Meksiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nuligis version 7204241 de Elmilitante (kontribuoj, diskutpaĝo) ne estas utile nur ŝanĝi loĝantaron sed ne denson, samtempe forigante antaŭan aldonon
Etikedo: Malfaro
e "loĝantaro" ne enhavu iujn disigilojn por miloj nek por milionoj, kiel ekz. punktoj, komoj ktp. krome la jaro estu en aparta parametro.
Linio 1: Linio 1:
{{redaktas|Tlustulimu}}
{{Informkesto lando
{{Informkesto lando
| nomoenlokalingvo = Estados Unidos Mexicanos
| nomoenlokalingvo = Estados Unidos Mexicanos
Linio 8: Linio 9:
| lokigo-bildo = [[Dosiero:Mexico (orthographic projection)-blue.svg|250px|Situo]]
| lokigo-bildo = [[Dosiero:Mexico (orthographic projection)-blue.svg|250px|Situo]]
| oficiala lingvo = [[Hispana lingvo|hispana]] (de fakto), kaj pluraj [[lingvoj de Meksiko]].
| oficiala lingvo = [[Hispana lingvo|hispana]] (de fakto), kaj pluraj [[lingvoj de Meksiko]].
| lingvoj falde=jes
| ĉefurbo = [[Meksikurbo]]
| ĉefurbo = [[Meksikurbo]]
| religio = [[Romkatolika Eklezio|katolikismo]] (89%)
[[protestantismo]] (6%)
aliaj (5%)
| religio = [[Romkatolika Eklezio|katolikismo]] (89%)
[[protestantismo]] (6%)
aliaj (5%)
Linio 13: Linio 15:
| akvo = 2,5
| akvo = 2,5
| loĝantoj = [[mestizo]]j (60%)
indiĝenoj (30%)
eŭropidoj (9%)
aliaj (1%)
| loĝantoj = [[mestizo]]j (60%)
indiĝenoj (30%)
eŭropidoj (9%)
aliaj (1%)
| loĝantaro = 106.682.500 ([[2008]])
| loĝantaro = 106682500
| loĝantaro-jaro= [[2008]])
| loĝdenso = 55
| loĝdenso = 55
| vivlongeco = 75 jaroj
| vivlongeco = 75 jaroj

Kiel registrite je 16:52, 14 jun. 2021

Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj
Estados Unidos Mexicanos

Flago de Meksiko

Blazono de Meksiko

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Himno Nacional Mexicano
Nacia Himno de Meksikano
Situo
suverena ŝtatolando • federacia respubliko • demokratia respubliko • konstitucia respubliko • nacioimperioimperio • Next Eleven • OECD-lando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Meksikurbo
Oficiala(j) lingvo(j) hispana (de fakto), kaj pluraj lingvoj de Meksiko.
Plej ofta(j) religio(j) katolikismo (89%)
protestantismo (6%)
aliaj (5%)
Areo 1.972.550 km²
- % de akvo 2,5 %
Loĝantaro 106 682 500 (2008))
Loĝdenso 55 loĝ./km²
Loĝantoj mestizoj (60%)
indiĝenoj (30%)
eŭropidoj (9%)
aliaj (1%)
Vivolongo 75 jaroj
Horzono -6 al -8

UTC-5 al -7 (somere)

Interreta domajno mx
Landokodo MX
Telefona kodo 52
Plej alta punkto Citlaltepetl
Plej malalta punkto Laguna Salada
Politiko
Politika sistemo Prezidenta respubliko
Ŝtatestro Andrés Manuel López Obrador
Ĉefministro Ne havas
Nacia tago 16-a de septembro 1810
Sendependiĝo disde Hispanio 27-a de septembro 1821
Ekonomio
Valuto Meksika peso (MXN)
MEP laŭ 2006
– suma $ 1,149 duiliono
– pokapa $ 12.775
Esperanto-movado
Landa E-asocio Meksika Esperanto-Federacio
vdr

Meksiko (hispane: México, oficiale: Estados Unidos Mexicanos), oficiale la Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj, estas federacia respubliko konstitucia en Nordameriko, kiu konsistas el 31 ŝtatoj kaj federacia distrikto kiu estas Meksikurbo. Norde ĝi limas kun Usono; sudokcidente kun la Pacifika oceano; sudoriente kun Gvatemalo, Belizo, kaj la Kariba Maro; kaj oriente troviĝas la Meksika golfo.

La meksika surfaco ampleksas proksimume 2 milionojn da km², kio atingas la dek kvaran pozicion inter la plej grandaj landoj el la mondo. En tiu ĉi teritorio loĝas pli ol 117 milionoj da personoj, estas la ŝtato plej granda laŭ nombro da hispanparolantoj.

Bazaj informoj

• Oficiala nomo: Estados Unidos Mexicanos
• Populara nomo: México (Meĥiko; la sono de la ikso estas escepto laŭ la kutima prononco en la hispana lingvo, ĉefe en Meksiko). Vidu artikolon pri la nomo de Meksiko en esperanto.
• Situo: ĉirkaŭ 23º No, 102º Ok
• Limoj: 3.118 km norde kun Usono, 960 km sude kun Gvatemalo kaj 176 km kun Belizo.
• Areo: 1.972.546 km²
• Semotaŭga: 12%
• Ĉefurbo: Meksikurbo
• Sendependiĝo: (de Hispanio) ekis je la 16-an de septembro 1810, sukcesis je la 21-a de septembro de 1821
• Internaciaj organizaĵoj: UN (1945), OAŜ

Esperanta nomo

La esperantigo de la hispanlingva vorto México [MEĥiko] estas malfacilaĵo.

En Lingva respondo n-ro 47, publikigita en Oficiala Gazeto en 1911 (n-ro 18B en la 6a eldono de Lingvaj Respondoj), Zamenhof skribis:

[...] ni neniam devas diri "Meksikujo"; ni devus diri "Meksiko", sed, por fari diferencon inter la urbo kaj la samnoma lando, mi konsilas [...] nomi la urbon "Meksiko" kaj la landon "Meksikio" (kiel Alĝero-Alĝerio, Tuniso-Tunisio k. t. p.).

Multaj esperantistoj nun opinias ke tiu komento estis eraro de Zamenhof.

La Akademio de Esperanto en 1974 oficialigis la landnomon "Meksiko" (en la Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro), ĉar tiu formo estas la plej internacia. UEA kaj Monato uzas nur tiun oficialan formon. La landa Esperanto-asocio nomiĝas Meksika Esperanto-Federacio.

Krome, ĉirkaŭteksto ofte helpas, kiam oni diras nur "Meksiko". Interese, la meksikanoj mem malofte plendas aŭ konfuziĝas kiam oni diras México, kvankam tiu ĉi vorto aludas urbon, ŝtaton kaj landon.

Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Meksiko.

Dum miloj da jaroj, la hodiaŭa Meksiko estis lando de ĉasistoj kaj rikoltistoj. Antaŭ ĉirkaŭ 9 mil jaroj, la amerikanoj kultivis maizon, sed komencis agraran revolucion, stirante al formado de multe pli kompleksaj civilizacioj. La civilizacioj ŝanĝis konturon de urboj per skribo, monumenta arkitekturo, astronomiaj kaj matematikaj studoj, kaj armeo. Post 4 000 jaroj, tiu civilizo estis tute konkeritaj kaj modifita pro la alveno de hispanaj konkistadoroj kaj koloniistoj en 1519. Dum tri jarcentoj, dum kiuj la plimulto da loĝantaro de Meksiko estis ankoraŭ indiĝenoj, ĝi estis koloniata de Hispanio.

En 1821, post la Meksika Milito de Sendependeco Hispanio agnoskis la sendependecon de Meksiko. Milito de la lando kun Usono finiĝis en 1848 per perdo de preskaŭ duono de ĝia teritorio. En 1861 Meksikon invadis Francio kaj ĝi regis mallonge ĝis 1867. Poste, la Meksika revolucio kaŭzis morton de 10% de la loĝantaro. La Kristisma Milito okazis en Meksiko kaj daŭris tri jarojn nome el 1926 ĝis 1929 inter la registaro unuflanke kaj milicoj de ekstremaj katolikoj aliflanke, kiuj malakceptis la aplikadon de la nomita Leĝo Calles (laŭ prezidanto Plutarco Elías Calles) kiu proponis limigi kaj kontroli la katolikan kulton en la lando.

Ekde komenco, Meksiko kiel ŝtato-nacio luktis kun interkonsento pri sia heredaĵo indiĝena juĝe atribuita kun la postuloj de la modelo de la moderna kulturo okcidenta trudita en 1519. La nomo de la nacio estas derivita de la azteka ĉefurbo Tenoĉtitlano. Hodiaŭ, Meksiko estas hejmo por la plej granda nombro de hispan-parolantoj en la mondo, ĝi havas ankaŭ la plej grandan nombron de denaskaj amerikanoj, kiuj parolas la indiĝenajn lingvojn (la plimulto parolas la navatlan).

Demografio

• Loĝantaro: 103,263,388 (2005)
• % urbana: 74% (2000)
• homoj je kv. km: 52,2 (2000)
• homoj je kv. km da semotaŭga tero: 434,9 (2000)
• ekonomia kresko: 1,53% (2000, takso)
• naskoj: 23,15 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
• mortoj: 5,05 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
• migrantoj: -2,84 je 1000 homoj en jaro (2000, takso)
• mortokvanto de beboj: 26,19 mortoj je 1000 naskoj (2000, takso)
• infanoj po virino: 2,67 infanoj naskita je virino (2000, takso)
• meza vivlongeco: 71,49 jaroj (68,47 viroj, 74,66 virinoj) (2000, takso)
• Etnoj: 74% mestiza (miksitoj de eŭropido kaj amerika indiĝeno), 10% indiĝena, 15% eŭropida, 1% aliaj
• Religio: laika ŝtato. Lau taksoj, 95% kristanismo (89% katolikismo, 6% protestantismo) 5% aliaj.
• Lingvo: la hispana estas la baza lingvo de la loĝantaro kaj estas uzata oficiale. Aliaj lingvoj: la navatla, dialektoj de la majaa, aliaj indianaj lingvoj.
• alfabeta: 89,6% (91,6% viroj, 87,6% virinoj) (1995 takso)

Tarahumara estas nomo de indiĝena etno, en norda Meksiko. La Tarahumara-popolo estas fama pro ties kapablo, longajn distancojn kuri tra dezerto, montoj. La viroj nomas sin pro tio Rarámuri (‘Tiu, kiu rapide kuras’, t. e. ‘kuranto’). La tarahumara-lingvo apartenas al la jut-azteka lingvaro.

Ŝtatoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Subŝtatoj de Meksiko.

Meksiko dividiĝas en 31 federaciaj subŝtatoj (laŭ la meksika politika kaj jura sistemo ili hispane nomiĝas "estados", sed la e-lingva vorto "ŝtato" havas iom alian difinon, tial subŝtato) kaj la Federacia Distrikto estas la ĉefurbo:

Meksiko
Subŝtatoj Loĝantaro (2005) Areo (km²) Ĉefurbo
Estados Unidos Mexicanos (Unuiĝintaj Meksikaj Ŝtatoj) 103 088 000 1 959 248 Federacia Distrikto
1. Agvaskaljento 1 051 000 5 625 Agvaskaljento
2. Malsupra Kalifornio 2 842 000 71 546 Meksikalo
3. Malsupra Sudkalifornio 517 000 73 943 La Paco
4. Kampeĉo 751 000 57 727 San Francisco de Campeche
5. Ĉiapo 4 256 000 73 681 Tukstlo Gutjerezo
6. Ĉiŭaŭo 3 238 000 247 487 Ĉiŭaŭo
7. Koaŭilo 2 475 000 151 445 Saltiljo
8. Kolimo 562 000 5 627 Kolimo
9. Durango 1 489 000 123 367 Durango
10. Gvanaĥuato 4 893 000 30 621 Gvanaĥuato
11. Gerero 3 116 000 63 618 Ĉilpancingo
12. Hidalgo 2 334 000 20 856 Paĉuko
13. Ĥalisko 6 652 000 78 630 Gvadalaharo
14. Meksiko 14 161 000 22 333 Toluko de Lerdo
15. Miĉoakano 3 988 000 58 667 Moreljo
16. Moreloo 1 605 000 4 892 Kvernavako
17. Najarito 943 000 27 862 Tepiko
18. Novleono 4 164 000 64 203 Monterejo
19. Oaĥako 3 522 000 93 343 Oaĥako de Juárez
20. Pŭeblo 5 391 000 34 251 Pŭeblo
21. Keretaro 1 593 000 11 658 Santjago de Keretaro
22. Kintanaroo 1 134 000 42 535 Ĉetumalo
23. Sanluispotosio 2 412 000 61 165 Sanluispotosio
24. Sinaloo 2 610 000 57 331 Kuljakano
25. Sonoro 2 384 000 179 516 Hermosiljo
26. Tabasko 2 013 000 24 747 Viljahermoso
27. Tamaŭlipo 3 020 000 80 148 Urbo Viktorjo
28. Tlakskalo 1 061 000 3 997 Tlakskalo
29. Verakruco 7 081 000 71 856 Ĥalapo de Enríquez
30. Jukatano 1 803 000 39 671 Merido
31. Zakateko 1 357 000 75 416 Zakateko
32. Meksikurbo 8 670 000 1 484 Meksikurbo ---

Vidu tabelon de meksikaj loknomoj, mapon de la subŝtatoj de Meksiko kaj liston de subŝtatoj de Meksiko.

Urboj

Mapo de Meksiko

La plej grandaj urboj: milionoj en 2000 (takso):

Geografio

Meksiko situas en la sudo de la kontinento Nordameriko. En la nordo de Meksiko situas Usono kaj en la sudo Meksiko limas kun Gvatemalo kaj Belizo. Nature Meksikon finas Pacifika Oceano en la okcidento kaj la Meksikia golfo kaj la Kariba Maro en la oriento.

Meksiko kovras 1,972,550 kvadratajn kilometrojn kaj ĝi estas la tria plej granda lando en Latinameriko. Ĝi estas tiel granda, ke ĝi estas la dek-tria plej granda lando en mondo.

Meksiko situas en unu el la plej dinamikaj tektonaj areoj de la Tero. Ĝi estas parto de la “Ringo de fajro”, ke estas regiono kun multa aktiva vulkanismo.La plej alta monto estas la Stelmonto aŭ "Citlatépetl". Unu aktiva vulkano estas Popocatépetl.

La “Meksika Altebenaĵo” estas la la plej loĝata regiono en Meksiko. En ĝi, estas la “Ĉefurbo de Meksiko” kaj la urboj Gvadalaharo kaj Puebla.

Meksiko havas multajn klimatajn kondiĉojn kaj ĝi situas proksime al la Tropiko de Kankro. La “varmega tero” estas ĉirkaŭ 25 gradoj celsiaj. La “modera tero” havas averaĝan temperaturon de ĉirkaŭ 19 gradoj celsiaj. La “malvarma tero” estas ĉirkaŭ 15 gradoj celsiaj. En la malaltaj regionoj de Meksiko estas multaj tropikaj uraganoj. En la nordo de Meksiko estas la Soronan-dezerto kaj la Chihuahua-dezerto.[1] [2]

Politika sistemo

Meksiko estas demokrata federacia respubliko. La konstitucio estis aprobita je la 5-a de februaro de 1917. Prezidanto estas elektita pere de universala kaj sekreta balotado por sesjara periodo. Vidu liston de prezidentoj de Meksiko. Nuna prezidento estas Felipe Calderón. La leĝofara povo dependas el la duĉambra kongreso: deputitoj (tri jaroj) kaj senatanoj (ses jaroj).

Cefaj politikaj partioj:

Kulturo

Kuirarto

Molkajeto kaj tejoloto, tradicia pistilo ekzemple por kapsiketoj.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Meksika kuirarto.

Meksika kuirarto estas ĉefe fuzio de indiĝena mezamerika kuirarto kun eŭropaj, ĉefe hispanaj, elementoj aldonitaj post la konkero de la Azteka Imperio en la 16a jarcento. La bazaj materialoj estas indiĝenaj manĝaĵoj, kiaj maizo, faboj kaj kapsiketoj. Eŭropanoj enmetis grandan nombron de aliaj manĝaĵoj, plej grave el kiuj estas viandoj el aldomigitaj animaloj (bovoj, porkoj, kokoj, kaproj, kaj ŝafoj), laktaj produktoj (ĉefe fromaĝo), kaj variaj herboj kaj spicoj. Aldone al la bazaj materialoj menciitaj, kiaj maizo kaj kapsiketoj, aliaj indiĝenaj ingrediencoj estas la jenaj: tomatoj, kukurboj, avokadoj, kakao kaj vanilo,[3]

Esperanto-movado

Vidu artikolojn:

Vidu ankaŭ

Referencoj

Aliaj projektoj

Eksteraj ligiloj