube kaj per malpli grandaj literoj; sinmortigis (ev. tagon pli frue) Edmund Forelle, sekretario de instruista sindikato; Krakovo: dum sia unua konferenco Hans Frank deklaris, ke en Ĝenerala Gubernio oni batalas totale kun ĉiu rezistomovado; en Nazia Germanio oni malpermesis vendi al judoj varojn kun ĉokolado kaj kakao; oni malkaŝis la deziron de Hitler, ke ĜG estu "unua kolonia teritorio de la germana nacio"; Finnlando: pakto pri reciproka helpo kaj ŝtatlimo subskribita de soveta registaro kaj la registaro de Popola Finna Respubliko
- 1940: En Poznań oni malpermesis al poloj veturi per tramoj inter la 7.15 kaj 8.15 horo matene kaj utiligi kelke da vetur-linioj; Pola Rezistomovado: Venĝ-Asocio de la Asocio de Armita Batalado en Witkowice (Distrikto Częstochowa) eksplodigis gasduktojn de fandejo; al Rumanio alvenis 3 germanaj ŝipoj por kelkcent poloj, kiuj anoncis volon reveni al Pollando; Atlantiko: dutaga batalo pri konvojo HX-90 finita - oni sinkigis 9 ŝipojn
- 1941: Pola generalo Władysław Sikorski, el la pola ekzila registaro, alvenis al Moskvo, kie li dufoje renkontiĝis kun Stalin; eldonata en Britio "Dziennik Żołnierza" (Taggazeto de Soldato) informas, ke "laŭ aperanta en Berlino ruslingva gazeto "Novoje Slovo", Bresto, kiu en 1939 nombris 97 000 loĝantojn, nun havas 48 000. La gazeto konstatas, ke funkcias tie 3 rusaj lernejoj, 3 ukrainaj kaj belorusa. Mencias neniun polan lernejon"; Orienta Fronto: sude de Moskvo germana 2-a Kirasita Armeo atakis 24-an Motorigitan Korpuson, defendanta Tulan soveta 50-a Armeo, malgraŭ ĉirkaŭigo de 3 flankoj, certigis kunligitecon tra Serpuĥovo kun Moskvo; Balta Maro: vepere Balta Ŝiparo finis evakuon de garnizono el Hanko-duoninsulo (Finna golfo)
- 1942: Pola ĉefministro Władysław Sikorski en Usono parolis kun prezidanto Franklin D. Roosevelt; Operaco Reinhardt: en vilaĝo Pobikry germanoj pafekzekutis 106 judojn de Ciechanowiec; taĉmentoj de germana polico bruligis parte vilaĝon Niemienice (distrikto Krasnostawski) murdante 14 personojn; en Vilno germanoj pafekzekutis 120 membrojn de polaj subteraj oganizaĵoj; en Varsovia geto oni voĉdonis statutojn de Kunordiga Komisiono de Juda Nacia Komitato kaj de fondita de ĝi Juda Batal-Organizo (ŻOB); en svisa militprizono por polaj soldatoj en Pfäffikon ZH komenciĝis Kurso de Baza Lernejo; Projekto Manhattan: en Metalurgia Laboratorio ĵus establita en la Universitato de Ĉikago Enrico Fermi kaj Leó Szilárd funkciigis unuan nuklean reakciujon (sur stadiono en Ĉikago); Batalfronto de Mediteraneo, Proksima Oriento kaj Afriko: en itala-brita marbatalo inter Sicilio kaj Tunizio mortfalis ĉ. 2200 italaj maristoj
- 1943: Pola subtera juĝejo kondamnis al fifamo 4 polajn aktorojn, kiuj ekrolis en germana filmo Heimkehr; taĉmentoj de germana polico pafmortigis en Varsovio 64 personojn, en Chełm 7, kaj en Polany 5 personojn; Kampanjo de Italio: atako de Luftwaffe al haveno de Bari sinkigis 28 ŝipojn - nokta preskaŭ 20-minuta bombado de 96 Junkers Ju 88 koncernis 10 italajn ŝipojn, 7 britajn, 5 usonajn, 3 norvegajn, 2 polajn kaj 1 francan (oni sukcesis el 3 ŝipoj savi ties varojn)
- 1944: Germana polico pafmortigis en Jaksice 8 personojn; Speciala Juĝejo en Lublin kondamnis al mortpuno 5 krimulojn de koncentrejo Majdanek; Gestapo direktis 300 polajn kaj hungarajn judinojn de koncentrejo Bergen-Belsen al trudlaboro en entrepreno en Magdeburgo; Orienta Fronto: en Hungario trupoj de 3-a Ukraina Fronto okupis Szekszárd, Bonyhád, Dombóvár kaj Kaposvár; Balkanoj: en Serbio sturmaj taĉmentoj de 2-a proleta divizio kunlabore kun trupoj de 23-a kaj 25-a sturmaj divizioj de Nacia Armeo de Jugoslavi-Liberigo liberigis Čačak; Heinrich Himmler kiel gvidanto de Armeo "Supra Rejno" ekkomandis distancon de Karlsruhe ĝis la svisa ŝtatlimo; renkonto de Josif Stalin kun Charles de Gaulle; Hungario: en Szeged estis kreita Hungara Nacia Sendependec-Fronto; Birma Fronto: britaj trupoj okupis Kalemyo; Rumanio: generalo Constantin Sănătescu demisiis - mision krei novan registaron ricevis de la reĝo generalo Nicolae Rădescu; Irano: Islama Konsultada Asembleo akceptis projekton de Mohammad Mosaddeg pri la leĝo, ke neniu ĉefministro aŭ ministro povas interparoli pri naftaj koncesioj, nek subskribi interkonsentojn
- 1946: Alianca okupacio de Germanio: en Novjorko regopovoj de Usono kaj Britio subskribis interkonsenton pri kreo en Germanio de usona-brita okupacia zono, tiel nomata Duzono - ekvalidis la 1-an de januaro 1947
- 1946: En Bratislavo komenciĝis proceso kontraŭ reprezentantoj de la slovaka ŝtato - Jozef Tiso estis mortkondamnita, kio okazis la 18-an de aprilo 1947
- 1946: Pollando: taĉmentoj de Ukraina Ribela Armeo eksplodigis 8 fervojpontojn en distrikto Sanocki inter Zagórz kaj Szczawne
- 1950: Laŭ decido de Unuiĝintaj Nacioj, eksa itala kolonio Eritreo iĝis parto de Etiopio kiel aŭtonoma regiono
- 1954: Makartiismo: Usona Senato decidis admoni senatanon Joseph McCarthy, prezidanton de senata enketa komisiono aganta favore al kontraŭkomunismo, uzata de li miskondute
- 1956: Kubo: taĉmento de Fidel Castro albordiĝis per jaĥto "Granma" - simbola komenco de Kastrisma revolucio
- 1961: En nacie dissendita oratoraĵo, kuba estro Fidel Castro deklaris, ke li estas marksisto-leninisto kaj Kubo adoptas komunismon
- 1963: En bestoĝardeno en Edinburgo forpasis en la aĝo de 22 jaroj siria bruna urso Wojtek, adoptita de soldatoj de la Dua Pola Korpuso de generalo Władysław Anders, kiu servis batalkampe dum la batalo de Monte Cassino kiel kaporalo, portante obusojn por artilerio - omaĝita de surloka monumento
- 1967: Omar Bongo iĝis prezidento de Gabono
- 1971: Ŝtatoj de Batalhalto: Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj formiĝis el 6 emirlandoj
- 1975: Demokratia Popol-Respubliko Laoso proklamiĝis - komunisma rezista movado Pathet Lao renversis monarkion kaj transprenis la potencon
- 1975: Trajnkapero: por serĉi liberecon en Respubliko de la Sud-Molukoj, sep sudmolukaj junuloj ostaĝigis persontrajnon
- 1976: Fidel Castro iĝis prezidento de Kubo
- 1979: En Irano rezulte de referendumo absolutan regopovon transprenis ajatolo Ruhollah Ĥomejni
- 1980: Usono: en Alasko oni kreis 8 naciajn parkojn
- 1981: Milita stato en Pollando: taĉmentoj de milico helpe de helikopteroj kontraŭbatalis okupan strikon daŭrantan de la 25-a de novembro en Supera Oficira Lernejo Fajrobrigada en Varsovio (dumtempe okazis reprezalioj al familianoj)
- 1988: Benazir Bhutto iĝis ĉefministro de Pakistano, iĝante unua virino ĉi-role en la islama ŝtato
- 1989: Malaja Komunista Partio kaj malaja registaro subskribis en Hatjaj (Tajlando) pactraktaton - fino de 21-jara komunista ribelo
- 1989: En Malto komenciĝis dutaga pintokunveno de George H. W. Bush kaj Miĥail Gorbaĉov
- 1990: Du monatojn post la germana reunuiĝo okazis unua tutgermana federacia voĉdonado (apartaj elektosojloj por GDR kaj FRG) - kristandemokrata politikisto Helmut Kohl venkis
- 1990: Ĉado: Idriss Déby kun ribeluloj transprenas regopovon
- 1990: Televida raportisto Toyohiro Akiyama eniris kosman spacon kiel unua japano, kiu pasigis sep tagojn en la kosmostacio Mir
- 1991: Disfalo de Sovetunio: Pollando kiel unua ŝtato en la mondo oficiale agnoskis sendependecon de Ukrainio (kaj samtage Kanado)
- 1993: NASA: teamo de Kosmopramo Endeavour komencis ripari kosmoteleskopon Hubble
- 1993: En Medeljino dum pafado kun sekurecaj servoj pereis kolombia narkotikisto Pablo Escobar
- 1994: Litovio:
- Papo Johano Paŭlo la 2-a en Vatikano akceptis aŭdience prezidanton de Litovio Algirdas Brazauskas
- Litova Centro por Homrajtoj fondiĝis
- 1995: Kosmoesploro: kosmosondilo SOHO lanĉita de NASA kaj Eŭropa Kosma Agentejo por observado de la suno - ĝi malkovris kelke da miloj de kometoj
- 1998: En Kioto dum kunsido de Unesko Malnova Urbo en Lvovo eniris Mondan heredaĵon de Unesko
- 2001: Anonco de bankroto de la usona energia konzerno Enron
- 2004: Armando Guebuza gajnis prezidentajn balotojn en Mozambiko
- 2008: Post kelkmonataj sociaj protestoj taja ĉefministro Somchai Wongsawat demisiis
- 2008: Werner Faymann iĝis federacia kanceliero de Aŭstrio
- 2010: Zuriko: la 21-a kaj 22-a Futbalaj Mondpokaloj estis aljuĝitaj al Rusio kaj Kataro
- 2011: En Kievo okazis grupa lotado pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
- 2012: Estinta ĉefministro Borut Pahor iĝis prezidento de Slovenio, venkinte Danilo Türk
- 2013: Malfermo de pola-ukraina limpasejo, proksime al Lubaczów
- 2015: Usono: 16 personoj pereis (en tio 2 kaŭzintoj), kaj 23 vundiĝis dum pripafado en helpocentro al malkapabluloj en San Bernardino
- 2016: Kalifornio: rezulte de incendio de noktoklubo en Oakland 36 personoj pereis kaj 2 vundiĝis
Naskiĝoj
- 1578: Agostino Agazzari, itala komponisto kaj muzikteoriisto de baroko (m. 1640)
- 1759: James Edward Smith, angla botanikisto kaj fondinto de Linea Societo (m. 1828)
- 1786: Ödön Beöthy, hungara politikisto, patro de Ákos Beöthy (m. 1854)
- 1823: Oscar Dickson, sveda magnato kaj mecenato de polusa esplorado, omaĝita per la insulo Dikson (m. 1897)
- 1825: Petro la 2-a, lasta imperiestro de Brazilo, edziĝinta al Tereza Kristina de Burbono (m. 1891)
- 1859: Georges Seurat, franca postimpresionisma pentristo (m. 1891)
- 1864: Ede Kabos, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, patro de Ilonka Kabos (m. 1923)
- 1869: Dezső Fehér, hungara ĵurnalisto, ĉefredaktoro de "Nadjvarada Taglibro" (m. 1935)
- 1882: Tibor Zima, rumania hungara redaktoro, ĵurnalisto (m. post 1934)
- 1884: József Fára, hungara historiisto kaj arkivisto (m. 1958)
- 1888: Gaetano Facchi, itala esperantisto el Breŝo, tradukisto, estrarano de Itala Esperanto-Federacio, ĉefkunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto, konata de esperantigita cirkulero pri la itala komerco kaj industrio, retradukita en aliajn lingvojn fare de delegitoj de UEA (m. nekonata)
- 1890: Ernő Kahána, rumania hungara kuracisto (m. 1982)
- 1890: Károly Molter, hungara verkisto, kritikisto kaj publicisto (m. 1981)
- 1891: Otto Dix, germana ekspresionisma pentristo kaj grafikisto (m. 1969)
- 1896: Jaume Grau Casas, kataluna esperantisto, poeto, tradukisto, redaktoro de "Kataluna Esperantisto", prezidanto aŭ sekretario de Internaciaj Floraj Ludoj, frato de Josep Grau Casas, enprizonigita pro kataluna naciismo, kies taglibro Tagoj kaj ruinoj estis esperantigita de Miguel Fernández kaj la persona arkivo transprenita de Kataluna Esperanto-Asocio (m. 1950)
- 1896: Jan Drewnowski, pola filozofo, logikisto, katolika pensanto, doktoriĝinta ĉe Tadeusz Kotarbiński pri logiko de Bernard Bolzano (m. 1978)
- 1900: Irén Becski, rumania hungara poetino, psikologino, patrino de Péter Hamburg, fratino de Andor Becsky, edzino de Viktor Brassai (m. 1982)
- 1908: Gábor Molnár, hungara ĉasisto kaj verkisto, kolektanto de bestoj kaj skaraboj (m. 1980)
- 1909: Gyárfás Kurkó, rumanihungara politikisto, publicisto, verkisto (m. 1983)
- 1915: István Olajos, rumania hungara pentristo, grafikisto (m. 1944)
- 1915: Karel Filip, ĉeĥa esperantisto, katolika pastro, vortaristo (m. 2001)
- 1923: György Belia, hungara literaturhistoriisto, ĉefkunlaboranto de hungarlingva Mondliteratura Enciklopedio (m. 1982)
- 1923: Maria Callas, greka operkantisto, drama sopranistino, primadono de la jarcento (m. 1977)
- 1923: Aleksandr Nikolajeviĉ Jakovlev, rusia ekonomikisto, aŭtoro de perestrojko kaj glasnosto (m. 2005)
- 1926: Miloš Macourek, ĉeĥa verkisto de porinfanaj libroj kaj filmisto (m. 2002)
- 1937: Líviusz Gyulai, hungara grafikisto studinta ĉe majstroj Sándor Ék, Géza Fónyi kaj János Kmetty
- 1939: Humphrey Tonkin, brita-usona esperantisto, profesoro pri la anglalingva literaturo, rektoro, kunfondinto de Junularo Esperantista Brita, prezidanto de TEJO, fondinto kaj redaktoro de "Kontakto", prezidanto de UEA, prezidanto de Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino, estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj, omaĝita per La arto labori kune: festlibro por Humphrey Tonkin, aŭskultebla en Youtube
- 1942: Venelin Mitev, bulgara filologo, ĵurnalisto, eldonisto, esperantlingva verkisto kaj tradukisto de Esperanto-poetoj, ĉefredaktoro de la revuo "Bulgara Esperantisto" kaj "Esperanto Panorama" (bulgarlingva), aŭtoro de Tradukarto (rete legebla versio)
- 1944: Ibrahim Rugova, kosova verkisto, gvidanto de la Ligo Demokratia de Kosovo, prezidento de Kosovo (m. 2006)
- 1944: Botho Strauss, germana verkisto kaj dramaturgo
- 1946: Gianni Versace, itala fasonisto de vestoj kaj teatrokostumoj (m. 1997)
- 1946: Márta Bálint, hungara aktorino
- 1950: Paul Watson, kanada aktivulo por bestaj rajtoj, kunkreinto de internacia ne-registara organizaĵo Greenpeace, fondinto de medioprotekta organizo Sea Shepherd, vegetarano
- 1957: Hajnal Tomos, B., rumania hungara poetino
- 1960: Gyöngy Kiss Kovács, rumania hungara historiistino, redaktorino
- 1964: Francisco Javier Moleón, hispana oficisto de UEA, verkisto, membro de Hispana Opo, redaktoro de "Kontakto", kontribuanta al "Beletra Almanako"
- 1966: István Berszán, hungara literatursciencisto, porinfana verkisto, universitata instruisto
- 1968: Lucy Liu, usona aktorino ĉindevena
- 1977: Mária Botházi, rumania hungara ĵurnalistino
- 1978: Chris Wolstenholme, angla muzikisto
- 1978: Nelly Furtado, kanada kantistino, aktorino kaj komponistino portugaldevena
- 1981: Britney Spears, usona popkantistino kaj dancistino, kultura ikono de la popola kulturo
Mortoj
- 537: Silverio, papo abdikinta favore al Vigilio, sanktulo
- 1463: Alberto la 6-a, duko de Aŭstrio, kunfondinto de la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo (n. 1418)
- 1515: Gonzalo Fernández de Córdoba, andaluza nobelo, hispana politikisto kaj militisto (n. 1453)
- 1547: Hernán Cortés, hispana esploristo kaj konkistadoro de Meksiko, kies konkeron de aztekoj priskribis Bernal Díaz Del Castillo (n. 1485)
- 1594: Gerardus Mercator, flandra kartografo, matematikisto, aŭtoro de Merkatora projekcio (n. 1512)
- 1723: Filipo de Orléans, franca duko, politikisto kaj generalo, filo de Filipo de Francio (n. 1674
- 1755: Marianus Brockie, skota benediktano kaj teologo en Germanujo (n. 1687)
- 1774: Johann Friedrich Agricola, germana komponisto, orgenisto, pedagogo, muzikverkisto (n. 1720)
- 1804: Philippe Lebon, franca kemiisto, ideodoninto de brulmotoro (n. 1767)
- 1810: Philipp Otto Runge, germana pentristo kaj desegnisto, mistikema kaj panteista (n. 1777)
- 1814: Markizo de Sade, franca verkisto - de lia nomo devenas la nocio sadismo (n. 1740)
- 1815 Jan Potocki, pola verkisto de ĉ. 30 franclingvaj libroj, esploristo de slavaj antikvaĵoj, vojaĝisto, historiisto, politikisto kaj la unua pola arkeologo kaj aviadisto, konata de la romano Manuskripto trovita en Zaragozo (n. 1761)
- 1843: Pehr von Afzelius, sveda profesoro pri medicino de la Universitato de Upsalo (n. 1760)
- 1857: Friedrich Wilhelm von Jagow, prusa generalo, honora civitano de Erfurto (n. 1771)
- 1859: John Brown, usona kapitano dum la Usona Milito de Sendependeco, aboliciisto, ekzekutita (n. 1800)
- 1869: György Ruzitska, hungara komponisto, pedagogo (n. 1789)
- 1872: Wincenty Pol, pola poeto germandevena, partoprenanto de la Novembra ribelo, etnografo kaj profesoro pri geografio, kavaliro de la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1807)
- 1881: Jenny Marx, germana nobelino skotdevena, edzino de Karl Marx (n. 1814)
- 1886: Arnold Ipolyi, hungara romkatolika episkopo, etnografo, arthistoriisto (n. 1823)
- 1892: Jay Gould, usona riĉegulo kaj gvidanto de usona fervoja asocio (n. 1836)
- 1899: Miklós Szontagh, hungara kuracisto, balneologo, botanikisto, patro de Miklós Szontagh (1882) (n. 1843)
- 1914: Leopold Pfaff, aŭstra juristo devenanta de transilvaniaj saksoj (n. 1837)
- 1918: Edmond Rostand, franca poeto, patro de Jean Rostand, membro de Franca Akademio, kies ĉefverko Cyrano de Bergerac estis esperantigita de André Cherpillod (n. 1868)
- 1935: Gyula Várhelyi, rumania hungara historiisto, publicisto (n. 1891)
- 1941: Edward Rydz-Śmigły, pola militisto famiĝinta dum la pola-bolŝevika milito, politikisto, marŝalo, ĉefkomandanto dum la germana invado en Pollandon (n. 1886)
- 1943: René de Saussure, franca matematikisto, aŭtoro de la ĉefverko Fundamentaj Reguloj de la Vort-teorio en Esperanto, konata de la principo Neceso kaj sufiĉo, redaktoro de "Internacia Scienca Revuo", interlingvisto proponinta Nov-Esperanton (n. 1868)
- 1944: Filippo Tommaso Marinetti, itala ideologo pri itala faŝismo, poeto, eldonisto, kunkreinto de futurismo (n. 1876)
- 1958: Jekaterina Kuskova, rusia politikistino, ekonomikistino kaj ĵurnalistino, kunfondintino de Rusia Socialdemokrata Partio kaj de Konstitucia Demokratia Partio, reformistino kontraŭa al bolŝevismo kaj holodomoro (n. 1859)
- 1958: Kálmán Sass, rumania hungara reformita pastro, politika malliberulo (n. 1904)
- 1962: Vencel Bíró, hungara historiisto, verkisto, profesoro, membro de la Asocio Pázmány Péter (n. 1862)
- 1963: Thomas Hicks, brita-usona maratonkuristo (n. 1875)
- 1966: Luitzen Egbertus Jan Brouwer, nederlanda matematikisto, adepto de intuiciismo (n. 1881)
- 1967: László Donáth, hungara reformita pastro, verkisto (n. 1883)
- 1969: Kliment Voroŝilov, ukraina bolŝeviko rusdevena, popolkomisaro, respondeca pri granda purigo en Ruĝa Armeo kaj kunrespondeca pri pafmortigo de 25 700 polaj oficiroj kaj civiluloj, dufoja heroo de Sovetunio (n. 1881)
- 1974: Hana Benešová, ĉeĥa edzino de ĉeĥoslovaka prezidento Edvard Beneš, reprezentantino de Ruĝa Kruco (n. 1885)
- 1975: Piroska Balogh B., hungara aktorino, membrino de la Ŝtata Teatro Csiky Gergely de Temeŝvaro (n. 1904)
- 1977: György Fáskerthy, hungara ĵurnalisto, verkisto, tradukisto kaj redaktoro, filo de Erzsébet Balla kaj Tibor Fáskerti (n. 1923)
- 1990: Aaron Copland, usona komponisto de koncerta kaj filma muziko, pianisto (n. 1900)
- 1990: János Duka, rumania hungara folkloristo kaj poeto publikiganta en "Csíki Néplap" (n. 1907)
- 1993: Pablo Escobar, kolombia politikisto, caro de kokaino, respondeca pri multaj krimoj (n. 1949)
- 1995: Mária Telkes, hungara-usona inventistino kaj kemiistino, posedantino de 20 patentoj, ŝian inventon "kiel fari trinkakvon el marakvo helpe de sunenergio" profitis usona armeo jam dum la dua mondmilito (n. 1900)
- 2002: Arno Peters, germana historiisto kaj kartografo (n. 1916)
- 2002: Mal Waldron, usona pianisto de moderna ĵazo (n. 1925)
- 2002: Ivan Illich, aŭstra filozofo kroat-juddevena, kristana anarkiema kritikisto de la nuntempa socio (n. 1926)
- 2004: István Kiss, rumania hungara biologo, universitata profesoro (n. 1926)
- 2015: Ignat Florian Bociort, rumana esperantisto, lekciisto de la rumana lingvo, rumana literaturo kaj monda literaturo, enkondukinto de Esperanto kiel nedeviga studobjekto en filologiajn fakultatojn, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-Asocio de Rumanio, aŭtoro de E-lerniloj, interlingvisto, profesoro de AIS, honora membro de UEA (n. 1924)
- 2015: Ferenc Juhász, hungara poeto, frato de Gyula Juhász (n. 1928)
- 2017: Jerzy Kłoczowski, pola historiisto pri Mez-Orienta Eŭropo, partoprenanto de la ribelo de Varsovio, profesoro de homa scienco, senatano, kunfondinto kaj plurjara direktoro de la Instituto de Mez-Orienta Eŭropo, kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo kaj de la Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1924)
- 2019: D. C. Fontana, usona televida scenaristino, partopreninta en Stela Vojaĝo: La Origina Serio (n. 1939)
- 2020: Valéry Giscard d’Estaing, franca centrisma-konservativa politikisto, prezidanto de la Respubliko, dumviva membro de la Konstitucia Konsilio de Francio (n. 1926)
Specialaj tagoj kaj festoj
- Romkatolika Eklezio:
- Silverio, papo
- Kromacio el Aquileia, episkopo
- Nacia tago en Laoso, proklamo de la demokratia popol-respubliko (1975)
- Nacia tago en la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, fondiĝo de la ŝtato (1971)
- Internacia Tago Memoriganta Abolicion de Sklaveco - fiksita de Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj
Tagoj de semajno
La 2-a de decembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
- Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
- Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
- Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
- Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
- Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
- Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;
- Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.