Gandalf: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20: Linio 20:


== Eksteraj ligiloj ==
== Eksteraj ligiloj ==
{{projektoj}}
{{Commonscat|Gandalf}}
* http://www.funfilm.net/upload/imgwsf/200401113782536.jpg <!-- zh:白袍甘道夫 -->
* http://www.funfilm.net/upload/imgwsf/200401113782536.jpg <!-- zh:白袍甘道夫 -->
* http://search.sothebys.com/jsps/live/lot/LotDetail.jsp?&lot_id=4GHDR
* http://search.sothebys.com/jsps/live/lot/LotDetail.jsp?&lot_id=4GHDR

Kiel registrite je 16:28, 14 jul. 2021

Gandalf
Gandalf laŭ 21-a jarcenta artisto
Gandalf laŭ 21-a jarcenta artisto
literatura rolulo • Maiar • rolulo en fantasta filmo
Kreita de John Ronald Reuel Tolkien
Verko La Hobito
La Mastro de l’ Ringoj
La Mastro de l’ Ringoj: La Reveno de l’ Reĝo
La Du Turegoj
Silmariliono
La Kunularo de l’ Ringo
La Mastro de l’ Ringoj: La Kunularo de l’ Ringo (filmo)
La Mastro de l’ Ringoj: La Du Turoj
Rolita de Ian McKellen
Informoj
Sekso vira
Posedaĵo Narya, Ombrofakso
Okupo sorĉisto
Malamikoj Saŭrono • Smaug • Sarumano
vdr

Gandalf (laŭ esperantigo de William Auld: Gandalfo) estas unu el la ĉefrolantoj de la Tolkienaj libroj La Hobito kaj La Mastro de la Ringoj. Li tie estas unu el kvin Istariosorĉistoj, depratempaj spiritoj senditaj de la dioj al Mez-Tero, alprenintaj la formojn de maljunaj, saĝaj, barbhavaj viroj por helpi al la liberuloj batali kontraŭ Saŭrono, la ĉef-servanto de Morgoth. Antaŭ sia sendiĝo, Gandalf nomiĝis Olórin. En Mez-Tero Gandalf konatiĝis kiel grizharara, grizbarba, grizvestaĵa kaj bluĉapa oldulo kun pli granda koro ol cerbo, preferante la kuneston de politike negravaj hobitoj. Li ŝatis fumi hobitan tabakon, fari fajro-spektaklojn, aŭ simple vagadi, klinita super sia ligna bastono. Tial li ankaŭ portis la nomon Mithrandir kiu signifas "Grizvagulo".

En La Hobito Gandalf iniciatis la ekspedicion de Bilbo kaj la gnomoj. En la posta libro, la unua volumo de La Mastro de la Ringoj, li malkovris la sekreton pri la Ringo kaj irigis Frodon, mem prenante parton en la kunularo ĝis la Ponto de Khazad-dûm, kie li fatale pereis abismen batalanta balrogon. Tamen, en la sekva volumo, Gandalf revenas elinfere, venkinte la morton, kaj ŝanĝiĝinta de "Gandalf la Griza" al "Gandalf la Blanka" - kun tutblankaj vestaĵoj kaj hararo. Ekde tiam lia potenco kreskas, igante lin konkeranto de ĉefsorĉisto Sarumano kaj la ĉefa kontraŭulo al Sauron.

Lia favorata ĉevalo dum la okazintaĵoj de La Mastro de la Ringoj estis Shadowfax.

La nomo estas moderna versio de Gandalfr, gnomo menciita en antikva poemego islanda Voluspá, kaj trafe signifanta "baston-elfon".

Gandalf, en la 20-a jarcento, post la populariĝo de Tolkien, fariĝis la nomo de plej diversaj aferoj, kiel katamaranoj, komputilfirmaoj, hundoj, muzik-grupoj, organizoj ktp.

Gandalf estas prononcata GAN-dalf.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj